Nomoj kaj epitetoj de Jesuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En la libroj de la Nova Testamento, atingintaj nian epokon, en la antikva greka karakterizita per nombraj semidaĵoj, Jesuo estas indikata, krom per propra nomo, ankaŭ per diversaj epitetoj kaj titoloj. Multaj el tiuj «indikiloj» originas el la Malnova Testamento, kaj estas aplikitaj de la aŭtoroj de la Nova al Jesuo kun la konscio ke li estas la Mesio atendita de la hebrea popolo.

Tiuj epitetoj estas ĉi-sube listordigitaj laŭ la ofteco de iliaj aperoj en la kristana biblio.

Jesuo[redakti | redakti fonton]

Certe tiu ĉi plej oftas ĉar temas pri propra nomo: en la Nova Testamento estas skribite per Ἰησοῦς (Iēsoûs laŭ la IPA, kaj aperas 917 fojojn [1]), kiu pere de la latina Jesus adoptita de la latinlingva Vulgato fariĝis en eŭropaj lingvoj Gesù, Jesus, Esyc, Jezus, Jèsus... kaj esperante Jesuo.

La greka nomo Iēsoûs estas transliterumo de la aramea lingvo kutime parolata de Jesuo kaj de palestinaj hebreoj liaj samtempuloj ('Yēšūa'), kiu estas tiel la vera persona nomo de Jesuo.

La aramea formo, siavice, devenas el la hebrea (Yĕhošūa' ), kiu laŭlitere signifas "YHWH (estas) savo"[2] (vidu en Mt 1,21).

La Vulgato kun la Nova Vulgato kaj la modernaj bibliaj versioj aplikas la nomon Jesuo nur al Jesuo de Nazareto preskaŭ supozigante ke li ĝin havis, se tiam eblis tio, unika kaj speciala. Reale la nomo estis komuna kiel videblas en: Josuo (Biblio), sekvulo de Moseo kiel gvidanto de la hebrea popolo kaj protagonisto de la samnoma libro, havis la saman nomon de Jesuo (יְהוֹשֻׁעַ en la masora hebrea lingvo, Ἰησοῦς (Jesus en la greka traduko de la Septuaginto), kiel ankaŭ aliaj personoj de la Malnova Testamento: kelkaj, la plej altaj sacerdotoj (Zeĥ 3,1;3,8-10; Esra 3,2-9;6,14-17; certa Josuo – Jesuo - el Bet-Semes (1Sam 6,14.18); estro de Jerusalemo (2Reĝ 23,8). Jozefo Flavio en siaj verkoj citas dudekon da homoj nomataj Jesuo, el kiuj kvar plej altaj sacerdotoj, kaj almenaŭ dek vivis en la 1a jarcento.

Kristo[redakti | redakti fonton]

"Kristo" (Xριστός, Christòs) legiĝas en Nova Testamento entute 529 fojojn ofte kunigita kun la propra nomo Jesuo (do, Jesuo Kristo). La substantivo, aŭ plikorekte la substancigita adjektivo, devenas el la greka verbo χρίω, "unkti", kaj tial laŭlitere signifas «unktita», kaj havas la saman signifon de la hebrea ('mašíaḥ', "unktita"), el kiu la esperanta vorto Mesio.

La signifo de tiu honora epiteto-titolo (Kristo), kiu en la traduko povas rezulti kurioza, devenas el la fakto ke en antikva Izraelo Reĝoj, Sacerdotoj kaj Profetoj (ekzemple en 1Sam 16,13; Jeĥ 29,7; Jes 61,1) kutime estis elektitaj kaj konsekritaj pere de tiu unktado, aŭ plibone, parfumitaj per aromaj ungventoj (en antikvaj tempoj la parfumaro estis konfekciita oleobaze, dum nune ili estas alkoholbaze).

Ĉe la epoko de Jesuo, la Kristo-Mesio estis la sendito de Dio atendita de la hebrea popolo, el kiu oni atendis, aparte, socian kaj politikan elaĉeton el la romia dominado.

