Saltu al enhavo

Uzanto-Diskuto:Arbarulo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latest comment: antaŭ 4 monatoj by Taylor 49 in topic La aŭtodafeo de Barcelono (1861)

Vikipedio estas projekto por libera enciklopedio, kaj ni esperas, ke vi ŝatos esti tie ĉi. Ni verkas la enciklopedion kune, kaj tial novaj membroj ĉiam bonvenas! Ĉu vi scias, ke vi povas ensaluti? Vi poste rajtas agordi pli da funkcioj, kaj havi vian propran nomon en la Esperanta Vikipedio anstataŭ nur iun IP-numeron. Ensaluti ankaŭ helpas al ni apartigi seriozulojn de skribaĉuloj.

Bonvolu legi helpon al novuloj kiu faciligas ekverki en la Vikipedio. Se vi havas demandojn, vi povas legi la oftajn demandojn pri Vikipedio. Se vi serĉas ion, kio ne estas respondita tie, vi povas publikigi vian demandon en la diskutejo. Se vi ne volas krei konton kaj ensaluti, vi kompreneble rajtas kontribui ĉie kiel sennomulo. Bonvenon!

Agrablan kunlaboradon deziras al vi, Arbarulo! Se vi volas ricevi helpon el aliaj uzantoj, kontaktu kun patrolantojadministrantoj. Bonvenon! Flugkapitano (diskuto) 13:47, 14 sep. 2017 (UTC)Reply

Vimeo kaj Youtube

[redakti fonton]

Saluton, Arbarulo. Mi ĵus vidis, ke vi aldonis novajn ĉapitrojn al Vimeo kaj YouTube. Sed kion signifas la tie aldonita esprimo "360-grada video"? Mi ne konas tion. --Tlustulimu (diskuto) 20:23, 19 jul. 2021 (UTC)Reply

Saluton

[redakti fonton]

Mi vidas, ke la nomo Arbarulo restas ruĝa, ĉar tiu neniom skribis en sia uzantopaĝo. Mi ne estas certa, sed mi kredas, ke ju pli antaŭe oni faras tion, des pli antaŭe oni ricevas kelkajn vikiprivilegiojn. Se vi deziras konservi anonimecon, vi povas nur tajpi "Mi ŝatas arbojn". Tamen estas utila se vi diras ion pri la lingvoj kiujn vi povas pli malpli uzi kaj la fakoj pri kiuj vi interesiĝas. Tio povas esti utila por ke vi ricevu helpon de aliuloj kaj inverse.--kani (diskuto) 00:22, 20 jul. 2021 (UTC)Reply

Bonege, ke vi estas nun blua Arbarulo. Mi esperas, ke tio rezultos en profitoj viaj.--kani (diskuto) 21:45, 20 jul. 2021 (UTC)Reply

Ĉu Salikplekta teksado aŭ Vimenplektado

[redakti fonton]

Saluton Arbarulo ! Mi vidas ke vi estas aktiva kiel mi pri la Vikipedia alinomado de titoloj. En via komento pri Salikplekta teksado (metiarto) ŝajnas, ke vi favoras al la alinomo Vimenplektado, se vi konsentas ĉu povos vi voćdoni "Por" ? Tio permesos solvi la problemon.--DidCORN (diskuto) 19:35, 21 jul. 2021 (UTC)Reply

Dankon pri via tuja reago.--DidCORN (diskuto) 20:36, 22 jul. 2021 (UTC)Reply

Ĉu Vimeno aŭ Vimeno (arbo)

[redakti fonton]

Kara! En via komento pri Vimeno ŝajnas, ke vi favoras al la alinomo Vimeno (arbo), se vi konsentas ĉu povos vi voćdoni "Por" ? Tio permesos solvi la problemon.--DidCORN (diskuto) 19:41, 21 jul. 2021 (UTC)Reply

Dankon pri via tuja reago.--DidCORN (diskuto) 20:36, 22 jul. 2021 (UTC)Reply

Mara Koridoro de la Tropika Orienta Pacifiko

[redakti fonton]

Saluton. Ĉu tiu artikolo Mara Koridoro de la Tropika Orienta Pacifiko ne havas korespondaĵon en alia lingvo?--kani (diskuto) 19:08, 7 feb. 2022 (UTC)Reply

Tio signifas, ke vi nek uzis alilingvan version nek trovis similaĵojn: tial mi markis la artikolon kiel unua.--kani (diskuto) 13:44, 8 feb. 2022 (UTC)Reply

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj

[redakti fonton]

Kara, Arbarulo, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj ;-)

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)Reply

Proponoj por Legindaj artikoloj

[redakti fonton]

Saluton. Lastajn tagojn akumuliĝis proponoj por Legindaj artikoloj parte pro ĝisdatigo de la listo. Tiel atendas via partopreno en la koncerna baloto Olimpiaj ludoj, Futbalo, Kastilio kaj Leono, Eiffel-Turo, Berlino, Sankt-Peterburgo, Moskvo, Pekino, Biciklo, Hundo, kaj Ĉevalo. Bonvolu viziti almenaŭ kelkajn el ili por legindigi kelkajn kun plej kolektiva partopreno ebla. Dankon.--kani (diskuto) 18:43, 13 aŭg. 2022 (UTC)Reply

Kosmaradia jonigo

[redakti fonton]

Saluton. Ĉu tio ne ekzistas en alia lingvo? Ĝi restus orfa.--kani (diskuto) 11:24, 28 nov. 2022 (UTC)Reply

Komputiloj de la Afrika Komisiono

[redakti fonton]

Mi neniam estas feliĉa kiam mi forigas kontribuon de alia vikipediano. En tiu okazo, mi devis preni tian decido ĉar: (1) estis 7 kontrolendaj ŝanĝoj, inter kiuj la listo de la novaj komisianoj, kaj neniu el ili videblas en la ordinara artikolo, kiu aŭtomate ne entenas kontrolendajn ŝanĝojn; (2) via kontribuo entenis plurajn problemojn, kiujn mi klarigas sube.

Do mi decidis forigi ĝin – memoru ke ĝi ne estis videbla en la ordinara paĝo sed nur en la "nereviziita" paĝo. Mi pardonpetas ke, pro manko de tempo, hieraŭ mi ne skribis tuj en via diskutpaĝo.

