Renoviĝanta energio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Renoviĝanta energio (aŭ renovigebla energio, neelĉerpebla energio) signifas energion el longdaŭra energiofonto, kiu aŭ rekreskas aŭ estas (almenaŭ laŭ homaj mezuroj) neelĉerpebla. Renoviĝeco dependas unuflanke de la rapido, je kiu oni eluzas la fonton, kaj aliflanke de la rapido de ĝia renoviĝado. La esprimo "renoviĝanta energio" estas la mallonga, kutima esprimo por la koncepto "renoviĝantaj energifontoj" aŭ "energioj el renoviĝantaj originoj", kiuj estas pli ĝustaj laŭ fizika vidpunkto.

La renoviĝantan parton de la tutmonda fina konsumado de energio oni taksis en 2018 je 17,9 %, el kiuj 6,9 % estas tradicia biomaso (ligno, agrikulturaj forĵetaĵoj ktp.) kaj 11,0 % estas "moderna" renoviĝanta energio: 4,3 % estas varmo produktata el termikaj renoviĝantaj energioj (biomaso, geotermo, sunenergio), 3,6 % estas hidroelektro, 2,1 % estas aliaj elektraj renoviĝaĵoj: (vento, suno, geotermo, biomaso, biogaso), kaj 1 % estas biobrulaĵoj; la renoviĝantan parton de elektroproduktado oni taksis en 2018 je 26,4 %.

Emblemo pri renoviĝantaj energioj de Melanie Maecker-Tursun.
Suna energio, ventenergio kaj biomaso estas tri specoj de renoviĝa energio.

Nocio[redakti | redakti fonton]

Sunpaneloj en Berlin-Adlershof

Oni komprenas sub la nocio renovigebla energio ĝenerale tiujn energi-fontojn, kiuj laŭ homaj mezuroj ne estas elĉerpeblaj, ĉar ili nature renoviĝas pli rapide ol homoj eluzas ilin. Ili estiĝas el konstantaj aŭ ciklaj naturfenomenoj, precipe el la lumado de la Suno, sed ankaŭ el la gravita altiro de la Luno kaj el la interna varmo de de la Tero.

La Suno estas la precipa fonto de diversaj formoj de renoviĝa energio: ĝia radiado estas la transportanto de energio utiligebla (rekte aŭ nerekte) por fotosintezo; por la akva ciklo, kiu permesas hidroelektron kaj la jonan difuzon okazigatan de la alveno de nesala akvo en marakvon (osmozelektron); aŭ por la temperatura malegalo inter la profundaj kaj malprofundaj akvoj de la maroj (marvarmelektro). Ĉi tiu sunenergio, kune kun terrotacio, originigas la ventojn (utiligeblajn rekte por ventoenergio aŭ nerekte por ondelektro) kaj la marfluojn (marfluelektron).

La ena varmo de la Tero (geoterma energio) kalkuliĝas kiel formo de renoviĝa energio. Kaj sunenergio kaj la ena varmo de la Tero originas el nukleaj reagoj (fuzio ĉe la Suno, fisio ĉe la enaĵo de la Tero). La movoj de la Tero-Luna sistemo estigas la tajdojn de la maroj, permesante la profitadon de tajda energio.

La dominantaj manieroj havigi energion dum la pasintaj 150 jaroj - fosiliaj kaj nukleaj brulaĵoj - ne estas renoviĝaj energifontoj. Ili estas konsumataj je rapido multe pli alta ol tiu, je kiu ili nature kreiĝas kaj havebliĝas. Krom la nerenoviĝeco, la brulproduktoj kunportas gravajn malavantaĝojn kiel tutmondan varmiĝon kaj radioaktivecon.

Termodinamika sunenergio : Suncentralo de Ivanpah

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Elektroproduktado[redakti | redakti fonton]

Ĉiu fonto de renoviĝa energio povas esti utiligata por produkti elektron. En 2018, pli ol du trionoj el la tutmonda nove instalita kapablo de elektroproduktado estis renoviĝa,[1] sed post du jardekoj da kreskado, la rapido de nova instalado de suna, venta, kaj akva elektrokapablo stabiliĝis ĉe 177 GW jare. Laŭ la Internacia Energia Agentejo (IEA), "ĉi tiu neatendita malvastiĝo de la kreskaj tendencoj estigas maltrankvilon pri la kapablo atingi longdaŭrajn klimatajn celojn". La febliĝo rilatas precipe al Ĉinujo, kie ekfunkciigoj malpliiĝis de 80 al 75 GW, post senaverta anonco de la registaro en junio de 2019 ke ĝi ne plu rajtigos ekfunkciigon de sunelektraj instalaĵoj ĝis la fino de la jaro kaj malaltigos siajn aĉetprezojn por ili. Kvankam renoviĝaĵoj reprezentas 63 % el la kapablokreskado, ilia parto de la elektroproduktado estas nur 25 % pro ilia malpli bona funkcidaŭro kompare al termaj centraloj[2].

Transporto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Daŭripova transporto.

La plejparto de nunaj transportiloj funkcias per fosiliaj brulaĵoj. En la praktiko ne ekzistas alternativo por aviadiloj kaj normale ne por ŝipoj. Tamen elektraj aŭtoj estas tre disvastiĝintaj, kaj povas esti daŭripovaj se la elektro per kiu oni ŝargas ilin venas de renoviĝantaj fontoj. Veturiloj funkciantaj per biobrulaĵoj, precipe bioetanolo kaj biodizelo, ankaŭ estas relative oftaj. Veturiloj kiuj rekte utiligas sunenergion estas konstruitaj sed ankoraŭ ne estas vendataj al la publiko.

