Partio por la Sendependeco de la Unuiĝinta Reĝlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Partio por la Sendependeco de la Unuiĝinta Reĝlando aŭ angle United Kingdom Independence Party (mallonge UKIP /ˈjuːkɪp/) estas eŭroposkeptikisma, dekstra popolisma politika partio en Britio. Kun stabejo en Newton Abbot, Devon, ĝia gvidanto estas Nigel Farage. UKIP havas unu parlamentanon en la Domo de Komunuloj, tri senatanojn en la Domo de Lordoj kaj dudek du eŭropajn parlamentanojn, estante la plej granda brita partio en la Eŭropa Parlamento. Ĝi havas 497 konsilistojn en Britio lokaj registaroj kaj unu membron de la Asembleo de Norda Irlando.

Kvankam ĝi priskribas sin mem kiel libertarianisma partio, akademiaj politikaj sciencistoj anstataŭe karakterizis la ideologion de UKIP kiel dekstra popolismo. Historie la primara emfazo de UKIP estis pri feroca eŭroposkeptikismo, postulante la eliron de Britio de la Eŭropa Unio, kvankam ĝi nun kombinas tion ĉi kun civil-naciismaj kaj ekonomie liberalaj aŭ novliberalismaj politikoj. Regata de sia gvidanto kaj National Executive Committee (NEC, "Nacia Administra Komitato"), UKIP estas disigita en dek du regionaj grupoj, kun suplementa grupo por Ĝibraltaro.

UKIP estas fondinta membro de la Alianco por Rekta Demokratio en Eŭropo (ADDE) eŭropa politika partio kaj la eŭropaj parlamentanoj de la partio sidas kun la grupo Eŭropo de Libereco kaj Rekta Demokratia (EFDD) en la Eŭropa Parlamento. En Majo 2015, UKIP raportis membriĝon de super 47,000. Ĝia subtenantaro estis priskribita kiel pli laborista-klasa ol tio de ajna alia partio.

UKIP estis fondita en 1991 fare de la historiisto Alan Sked kiel la Anti-Federalist League ("Kontraŭfederalisma Ligo"), ununur-afera eŭroposkeptikisma partio. Renomita UKIP en 1993, la partio adoptis pli larĝan dekstran ideologion kaj laŭpaŝe pliigis sian bazon dum la du sekvaj jardekoj. Dum la gvidanteco de Farage, ekde 2009 la partio agordis siajn politikojn al politike seniluziigata malaltklasa bazo, antaŭ kiam ĝi havis gravajn avancojn en la 2013 lokaj balotadoj kaj la 2014 eŭropaj balotadoj, dum kiuj UKIP ricevis la plej voĉdonojn. Ĉe la 2015 ĝenerala balotado, la partio akiris la trian grandan parton de voĉdonoj sed gajnis nur unu sidlokon en la Domo de Komunuloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fundamento kaj fruaj jaroj: 1991–2004[redakti | redakti fonton]

UKIP komencis kiel la Anti-Federalist League, eŭroskeptikisma politika partio establita en 1991 fare de la historiisto Alan Sked kiu oponis la ĵus subskribitan Traktaton de Mastriĥto kaj serĉis influi la regantan Konservisman Partion al foriganta Brition de la Eŭropa Unio. Eksa kandidato de la Liberala Partio, membro de la Bruges-Grupo kaj profesoro ĉe la London School of Economics (LSE), Sked estis konvertita al la eŭroskeptikismo dum instruado de la programo de eŭropaj studoj de la LSE. Kiel la Anti-Federalist League, Sked staris kiel eventuala parlamentano en Bath por la 1992-a ĝenerala vocdonado, akirante 0.02% el la voĉdonoj. Ĉe liga kunveno en la LSE en septembro 1993, la grupo estis renomita UK Independence Party, intence evitante la terminon "brita" por eviti konfuzon kun la ekstrema dekstra Brita Nacia Partio (BNP).

Ideologio kaj politikoj[redakti | redakti fonton]

UKIP situas sur la dekstra flanko de la maldekstra-dekstra politika spektro.

Pli specife, akademiaj politikaj sciencistoj kaj politikaj verkistoj havis varie priskribita UKIP kiel dekstra popolisma partio, kaj kiel parto de pli larĝa radikala dekstro de Eŭropo. Dum ĝia establo en 1993, la fondintoj de UKIP eksplicite priskribis ĝin kiel popolisma partio, kun la partio influita de la "Konservisma popolismo" de Konservismaj politikistoj Margaret Thatcher kaj Enoch Powell.

Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Tre grava afero por UKIP estas la Eŭropa Unio. Laŭ la partio ĝi estas danĝera, nedemokratia superŝtato kiu ebligi amasan enmigradon kaj malhelpas entreprenon per detalaj reguloj. La partio volas ke la Unuiĝintra Reĝlando forlasos la Eŭropan Union kaj nur partoprenos en libera komerco.

Tutmonda varmiĝo, klimata ŝanĝo kaj klimata politiko[redakti | redakti fonton]

UKIP ne kredas je tutmonda varmiĝo kaj ĝia proparolanto Roger Helmer estas dirinta ke klimata ŝanĝo estas dubebla. [1] Li ankaŭ asertis ke "fakte estas granda nombro de sciencistoj kiuj efektive pensas ke la sentivecaj ciferoj, kiujn la IPCC uzas, de tri gradoj por duobligo de CO2 estas treege troigitaj". Li ankaŭ opiniis ke ekzistas skemo de varmiĝoj kaj malvarmiĝoj la estintajn dek mil jarojn sen iu ajn homa influo. Helmer diris ke "estis neniu tutmonda varmiĝo dum la lastaj dek ok jaroj laŭ satelita dateno". La atmosfera fizikisto Joanna Haigh, profesoro ĉe Imperial College London, kontraŭdiris lin, eksplikante ke "estis malplirapidiĝo anstataŭ paŭzo en tutmonda varmiĝo". Ŝi ankaŭ diris ke klimata sentiveco preskaŭ certe estas pli ol 1 °C.

UKIP ne volas malpliigi elsendojn de karbona duoksido kaj promezas elimini klimatajn celojn. Laŭ la partio subvencioj por renoviĝanta energio estas malŝparo.

Helmer ankaŭ subtenis hidraŭlikan fendadon de skistogaso, sed diris ke li ne sciis ke ĝi estos sufiĉa kaj profitebla.

Enmigrado[redakti | redakti fonton]

La partio tre forte oponas enmigradon, ĝi volas limigi enmigradon ĝis 50 000 bone edukitaj enmigrantoj. Laŭ UKIP la kaŭzo de enmigrado estas la membreco de la Eŭropa Unio de la Unuiĝinta Reĝlando.

Profesoro de sociologio Hein de Haas kritikas UKIP por distingi inter pli riĉaj, eŭropaj enmigrantoj (expats) kaj malpli riĉaj ne-eŭropaj enmigrantoj kaj por uzi duecan politikon, kiam ĝi traktas malriĉajn enmigrantojn kiel problemon sed la privilegion de expats kiel memkomprenebla.[2]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

UKIP deziras ekskluzivi homojn kun minimuma salajro de pagi enspezimposton kaj ankaŭ deziras malpliigi empezimposton por la du plej riĉaj empezgrupoj per po 5%.

Ĝi volas nuligi la heredan imposton.

Socia politiko[redakti | redakti fonton]

UKIP oponas samseksan edzecon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]