Saltu al enhavo

Pluvarbara bombako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pluvarbara bombako
Specimeno forceje kultivita en Münster, Germanujo
Specimeno forceje kultivita en Münster, Germanujo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Malvaloj Malvales
Familio: Malvacoj Malvaceae
Subfamilio: Bombakoideoj Bombacoideae
Genro: Bombako Bombax
Bombax buonopozense
P.Beauv.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La pluvarbara bombako latine Bombax buonopozense), estas arbo en la familio de malvacoj. Loke ĝi estas konata en la dagbana lingvo kiel vabga (plurale vabsi). La specio estas indiĝena en Okcidentafriko, kie ĝi troviĝas en la pluvarbaroj ekde Sieraleono en la nordokcidento, oriente ĝis Ugando kaj sude ĝis Gabono, tipe ĉe altitudoj de 900 ĝis 1 200 metroj.

Diversaj partoj de la planto estas utiligeblaj por kuracilaj celoj, por nutrado, kiel fonto de vestaĵaj fibroj, por konstrumaterialo, kaj por tinkturfarbo. La fruktoj estas manĝeblaj de bestoj kiel ekzemple Hyemoschus aquaticus [1].

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Tiu granda afrotropisa arbo atingas altecojn de 40 metroj kaj havas apogilradikojn kun diametro mezuranta ĝis 6 metrojn. La ŝelo estas kovrita de grandaj, konusaj dornoj, speciale ĉe junaj arboj, sed sed tiuj defalas iugrade ĉe pli maljunaj arboj. La branĉoj estas verticile aranĝitaj.

La folioj estas kunmetitaj kaj havas 5 ĝis 9 folioloj kaj 15 ĝis 25 sekundarajn vejnojn. Ili estas fiksitaj sur longaj petioloj kiuj tipe mezuras inter 22 kaj 14 cm. La individuaj folioloj estas glatrandaj kaj ankaŭ tre grandaj, havante longecon de 8 ĝis 23 cm kaj larĝecon de 3 ĝis 7,5 cm. La malsupraj flankoj de la folioloj povas esti aŭ glataj ( t.e. senharaj ) aŭ tre fajne harplenaj. La burĝonoj estas konusaj [2].

La okulfrapaj floroj aperas dum la arbo estas senfolia kaj estas aŭ unuopaj aŭ aranĝitaj en malgrandajn akselajn cumojn. La kaliko, kiu estas la verticilo de sepaloj, altas 1 ĝis 1,6 cm kaj estas efektive kalikoforma. Ĝi ankaŭ estas decidua, signifante ke ĝi ne daŭras sur la frukto. La petaloj estas profunde rozkoloraj aŭ ruĝaj, longas 5,5 ĝis 9,5 cm kaj larĝas 2,5 ĝis 3,7 cm. La multaj stamenoj estas duverticile aranĝitaj.

La fruktoj estas oblongaj kaj sufiĉe grandaj, longante 8 ĝis 18 cm kaj diametrante 3,5 ĝis 6 cm. Ili estas senharaj, aŭ ripaj aŭ angulhavaj, kaj "lokulicidalaj", signifante ke ili spontanee malfermiĝas ĉe matureco laŭlonge de la kapsulovando intere de la sekcioj de la kaveto ( loculus ). Ili enhavas multajn semojn kiuj longas 5 to 6 mm, ĉiujn kun laneca, koton-simila fibro-kovraĵo [2].

Multaj partoj de la planto estas uzitaj por medicinaj kaj tradiciaj celoj. En Ganao, kie ĝi estas indiĝena, la folioj servas al furaĝo por la brutaro. La ŝelo estas bruligita por produkti fumon kiu estas kredita forpeli demonojn nomitajn alizini en dagbana lingvo. La abundaj dornoj ĉeestantaj sur la ŝelo bruliĝas kaj la rezulta lignokarbo estas miksita kun butero por trakti ŝvelaĵojn. Sekigita gumo produktita de la arbo estas utiligita kiel incenson [3].

La ligno estas tre malpeza, kiu limigas siaj uzojn al kanuoj kaj aliaj aplikadoj. Tinkturfarbo povas esti farata de la taninoj ene de la ŝelo, dum la koton-simila fibro kiu kovras la semojn estas kolektita kaj utiligita kiel kotonanstataŭaĵon. Ĝi ne povas esti ŝpinita, tial ĝia uzo estas limigita al remburaĵo por kusenoj kaj vestaĵo. Kaj la floroj kaj la junaj fruktoj estas uzitaj en manĝaĵo [2].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. angle Dubost, G. (1984), "Comparison of the diets of frugivorous forest mammals of Gabon", Journal of Mammalogy (American Society of Mammalogists) 65 (2): 298–316, doi:10.2307/1381169 
  2. 2,0 2,1 2,2 angle Beentje, Henk; Sara Smith (2001), "Plant Systematics and Phytogeography for the Understanding of African Biodiversity", Systematics and Geography of Plants (National Botanic Garden of Belgium) 71 (2): 284–286, doi:10.2307/3668673. 
  3. angle Blench, Roger (2006), Dagomba Plant Names 

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • france Robyns, A. (December 31, 1970), "Répartition géographique de Bombacaceae d'Afrique tropicale", Bulletin du Jardin Botanique National de Belgique (National Botanic Garden of Belgium) 40 (4): 301–306, doi:10.2307/3667576