Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo de la Eŭropa Liberala Demokrata Reforma Partio

La Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio (ELDR) estas liberala politika partio, aktiva ene de la Eŭropa Unio. Ĝi post invito inter alie de la germana liberala politikisto Martin Bangemann fondiĝis la 26-an de marto 1976 en Stutgarto (Germanio). Fondomembroj estis 14 partioj el tiam 7 membroŝtatoj de la Eŭropa Komunumo kaj aldone el Britio, kaj unue havis la nomon Federacio de la Liberalaj kaj Demokratiaj Partioj en la Eŭropa Komunumo (ELD). Laŭ la stato de decembro 2007 ĝi havas 47 membropartiojn. Entute ĝi reprezentas entute pli ol 20 milionoj da eŭropaj balotanto

La sekretario de la ELDR troviĝas en Bruselo. En la Eŭropa Parlamento la ELDR kune kun la centristoj de la Eŭropa Demokratia Partio ekde la jaro 2004 konsistigas frakcion sub la nomo "Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo". La por-eŭropa frakcio laŭ la stato de 2007 havas 105 parlamentanojn en la Eŭropa Parlamento.

La junulara organizo de la ELDR havas la anglan nomon European Liberal Youth Movement LYMEC, do "eŭropa liberala junulara movado".

La ELDR estas la tria plej granda partio de la Eŭropa Unio kaj momente (2005) havas sep ĉefministrojn kaj ok komisarojn de la Eŭropa Komisiono inter siaj membroj.

Prezidanto[redakti | redakti fonton]

Dum septembro 2005 dum partia kongreso en la slovaka urbo Bratislavo la belga politikistino Annemie Neyts elektiĝis prezidantino de la Eŭropa Liberala Demokrata Reforma Partio.

Membropartioj dum la jaro 1980[redakti | redakti fonton]

Membropartioj dum la jaro 2010[redakti | redakti fonton]

Ŝtato Partio
Flago-de-Andoro.svg Andoro Partit Liberal d'Andorra (liberala partio)
Flago-de-Armenio.svg Armenio Armena Nacia Movado
Flago-de-Azerbajĝano.svg Azerbajĝano Müsavat Partiyası ("Egaleco-Partio")
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio Liberales Forum (liberala forumo)
Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio Vlaamse Liberalen en Democraten (VLD) (Flandraj liberaluloj kaj demokratoj) (ĝis la jaro 1992 Partij voor Vrijheid en Vooruitgang (PVV), Partio por libero kaj progreso).
Mouvement Réformateur (MR) (reformista movado)
Flago-de-Bosnio kaj Hercegovino.svg Bosnio kaj Hercegovino Liberalno demokratska stranka (liberaldemokratia partio)
Flago-de-Britio.svg Britio Liberal Democrats (liberalaj demokratoj)
Alliance Party of Northern Ireland (alianca partio de Nord-Irlando)
Flago-de-Bulgario.svg Bulgario Dviĵenie za prava i svobodi (Movado por rajtoj kaj liberoj)
Nacia movado Simeono la 2-a
Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio Obcanska Demokraticka Aliance (Demokratia civitana alianco)
Flago-de-Danio.svg Danio Venstre (la tradicia dana liberala partio)
Det Radikale Venstre (dua dana socialliberala partio)
Flago-de-Estonio.svg Estonio Eesti Reformierakond (Estona reforma partio)
Eesti Keskerakond (Estona centra partio)
Flago-de-Finnlando.svg Finnlando Suomen Keskusta (Finna centra partio)
Svenska Folkpartiet (Sveda popola partio de Finnlando)
Flago-de-Francio.svg Francio Maldekstra Radikala Partio
Flago-de-Germanio.svg Germanio Freie Demokratische Partei (libera demokratia partio)
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio Convergència Democràtica de Catalunya (konverĝo demokratia de Katalunio)
Unió Mallorquina (Majorka Unio)
Centro Democrático Liberal (Liberal-demokratia centro)
Flago-de-Hungario.svg Hungario Szabad Demokraták Szövetsége (alianco de liberaj demokratoj)
Flago-de-Irlando.svg Irlando Fianna Fáil (respublika partio)
Flago-de-Italio.svg Italio Italia dei Valori (Italio de la valoroj - Listo di Pietro)
Movimento Repubblicani Europei (Movado de Respublikanoj eŭropaj)
Radicali Italiani (Radikala partio)
Flago-de-Kartvelio.svg Kartvelio Respublika Partio de Kartvelio
Flago-de-Kipro.svg Kipro Enomenoi Dimokrates (unuiĝintaj demokratoj)
Flago-de-Kosovo.svg Kosovo Aleanca Kosova e Re (Alianco Nova Kosovo)
Partia Liberale e Kosoves (liberala partio de Kosovo)
Flago-de-Kroatio.svg Kroatio Hrvatska socijalno liberalna stranka (Kroata sociala-liberala partio)
Istarski demokratski sabor/Dieta Democratica Istriana (Istria Demokratia Kunven)
Hrvatska narodna stranka - Liberalni Demokrati (Kroata popola partio - liberalaj demokratoj)
Flago-de-Latvio.svg Latvio Latvijas Ceļš (Latvia vojo)
Flago-de-Litovio.svg Litovio Naujoji Sąjunga (Socialliberalai) (nova unio (socialaj liberaluloj))
Liberalų ir Centro Sąjunga (Liberala kaj centra unio)
Lietuvos Respublikos liberalų sąjūdis (Liberala Movado de la Respubliko Litovio)
Luksemburgo Luksemburgo Demokratesch Partei (demokratia partio)
Flag of North Macedonia.svg Nord-Makedonio Liberalna Partija na Makedonija (liberala partio de Makedonio)
Liberalno-Demokratska Partija (Liberal-demokratia partio)
Flago-de-Moldavio.svg Moldavio Alianţa Moldova Noastră (Partia Alianco "Nia Moldavio")
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando Democraten 66
Volkspartij voor Vrijheid en Democratie (popola partio por libero kaj demokratio)
Flago-de-Norvegio.svg Norvegio Venstre (liberala partio)
Flago-de-Pollando.svg Pollando Partia Demokratyczna (demokratia partio)
Flago-de-Rumanio.svg Rumanio Partidul Naţional Liberal (partio nacia liberala)
Flago-de-Rusio.svg Rusio Народно-демократический союз (Popol-demokratia unio)
Российская демократическая партия "Яблоко" (Rusia demoktratia partio "Jabloko")
Flag of Serbia.svg Serbio Liberalno Demokratska Partija (liberal-demokratia partio)
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio Sloboda a Solidarita (Libero kaj Solidaro)
Slobodné fórum (Libera Forumo)
Flago-de-Slovenio.svg Slovenio Liberalna Demokracija Slovenije (Liberala demokratio de Slovenio)
Zares – nova politika (Fakte – nova politiko)
Flago-de-Svedio.svg Svedio Folkpartiet liberalerna (popola partio liberala)
Centerpartiet (centra partio)
Flago-de-Svisio.svg  Svislando Freisinnig-Demokratische Partei (liberala-demokratia partio)

Nomo[redakti | redakti fonton]

En diversaj lingvoj la nomo estas:

  • angle: European Liberal, Democrat and Reform Party
  • france: Parti Européen des Libéraux, Démocrates et Réformateurs
  • germane: Europäische Liberale, Demokratische und Reformpartei
  • hispane: Partido Europeo de los Liberales, Demócratas y Reformistas kaj
  • nederlande: Europese liberale democratische en hervormingspartij

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]