En via kontribuo estas, laŭ mi, tri problemoj.

1-a problemo.

Mia fonto estas la Gazetara Komuniko de UEA n-ro 967 de julio 2021, legebla interrete ĉe Gazetaraj Komunikoj de UEA - Kampanjo Hans Bakker de la Afrika Komisiono de UEA, kiu asertas ke la komisiono "bezonos" komputilojn kaj la mono ne venos de Fondaĵo Afrika, male rekte de kluboj en la kadro de specifa kampanjo honore al Hans Bakker.

Kio okazis poste?

Mi ne dubas pri via aserto ke oni aĉetis tiujn komputilojn. Fakte, tio ŝajne estas menciita en la revuo Esperanto (ne en Gazetaraj Komunikoj, nek en la revuo Esperanto Afriko). Ĉu vere, tamen, per Fondaĵo Afrika? Kaj ĉu vere de nur unu donacinto? Eblas, sed la menciita fonto, ne alirebla rete de ĉiuj legantoj, ŝajnas al mi tro malforta (mi mem ne sukcesis trovi kaj legi ĝin).

2-a problemo.

Vi kreis novan sekcion “Financo” entenanta nur la novaĵon pri tiuj 5 komputiloj (ĉirkaŭ 1000€).

La leganto povos kredi ke, dum kelkaj jardekoj de agado, la Afrika Komisiono neniam bezonis monon, krom por la aĉeto de tiuj komputiloj.

Do la sekcio Financo devas esti pli vasta. La novaĵo pri la komputiloj estas detalo meze de la plurforma agado de la komisiono.

3-a problemo.

Ne taŭgas laŭ mi mencii la nomon de la donacinto en Vikipedio.

Unue, oni devas esti certa ke li estis la ununura donacinto; due, ke li ŝatas vidi sian nomon en Vikipedio; tri, ke ne temas pri speco de reklamo.

Sed, pli grave, mi ne vidas ian enciklopedian valoron en tiu mencio.

Propono.

Malgraŭ tiuj komentoj, mi konsentas ke taŭgas aldoni sekcion pri financo en la artikolo. Do, se vi emas reverki ĝin kun pli vasta enhavo (ne nur pri unu ago) kaj kun fontoj pli facile kontroleblaj, mi estas unu el tiuj kiuj dankos vin. Rdelre (diskuto) 15:19, 25 dec. 2022 (UTC)Reply

Mi legis vian respondon en mia diskutpaĝo kaj mi komprenas vian vidpunkton. Pri via demando: Ĉu vi konsideros la informon pli allasebla se la distingo inter la ordinara spezado kaj la eksterordinara aĉeto estos pli klara, kaj la nomo de la donacinto estos malinkludita? mia respondo estas: Jes, sendube. Rdelre (diskuto) 07:27, 27 dec. 2022 (UTC)Reply
Dankon pro via emo kunlabori kaj kune solvi iajn problemojn. Mi ĵus aprobis vian novan redakton pri la Afrika Komisiono de UEA. Rdelre (diskuto) 22:06, 17 jan. 2023 (UTC)Reply

Reviziado

[redakti fonton]

La statistiko nomas entute pli ol 1800 redaktojn/redaktetojn de vi en wiki.eo, el ili 270 vere grandaj (!), dum la lasta jaro 800 kaj la lasta monato pli ol 40. Mi ie-tie rigardetis la grandajn redaktojn kaj ne vidas problemojn doni rajtojn de revizianto. Do bonvenon al la vico de reviziantoj! ThomasPusch (diskuto) 17:36, 29 jan. 2023 (UTC)Reply

PS: Miajn apartajn notojn pri la vere eta ĝermo Buĥluf vi vidis en ties diskutpaĝo, ĉu ne? ThomasPusch (diskuto) 17:53, 29 jan. 2023 (UTC)Reply
Dankon pro la rajtigo! Pri Buĥluf mi respondis kiom eblas en la koncerna diskutpaĝo. Arbarulo (diskuto) 21:03, 29 jan. 2023 (UTC)Reply

Burokratoj

[redakti fonton]

Saluton! Ĉu vi bonvolus partopreni en elekto de du novaj burokratoj? Taylor 49 (diskuto) 07:00, 17 feb. 2023 (UTC)Reply

Legindaj artikoloj

[redakti fonton]

Saluton. Cele al ĝisdatigo de la paĝo Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj mi proponas al vi viziti ĝin kaj eventuale voĉdoni por iu(j) el la proponitaj artikoloj. Miaj preferataj kandidatoj estas jenaj: Kadavrogrifo, Reformacio, Registaro, Pano kaj Rejno. Sed estas ankaŭ aliaj. Oni povas elekti ene de ampleksa gamo; kelkaj atendas delonge. Dankon pro via komprenemo kaj eventuala partopreno.--kani (diskuto) 21:27, 8 apr. 2023 (UTC)Reply

Elekto de nova administranto

[redakti fonton]
La balailo estas simbolo de la administrantoj.

Saluton Arbarulo,
Mi ĵus kandidatigis Uzanto:Kani-n kiel administronton. Se vi havas tempon, bonvolu partopreni la elekton de la nova administranto ĉi tie: Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kani. En tiu paĝo, vi povas legi la kialojn de la kandidatiĝo. La kandidato jam akceptis la proponon de administrantiĝo.
Dankon kaj ĝis baldaŭ! Amike, — Super Nabla🪰 11:30, 24 jul. 2023 (UTC)Reply

Vikivortaro

[redakti fonton]

Saluton kara! Mi decidis kandidatiĝi kiel administranto je Vikivortaro. Vi povas esprimi vian opinion ĉi tie: RG72 (diskuto) 12:33, 15 nov. 2023 (UTC)Reply

RG72 jam delonge havas personan problemon pri mi tute nerilata al vikioj, kaj ripete tre agreseme atakas min: neakceptebla kondutmaniero: Ĉu vi mem likvidos viajn vandalaĵojn ... Ĉu vi komprenas ke vandalismo estas punenda per forbaro?. Taylor 49 (diskuto) 00:00, 17 nov. 2023 (UTC)Reply

Interesa diskuto

[redakti fonton]