Sinjoro[redakti | redakti fonton]

Sinjoro (Κύριος, Kìrios) estas aplikita al Jesuo 125 fojojn, precipe en Agoj de la Apostoloj kaj en Epistoloj (Joh 13,13-14; Agoj 15,26). Du fojojn ĝi aperas en la transliterumado de la origina aramea "mara" (1Kor 16,22; Ap 22,20). Ofte «Sinjoro» estas kunigita kun «nia»§: tio generis la esprimon «Nia Sinjoro Jesuo Kristo».

La honora epiteto, en la klasika greka sena de religia valoro, estas aparte signife aplikita al Jesuo ĉar ĝi estas la termino per kiu la greka traduko de la Septuagintoj reproduktis la masoran praterminon hebrean (YHWH), nome la propra nomo de Dio. Do, iamaniere Jesuo estas opiniigita egala al Dio.

Laŭ iuj esploristoj, tamen, la termino estus komuna honora titolo, sen preciza kunligo kun la dieco.

Iuj subtenis ke «Sinjoro» estus respekta formo por majstro ĉar en multaj novtestamentaj pasaĵoj eblas anstataŭi «Sinjoron» per Majstro respektante la sencon de la frazo. Do ĝi estus aludo al la mesieco pli ol al la dieco. Tamen, oni observas ke la novtestamentaj verkistoj sin servis precipe de la Septuaginta Biblio.

Filo de homo[redakti | redakti fonton]

La epiteto per kiu Jesuo preferas referenci al si mem estas Filo de homo (υἱὸς τοῦ ἀνθρώπου, uiòs tù anthròpu), kie «homo» (en la greka 'anèr') indikas la homan estulon, kaj ne la masklon. Ĝi aperas 84 fojojn. [3]

La esprimo el sia laŭlitera traduko povas ŝajni kurioza kaj redundanca: ĉiu homa estulo estas filo de homo. Tamen en la malfrua epoko de la hebrea tradicio (בר נשא, bar nasha), en kiu eniriĝas la senco de la Nova Testamento, la esprimo havis fortan implicitan nuancon mesiecan-eskatologian (vidu en Dan 7,13-14}}).

Rabbi, Rabbuni, Majstro[redakti | redakti fonton]

"Rabbì" (Ραββί), enbibliiĝas 12 fojojn.[4]). "Rabbuni" (Ραββουνί), 2 fojojn [5]); "Maistro" (διδάσκαλος, didàskalos, 42 fojojn,[6] aŭ Ἐπιστάτης, Epistàtes,[7] 7 fojojn[8].

La honora titolo hebrea Rabbi (konservita ekzemple en la esperanta «rabeno» kaj ĝia sinonimo Rabbuni aludas al eksperto pri la Sanktaj Skriboj. La hebrea radiko רַב (rab, laŭlitere multe, grande) ĝin igas afina al la termino majstro (el la latina magister, laŭlitere plej granda).

En Mt 23,8-10, Jesuo asertas ke mem estas la unika Rabbì-Majstro.

Filo de Dio[redakti | redakti fonton]

Jesuo estas dirita "Difilo" (υἱὸς τοῦ θεοῦ, uiòs tù theù, aŭ θεοῦ υἱὸς, theù uiòs) aŭ "de la plejaltulo" (ὕψίστου, hipsìstu), entute 52 fojojn [9]

En la Malnova Testamento la esprimo indikas intiman kaj nemalligeblan rilaton inter Dio kaj iu homo aŭ homa komunumo.[10] En la Nova Testamento la titolo akiras novan signifon kiu montras naskiĝrilaton veran kaj propran (Lk 1,26-38).

Reĝo[redakti | redakti fonton]

Jesuo estas dirata reĝo (greke βασιλεύς, basilèus), de Judoj (βασιλεύς τῶν Ἰουδαίων, basilèus ton Iudàion), reĝo de Izraelo (βασιλεύς Ἰσραήλ, basilèus Israèl), Reĝo de la reĝoj (βασιλεύς βασιλέων, basilèus basilèon) entute 35 fojojn, aparte en la rakontoj pri la pasiono.[11]) kaj Filo de Davido (υἱός Δαυὶδ, uiòs Davìd) entute 12 fojojn.[12]

La atributo de reĝeco kunrilatiĝis kun tiu de Mesio atendita de Hebreoj, kiu estis konsiderita ido de Davido. Jesuo, kvankam sia identigiĝo kun Mesio, neniam al si atribuis politikajn prerogativojn proprajn de tiu titolo (vidu ĉe Joh 15; 18,36).

