Bioenergio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bioenergio (biologie produktita energio) estas ekologia kaj favora energio, kiu estas gajnebla el la renoviĝanta energiportanto, el la tielnomata biomaso. Oni kalkulas al tiu ĉefe la lignon (diversajn rapide kreskantajn arbojn), pajlon, fragmiton kaj similajn uzeblajn seke por forbruligo.

Ĉe estiĝo de biomaso, la energio de la suna radiado transformiĝas per planta fotosintezo al kemia ligo, en formo de organika materialo.

Ĉefa avantaĝo de la bioenergio estas la malpliigo de la karbondioksida eligo al la atmosfero: ligno aŭ alia biogena energiportanto eltiras la forcejefikan gason, la karbonan dioksidon el la aero dum sia kreskado, kaj ligas ĝin en vegetaĵo.

Ĉefa malavantaĝo de la bioenergio estas la grandega surfaca bezono kaj la konkurado al la naturaj areoj.