Melkicedek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Melkisedek)
Melkicedek
Biblia persono
homa biblia persono
Verko Text and rubrics of the Roman Canon
Psalmaro
Epistolo al la hebreoj
Genezo 14
Informoj
Originala nomo Abraham
Eble sama Ŝem
Sekso vira
Nacieco Salem
Religio kanaanida religio
Okupo monarkopastro
vdr
Abram renkontas Melkicedek, Monaĥejo Donskoï

Melkicedek aŭ Malki-tzédek מַלְכִּי־צֶדֶק / מַלְכִּי־צָדֶק "La mia reĝo estas justa", normlingve Malki-ẓédeq / Malki-ẓádeq, tiberilingve Malkî-ṣéḏeq / Malkî-ṣāḏeq), foje skribita Malchizedek, Melchisedech, Melchisedek, Melchisedeq aŭ Melkisedek, estas emblema kaj mistera figuro de la Malnova Testamento, de la Nova Testamento kaj de ismailana tradicio.

La senco de la nomo estas debatata inter kompetentuloj. Plejprobable ĝi signifas: “mia (reĝo) estas Justico ", fakte mèlekh (MLK),"reĝo", kun la poseda sufikso unuapersona -î (Y)- fariĝas malkî kaj signifas "mia reĝo", dum tzèdeq (TzDQ) signifas "justeco" kaj la kopulo estas preterlasata.[1]

En la Biblio Melkicedek alfalas kiel reĝo de Salem (kiu eble referencas al antikva Jerusalemo) kaj kiel sacerdoto de la Plejalta Dio; laŭ iu hebrea ekzegezo temus pri Ŝem, filo de Noa.

Melkicedek en la Sanktaj Skriboj[redakti | redakti fonton]

Melkicedek en la Malnova Testamento[redakti | redakti fonton]

Melkicedek kun Abraham. Pentraĵo de Dirk Bouts.

En la Malnova Testamento Melkicedek estas evidentigita du fojojn: en la unua li estas priskribta kiel reĝo kaj sacerdoto, figuro ĉiukaze tute homa; en la dua Melkicedek prezentas modelon de sacerdoto kiu helpas kompreni la porĉiaman sacerdotecon de Jesuo Kristo.

En la Genezo[redakti | redakti fonton]

Tiu personulo aperas en Gen 14,18-20

17 Kaj Melkicedek, reĝo de Salem, elportis panon kaj vinon. Li estis pastro de Dio Plejsupra. 19 Kaj li benis lin kaj diris: Benata estu Abram de Dio Plejsupra, la Kreinto de la ĉielo kaj la tero; 20 kaj benata estu Dio Plejsupra, iu transdonis viajn malamikojn en viajn manojn. Kaj Abram donis al li dekonaĵon el ĉio. .

Abram lin respektis kiel superulon. Melkicedek ne apartenis al la hebrea popolo.

En la psalmo 110 (109)[redakti | redakti fonton]

La dua punkto kie oni parolas pri Melkicedek en la Malnova Testamento aperas en la Psalmo 110 (109), kie estas antaŭfigurita la alveno de ulo mesia destinita realigi la justecon de Dio; li estos ankaŭ sacerdoto.

La Eternulo diris al mia sinjoro:
'
Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj. 2 La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion Regu inter viaj malamikoj. 3 En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi en sankta ornamo. De la komenco de matenruĝo aliĝas al vi la roso de via junularo. 4 La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos; Vi estas pastro por ĉiam, laŭ la maniero de Melkicedek.

La psalmo en medio izraela estis ĉiam konsiderita mesia kaj kristanoj ĝin aplikis al Jesuo Kristo.

Melkicedek en la Nova Testamento[redakti | redakti fonton]

Interesas ke Melkicedek oferas panon kaj vinon al al Sinjoro, kiel faris Jesuo Kristo en la lasta vespermanĝo stariginte la Eŭkaristion laŭ la Evangelioj. Melkicedek ricevas unuarangan postenon: li estas la arketipo (figuro) kiu antaŭas Jesuon Kriston, en la funkcio de sacerdoto (Jesuo Kristo estas difinita el la Epistolo al la Hebreoj "Sacerdoto poreterne laŭ la ordino de Melkicedek") kaj aliloke indikata, kiel Melsisedek, la revenanta reĝo.