Saluton kara! Antaŭ kelkaj tagoj komenciĝis interesa diskuto pri kies rezulto mi tre scivolas, ĉar tiaĵoj ofte okazas nun en la mondo kaj estos interese vidi, ĉu ankaŭ Esperantujo tion spertos. Via opinio estas bonvena.RG72 (diskuto) 08:52, 29 nov. 2023 (UTC)Reply

Aero senpaga

[redakti fonton]

Saluton. Mi legis la artikolon kaj ne konante la libron mi dubas ĉu tiu estus ĝusta traduko de la titolo. Se temas pri novaj ebloj veturi al lokoj, mi dirus, ke temus pri "libera aero". Oni ne parolas pri pago aŭ ne pago de io ajn. Okaze de dubo, eblas alinomi al origina titolo; traduka titolo indus okaze de traduko aŭ almenaŭ referenco en Esperanto: recenzo, publikigo de fragmento ktp.--kani (diskuto) 09:24, 8 jan. 2024 (UTC)Reply

Arbara mastrumado

[redakti fonton]

Vi akuzas min pri la ŝanĝo mi faris en la artkolo arbara mastrumado sen antaŭ diskuto, sed mi nur aldonis en la teksto la kaŝitan tekston de la fonto. Nuligante mian ŝanĝon vi reaperigas denove la ^la kaŝitan tekston, kio pruvas, ke v tamen konsentas kun ĝi, do kun mi. Plie mi klarigis en unu frazo la diferencon inter arbara mastrumado kaj arbaroscienco, kiuj estas du malsamaj terminoj por du malsamaj signifoj. Ne por vi? DidCORN (diskuto) 21:20, 24 jan. 2024 (UTC)Reply

VP:AA

[redakti fonton]

Vi nur komentis pri la vorto "Trimurtio" en VP:AA, sed ne voĉdonis. Tamen via komento kaj la subtena komento de Th. Pusch tute konvinkis min al voĉdono. Se vi tiom konvinke argumentas, ĉu vi ne volus voĉdoni? Aidas (diskuto) 21:05, 2 mar. 2024 (UTC)Reply

Literosalato lastatempa

[redakti fonton]

Eble vi jam legis en aparta ĉapitro de VP:AA la hipotezon, ke la lastatempa literosalato kiu aperas ĉe ĉapitroj, ankaŭ en via paĝo ĉi-tie, estas pro tio de la programaro ŝajne ne plu toleras la signon ">" en ĉapitrotitoloj. Se oni anstaŭigas ĝin per sago dekstren (kion mi en poŝtelefono malfacile povas, sed en komputilo estas nenia problemo), tiam la tuta salato tuj estas for, ankaŭ en tiu ĉi via paĝo... Aidas (diskuto) 21:12, 2 mar. 2024 (UTC)Reply

Legindaj artikoloj

[redakti fonton]

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Rabindranath Tagore, Rasismo, Abu Nuŭas, Afganio, Aidoso, Akva ciklo, Akvobaraĵo, Al-Ĥorezmi, Alzheimer-malsano, Amfibioj, Molière, kaj William Shakespeare; kiel oni vidas, gravaj artikoloj kaj tre varia temogamo. Dankon pro via kontribuo kaj pardonu pri miaj insistoj plialtigi la nombron de legindaj artikoloj.--kani (diskuto) 10:37, 27 apr. 2024 (UTC)Reply

Nightshade (libroserio)

[redakti fonton]

Saluton. Strange nek tiu serio nek la aŭtorino aperas en la anglalingva vikio. Ĉu ankaŭ ne en alilingvaj vikioj? Laŭ interreto, la serio ŝi verkis kun David Levithan.--kani (diskuto) 23:18, 1 aŭg. 2024 (UTC)Reply

Pri la aŭtoro estas ĝermo en la franca Vikipedio , kaj iomete pli ampleksa artikolo en la bulgara. (Ŝi subskribis verkojn per pluraj nomoj, tion mi intencas mencii poste en la artikolo.) Mi ne trovis eron por la libroserio en Vikidatumo, do supozas ke nia artikolo estas la unua.
Ŝajnas al mi ke la angla Vikipedio ne pritraktas porjunulan kaj porinfanan literaturon, eĉ anglalingvan, tiel komplete kiel multajn temojn, kaj mankas artikoloj foje nur pro hazardo. Laŭ mia impreso ĉi tiu serio estas (estis?) almenaŭ modere fama, menciiĝis multe en la anglalingva gazetaro kaj eĉ du-tri sciencaj fontoj, kvankam ĝi verŝajne ne estos memorata kiel klasika aŭ epokfara.
Cremer/Robertson kaj Levithan kunverkis libron, sed mi pensas ke ĝi ne apartenas al ĉi tiu serio. Arbarulo (diskuto) 02:16, 2 aŭg. 2024 (UTC)Reply
Tial mi markis la artikolon kiel unua. Pri la aŭtoreco guglo malfermas retejojn kie oni asertas la duaŭtorecon, ekzemple ĉe dum oni ne asertas tion ĉe . Do indus esplori, same pri la mencio de ambaŭ familinomoj, nome Cremer. Eble pro geedziĝo.--kani (diskuto) 08:55, 2 aŭg. 2024 (UTC)Reply
Ŝajne la profilo ĉe InkWell Management havas senintencan ambiguaĵon. La subfrazo which she co-wrote with David Levithan priskribas nur Invisibility, ne the Nightshade series. Se vi volas certiĝi pri tio, vi povas konsulti la kovrilojn de la libroj en la sama paĝo, kaj la ligitajn librajn paĝojn ĉe la sama retejo kaj retaj butikoj. En miaj paperaj ekzempleroj de la serio Nightshade, Levithan estas menciita nur kiel amika kolego en la dankesprimoj. Arbarulo (diskuto) 14:30, 2 aŭg. 2024 (UTC)Reply

Urbo-kampara malsameco

[redakti fonton]

Saluton kaj gratulon pro tiu interesa artikolo kaj forta laboro krei apartan artikolon. Mi iom serĉis por trovi ligeblan artikolon alilingvan por eviti la neatingeblon, sed sensukcese. Mi trovis nur ĉapitron La oposición campo-ciudad en la hispanlingva Éxodo rural. Eble ni povus krei ligeblan artikolon en hispana, tradukante el via artikolo, sed tie ili estas malpretaj akcepti izolajn artikolojn; nur se ni povis havi tian artikolon ankaŭ en alia lingvo, ĉu franca, angla ktp. Sed por tio mi ne kompetentas.--kani (diskuto) 17:53, 13 aŭg. 2024 (UTC)Reply

