Diskuto:Renoviĝanta energio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ĵus faris sufiĉe gravajn ŝanĝojn al la organizo de la artikolo por ke mi klarigu ilin ĉi tie.

La sekcio "Naturscienca rigardo" enhavis precipe prikomentojn rilatajn al la difino kaj tipoj de renoviĝanta energio, do mi forigis ĝin kun transmeto de kelkaj ideoj en la sekcion "Nocio." La senfonta komparo inter produktado kaj konsumado de fosiliaj brulaĵoj ĉiukaze jam estas malaktuala, do mi tute ellasis ĝin. Samtempe mi reverkis kelkajn klarigojn kiuj ŝajnis ne tute klarigaj.

Mi alinomis la sekcion "Tutmonda signifo" al "Tutmonda stato" kun la ideo, ke la sekcio donu ideon pri la nuna kvanto kaj evoluo de la utiligado de renoviĝanta energio, kaj mondskale kaj en apartaj landoj. Tie oni metu aktualan kaj mondskalan tabelon anstataŭ la malnova pri Germanujo, aktualigon pri la planoj de Tuvalo, kaj similajn komentojn pri aliaj landoj. Ankaŭ la sekcio "Eltenebla transporto" bezonas prilaboron aŭ forigon (mi ne komprenas kial ni havas la saman tekston ĉi tie kaj en la aparta "ĉef"artikolo).

Mi eble aŭ eble ne havos tempon por fari tion. Mi esperas ke ankaŭ aliaj prizorgos ĉi tiun gravan artikolon pri rapide ŝanĝiĝanta temo.

Mian redakton forte influas la [versio]

Arbarulo (diskuto) 19:10, 13 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi gratulas ĉiun plibonigojn de artikoloj, sed mi ĉiam preferas ampleksigi artikolojn anstataŭ fortondi ilin, maksimume se temas pri unu el la havendaj artikoloj, pri kiuj estas aparta klasigo en kiu enhavo gravas. Kelkaj vikipediistoj penas por plialtigi la rangon de Esperanto en tiu klasigo (15 anstataŭ tri dek iom). Tiel indas forigi nur vere forigendajn partojn. Mi remetis kelkajn partojn, kiujn mi konsideris ne nepre forgiendajn.--kani (diskuto) 22:23, 9 okt. 2021 (UTC)[Respondi]
Ankaŭ mi ne konsideras min tondema. Mi agis tiel en ĉi tiu artikolo nur ĉar tiom el ĝia enhavo ŝajnis malutili la kvaliton anstataŭ utili ĝin: ripetoj, malaktualaĵoj, kaj asertoj, kiuj ne estas informoj sed senatribuaj opinioj. Kelkajn informojn validajn mi metis en nova loko, kiu ŝajnis pli taŭga, do via reenmeto estigis eĉ pli da ripetoj. Mi ankaŭ provis aldoni ion, kaj esperis, ke aliaj aldonados pli. Mi konsentas, ke la artikolo meritas esti pli longa. Ĉu estas solvo akceptebla por vi, ke mi (aŭ vi, aŭ ambaŭ, aŭ aliaj) anstataŭigu la disputatajn partojn per pli da aktualaj informoj, ĝis la artikolo estos almenaŭ tiel longa, kiel antaŭ ol mi enmiksiĝis?
Pri la aparta kazo de "foklea energio," ĉu vi konstatis, ke ĝi estas nomata tiel ie ajn krom Vikipedio?
Jen pli detala juĝoklarigo pri la unuopaj sekcioj:
Nocio (reenmetita alineo): la ĉefaserto nur ripetas la ideon de la unua alineo (ke renoviĝaj energioj renoviĝas pli rapide ol oni foruzas ilin); la apoga aserto pri ŝanĝo al "ĉiutaga parolo" estas tiel svaga, ke mi ne bone komprenas, kion ĝi celas.
Spronoj . . . (antaŭe Tutmonda Signifo):
unua alineo: senfonta, kaj nepre jam malaktuala, kalkulo pri la kosto de renoviĝa energio, kun senatribua polemika opinio pri la neceso atendi ĝis aliaj fontoj elĉerpiĝos.
dua alineo: La mencio de karbona dioksido senbezone ripetas la komenton pri tutmonda varmiĝo en Nocio, kaj mi jam estas transmetinta la komenton pri Novzelando al Tutmonda Stato
Naturscienca rigardo: Tion, kio ne simple ripetas la enhavon de Nocio, mi estas transemetinta tien.
Arbarulo (diskuto) 14:28, 10 okt. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi jam revenigis la artikolon al la amplekso, kiun ĝi havis antaŭ ol mi ekredaktis ĝin, plejparte per tradukado el la franclingva artikolo. Mi esperas, ke oni konsentos, ke la anstataŭigoj estas pli sencohavaj ol la anstataŭigita teksto. Arbarulo (diskuto) 22:15, 21 okt. 2021 (UTC)[Respondi]