Biblia Javeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La tetragramo YHWH en fenica lingvo (1100 a.K. - 300 p.K.), en aramea lingvo (10-a jarcento a.K. – 1-a j. p.K.), kaj en moderna hebrea lingvo: la kvar literoj de dekstre al maldekstre.

Biblia JaveoJaveo (ankaŭ proksimume YahwehYahveh[1], estas la nomo de Dio en la hebrea religio, devenanta el la hebrea יהוה[2]Tiu dio estas priskribita kiel Dio unika, potenca kaj kreinta (Genezo 1), kaj perpakte ligita al la izraela popolo: justa kaj severa en la puno de kulpoj de la pentintoj, protektanta de unu popolo sed juĝisto kaj sinjoro universala.

Origino kaj signifo de la nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo laŭ tiu formo "Yahweh" (kaj ankaŭ aliformaj) reprezentas modernan akademian version de la hebrea biblia יהוה, vorto formita de kvar literoj (yod, he, waw, he, iamaniere respondantaj en la literoj de la latina alfabeto: YHWH, aŭ JHVH), dirita tial "tetragramo". La hebrea lingvo, ĝisnune, estas dotita per literoj de konsonanta valoro, dum la vokaliĝo (varigebla kaj grava cele de signifo de la vortoj) estas ortografie indikita per aliaj diakritaj signoj, vokalaj notoj enkondukitaj en multe pli malfrua historia epoko, ĉar adoptitaj de Masoretoj ĉirkaŭ la dua duono de la 1-a jarmilo p.K..[3] Dum estas sendiskuta ke la hebrea nomo estas indikata en la Biblio per la kvar supermenciitaj literoj, restas necerta ĝia elparolo jen inter la studuloj jen inter la fideluloj de la konfesioj rilatiĝantaj al Abrahamo.

La judoj evitas elparoli la nomon por ĝin ne profani ("Ne malbonuzu la nomon de Javeo", tria ordono de la dekalogo, dua laŭ la katolika tradicio), dum en la Biblio la nomo estas citita nur per la tetragramo: la hebreoj uzis kaj la judoj uzas (hodiaŭ) la terminon Adonaj kiu signifas "majstro", uzo poste reprenita de kristanoj kiuj fine ĝenerale preferis uzi la nomojn "Kyrios" (Sinjoro en la greka lingvo) aŭ "Dominus" (sama signifo en la latina lingvo) aŭ simple "Dio".

La unuaj israelidoj, politeismo kaj origino de Hebreismo[redakti | redakti fonton]

Laŭ elementoj devenantaj el arkeologiaj elfosaĵoj aperas ke la nomo Yahweh estis jam kultataj per la nomo YahuYahwi kaj estis difinita “Dio de la milito” kiel Javeo pri kiu la Biblio diras “Sinjoro de la armeoj” (vidu en 1Samuelo 17, 45). Laŭ kanaananoj tiu ilia dio havas ankaŭ diinon edzinojn. Ĉu vere temas pri la sama diaĵo?

Laŭ esploristoj, la monoteismo de hebreoj estis antaŭata de politeimo kies spuroj troviĝas en la biblia lingvaĵo mem (oni vidu en Elohim). Kio puŝis ilin konfidis en nur unu Dio? Laŭ Judoj kaj kristanoj kaj Islamanoj estis la fakto ke Moseo sukcesis hebrean popolon liberigi el la egipta opreso kaj kondukis al teritoriojn de Kanaananoj (vidu en la Eliro). Ilia nova Dio resumas en si mem ĉiujn karakterizojn antaŭe atribuitaj al diversaj dioj: kreinto, savinto, ordinanto, protektanto de la moralo, punanto ktp. Israelidoj penos por resti en tiu kredo, kiu estis konstante polurita de la profetoj.

Fundamentoj de la antikva religieco de la hebrea popolo[redakti | redakti fonton]

Alianco de Javeo kun hebrea popolo[redakti | redakti fonton]

Hipoteza rekonstruo de la Kesto de Interligo.

La rilatoj de la Javeo kun la hebrea popolo estas priskribita en la tieldiritaj “normigaj libroj” kiel “berit”, vorto tradukebla per alianco aŭ pakto aŭ promeso kaj kiu fariĝis en la Septuaginto diathèke kaj en la Vulgato testamentum[4]. La biblia rakonto povas esti kosiderita kiel la historio pri tiu alianco inter Javeo kaj lia popolo, kiu plurfoje rompas la pakton kaj trafas punojn tiajn kiuj ŝajnas nuligi la popolon mem, sed la biblia puno celas sanigi kaj savi la pekulojn.

