Nubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nuboj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri meteologiaĵo. Por informoj pri socia retejo, vidu la artikolon Nubo.re.
Blankaj nuboj (kumulusoj) en blua ĉielo indikas stabilan veteron
Nubo estetiko

Nuboj estas meteologie grandaj kolektaĵoj de akvovaporo, akvoguto, glaciguto en la troposfero.

En ĉiutaga parolo, oni nomas "nubo" simile aspektantajn aerajn kolektaĵon el sablo, polvo, insektoj, birdoj ktp.

Formiĝo[redakti | redakti fonton]

Nuboj ekestas kiam akvo sur tero estas vaporigita laŭ la varmo de la Suno. La varma aero kun la vaporo altiĝas, ĝis ĝi malvarmiĝas alte. Ĉi tio malvaporigas la akvon pro la fizika fenomeno de kondensado. La kondensado de akva vaporo, en likva akvo aŭ glacio, okazas komence ĉirkaŭ mikropartikloj nomataj kondensadaj aŭ glaciigaj kernoj. La aro da akvaj gutetoj aŭ glaciaj kristaloj tiam en la aero estas nubo.

Nubosemado (nomita ofte artefarita pluvo) estas formo de modifo de vetero, nome sistemo por ŝanĝi la kvanton aŭ tipon de precipitaĵo kiu falas el nuboj, pere de disigado de substancoj en la aeron kio utilas kiel nuba kondensado aŭ kiel kerno de glacio, kio siavice ŝanĝas la mikrofizikajn procezojn ene de la nubo. La kutima klopodo estas por pliigo de la kvanto de precipitaĵo (ĉu de pluvo aŭ de neĝo), sed ankaŭ oni intencas eviti hajlon kaj nebulon ekzemple ĉe flughavenoj.

Nubotipoj[redakti | redakti fonton]

  • Altokumuluso (latine altocumulus, mallongigo: Ac) estas genro de nuboj konsistanta el tufoj pli grandaj ol tiuj en ciruskumuluso sed malpli grandaj ol tiuj en stratokumuluso, kiuj troviĝas inter 2 kaj 7 kilometroj super marnivelo.
  • Altostratuso (latine altostrātus, mallongigo: As) estas genro de nuboj tavolformaj, kiuj troviĝas inter 2 kaj 7 kilometroj super marnivelo.
  • Cirokumuluso (de latina cirrus „har-buklo, aro de ĉevala haro“ kaj cumulus „aro“; mallongigo: Cc) estas maldika blanka makulo aŭ areo de nuboj, kiu ne faras proprajn ombrojn. Cirokumulusoj konsistas el tre malgrandaj, gren-formaj nuberoj pli malpli regule distribuitaj.
  • Ciruso (latine cirrus, mallonge Ci) estas genro de nuboj konsistantaj el maldikaj fibroj, troviĝantaj inter 5 km kaj 14 km super marnivelo.
  • Cirusstratuso aŭ cirostratuso (latine cirrostrātus, mallonge Cs) estas genro de travideblaj maldikaj nuboj troveblaj en grandaj altitudoj.
Mezalta kumuluso.
  • Kumuluso (latine cumulus, mallongigo: Cu) estas nomo de nuboformo. La klasika, neintermiksebla "bildlibra nubo" kun sia preskaŭebena subflanko kaj brile blankaj florbrasikaj kapoj je la supera flanko konsistas el akvogutoj kaj troviĝas en la malsupraj nubetaĝoj.
  • La kumulonimbuso estas granda, alta nubo, kies alto estas tipe pluraj kilometroj. La bazo troviĝas inter 200 kaj 400 metroj super tero, dum la supraĵo troviĝas ĉirkaŭ 10–20 kilometroj super tero. La nuboj de tiu genro estas la plej grandaj el la 10 nubgenroj.
  • Nimbostratuso (latine nimbostrātus, mallonge Ns) estas pli malpli senkontura, blugriza nubokovrilo, kiu plejofte komencas ekde mezaj altoj kaj ofte kaŭzas longdaŭrajn precipitadojn.
  • Stratokumuluso (latine strātocumulus, mallonge Sc) estas genro de nuboj, konsistantaj el grandaj, mallumaj, rondaj amasoj, ofte en grupoj, linioj, aŭ ondoj, kies eroj estas pli grandaj ol tiuj en altokumuluso. Stratokumuluso ordinare troviĝas malpli ol 2 km super marnivelo.
  • Stratuso aspektas sentrajte griza aŭ blanka. Ĝi konsistas el akvaj gutetoj, tromalvarmigitaj gutetoj, aŭ glaciaj kristaletoj, depende de la atmosfera temperaturo. Stratuso troviĝas inter 0 kaj 2 kilometroj super tero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverboj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverboj pri nubo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Granda nubo, eta pluvo. 
  • Citaĵo
     Tie iras fumo per densaj nuboj. 

Nuboj en kulturo[redakti | redakti fonton]

  • En diversaj tekstoj kaj filmoscenoj aperas okazoj kiuj same okazas en la realo pri roluloj kiuj rigardas nubojn kaj trovas en ili bildojn similajn al tiuj de realaĵoj, kiel bestoj, figuroj ktp.
  • En la rakonto "Las nubes" (La nuboj) de la novelaro Castilla, la hispana verkisto José Martínez Ruiz prezentas mediteman rolulon kiu vekas sian inspiron rigardante nubojn. Kongrue kun la tiutempa temaro, plej parto de la meditado temas pri la tempopaso.
Citaĵo
 La nuboj donas al ni sensacion de nestabileco kaj eterneco. La nuboj estas —kiel maro— ĉiam variaj kaj ĉiam la samaj. Ni sentas rigardante ilin kiel nia estaĵo kaj ĉio kuras al nenio, dum ili —tiom fuĝemaj— restas eternaj. Tiuj nuboj kiujn ni rigardas nune estis rigarditaj antaŭ ducent, kvincent, mil, tri mil jaroj, de aliaj homoj kiuj havis la samajn pasiojn kaj la samajn angorojn kiujn ni mem havas nun. 
— Las nubes nos dan una sensación de inestabilidad y de eternidad. Las nubes son —como el mar— siempre varias y siempre las mismas. Sentimos mirándolas cómo nuestro ser y todas las cosas corren hacia la nada, en tanto que ellas —tan fugitivas— permanecen eternas. A estas nubes que ahora miramos las miraron hace doscientos, quinientos, mil, tres mil años, otros hombres con las mismas pasiones y las mismas ansias que nosotros.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu
  2. José Martínez Ruiz, "Las nubes", http://elhacedordesuenos.blogspot.com Alirita la 17an de decembro 2019.