Krom tiuj eksplicitaj deklaroj, Mateo (1, 1-16) kaj Luko (3, 23-38) raportas pri detala genealogio, kiu spite diversaj nekongruaĵoj, celas nur atribui al Jesuo davidan posteulecon kaj do reĝan kaj mesian.

Profeto[redakti | redakti fonton]

"Profeto" (προφήτης, profètes) estas aplikita al Jesuo 15 fojojn [13]

Sacerdoto[redakti | redakti fonton]

Jesuo estas dirata "Alta sacerdoto" (ἀρχιερεὺς, archierèus) aŭ Sacerdoto (ἱερεὺς, hierèus) 17 fojojn, nur en la Epistolo al la Hebreoj [14].

La titolo en la Malnova Testamento, sur kiu greftiĝas la Nova, difinas homon naskige konsekritan por plenumi religiajn ritojn dediĉitajn al Dio, fariĝantan tiel proparolanto inter Dio kaj la popolo.

Nazoreo[redakti | redakti fonton]

En la evangelioj kaj Agoj, Jesuo estas nomita 13 fojojn [15] "Nazoreo" (ναζωραῖος, nazoràios). Al tiu substantivo estis aplikitaj diversaj signifoj:[16]

  • La interpreto donita ene de la sama Nova Testamento. Ekzemplu Mt 2,23 kiu rilatas urbeton Nazareto, do egalsenca al «Nazareta» aŭ «el Nazareto», kaj pro tio Vulgato (malnova kaj nova) kun vulgaraj modernaj tradukoj tiun sencon konservas.
  • Eblas tamen ke la substantivo ne rilatas geografian aludon sed la fakton ke Jesuo estis nazireo, nome ke li sin votis al Dio per specifa voto.[17]Konfirmo, kvankam nerekta, liveriĝis el la Mortotuko de Torino kiu, se aŭtenta, montrus Jesuon kun barbo kaj haroj longaj, nekomuna karakterizo, distingomarkinta ĝuste la nazireojn. Tamen la Septuaginto grekigas la saman koncepton per ναζιραίος (naziràios, 1Mak 3,49}}) aŭ ναζιρ ('nazir'), kaj do ne kunlimas kun ναζωραῖος (nazoràios).
  • Tria interpreta teorio opiinigas ke «nazireo» ene de la Esena komunumo estis titolo egalsignifa ol majstro. Tiu teorio baziĝas sur la Manuskriptoj de la Morta Maro malkovritaj en Qumran en 1946 kaj plipravigita per la fakto ke, laŭ iuj arkeologiaj elfosaĵoj ankoraŭ tamen diskutataj, Nazareto estis citita kiel unu el la loko kie loĝis sacerdotaj klasoj.

Nazareno[redakti | redakti fonton]

Kvarfoje[18] Jesuo estis menciita per la nomo "de/el Nazareto" (από/ὲκ Ναζαρέτ/Ναζαρέθ, apò / el Nazarèto), kaj krome sesfoje estas dirata [19] "Nazarena" (ναζαρηνός, nazarenòs, en la Vulgato Nazarenus). Laŭ la kristana tradicio la esprimo kaj la adjektivo rilatas la originan urbon de Jesuo «Nazareto». Iuj modernaj historiistoj tamen kontestas tiun interpreton kaj subtenas ke la patruja landeto de Jesuo ne estis Nazareto kaj des malpli la hodiaŭa Nazareto. Sed tio vere kontrastas la tradicion de la juddevena kristana eklezio kiu certe ne ignoris la loĝlokon de Jesuo, se eĉ ĝin protektis.