Elstaraj momentoj de la berit:

  • Kun Noa: Gn, 9. 9-17.
  • Kun Abrahamo: Gn 15,18.
  • Kun la hebrea popolo: Eliro 9, 5-6.
  • Kun Davido: Salmo 88, 4-5.

La preĝo[redakti | redakti fonton]

Estas al tiu “ĵaluza Dio” ke estas apogitaj la esperoj de la profetoj, kaj por la perdono kaj por la katastrofo, kaj la lirismo de la Psalmoj. La normopovo de la normigaj libroj referencas al la volo de Javeo rilate kaj la pure religian aspekton kaj la etika-moralan kaj socian aspektojn. Dekomence, tamen, la peto de la preĝoj estis pli variaj ĉar ankoraŭ oni ne ligiĝis al libroj kiuj ankoraŭ ne ekzistis.

Ofero[redakti | redakti fonton]

La ĉefsacerdoto oferas kapron al Dio dum celebro de Yom Kippur. Ilustaĵo de Henry Davenport Northrop el Treasures of the Bible (1894).

La bibliaj rakontoj establas la sangan oferon kiel korektan kaj efikan komunikilon inter la homa sfero kaj la dia [5]. La prefero de Javeo por la ofero de bestoj estas atestata en Genezo 4, 3-5.</ref>. Noa ĵus saviĝinta el la diluvo uzas bestojn por la ofero (Gn |8, 20-21}}.</ref> kaj okazas tiupunkte ke Javeo diktas la regulojn por konsumi la bestojn post la zorgo ellikigi la sangon. (Gn 9, 2-4).

Tiu necesa rito estas reasertata en la 2Samuelo 2, 12-27, en la normigaj libroj, laŭ kiuj eblas oferi bovojn, kaprojn, ŝafojn kaj fluganimalojn; en la Levidoj kie estas enkondukata la distingo de la diversaj tipoj de oferoj kaj determinata kio, de oferaĵo, devas esti tute konsumita de la fajro, kio restas al la sacerdotoj kaj kio revenas al la oferanto. [6]

Analoga al tiuj pekliberigaj oferoj estas la rito de la propeka kapro.

Tre aparta rezultas la ofero realigita okaze de la Pasko. Krom la sangaj oferoj, estis oferitaj vegetaloj, sengista pano kaj incenso.

Ofero de homoj[redakti | redakti fonton]

La Biblio, ĝenerale kondamnas la homan oferon [7]. La postulo de Javeo al Abrahamo por ke li holokaŭste oferu la filon Isaakon substrekas la devigecon de la dia dekreto, ĉiukaze ĉar estas implicita la fido.

La rakonto de la filino de Iefte [8] ne prezentas eksplitajn kondanmojn[9].

Praktiko ofte priskribita en la Biblio estas la ḥerem ("anatemo")[10]: la batalanta popolo votis al la detruo la malamikon kaj tio signifis jen la personojn jen iliajn havaĵojn (inkluzive de la bestoj). Evidente tiu praktiko iamaniere konfliktis kun tiu de la ofero, ĉar la kaptitaj kaj “perhereme” detruitaj bestoj ne povis esti oferitaj al Javeo.[11]

Sacerdotoj[redakti | redakti fonton]

La epoko de la patriarkoj ne prezentas sacerdotan kaston: tiuj ĉi agadis sacerdote ĉar tribaj ĉefoj. Se estas parolate pri sacerdotoj, temas pri sacedotoj de aliaj religioj kiel okazis por la reĝo de Salem, la sacerdoto El Elyon (Dio altega) Melkisedek. Estos la libroj de Levidoj la prezentanto kaj ordiganto de la sacerdota kasto, ligita al la sacerdoteco de Aaron kiu poste konflikis tiu la kasto de Sadok enirigita de reĝo David kiam Sadok anstataŭis la Aaronan Abiatar kiu eble ne multe zorgis pri la monarkio. (1Reĝoj 2, 35).

Kun la ekesto de la sacerdota kasto ĉiuj religiaj aferoj en la sanktejoj establiĝis en la manoj de la sacerdotoj kaj ĉesis la anstataŭado de la reĝoj.