Saluton. Mi ĝojas ke la artikolo plaĉas al vi. Mi ne trovis artikolon pri ĉi tiu temo en la lingvoj kiujn mi scias legi (angla, hispana, germana, franca). En la angla mi trovis artikolon pri unu subtemo ("Urban-rural political divide"). La informoj pri aliaj subtemoj estas disĵetitaj en multaj partoj de la Wikipedia.
Mi malĝojas pri la sinteno de la hispanlingva vikipedio, kiun vi raportas. (Ĉu la ideo esti pioniroj tiel malplaĉas?) Laŭ miaj spekulativoj, la problemo por ĉi tiu temo estas jena. Estas multegaj esploroj pri la temo, sed ne tiom da dialogo inter fakoj, eble eĉ ene de fakoj, kaj ne estas klare ĉu unuopaj esploristoj konscias ke alifakuloj esploras la saman temon. Do mankas grandaskalaj sintezoj kaj vikipediistoj povas racie dubi, kiel oni plej taŭge dividu la informojn inter artikoloj.
La artikoloj kiujn mi trovis per serĉoj en Guglo kaj en la Vikipedia Biblioteko ŝajnas aparteni al tri grandaj grupoj: unuflanke sociologiaj-politikaj esploroj, aliflanke prisanaj esploroj (mi ankoraŭ ne komencis la koncernajn sekciojn de ĉi tiu artikolo), kaj trie ekonomiaj esploroj, kiuj foje referencas al unu el la du aliaj grupoj sed plejparte restas aparte. Mi elektis preni la variablon "urbaneco/kamparaneco" kiel temon, kaj meti en unu artikolon ĉiun esploron pri korelacioj inter tio kaj aliaj variabloj. Sed se vi antaŭvidas kontraŭstaron al tia artikolo en la hispanlingva vikipedio, eble artikolo nur pri unu el tiuj temgrupoj, aŭ unu aparta fako (kiel en la angla "Urban-rural political divide"), havus pli da ŝanco.
Krome estas naciaj dividoj. Pri la sociologia flanko mi trovis multege da esploroj faritaj en Usono pri Usono, sed ne multajn aliajn. Kiam mi guglis "urbano-rurales" mi trovis multe pli pri konektoj, interagoj, limregionoj ktp. ol por "urban-rural" en la angla, kaj neniun uzeblan fonton pri malsamecoj. Tio mem estas interesa! Dankon por la mencio de la artikolo "Éxodo rural", kaj se vi hazarde trovos aliajn hispanlingvajn fontojn pri la temo mi certe dankos. Arbarulo (diskuto) 20:35, 13 aŭg. 2024 (UTC)Reply

Amakusa (urbo)

[redakti fonton]

Saluton. La referencoj en tiu artikolo ne havas ĝustan sistemon. Krome kial titolo ne estu simple Amakusa?--kani (diskuto) 22:28, 16 sep. 2024 (UTC)Reply

Kiam mi tradukas el la angla mi ĉiam emas ŝpari la tempon kiun mi bezonos por traduki la ŝablonajn parametrojn. Tamen ŝajne la angla "cite web" ne funkcias bone en Esperanto. Mi pensas, ke nun mi korektis.
Mi precizigis "Amakusa (urbo)" precipe pro la insularo Amakusa, en kiu la urbo situas (jen angle ). Estas ankaŭ la eksa vilaĝo Amakusa, kiu kunfandiĝis en la novan urbon. Mi ne scias la historion de la nomo nek kiu signifo estas plej vaste rekonebla. Arbarulo (diskuto) 02:53, 17 sep. 2024 (UTC)Reply

Diskuto pri referencoj

[redakti fonton]

Kolego, ek de la 10-a de septembro en Diskutejo estis lanĉita grava diskuto pri aspekto de referencoj en vikiaj artikoloj. Rezulto de la diskuto grave influos ĉiun (!) artikolon de vikipedio, ŝablonojn de fontoj kaj plej verŝajne regolojn de artikola dizajno.
Vikia komunumo atendas vian opinion, ĉar vi estas aktiva partoprenantio de nia projekto.
Mi invitas vin partopreni la diskuton kaj eldiri vian opinion, prezenti vian sperton de uzo de referencoj en eo-vikipedio kaj vikipedioj en aliaj lingvoj. Ankaŭestas interesa via sperto ekster vikio: kiel aspektas referencoj en libroj kaj revuoj en esperanto kaj aliaj lingvoj.

Jen estas ligilo al la diskuto: Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo#Fremdlingvaj referencoj sen traduko al Esperanto. VladimirPF (diskuto) 06:00, 26 sep. 2024 (UTC)Reply

Spirado

[redakti fonton]

Saluton. Mi ne vidas en Alinomendaj artikoloj klaran kolektivan decidon pri alinomado de Homa spirado kaj forigo de materialo. Fakte tiu artikolo estas unu el la Mil havendaj artikoloj al kiu mi kontribuis amplekse kaj plialtigis de la meza al la plej alta kategorio. Kvankam oni kontribuas al Vikipedio kolektive kaj sen persona rajto pri la kontribuo, mi konsideras absolute malĝentila vian agadon malaltigi artikolon kiun mi ampleksigis ne interkonsentinte kun mi nek komunikante tion nek kun klara demokratia kolektiva decido. Tial mi nuligas tiujn agojn kaj mi petas, ke ni ne startigu redaktobatalon. Vi kompreneble rajtas komenti la aferon kun aliaj vikipediistoj. Dankon.--kani (diskuto) 02:27, 18 nov. 2024 (UTC)Reply

