Baalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baalo
diaĵo • biblia persono • dio de tondro • storm deity
Informoj
Originala nomo בַּעַל
Eble sama Zeŭso
Patro El
Edzo/Edzino Astartea
vdr

Baalo estis ofta nomo de lokaj kaj komunaj dioj inter la okcident-aziaj popoloj. La kanaanidoj rigardis ĝin dio de la produktemo kaj plej alta moŝto de la panteono. Baalo en la ŝemidaj lingvoj signifis sinjoro, mastro, edzo, sed oni uzis la vorton ankaŭ alisence (Baalo de la flugiloj).

Baalo estis ĝenerala dio de la produktemo, en tiu senco, lia titolo estis la Sinjoro de la Tero. Oni nomis ĝin ankaŭ Sinjoro de Pluvo kaj Roso (en Kanaano tiuj du precipitaĵoj tre gravis por la agroproduktemo).

En la ugaritaj tekstoj kaj en la hebrea Malnova testamento, Baalo estis Sinjoro de la tempesto, rajdanta sur la nuboj. En la fenicia lingvo, ĝi estis Baal-Samem (signifinte: Sinjoro de la Ĉieloj).

Priskribo de Baalo aperis unuafoje sur argilaj tabuloj el la mezo de la 2-a jarmilo a.K., elfositaj en norda Sirio.

Oni pensis, ke la produktemecon karakterizas 7-jaraj periodoj. Laŭ la kanaana mitologio, Baalo – dio de la vivo kaj produktemo – luktas daŭre kun Moto. Se venkis Baalo, sekvis sep jaroj da produktemaj jaroj, se venkis Mot, sekvis sep jaroj da malsato kaj sekeco.

Baalo popularis eĉ en Egiptio ekde ĉ. -1400 ĝis 1075 a.K. Laŭ efiko de la aramoj, kiuj elparolis ĝin Bel, la dio konatiĝis kiel Belos kaj oni identigis ĝin kun Zeŭso.

Baalon adoris diversaj komunumoj kiel lokan dion. Tion jam mencias eĉ la Malnova testamento.

En Izraelo oni adoris Baalon, kies nomo signifas "mastro", rivale al Javeo. Lian kulton promociis, ekzemple, Izebel, edzino de la reĝo Aĥabo de la norda regno.

La nomo Belzebubo estas misformo aperinta en la Biblio. Ĝi originale estis Baal-Zebul (Sinjoro de la Sideko), Baal-Zebub (Belzebubo) signifas "Sinjoro de la Muŝoj".

Tanit estis unu el la edzinoj de Baalo.

La ciklo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Baal-ciklo.

La Baal-ciklo estas ugarita ciklo de rakontoj pri la kanaana dio Baalo (laŭvorte "Lordo"), ŝtorma dio asociita kun fekundeco. La teksto identas lin kiel la dion Hadad, la nordokcidenta ŝemida formo de Adado. Ili verkiĝas en la ugarita lingvo per kojnforma skribo sur serio de argilaj premaĵoj trovitaj en la 1920-aj jaroj en la tello de Ugarito (hodiaŭa Ras Ŝamra), kiu situis en la mediteranea marbordo de norda Sirio, kelkajn kilometrojn norde de la hodiaŭa urbo Latakio. La rakontoj inkludas La mito de Baalo Alijan kaj La morto de Baalo.