Incenso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bastonoj de incenso, pakaĵitaj por aĉeta en budhana templo en Japanio
Bastonoj de incenso, pakaĵitaj por aĉeta en budhana templo en Japanio

Incenso (de la latina lingvo incēnsum, pasinta participo de incendere, bruligi) estas miksaĵo de rezinoj parfumaj kaj oleoj esencaj kiu brulante ellasas bonan odoron. Ĝin oni ĝenerale metas en ujo kaj balancas por liveri oksigenon kaj disigi la odoron. Ĝi estas aŭ estis uzata en liturgiaj ceremonioj de multaj modernaj kaj antikvaj religioj. Hodiaŭ oni uzas incenson, ĉefe el Barato, ankaŭ sen religia sinteno sed nur por ĝuo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Egipta incensujo, 7-a jarcento a.K.
Kopalo, tradicia incenso en Meksiko kaj partoj de Centra Ameriko.

Oni fumas substancojn kun religiaj celoj ekde pra-historio. La antikvaj egiptoj bruligis incenson por kaŝi malbonajn odorojn, por forpeli demonojn, kaj por plaĉi la diojn.[1] Rezinaj buloj estas trovitaj en prahistoriaj egiptaj tomboj en El Mahasna.[2] Unu el la plej malnovaj ekzistantaj incensujoj venis de la 5-a dinastio.[2] La templo de Deir-el-Bahari enhavas serion de ĉizitaj bildoj pri ekspedicio por akiri incenson.[3]

La fruaj judoj per incensa fumo serĉis rilatojn al Dio, gracon kaj favoron (Eliro 1,3-4; 4,3-5; 8,20-21). Sed en la Biblio atestiĝas ankaŭ nereligiaj uzoj de bonodoraĵoj, ekz. en la Sentencoj de Salomono (7,17) "mi preparis mian kuŝejon per mirho, aloo kaj cinamo", kaj en la Alta Kanto de Salomono (8,2) ni ekscias pri gustaĵoj la sekvan: "mi prezentus al vi aromizitan vinon kaj moston el miaj granatfruktoj". Ankaŭ la babilonanoj uzis incenson en sia preĝado, de kiuj la kutimon atingis Grekujon kaj Romon. La antikvaj romaj pastroj uzis por ĉiu dio apartan incenson.[mankas fonto]

Antikva kristanismo, unike inter religioj de la mediteranea regiono, rifuzis incenson kaj bestoferojn post kiam la detruo de la Templo de Jerusalemo praktike ĉesigis tiujn ritojn en judismo. Antikvaj kristanoj argumentis ke la adoro de pura menso, kiun ili oferas al Dio, estas supera al la materialaj ceremonioj de aliaj religioj.[4][5] Tamen incenso estis reenkondukita en kristanan liturgion komencante en la lasta parto de la 4-a jarcento, kiam tio fariĝis pli grandaskala kaj publikloka, kaj enradikiĝis definitive en la 5-a jarcento.[6] Nuntempe incenso estas uzata en la Katolika Eklezio, la Ortodoksa Kristana Eklezio, kaj iom malpli en pluraj aliaj kristanaj sektoj.

Incensujoj estas trovitaj el la Induso-civilizacio (3300–1300 a.K.)[7] kaj incenso estas menciita jam en la Vedoj.[mankas fonto] Kiam hinduismo evoluis kaj budhismo aperis in Hindujo, incenso ankaŭ iĝis parto de tiu religio.

En antikva Ĉinujo la uzado de incenso por religiaj celoj komenciĝis ĉirkaŭ 2000 a.K.[8] Ĝi multe ŝanĝiĝis kaj plikompleksiĝis dum la dinastio Han, unue pro la pliintensiĝo de komerco kun la okcidento kaj sudo kaj poste pro la enkonduko de budhismo kaj ties versio de hinda odorkulturo.[9] Ĝi atingis sian pinton en la dinastio Song, kiam multaj konstruaĵoj estis starigita specife por incensaj ceremonioj. Incenso estis portita al Japanujo en la 6-a jarcento de koreaj bikŝuoj. Tamen estis la epoko de Muromaĉi en la 15-a kaj 16-a jarcento kiam la arto de kōdō ( (こう) (どう)) vastiĝis tra la supraj kaj mezaj klasoj de la japana socio.

Civilizoj de Mezameriko kiel la purepeĉoj, la majaoj, la aztekoj, kaj aliaj uzis specon de incenso nomatan kopalo (naŭatle copalli), kiu estas bruligata en anafres kaj kies fumo uziĝas kiel ofero a la gedioj aŭ kiel rimedo kontraŭ diversaj korpaj kaj spiritaj malsanoj. Tiaj uzoj ankoraŭ estas oftaj en la indiĝena mezamerika tradicio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Incenso povas esti farata el rezino produktita de la arbo Boswellia sacra, de la familio de la burseracoj. La arbo originis en Dofaro en la nuna sultanlando Omano. Tie, ĝi estas ankoraŭ kultivata kaj eksportata tra la haveno de Salaalah. Aliaj lokoj de produktado estas Somalio,Jemeno kaj Barato (kie oni kultivas ĉefe la Boswellia serrata, kiu produktas olibanon).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Maria Lis-Balchin. (2006) Aromatherapy science: a guide for healthcare professionals. Pharmaceutical Press. ISBN 978-0-85369-578-3.
  2. 2,0 2,1 Nielsen, Kjeld. (1986) Incense in ancient Israel, p. 3. ISBN 978-9004077027.
  3. Stoddart, D. Michael. (1990) The scented ape: The biology and culture of human odour. Kembriĝo: Cambridge University Press, p. 171. ISBN 978-0-521-37511-5.
  4. Harvey, Susan Ashbrook. 2006. Scenting Salvation: Ancient Christianity and the Olfactory Imagination. Berkeley: University of California Press. 20-46.
  5. " . . . mi oferas al Li la abundan kaj pligrandan oferon kiun Li mem ordonis: la preĝadon el karno ĉasta, el animo senkulpa, el spirito sankta elirantan, - ne grajnojn de incenso unupenca, larmojn de araba arbo, nek du gutojn da vino pura, nek sangon de kaduka bovino sopiranta morti, kaj krom ĉiuj ĉi malpurigaĵoj ankoraŭ konsciencon makulitan!" Tertuliano, Apologio 30.5-6 (tr. Gerrit Berveling)
  6. Harvey, Susan Ashbrook. 2006. Scenting Salvation: Ancient Christianity and the Olfactory Imagination. Berkeley: University of California Press. 75-83.
  7. John Marshall. (1996) Mohenjo Daro And The Indus Civilization 3 Vols. Asian Educational Services. ISBN 978-81-206-1179-5.
  8. Herrera, Matthew D. (2012). Holy Smoke: The Use of Incense in the Catholic Church Arkivigite je 2012-09-12 per la retarkivo Wayback Machine (2a eld.). San Luis Obispo: Tixlini Scriptorium. 1.
  9. Milburn, Olivia. 2016. "Aromas, Scents, and Spices: Olfactory Culture in China before the Arrival of Buddhism". Journal of the American Oriental Society 136(3). 442.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]