Finfine mi alinomis la artikolon al Spirado, kongrue kun plimulto de lingvoj kiu havas artikolon kun simila titolo, dum nur du aŭ tri precizigas homan aŭ pulman. En plimulto el tiuj artikoloj estas tekstoj pri animala kaj vegetala spirado. Bonvolu ne forigi denove tiujn partojn. Vi estas bonvena ampleksigi la artikolojn kiuj estas el la Mil havendaj artikoloj, ĉar tio plialtigas la konsideron de Esperanto inter aliaj lingvoj, eĉ reredaktante eblajn malĝustaĵojn en tiu ĉi artikolo. Sed bonvolu ne subfosi la laboron de aliuloj.--kani (diskuto) 02:54, 18 nov. 2024 (UTC)Reply
@Kani:, saluton. Mi ne intencis ofendi vin, sed ne simple lasos la aferon. Mi eĉ ne tute certas ke mi komprenas kial vi ofendiĝis. Jen kelkaj demandoj prie:
Ĉu vi pensas, ke estis interkonsento ŝanĝi la temon de la artikolo, kiel vi faris kiam vi enmetis aliteman tekston, kaj nun ankaŭ alinomis? Kaj ĉu vi legis la mesaĝon en "Alinomendaj Artikoloj", kie antaŭ pli ol monato mi proponis solvojn al kiuj mi povus konsenti, kaj komunikis, ke se ne estos interkonsento, mi intencas forigi la eksterteman materialon?
Cetere mi volas demandi, kial vi skribas sur mia diskutpaĝo anstataŭ "Alinomendaj Artikoloj"? Arbarulo (diskuto) 23:15, 18 nov. 2024 (UTC)Reply
@Arbarulo: Mi komencu de la fino. Ne temas pri alinomo, sed tute ŝanĝo de la enhavo, malaltigo de kategorio en havendaj artikoloj ktp. Mi legis la debaton, sed estis nur komentoj por diferencaj proponoj kaj neniu klara propono voĉdonita kaj ankaŭ ne voĉdonado. La artikolo jam nomiĝis iam Spirado. Tial mi ne enmetis aliteman tekston, sed vere tekston rilatan al la titolo. La teksto kiun mi metis estas simile ankaŭ en alilingvaj versioj. Mi faris simile por centoj da artikoloj en la Mil havendaj artikoloj. Ĉu vi planas same fari en tiuj centoj? Mi ne ofendis, ĉar mia persona stato ne dependas de tiuj aferoj, sed vere mi celas nur efikecon en Vikipedio.--kani (diskuto) 23:35, 18 nov. 2024 (UTC)Reply
@Kani: Evidente vi pensas ke ne necesis interkonsento por la titolo "Spirado", kaj ke jes necesis interkonsento por "Homa spirado" aŭ "Pulma spirado". Mi ne konsentas pri tio nun, sed bonvolu kompreni, ke ĝis nun mi eĉ ne sciis, ke tio estas via opinio. Laŭ mia perspektivo estas inverse - "Homa spirado" estas la rezulto de antaŭa interkonsento, kiun vi malrespektis.
Mi lasos al vi almenaŭ unu tagon por repensi trankvile la aferon, aŭ skribi kion vi pensas en Vikipedio:Alinomendaj artikoloj se vi volas. Poste mi respondos pli detale tie. Ĉi tiu debato estas sekvo de via alinoma propono kaj laŭ mi ne konvenas fari ĝin kvazaŭ private. Arbarulo (diskuto) 02:45, 19 nov. 2024 (UTC)Reply

Thank you for being a medical contributors!

[redakti fonton]
The 2024 Cure Award
In 2024 you were one of the top medical editors in your language. Thank you from Wiki Project Med for helping bring free, complete, accurate, up-to-date health information to the public. We really appreciate you and the vital work you do!

Wiki Project Med Foundation is a thematic organization whose mission is to improve our health content. Consider joining for 2025, there are no associated costs.

Additionally one of our primary efforts revolves around translating health content. We invite you to try our new workflow if you have not already. Our dashboard automatically collects statistics of your efforts and we are working on tools to automatically improve formating.

Thanks again :-) -- Doc James along with the rest of the team at Wiki Project Med Foundation 06:22, 26 jan. 2025 (UTC)Reply

Atentu

[redakti fonton]

Mi ekde la 17-a de marto 2025 havas akutan komputilan problemon, kaj krome jam ekde kelkaj semajnoj havis misfunkcian poŝtelefonon. Tial mi nur povos normale reredakti Vikipedion kiam mi anoncos tion. Dume eblas retpoŝti al mi, sed neklaras kiam mi legos retpoŝtajn mesaĝojn. Mi provos ankoraŭ meti respondon al via lasta demando per la pruntita poŝtelefono,kiun mi uzas nun, sed ne scias ĉu tio vere sukcesos, aŭ ĉu mi plene povos esprimi min sub la kondiĉoj ...

Salutas Thomas (diskuto) 07:12, 17 mar. 2025 (UTC)Reply

La dilemo de kvanto kaj kvalito de ruĝaj ligiloj

[redakti fonton]