Hejtado[redakti | redakti fonton]

La varmo produktita de la suno, la brulado de biomaso, aŭ geotermaj fontoj povas esti rekte uzata por hejtado, sen antaŭe transformi ĝin al elektro.

Ekonomiaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

Kosto[redakti | redakti fonton]

Ebenigita produktadokosto (LCOE) tutmonde en 2019 (usonaj dolaroj por MWh)
Fonto Venta Fotovoltaika sunelektro Karbona Plurcikla gaselektro
Supertera ventelektro malalte | mezume Industriskala malalte | mezume Ekzistanta | nova Ekzistanta | nova
BNEF[3] 27 | 47 26 | 51
Lazard[4] 28 | 41 32 | 37 33 | 109 44 | 56
IRENA[5] 44 | 56 58 | 85

Por la konstruo de novaj elektroproduktaj centraloj, laŭ studo de la banko Lazard, jam iĝis pli avantaĝe priveti sunan kaj ventan energion en preskaŭ ĉiu lando, ĉu en Eŭropo aŭ Usono, ĉu Aŭstralio, Brazilo, Barato, Sudafriko, aŭ Japanujo; tamen tiuj energioj ne estaj ĉiam tuj haveblaj, do restas komplementaj al elektroproduktado el fosilia aŭ nukleaj energioj[6]. La IEA konsideras, ke en evoluantaj landoj, la bremsoj al vastigo estas regulaj baroj, elektroretaj kondiĉoj, kaj mikroekonomikaj konsideroj, dum en evoluintaj landoj la rapida vastigo de renoviĝaĵoj fermigas iujn termikajn elektrocentralojn[7].

Tutmonda stato[redakti | redakti fonton]

Evoluo de malneta produktado de elektro el renoviĝantaj fontoj (TWh)
Énergie 1990 % 2000 % 2010 % 2015 2018 % 2018 var.
2018/1990
Akva 2 192 18,4 % 2 696 17,4 % 3 535 16,4 % 3 982 4 325 16,2 % +97 %
Biomasa 105 0,9 % 114 0,7 % 278 1,3 % 416 518 1,9 % +392 %
Ruba 8 0,1 % 17 0,1 % 33 0,2 % 38 39 0,1 % +365 %
Geoterma 36 0,3 % 52 0,3 % 68 0,3 % 81 89 0,3 % +144 %
Suna (FV)* 0,09 0,001 % 0,8 0,005 % 32 0,15 % 250 554 2,1 % ×6 092    
Suna (term.)* 0,7 0,006 % 0,5 0,003 % 1,6 0,008 % 10 11 0,04 % +1 608 %
Venta 4 0,03 % 31 0,2 % 342 1,6 % 834 1 273 4,8 % ×328    
Tajda 0,5 0,005 % 0,5 0,004 % 0,5 0,002 % 1,0 1,0 0,004 % +88 %
Totala RE 2 347 19,7 % 2 912 18,8 % 4 291 19,9 % 5 610 6 811 25,5 % +190 %
Fonto de informo : Internacia Energia Agentejo[8].
* % = proporcio el la produktado de elektro; Suna (FV) = Suna (fotovoltaika) ; Suna (term.) = Suna (termodinamika).
Rim. : la IEA inkluzivas en akvelektro la produktadon de pumprezervaj centraloj, kiu ne estas renoviĝanta.

Ĉinujo[redakti | redakti fonton]

En 2018, 26 % de la elektro produktata en Ĉinujo estis renoviĝanta (17 % akva kaj 9 % el aliaj renoviĝantaj fontoj).[9]

Usono[redakti | redakti fonton]

Laŭ la usona Informa Administracio pri Energio, renoviĝaj fontoj liveris proksimume 11% de totala primara energikonsumado[10] kaj 17% de la elektro produktita en Usono en 2018.[11][12] Hidroelektro estas la plej uzata formo de elektroproduktado en la lando.[11] Usono estas la kvara plej granda produktanto de hidroelektro en la mondo post Ĉinujo, Kanado, kaj Brazilo.

Novzelando[redakti | redakti fonton]

En Novzelando 79,2 % de la produktata elektro devenas el renoviĝantaj fontoj, kiel akvofluo, vento, geotermiko kaj biomaso.

Tuvalo[redakti | redakti fonton]

En julio de 2009 la tuvala registaro deklaris, ke ĝi volas venigi sian tutan energiproduktadon de renoviĝantaj fontoj antaŭ la jaro 2020.[13] Malgraŭ tio, en 2020 la renoviĝanta elektro atingis nur 8 % de la totala elektroproduktado.[14]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Esperante[redakti | redakti fonton]

  • Alvaro Motta: "Celo 7. Pagebla kaj pura energio." En Humphrey Tonkin kaj Rakoen Martens (red.), Gvidilo al la 17 celoj por daŭripova evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj, p. 54-58. Mondial, 2020, ISBN 9781595694102

Germane[redakti | redakti fonton]

  • M. Kaltschmitt, A. Wiese und W. Streicher (red.): Erneuerbare Energien. Systemtechnik, Wirtschaftlichkeit, Umweltaspekte, Springer Verlag, Berlin/Heidelberg, 2013, ISBN 978-3-642-03248-6
  • Hermann Scheer: Der energethische Imperativ. Wie der vollständige Wechsel zu erneuerbaren Energien zu realisieren ist. Kunstmann, München, 2010, ISBN 978-3-88897-683-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Angle[redakti | redakti fonton]

Germane[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Galerio[redakti | redakti fonton]

Ventaj turbinoj ĉe Vendsyssel en Danlando
Sunpaneloj ĉe ŝipeto