En majo 1994 estis submetita al la Institut d'optique d'Orsay de Parizo la problemon de la deĉifro de la skribaĵoj fantomaj kiuj ŝajnis aperi sur la Mortotuko de Torino al la okuloj de diversaj esploristoj ekde 1980. La laboro de tiuj spertuloj pri digita legado de bildoj, André Marion kaj Anne-Laure Courage, per ennoviga Mikrodensitometro de ilia instituto, sukcesis elimini el la bildo la fortajn perturbojn kreitajn de la vefto kaj de la signoj de la stampita bildo, tiel ke evidentiĝis nur la skribaĵoj “fantomaj”.

Ilia esploro liveris interalie jenajn informojn: - Laŭlonge de la maldekstra vizaĝa parieto vidiĝas la vorto NAZARH/ENOS (kiu en la greka oni legas NAZARENO; - Submentone, iom oblikve, okulumas la grekaj literoj (I)HSOU(S) (Jesùs).

Dio[redakti | redakti fonton]

Dio (Θεός, Theòs), estas atribuata al Jesuo 6 fojojn, el kiuj kvar eksplicite. [20] kaj tri pere de perigrazoj [21]. Surbaze de tiuj pasaĵoj kaj apostola predikado, konservita en la viva tradicio de la eklezioj, la Unua Koncilio de Niceo de 325 deklaris la samsubstancon (aŭ kunsubstancon) de la filo Jesuo kun la Patro.

Laŭ iuj kristanaj ekzegezistoj [22] rimarkigas ke ankaŭ la esprimo de Jesuo «Mi estas» (Marko 14,62; Johano 8,24;18,5) reeĥante la biblian pasaĵon de Eliro 3,14 («Kaj Dio diris al Moseo: MI ESTAS, KIU ESTAS. Kaj Li diris: Tiel diru al la Izraelidoj: La Estanto sendis min al vi”.), estas implicita memidentiĝo de Jesuo kun Dio.

Logos/Verbo[redakti | redakti fonton]

Verbo (λόγος, lògos), sin prezentas 6 fojojn en la Johanaj Skriboj, kaj evangeliaj kaj epistolaj, [23]). La greka substantivo, forte multsignifa (parolo, racio, kalkulo, ekzistiga kaŭzo), kiam havas valoron de nomo estas reeldonita, kiel jam en la Vulgato, per la latina kalko «Verbum», kaj travidigas, ĉe kristanaj lingvistikoj, la diecon de Jesuo.

Filo de Jozefo[redakti | redakti fonton]

Filo de Jozefo (υἱὸς Ιωσήφ, uiòs Iosèf, troviĝas 4 fojojn.[24]). Laŭ la evangelioj, tamen, tiu ligo ne estis karna (Mt 1,20;1,25; Lk1,34}sed nur de rolanto kiel patro (Lk 3,23}.

Emanuelo[redakti | redakti fonton]

En la biblia pasaĵo de Mt 1,13, la «anĝelo de la Sinjoro», adresiĝante al Jozefo, difinas la filon eknaskiĝontan Emanuelo (Εμμανουήλ), transliterumo de la hebrea עִמָּנוּאֵל ('Immanuèl), laŭlitere «kun-ni-Dio». Tiu novtestamenta teksto reprezentas la plenumiĝon de la mesia orakolo (Jesaja 7,24). Tiu titolo ne plu aperas en la Nova Testamento.

Alegorioj[redakti | redakti fonton]

Jesuo bona paŝtisto kiel reprezentita en fresko de la 3a jarcento (Katakombo de Sankta Kalisto en Romo).

Krom tiuj, aliaj epitetoj, precipe en la evangelio de Johano, estas aplikitaj al Jesuo alegoriaj esprimoj:

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esploro efektivigita sur la kritika teksto greka de la Fontoj de la greka teksto de la Biblio. Kritika eldono de la Greek New Testament, el. 1989.
  2. Vidu F. Scerbo, itale Lessico dei nomi propri ebraici del Vecchio Testamento con interpretazione del significato etimologico, Firenze 1913.
  3. Referencoj al filo de homo: Mateo 8,20;9,6;10,23;11,19;12,8;12,32;12,40;13,37;13,41;16,13;16,27-28;17,9;17,12;17,22;18,11;19,28;20,18;20,28;24,27;24,30;24,37-39;24,44;25,31;26,24;26,45;26,64. Marko 2,10;2,28;8,31;8,38;9,9;9,12;9,31;10,33;10,45;13,26;14,21;14,41;14,62. Luko 5,24;6,5;6,22;7,34;9,22;9,26;9,44;9,58;11,30;12,8;12,10;12,40;17,22-30;18,8;18,31;19,10;21,27;21,36;22,22;22,48;22,69;24,7. Johano1,51;3,13-14;5,27;6,27;6,53;6,62;8,28;9,35;12,23;12,34;13,3. Agoj 7,56 kaj Epistolo al la Hebreoj 2,6.
  4. Mateo 26,25;26,49; Marko 9,5;11,21;14,45}}; Johano 1,38;1,49;3,2;4,31;6,25;9,2;11,8}}
  5. Marko10,51; Johano 20,16}}
  6. Mateo 8,19;9,11;12,38;17,24;19,16;22,16;22,24;22,36;23,8;26,18; Marko 4,38;5,35;9,17;9,38;10,17;10,20;10,35;12,14;12,19;12,32;13,1;14,14; Luko 7,40;8,49;9,38;10,25;11,45;12,13;18,18;19,39;20,21;20,28;20,39;21,7;22,11; Johano 1,38;3,2;8,4;11,28;13,13;13,14;20,16}}
  7. 'mastro', 'superulo', laŭlitere 'superstaranto'
  8. nur en la evangelio de Luko 5,5;8,24;8,24;8,45;9,33;9,49;17,13
  9. Referencoj al «Filo de Dio» ,Mateo 4,3-6;8,29;14,33;27,40-43, Marko 1,1;3,11;5,7;14,61;15,39, Luko 1,32;4,3-9;4,41;8,28;22,70, Johano 1,34;1,49;3,17-18;3,36;5,25;10,36;11,4;11,27;19,7;20,31; Agoj 9,20; Rm1,4;1,9.2 ; 2Kor 1,19;.Gal 2,20; Ef 4,13; Heb 4,14;6,6;7,3;10,29; 1Johano 3,8;4,9-10;4,15;5,5;5,9-13;5,20.
  10. Vidu Nuovo dizionario enciclopedico illustrato della Bibbia, 1997, "Figlio di Dio"
  11. Mateo 2,2;21,5;25,34;25,40;27,11;27,29;27,37;27,42; Marko 2;15,9;15,12;15,18;15,26;15,32}}; Luko 38;23,3;23,37;23,38; Johano 1,49;6,15;12,13;12,15;18,33;18,37;18,37;18,39;19,3;19,14;19,15;19,19;19,21;19,21; Agoj 17,7;Ap17,14;Ap19,16.
  12. Mateo t1,1;9,27;12,23;15,22;20,30;20,31;21,9;21,15; Mateo 10,47; Marko 10,48; Luko 18,38;18,39.
  13. Mateo 13,57;21,11;21,45; Marko 6,4;6,15; Kuko 4,24;7,16;7,39;13,33;24,19; Johano 4,19;4,44;6,14;7,40;9,17.
  14. Hbreoj 2,17;3,1;4,14;4,15;5,5;5,6;5,10;6,20;7,3;7,11;7,15;7,17;7,21;7,26;8,1;9,11;10,21.
  15. Mateo 2,23;26,71; Luko18,37; Johano18,5;18,7;19,19; Agoj 2,,22;3,6;4,10;6,14;22,8;24,5;26,9}}.
  16. Por klara kaj sinteza pritrakto de la temo, utilas [1].
  17. Biblio TOB, noto ĉe Mt 2,23.
  18. Mateo 21,11; Marko 1,9; Johano 1,45; Agoj 10,38
  19. |Marko 1,24;10,47;14,67;16,6; Luko 4,34;24,19
  20. Johano 1,1;20,28;Tt2,13; 2Petro 1,
  21. Johano 1,18; Hebreoj l2,6; Koloseanoj 2,9
  22. Biblio TOB, per komenta noto pri Joh 24.
  23. Johano 1,1;1,14; 1Johano 1,1; Apokalipso 19,13
  24. Luko 3,23; Mateo 1,16; Johano 1,45; 6,42

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]