@Arbarulo kaj Stefangrotz: Mi simple ĉi tie notos mian respondon pri la dubo ĉu ĝenerale permeso pri forpreno de multjaraj ruĝaj ligiloj rilatas al la eksa listo de multegaj neekzistaj ligiloj pri eksaj polaj urbanoj de la urbo Lvivo, kiujn enmetis probable iu neesperantisto per tio "mendante multajn tekstojn pri la eksa pola vivo de tiu urbo de la esperantistoj", mendo kiun neniu ajn volis plenumi multajn jarojn. Kaj mi esperas ke malgraŭ miaj nunaj teknikaj problemoj mi povos bone esprimiĝi kaj vi tamen komprenos miajn motivojn. Ni reiru al la 6-a de marto. Tiam mi havis la malagrablan taskon el iuj tagolistoj elpreni forte patriotajn por-polismajn notojn de la uzanto Sliwinski, kiu ekde la 2010-aj jaroj unue modere, poste ĉiam pli radikale misuzis ĉiujn 336 tagolistojn por polisme tendenca propagando, malatentis admonojn pri neŭtraleco kaj koncizeco, spitis realdoni mildigitajn aŭ koncizigitajn tro vastajn aldonojn, kaj vere por sia celo akaparis la 366 paĝojn. Sed en la listo 6-a de marto estis aldona, pli frua problemo: tie inter 2006 kaj 2008 iu franca uzanto OlivierWeb, kiu perdis la intereson pri vikipedio fine de 2008, aldonis rekordan nombron de 441 (!) ruĝaj ligiloj pri iuj historiaj homoj aŭ detalaj bataloj nur en tiu unu paĝo, kiuj unuope tute pravigeblus, sed en la granda kvanto estis alispeca misuzo de la paĝo. Li same kiel la neesperantisto ĉe la listo pri Lvivo tute ne penis mem kontribui al kreado de nur kelkaj de tiuj 441 artikolaj temetoj, sed simile nur postulis ke "la aliaj devos" iam krei la tekstojn - tion same neniu prenis kiel motivigo eklabori, kaj se oni pene verkintus eĉ 25 novajn tekstojn, tiam ĉiukaze restintis 415 ruĝaj ligiloj kaj en la listo oni tute ne vidintus diferencon. La tagolistoj unuavice iom reklamu ekzistantajn, do "bluajn" paĝojn krome apenaŭ atentataj kaj ofte nesufiĉe interligitaj, do preskaŭ "orfaj". Unu el tiuj ruĝaj ligiloj estis pri greka verkisto, per kiu mi trovis duan, similan liston, listo de grekaj verkistoj (moderna epoko), kie ekde oktobro 2013 estis 186 ligiloj, el inter ili 10 bluaj kaj 176 ekde dek unu jaroj ruĝaj. Problemo pri tiuj ruĝaj ligiloj estis ke ili simple bloke enkopiiĝis de la germana vikipedio en germana ortografio, kiu tute ne taŭgas por esperanta teksto pri grekaj nomoj, kaj je granda parto ankaŭ en la germanlingva Vikio ne estas tekstoj pri tiuj nomoj, do oni ne per la germana branĉo povas trovi la vikidatuman eron kun eblaj aliaj lingvoj. Multaj el tiuj mankaj tekstoj estas nur en unu lingvo, foje nur en la greka (tio ne mirigas), foje nur en la angla kaj ne en la greka, sed pri iuj ankaŭ estas tekstetoj en 2 aŭ 3 lingvoj (sed malmultaj kompare al multegaj aliaj temoj). Ĉiukaze ankaŭ pri tiu listo oni povus argumenti, ke sen rilato al la tekstolingvo ne nepre necesas postuli tekston pri ĉiu greka libroverkisto en Esperanto, en la litova aŭ la islanda, por citi du aliajn pli-malpli samgrandajn lingvojn - aparte, se ankaŭ tie la 176 ruĝaj ligiloj en pli ol 11 jaroj ne interesis iun ajn uzanton, kaj malprobabla ke la intereso en la 13-a jaroj subite tre altiĝos. Sed, tie la listo ekzistas por tiu celo, ĝi estas nur por nomoj de grekaj verkistoj, la 176 ligilojn aldonis la uzanto Giorno2, instruisto pri la latina, kiu sendube en la studo havis kontakton kun la greka kaj evidente havis intereson pri la temaro en oktobro 2013, certe ne estas greka ultranaciisto kaj, li diligente faras esperantajn paĝojn, ofte iom kaprice kaj ĝis nun ne tiujn 176 biografietojn, sed li ĉiukaze kunlaboras kaj ne nur krias "la aliaj devas". Tial mi pri ĉiuj 186 nomoj elserĉis la verajn grekajn nomojn, ŝanĝis la germanan ortografion al esperanta, ankoraŭ aldonis rektan ligilon al vikidatumaro, kiom mi sukcesis, kaj tie NE šanĝis la ruĝajn ligilojn al simpla teksto. Mi ne scias ĉu tio ion helpos en la vojo havi fine bonajn tekstojn aŭ almenaŭ kvalitajn artikolajn ĝermojn. Sed klaras ĉiukaze ke ĉiu unuopa ruĝa ligilo kaj ankaŭ nestoj de 200 aŭ 400 tiaj ne pretaj estontaj tekstoj estas iu provizora, dumtempa laborilo, kaj por decido kiu temo havas ŝancon ricevi esperantan tekston en proksima estonto restas nur konstati kiom longe ruĝa ligilo sukcese aŭ vane varbis pri kreo de teksto, aŭ konstati ke multaj tekstoj ankaŭ ekestas sen ke antaŭe estis IU ajn ruĝa ligilo. Ĉiukaze oni post kreo de nova teksto devas kontroli ĉu la mencioj de la vorto en aliaj tekstoj estas bluaj ligiloj, alikaze oni devas fari iujn bluajn ligilojn. Sed nia komunumo iam per akra diskuto decidis ke ni ne volas fari kiel la volapuka aŭ cebua vikipedioj, kiuj je ajna prezo volis multajn artikolojn por esti supre en iuj vikipediaj listoj, kaj oni tre mokis la misan kvaliton de la mizeraj paĝoj. Ni decidis ke ni volas paĝojn de minimuma kvalito, almenaŭ tri plenaj seneraraj frazoj, minimume interna ligilo de kaj al tiu paĝo, prefere almenaŭ kvin, nepre kategorion, se iel eblas informkeston, ekstera(j)n ligilo(j)ne, bildo(j)n, prefere eĉ eksterajn referencojn, kaj kompreneble bonan ligiĝon al Vikidatumoj. Konsekvence ni ankaŭ ne bezonas ruĝajn ligilojn pri ĉiuj vilaĝetoj de la mondo, ne pri ĉiu de la nun pli ol 8 miliardoj da homoj kaj multegaj pliaj kiuj jam mortis. Ankaŭ estus troigo postuli ke pri ĉiu temo pri kiu estas iu angla teksto aŭtomate devas esti ruĝa ligilo ĉe ni, kaj pri ĉiu teksto kiu ekzistas en iu ajn nacia aŭ regiona lingvo same. Kiam mi antaŭ semajno dumtempe redaktis pri Liberio, mi atentis krei ruĝajn ligilojn pri la kantonoj, la grandaj dividaĵoj de la lando, kaj poste ankaŭ mem laŭeble penis bluigi tiujn ligilojn (unu ankoraŭ nun ruĝas). Sed mi neniel venis al ideo nun ankaŭ krei multajn ruĝajn ligilojn pri vilaĝoj, kvartaloj, unuopaj stratoj aŭ montetoj de tiu lando, konsiderante kiom malmultaj tekstoj ĝis nun estas ĉe ni pri Liberio, do kiom malmulta intereso pri la lando ĝis nun estis ĉe ni. Mi ĝkvidas ĉiutage tiom da senesperaj e-lingvaj ruĝaj ligiloj, kiuj polviĝas ekde 8, 12, 16 aŭ 21 jaroj, ke mi por Vikipedio en Esperanto (kaj la litova aŭ islanda) ne kredas la faman studon ke nur kreo de ruĝa ligilo sufiĉas kaj aŭtomate ekestas bona teksto. Tio eble funkcias ĉe lingvoj kiuj havas pli ol 5 milionojn da verkokapablaj homoj, sed ne aŭtomate funkcias kun la islanda, litova, eĉ ne funkcias ĉe pli grandaj lingvoj kiel la joruba, lingala aŭ la tagaloga. Sed ĉiukaze en la angla estas multe pli bona proporcio inter ruĝaj kaj bluaj ligiloj - la angla, hispana, germana, nederlanda, itala aŭ portugala lingvoj ĉiuj ne havas la problemon de inflacie kreskantaj kaj precipe ne de 12, 16 aŭ 21 jarojn netuŝitaj ruĝaj ligiloj. Sed se nia redaktopolitiko diras ke ĉiu ruĝa ligilo estas nepra kaj neniel ajn eblas ŝanĝi ĝin al simpla teksto, eĉ se ĝi estis ruĝa jam dum 21 jaroj aŭ estas temo de nur loka intereso kun nur teksto en la frisa aŭ la arumana lingvoj, tute sen ruĝaj ligiloj en la angla, hispana, japana aŭ ĉina, tiam ni despli dronas en ruĝaj ligiloj. Kaj se la e-lingvaj uzantoj tute ne plu atentas ruĝajn ligilojn kaj neniel plu rimarkas eĉ se ligilo nur mise ruĝas pro evidenta tajperaro, tiam la kvalito de niaj pagoj draste malaltiĝas. Estas demando de proporcio, ankaŭ se 440 ruĝaj ligiloj estas dividitaj al 40 paĝoj, ĉiam ankoraŭ estas 440 - kaj demando de tempo: se ĉiuj esperantistoj dum 20 jaroj rifuzis krei tekston pri iu temo, tiam la reklamo de ruĝa ligilo kiel motivigo ekredakti efektive tie ne plenumas sian rolon, sed nur kontribuas al refleksa neatento de ruĝaj literoj en teksto. ThomasPusch (diskuto) 14:41, 17 mar. 2025 (UTC)Reply