Sanktejoj[redakti | redakti fonton]

Ikonografio de la ĵaro de Kuntillet Ajrud, kun la tri antropomorfaj figuroj kaj surskribaĵo "Yahweh [...] kaj ĝia asherah.
Drakmo de Yehud Medinata de la 4-a jarcento a.K.. La literoj YHW (Yahu) estas ĉizitaj sur la aĵo (ĉu birdo?) kiun la Dio mantenas. Li estas nudbrusta, surmetas himation kaj sidas sur alohava rado: kiu povus esti la unika ekzistanta figuro de Javeo.

Dum la normigaj tekstoj identigas la sanktan lokon nur kun la Kesto de Interligo, la tekstoj historiaj parolas pri pluraj sanktejoj veraj kaj propraj. La termino bet (ב, "domo") indikis la sanktan areon kiel konstruaĵon. Iukaze certas ke la Norda Regno revivigis la sanktejojn de Bethel kaj de Dan, eble por malhelpi ke la popolo pilgrimu al la templo de Jerusalemo. Estas sciate, krome, ke la reĝo de Judujo (2Reĝoj 22-23) fermis diversajn sanktejojn.

Transtombo[redakti | redakti fonton]

Pri la sorto de la mortintoj en la transtombo troviĝas nenio en la libroj kaj hebrea tradicio ĝis la epoko de Makabeoj kies libroj tamen estas kanonaj nur laŭ kristanoj (krom protestantoj). Eble, diras ekzegezistoj, pri timo ke la animoj de la forpasintoj fariĝu duondioj kaj konkurencu kun la unika Dio, kiel okazadis en la paganaj kultoj de la mortintoj.

La transtomba mondo estas indikata per la vorto Ŝeolo, obskura loko, tipo de subtera karcero. Certloke iuj simbolismoj apogiĝas sur la personigo de la morto: neniam, tamen, oni parolas pri rekompenco aŭ puno.[12]

Kritika reduktismo[redakti | redakti fonton]

La rekonstruo de la kulto al Javeo ne povas starti se ne el la bibliaj datenoj. La studoj estis ofte enkondukantoj de "redukto": religieco ne plu aperas unika kaj rigida; monoteismo ŝajnus ne tute subtenata de la Biblio mem. Kune kun la kulto al Javeo flankiĝas, inter la popolo, tiuj al Astarto, al la diversaj Baaloj kaj al la praktikado, ĉe la hebrea popolo, de ritoj furioze kontraŭataj de la profetismo, kiel la nekromancio.

Aliaj de tiuj kritikoj troviĝas ĉe aŭtoroj kiuj apogiĝas precipe sur la ĵusaj elfosaĵoj de la palestina arkeologio.

Tamen, laŭ la neriduktistoj, la fontoj de riduktismo praktike konfirmas kion la Biblio rekte sciigas.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oni adoptas ĉi tie tiu kiu estas ĝenerale konsiderata la originala hebrea elparolo (ankaŭ YHVH): The original pronunciation of YHVH is generally reconstructed as “Yahveh” or “Yahweh,” on the basis of early Greek transcriptions. S. David Sperling, Encyclopedia of Religion, vol. 7, New York, Macmillan, 2005, p. 3538.
  2. Atestanto de Jehovo uzas ĝuste la nomon Jehovo.
  3. C. Grottanelli, verko citita, p. 4.
  4. C. Grottanelli, verko citita, p. 7-8.
  5. C. Grottanelli, verko citita. 18.
  6. Oni vidu en C. Grotvanelli, p. 19.
  7. Libro de Jeremia, (7, 31); Libro de la psalmoj, (106,35-38}}, Libro de Jesaja (57. 5-21)
  8. Libro de Juĝistoj (11)
  9. C. Grottanelli, p. 20.
  10. Oni vidu ekzemple, la 1Samuelo (15)
  11. C. Grottanelli, p. 20-21.
  12. C. Grottanelli, verko citita p. 29.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • itale Cristiano Grottanelli, «La religione di Israele prima dell'Esilio», in Ebraismo, ed. Laterza, Roma-Bari, 2007, ISBN 978-88-420-8366-5.
  • itale Paolo Sacchi, «Il Giudaismo del Secondo Tempio», in Ebraismo, ed. cit.
  • angle Gerard Gertroŭ, The name of God Y.eh.oW.ah wich is I_Eh_oU_Ah : Its Story, University Press of America, Boston Way, Lanham, Maryland
  • france Didier Fontane, Le nom divin dans le Nouveau Testament, L'Harmattan, Paris 2007

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]