Nyamko Sabuni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nyamko Sabuni
sveda politikistino
Persona informo
Nyamko Sabuni
Naskiĝo 31-a de marto 1969
en Burundo
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Upsalo vd
Partio La Liberaluloj
Familio
Gefratoj Kitimbwa Sabuni vd
Parencoj Fatima Doubakil vd
Profesio
Okupo sveda politikisto, parlamentano, ministro kaj partiestro
Aktiva en Stokholmo vd
ministro pri integriĝo kaj samrajteco
Dum 20062010
vic-ministro pri edukado
Dum 20062013
partiestro de la Liberaluloj
Dum 20192022
Sekvanto Johan Pehrson
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nyamko SABUNI (naskiĝis la 31-an de marto 1969 en Burundo) estas sveda politikisto de la liberala partio La Liberaluloj, parlamentano kaj sveda ministro pri integriĝo kaj samrajteco ekde 2006 en la registaro Reinfeldt, kaj ekde 2010 vic-ministro pri edukado ĝis 2013.

Ŝia patro estas politika rifuĝinto el Kongo Kinŝasa, kaj Nyamko Sabuni naskiĝis en ekzilo en Burundo. Ŝia patrino estas islamano kaj ŝia patro kristano. Ŝi venis al Svedio 1981, 12-jara, kaj kreskis en Kungsängen. Ŝi studis juron, migradpolitikon kaj informadon kaj komunikadon.

Unu el la temoj, pri kiu Nyamko Sabuni speciale aktivis, estas la lukto kontraŭ seksa kripligo de virinoj (foje ankaŭ nomata "virina cirkumcido").

Ekde la 28-a de junio 2019 ĝis aprilo 2022 Nyamko Sabuni estis partiestro de la Liberaluloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]