PS: Kompreneble mi konscias ke iom malfacilas globale kompari iujn lingvojn kaj vikipediajn branĉojn - klare ne nur temas pri tio kiom da homoj parolas la lingvon aŭ povas skribi en ĝi. Pri la tri "pli grandaj" lingvoj kiujn mi ĵus arbitre elektis, la joruba šajne havas iom pli multajn ruĝaj ligilojn, ankaŭ Jan en la ĉefpaĝo havas iun rompitan teknikan ligilon, tio kompreneble estas malpli perfekte, la lingala šajne havas iujn tre etajn tekstojn kaj estas parte simple en la franca, kaj nur ke tagaloga je unua rigardo aspektas dece. Sed vi komprenas kion mi volis diri: ke ĉiu projekto devas sendepende de eble nekomparebla anglalingva projekto decidi, kiom estas la minimumaj kondiĉoj por teksto, kiom multaj aŭ malmultaj ruĝaj ligiloj estas dezirindaj, ankaŭ interkonsenti ĉu aŭ je kiu kriterio forigi tekstojn kiuj simple estas tro mizeraj. Ne ĉion oni povas projekti per simpla kopiado de la kutimoj en la angla vikipedio - aŭ se oni faras, ne estas garantio ke en ĉiulingva voluntularo ĉio same funkcios...

@ThomasPusch: Mi pardonpetas, ke mi senintence instigis vin skribi tiom multe. La plejparto ne rekte rilatas al mia malkonsento. Vi ankoraŭ insistas, ke "ĉiu unuopa ruĝa ligilo . . . estas iu provizora, dumtempa laborilo." Kaj mi nun ankoraŭ insistas, ke en la Vikimediaj projektoj ne estas tiel, kaj se la Esperanta Vikipedio volas uzi ruĝajn ligilojn tiel, necesus almenaŭ tre klara interkonsento kun kompreno, ke ni aliigas la signifon de tre baza vikimediaĵo. Se via intenco estas pliproksimigi min al via interpreto, vi ne devas konvinki min ke iuj ruĝaj ligiloj restas tre longe - tion mi jam scias - sed vi devus klarigi, kiel mi jam petis, kiun malutilon faras la ruĝa ligilo dum ĝi ekzistas. Estus bone ankaŭ montri al aliaj vikimediaj projektoj kiuj opinias kiel vi, se estas iuj. --Arbarulo (diskuto) 17:59, 17 mar. 2025 (UTC)Reply

Turismo en Grekujo

[redakti fonton]

Saluton. En tiu interesa artikolo aperas du enormaj mapegoj sed iu ajn indiko, kvankam en la redaktopaĝo ja aperas la koncernaj indikoj. Mi ne scias kiel solvi tion, sed dum aperas fakulo, oni povas kaŝi tion, ĉu?--kani (diskuto) 19:02, 23 jun. 2025 (UTC)Reply

Mi ne vidas mapegojn, nur malgrandajn vertikalajn grizajn stangojn. Io supozeble estas rompita en la ŝablono. Mi forkomentos, se tio estas via peto. Arbarulo (diskuto) 19:12, 23 jun. 2025 (UTC)Reply

Havendaj artikoloj

[redakti fonton]

Saluton. Ekde antaŭ 11 jaroj mi dediĉis parton de mia vikipedia laboro al plibonigo de la 1000 havendaj artikoloj. Ĉefe plialtigante kelkajn el ili al pli alta kategorio: tiam ni havis 589 en la plej malalta, 308 en la meza kaj nur 102 en la plej alta. Ni estis en la 36a rango. En la lastaj jaroj mi dediĉis iom pli ol unu semajno al tiu afero. Kaj nun, danke al kunlaboro kun aliaj, ni havas 0 en la plej malalta, 31 en la meza kaj 969 en la plej alta, kaj tial ni estis en la 7a rango inter ĉiuj lingvoj. Restas nur 31 artikoloj en la meza kategorio, sed mi ne plu plialtigos ilin, ĉar mi tute malkompetentas pri tiaj sciencaj temoj. Mi dediĉos ankoraŭ unu semajnon, sed jam al plibonigo de la jam altaj artikoloj, kaj mi ne scias ĉu tio utilos en la plutenado de la rango, sed mi timas, ke ne tiom. Eble vi povas plialtigi iun el la 31 aŭ konas iun kiu povas fari ĝin. Male ni vidos kiel la rango de la esperantlingva vikipedio malaltiĝos, dum aliaj vikioj plialtigos siajn nombrojn. Povas helpi tradukiloj, bibliografioj, bildoj ktp. Nun mi dediĉos al de mi pli konataj temoj, kiel biografioj, geografio, historio, literaturo, arto ktp. Dankon pro la atento.--kani (diskuto) 22:12, 13 jul. 2025 (UTC)Reply

