Kvina egipta dinastio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kvina egipta dinastio
Dinastio
dinastio de Egiptio • historia epoko
Dinastiaj rilatoj
Branĉo de Malnova Imperio de Egiptio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La sidanta skribisto. Luvro.

La kvina dinastio de Antikva Egiptio komenciĝis en la jaro 2500 a.K. kaj finiĝis ĉ. 2350 a.K. Ĝi apartenas al la Malnova imperio de Egiptio.

Manetono skribis ke tiuj ĉi reĝoj regis ekde Elefantina, kvankam la arkeologoj eltrovis klarajn evidentaĵojn por demonstri ke iliaj reĝaj rezidejoj troviĝis en Ineb-hedi, «Blanka Muro», Memfiso. Oni ne certas kiel tiun ĉi dinastion fondis Userkaf.

Dum tiu ĉi dinastio, la egipta religio spertis gravajn ŝanĝojn. Estiĝis la unuaj versioj konataj de funebraj alvokoj enskribitaj sur reĝaj tomboj, konataj kiel Piramidaj tekstoj. La kultado al la dio Reo pliiĝis, kaj la reĝoj Userkaf kaj Menkauhor konstruigis templojn dediĉitaj al Ra en Abusir. Pli malfrue en tiu ĉi dinastio, la kultado al Oziriso iĝis grava, el kiuj la plej gravaj enskriboj aperis en la tombo de Unis.

Inter la nobelaj egiptoj de tiu ĉi epoko, Ptahhotep, granda veziro de Ĝedkara-Isesi, gajnis famon pro sia saĝeco. La «maksimoj de Ptahhotep» estis atribuitaj al li de liaj postaj kopiistoj. La tomboj de la nobeloj estis ankaŭ ornamitaj per enskribaĵoj, kiaj la reĝaj, sed anstataŭ la preĝoj kaj sorĉoj, estis skribitaj en ĝiaj muroj, la vivo de la mortintoj.

Kiel en pasintaj tempoj, ili sendis ekspediciojn al la mintavoloj de Uadi Maghara kaj Uadi Ĥarit en Sinajo por akiri la turkison, kaj al la nordokcidentaj de Abu Simbel por gnejso. Ankaŭ ili sendis komercajn ekspediciojn al la sudo, al Punt, je la serĉado de malakito, mirho, kaj sukceno. La arkeologiaj eltrovoj en Biblos pruvigas diplomatiajn ekspediciojn senditajn al tiu urbo de la fenicoj. La malkovraĵoj kiuj portas la nomojn de pluraj reĝoj de la kvina dinastio en la regiono Dorak, proksime al la Marmora Maro, povas esti pruvaĵoj pri komercaj rilatoj, kvankam ili daŭre estas enigmo.

Faraonoj de la kvina dinastio[redakti | redakti fonton]

Nomo komuna Nisut-bitej Filo de Reo Komentoj Regado
Userkaf Userkaf Unua faraono kiu starigas sunan templon 7 jaroj
Sahura Sahura 14 jaroj
Neferirkara Neferirkara Kakai Ekuziĝis kiel titolo plus la Filo de Reo. Papiruso kun hieratika skribo plej antikve konata. 10 jaroj
Ŝepseskara Ŝepseskara Neĉeruser 7 jaroj
Neferefra Neferefra Isi 7 jaroj
Njusera Njusera Ini 31 jaroj
Menkauhor Menkauhor Ikauhor 8 jaroj
Ĝedkara Isesi Dyedkara Isesi 39 jaroj
Unis (Onnos) Unis 30 jaroj
Reĝa listo de Abidozo. Kartuŝoj 26–33.