Burseracoj
![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
bursero Bursera Jacq. ex L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||

La burseracoj[2] (latine Burseraceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo sapindaloj (Sapindales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 18 genrojn kaj preskaŭ 650 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas bursero[2].
Tiuj plantoj estas tropikaj rezinhavaj aŭ aromacaj arboj kaj arbedoj kun alternantaj, pinate kunmetitaj folioj, malgrandaj verdecaj floroj. La frukto estas drupo.
Taksonomio[redakti | redakti fonton]
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (9 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Sapindales Juss. ex Bercht. & J.Presl- sapindaloj
- Burseraceae Kunth - burseracoj
- Ambilobea Thulin, Beier & Razafim. - ambilobeo
- Aucoumea Pierre - aŭkumeo[5]
- Beiselia Forman - beizelio
- Boswellia Roxb. ex Colebr. - bosvelio[6]
- Bursera Jacq. ex L. - bursero[2]
- Canarium L. - kanariumo
- Commiphora Jacq. - komiforo[7]
- Crepidospermum Hook. f. - krepidospermo
- Dacryodes Vahl - dakriodo
- Elaphrium Jacq. - elafrio*
- Garuga Roxb. - garugo
- Haplolobus H.J. Lam - haplolobo
- Protium Burm. f. - protio
- Santiria Blume - santirio
- Terebinthus - terebintuso
- Tetragastris Gaertn. - tetragastrido
- Tingulonga Rumph. - tingulongo
- Trattinnickia Willd. - tratinikio
- Burseraceae Kunth - burseracoj
- Sapindales Juss. ex Bercht. & J.Presl- sapindaloj
- *genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝian specion.
Kelkaj taksonoj[redakti | redakti fonton]
- Boswellia
- olibanarbo (Boswellia carteri) estas nordafrika, hinda arbo kun pinataj folioj kaj kvinpetalaj, blankaj floroj. El ties trunkoŝelo estas elgajnita gumrezino nomata olibano, uzata kiel incenso kaj farmacie. Ĝi eligas spicajn odorojn dum ardigo.
- Bursera, aŭ bursero
- Commiphora, aŭ komiforo