Cirokumuluso
Cirokumuluso aŭ ciruskumuluso (latine cirrocumulus, mallongigo: Cc) estas maldika blanka makulo aŭ areo de nuboj, kiu ne ombras sin.
Aspekto[redakti | redakti fonton]
Ciruskumuluso tipe aspektas kiel blankaj tavoloj konsistantaj el tre malgrandaj, gren-formaj nuberoj pli–malpli regule distribuitaj. La ŝajnaj larĝoj de la nuberoj estas malpli ol 1 grado (ĉirkaŭ la larĝo de la malgranda fingro ĉe etendita brako). (Se la eroj estus pli grandaj, do la nubo estus altokumuluso aŭ stratokumuluso.)
Kelkfoje, la ciruskumuluso reflektas la ruĝan-flavan koloron de sunleviĝo aŭ sunsubiro.
Konsisto[redakti | redakti fonton]
Ciruskumuluso konsistas ĉefe el glaciaj kristaloj, kun iom da supermalvarmigitaj akvogutetoj. (Kiam la akvogutetoj glaciiĝas, la ciruskumuluso fariĝas cirusstratuso.
Klasifiko[redakti | redakti fonton]
La Internacia Nubatlaso priskribas la ĉi-subajn kvar speciojn de la genro ciruskumuluso.
- La stratumforma ciruskumuluso (latine cirrocumulus strātiformis, mallonge Cc str)
- La lensa ciruskumuluso (latine cirrocumulus lenticulāris, mallonge Cc str)
- La kastela ciruskumuluso (latine cirrocumulus castellānus, mallonge Cc cas)
- La floka ciruskumuluso (latine cirrocumulus floccus, mallonge Cc cas)
Historio[redakti | redakti fonton]
La ciruskumuluso estas unu el la sep originalaj nubgenroj proponitaj de Luke Howard en 1803,[1] kune kun la kumuluso, la stratuso, la ciruso, la cirusstratuso, kaj du ne plu uzataj genroj (kumulusstratuso, nimbuso).
La nomo ciruskumuluso estas kunmetitaĵo de ciruso kaj kumuluso.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Howard, Luke. (1803) Essay on the Modification of Clouds (angle). John Churchill & Sons.
- Lewin, Maurice. (1962) Meteologia terminaro (esperante). Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Cirrocumulus (Cc) (Howard 1803; Renou 1855) (angle). International Cloud Atlas.
- Priskribo, efiko pri vetero, distingiĝo de cirokumuluso Arkivigite je 2009-11-01 per la retarkivo Wayback Machine (en la germana)
Ciruso | Ciruskumuluso | Cirusstratuso | Altokumuluso | Altostratuso | Kumuluso | Stratokumuluso | Stratuso | Kumulonimbuso | Nimbostratuso