Alianco de Sendependaj Demokratoj en Eŭropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun EUDemokratoj.
Alianco de Sendependaj Demokratoj en Eŭropo
france Alliance des démocrates indépendants en Europe
germane Allianz der Unabhängigen Demokraten in Europa
angle Alliance of Independent Democrats in Europe
partio
Prezidanto Patrick Louis
Fondiĝo 2005
Dissolvo 2008
Ĉefa sidejo Liono
Koloro(j) blua
Ideologio suverenismo, eŭroposkeptikismo
Eŭropa aliĝo Frakcio Sendependeco kaj Demokratio
Retejo adieurope.org (arkivigo 4 2019)
vdr

La Alianco de Sendependaj Demokratoj en Eŭropo (france "Alliance des démocrates indépendants en Europe" aŭ "ASDE") estis eŭropa politika partio, fondita en 2005, por arigi sendependismajn aŭ eŭroskeptiknaj eŭropajn parlamentanojn kaj politikajn movadojn de 7 Ŝtatoj membroj de la Eŭropa Unio. Ĝia prezidanto estis la franco Patrick Louis. La Alianco estis malfondita fine de decembro 2008 kaj ne plu profitas je eŭropaj pagoj.

Partiaj membroj[redakti | redakti fonton]

 Ĉeĥio

  • Nezávislí demokraté (Sendependaj Demokratoj), reprezentataj per nur unu eŭropa parlamentano, Vladimír Železný

 Francio

 Grekio

 Pollando

  • grupo de du parlamentanoj de Liga Polskich Rodzin (Ligo de Polaj Familioj), konsistanta el eŭropaj parlamentanoj Urszula Krupa kaj Witold Tomczak.

 Britio

  • unu eŭropa parlamentano, Jim Allister, de Nord-Irlando, de la partio Tradicia Unianisma Voĉo (Traditional Unionist Voice, la eksa Demokrata Unianisma Partio, DUP)
  • Mallongan tempon ankaŭ la eŭropa parlamentano Ashley Mote, en 2004 per listo de la Partio por la Sendependeco de la Unuiĝinta Reĝlando membrigita al la Eŭropa Parlamento sed ankoraŭ samjare eksmembrigita de la partio, membris en la alianco kaj ankaŭ fondis du pliajn aliancojn. En 2007 li estis kondamnita je naŭ monatoj da senliberiĝo kaj pago de konsiderinda monsumo pro verdikto pro fraŭdo de paĝoj al sociaj asekuroj. Sed ĉar la kondamno de senliberiĝo estis malpli ol jaro, li rajtis teni sian membrecon en la Eŭropa Parlamento, ĝis la sekva eŭropa baloto de 2009, en kiu li ne plu kandidatis kaj ankaŭ ne plu havintus partion kiu subtenus lian kandidatiĝon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]