Sunpanelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sunpanelo estas uzmaniero de fotovoltaiko, ĝi transformas radiadan energion al elektra energio. Kiel plej gravajn konstruelementojn entenas ĝi plurajn sunĉelojn. La sunpanelo estas karakterizita per la elektra kunresponda valoro. Tiu dependas de la interligo de la sunĉeloj interne de la panelo. La sunpanelo estas kunŝaltita unuope aŭ grupe en fotovoltaika instalaĵo.

Konstruo de tipa sunpanelo[redakti | redakti fonton]

  • La antaŭa flanko estas vitro (plej ofte unudiska sekura vitro)
  • Sur tiu sekvas travidebla plasta tavolo (etilen-vinilacetato, EVA), en kiu kuŝas la sunĉeloj
  • Mono- aŭ polikristala sunĉeloj, elektre kunŝaltitaj
  • Malantaŭa flanko estas kovrita per veterorezista plasta lameno el polivinilfluorido (Tedlar) kaj poliestero
  • Alŝalta dozo kun libera diodo kaj elektra alŝaltebleco
  • Aluminia kadro por protekto de la vitro, por muntado

Produkto de sunpanelo[redakti | redakti fonton]

La produktado okazas de la optike aktiva flanko al subo. La kunpremo de la supre menciitaj partoj (ĝis poliestero) okazas per subpremo je 150 celsiusoj. Poste oni almuntas la liberfluajn diodojn.

Teknikaj ecoj[redakti | redakti fonton]

Legu ĉe sunĉelo.

La enpenetranta humideco povas kaŭzi korodon kaj mallongiĝon de la vivdaŭro.

Liberflua diodo[redakti | redakti fonton]

Se oni kunmuntas plurajn panelojn, oni devas alŝalti paralele je ĉiu panelo unu diodon. La maksimuma kurento kaj tensio de diodo konvenas al kurenta kaj tensiaj valoroj de unu panelo, kutimaj rektifilaj diodoj konvenas kun 3A / 100 voltoj. La liberflua diodo estas tiel alŝaltita je paneloj, ke ĝi en normala funkcia stato (panelo liveras kurenton) estas polusita al la bara direkto (katodo = ĉe pluspoluso de la panelo). Se la panelo difektiĝas aŭ venas sub ombron kaj tiel ĝi ne liveras kurenton, la tensio je klemoj alipolusiĝas kaj damaĝas la panelon aŭ malpliigas la povumon de la ĉen-ŝaltitaj paneloj. La liberflua diodo malhelpas la alipolusiĝon.

Reciklado[redakti | redakti fonton]

La reciklado povas okazi ĉe temperaturo de ĉ. 600 , kiam la plastaĵoj de la panelo forbruliĝas kaj restas vitro, metalo, plenigaĵoj kaj la sunĉelo. Tiujn oni povas denove uzi por novaj sunĉeloj.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]