Melkicedek en la Evangelioj[redakti | redakti fonton]

Senperaj referencoj al Melkicedek tute mankas en la Evangelioj, troviĝas tamen gravega senpera aludo al li kiam evangeliisto Mateo (22,41-45) raportas la vortojn de Jesuo oferanta panon kaj vinon kvazaŭ modlante la karakterizojn de Melkicedek de la Psalmo 110 (109): el tiu modelo evidentigas la Jesuan karakterizon de “eterna sacedoto” instituanto de Eŭkaristio.[2]

Melkicedek en la epistoloj de la Nova Testamento[redakti | redakti fonton]

Ene la Epistolo al la Hebreoj estas deklarte ke Jesuo estas porĉiama sacerdoto laŭ la maniero de Melkicedek, sed Jesuo ne koincidas kun la antikva sacerdoto kvazaŭ reveninta sur la tero.

(Hebr 7,1-a) 1 Ĉar tiu Melkicedek, reĝo de Salem, pastro de Dio la Plejalta, kiu renkontis Abramon revenantan de la mortigado de la reĝoj, kaj lin benis, 2 kaj al kiu ankaŭ Abraham donis dekonon el ĉio (unue laŭ interpreto reĝo de justeco, kaj poste reĝo de Salem, tio estas reĝo de paco; 3 senpatra, senpatrina, sen- genealogia, havanta nek komencon de tagoj, nek finon de vivo, sed similigita al la Filo de Dio), restas pastro por ĉiam. 4 Nun pripensu, kiel granda estis ĉi tiu, al kiu la patriarko Abraham donis dekonon el la akiraĵoj.

(Hebr 7, 14.17) Ĉar evidente estas, ke nia Sinjoro devenis de Jehuda, pri kiu tribo Moseo diris nenion rilate pastrecon. 15 Kaj tio eĉ pli evidenta estas, se laŭ simileco de Melkicedek leviĝas pastro alia, 16 kiu estas farita ne laŭ la leĝo de ordono karna, sed laŭ la potenco de vivo nedetruebla; 17 ĉar li havas la ateston: Vi estas pastro por ĉiam Laŭ la maniero de Melkicedek

(Hebr 7,23-24 23 Kaj ili ja fariĝis pastroj multenombraj, ĉar pro morto estas malpermesate al ili daŭri; 24 sed ĉi tiu, pro sia eterna daŭrado, havas sian pastrecon neŝanĝebla.

Melkicedek en la eŭkaristia katolika preĝo[redakti | redakti fonton]

Melkicedek estas memorigata en la Eŭkaristia preĝo dum la Anamnezo (memorceremonio) por ke Dio akceptu la oferon kiel iam tiujn de Habelo kaj Abram

"Direktu sur nia ofero
vian rigardon serenan kaj bonvolan,
same kiel vi volis akcepti la donojn de Habelo, la justulo,
la oferon de Abraham, nia kredopatro ,
kaj la oferdonon puran kaj sanktan de Melkicedek
via plejalta sacerdoto."

En la Roma Martirologio lia memoro estas celebrata la 26-a de aŭgusto [1]

Melkicedek en literaturoj[redakti | redakti fonton]

Foje Melkicedek aperas en literaturaj verkoj. en hebreaj kaj kristanaj apokrifoj kiel en la dua libro de Ĥanoĥo. Se li ne aperas, ekzemple, en Korano, li estas menciita en islama paralela literaturo, aparte ismailana. Pelagianismo vidigis en Melkicedek modelon de homo kiu alvenas al Dio sen la helpo de la dia graco, avantaĝe de sia Doktrino.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. vidu: Brown-Driver-Briggs, p. 575; Ricciotti, Storia d'Israele I, 130.
  2. Joseph Ratzinger, Gesù di Nazaret, Città del Vaticano, 2011, parte seconda, p.187.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Melkitsedeq ou la tradition primordiale, Jean Tourniac, Dervy, 2002
  • [2] Melkicedek laŭ Cathopedia, katolika enciklopedio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]