Adonaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Adonaj, hebree אֲדֹנָי, signifas "mia Sinjoro" aŭ "la Sinjoro", kaj estas unu el la plej disvastigitaj inter la prononcataj nomoj en la Biblio de la Dio de la Abrahamaj religioj: en la juda tradicio oni per ĝi anstataŭas dum la voĉlegado la Biblian Tetragramon, kiun oni pro respektego ne prononcas.

Pro longtempa uzado tiakonteksta, la judoj evitas priparoli Dion ekster la legado de la Sankta Skribo uzante eĉ la vorton (Adonaj), kaj preferas uzi aliaj frazojn, kia HaŜem (השם = "La-Nomo").[1]

Kiam en la Biblio la masoretoj de la 8-a jarcento de nia erao ekuzis vokalajn diakritilojn, tiam al la konsonanta teksto per kiu la semidaj kulturoj skribis siajn lingvojn, ili aldonis al la Biblia Tetragramo יהוה (JHVH) la vokalojn de la vorto Adonaj’, por indiki ke oni ne prononcu la sanktegan nomon kaj diru anstataŭe "Adonaj". Rezultis la kombinaĵo יְהֹוָה (t.e., יהוה kun la vokalaj signoj de אֲדֹנָי). Pro miskompreno, oni pensis mezepoke ke oni devas elparoli la Biblian Tetragramon kiel "Jehova" (vidu Javeo).

En la Tanaĥo, la vorto אֲדֹנָי troviĝas 434 fojojn, dum la kombinaĵo יְהֹוָה aperas 6519 fojojn.[2]

Al la vorto hebrea אֲדֹנָי (Adonaj) korespondas la greka Κύριος (Kyrios), termino kiu ĝenerale aperas en la manuskriptoj de la traduko greka de la hebrea Biblio (la Septuaginto) reprezentante la Biblian Tetragramon de la teksto originala hebrea. Ankaŭ la Nova Testamento uzas la saman terminon por traduki citaĵojn el la Tanaĥo, kiuj entenas la Tetragramon.

Kiel אֲדֹנָי (Adonaj), tiel ankaŭ Κύριος (Kyrios) havas sencon, kiu ne nepre rigardas al la Dio de la Abrahamaj religioj. Indikas ĝenerale iun ajn, kiu havas potencon aŭ aŭtoritaton, kaj oni utiligas ĝin, kiel "Sinjoro" en Esperanto, kiel respektema maniero alparoli iun.[3] La Nova Testamento aplikas ĝin al Dio, Jesuo, kaj al multaj aliaj personoj kaj aferoj.[4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Angla Vortaro
  2. "La nomoj de Dio en la Malnova Testamento" en Blue Letter Bible
  3. Henry George Liddell, Robert Scott, A Greek-English Lexicon: κύριος
  4. κύριος in the New Testament