Saluton

[redakti fonton]

En Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj estas novaj proponoj kaj en Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj estas unu. Kiam vi havos tempon, eble indos interveni en kelkaj el ili.--kani (diskuto) 23:04, 23 jul. 2025 (UTC)Reply

Diskuto:Rahaĉoŭ

[redakti fonton]

Jes mi ankaŭ rimarkis ke vi miksis la ukrainan kaj belorusan, kaj kiam mi legis vian forigitan noton mi sekvis la saman eraron. Mi jam rimarkis kaj alivortumis mian frazon, sed kiam mi volis savi mian ĝustigitan frazon vi jam aldonis vian sekvan frazon, kaj tio blokis min savi la tekston tuj. Interkonsentite, klare temas pri la belorusa ĉi tie kaj la ukraina tute ne rilatus. ThomasPusch (diskuto) 22:05, 8 dec. 2025 (UTC)Reply

Interlingva komparo pri ligiloj

[redakti fonton]

/Ruĝaj ligiloj

Bildoj alŝutitaj

[redakti fonton]

Dankon amiko pro viaj zorgoj. Ĉiuj bildoj de mi uzitaj temas pri Publika Domajno kaj publikigitaj pli ol antaŭ cent jaroj. Ekde nun mi uzox la sablonon PD-malnova por garantio de la bildoj. Claudio Pistilli (diskuto) 05:48, 29 jan. 2026 (UTC)Reply

Post ĉi tiu komento vi alŝutis Dosiero:Omajadaj militistoj.png kun aserto ke ĝi aĝas pli ol cent jarojn. Tamen en la paĝo, kiun vi citis kiel fonton, la alŝutinto konfesis ne scii ilian originon, kaj iu alia (ThomasPusch) identigis ilin kiel fotojn de eldonejo (nome Osprey Publishing) kiu fondiĝis nur en 1960! Ĉu vi havas ian klarigon? --Arbarulo (diskuto) 20:36, 29 jan. 2026 (UTC)Reply

Plia kazo de malfeliĉa ruĝigita ligilo

[redakti fonton]

Ĉar vi ĉiam konvinkitas ke ruĝaj ligiloj ĉiam bonvenas, aktivigas kaj vi apenaŭ renkontas fuŝe ruĝajn ligilojn, kiuj same multajn jaroj restas neatentitaj kiel ankaŭ ĝuste metitaj ruĝaj ligiloj ofte multaj jarojn restas neatentataj: ekzemplo pri nun elstara artikolo estas en la nuna artikolo de la monato, Aŭstrio. Simple legu tie. Kredu, tio ne estas escepto. Mi ne scias kial ni ĉiuj ŝajne estas duonblindaj pri ruĝaj ligiloj... Aidas (diskuto) 17:30, 8 mar. 2026 (UTC)Reply

@Aidas: Laŭ mia memoro mi neniam diris, ke ruĝaj ligiloj "ĉiam aktivigas" aŭ ke mi apenaŭ renkontas fuŝe ruĝajn ligilojn. Se vi indikos, kion vi komprenis tiel, eble ni povos solvi miskomprenon. Aliflanke, mi jes provis komprenigi, ke mi kaj aliaj ruĝemuloj ne intencas ligilojn kiel lingvokontrolilon. Mi ankaŭ demandis al vi ĉi tie, kiam kaj kiel vi formis la supozon ke lingvokontrolado estas la celo de ruĝaj ligiloj. Pri tio vi ne respondis. Estas bonvene se vi volas repreni tiun dialogon.
Vi rimarku ke ĉi tiu specifa ligilo ne multe helpus por kontrolado. Se oni redaktus laŭ viaj rekomendoj, la ligilo ne estus farita, ĉar artikolo ne ekzistis kiam ĝi metiĝis, sed kreiĝis nur 11 monatojn poste kaj de alia homo. --Arbarulo (diskuto) 03:15, 9 mar. 2026 (UTC)Reply
Kompreneble la origina metinto ĉi tie faris ĉion ĝuste, kaj al RG72 simple okazis pardonebla paneo. Sed iom malfeliĉe ke li ne kontrolis sian redakton, kio estas ĉiam rekomendinde se oni ion ajn redaktas... Povas esti ke mi projekciis en viajn intencojn la deziron ke ruĝaj ligiloj aktivigu homojn al kreado de novaj paĝoj aŭ eble kreado de saĝaj alidirektiloj - ĉar efektive mi ne povus imagi kion alian sencon ili havus... Mi vokiĝas for de la komp' - pardonu. Aidas (diskuto) 12:14, 9 mar. 2026 (UTC)Reply
@Aidas:
- Ni ne povas antaŭscii, kiuj ligiloj bluiĝos kaj kiuj ne. Do estas vere, ke ne ĉiuj ligiloj aktivigas, sed malvere, ke oni povas nigrigi ligilon sen risko perdi ŝancon de aktivigo, eĉ se tio estus ĝia sola valoro. Tiu rezonado ŝajnas esti komuna al aliaj vikipedioj.
- Laŭ mi, instigo al kreo de artikolo ne estas la sola valoro de ruĝa ligilo. Mi rigardas ĝin precipe kiel komunikon signifantan "ekster Vikipedio ekzistas pli da informo pri ĉi tiu temo". Tiu koncepto eble ne estas komuna al aliaj vikipedioj, sed ĝi ne estas sekreta - vi povas relegi mian unuan noton en la Diskutejo de 2024 por konstati ke mi jam tiam menciadis ĝin.
P.S. Mi tie kaj aliloke ankaŭ mencias la utilon, ke ruĝa ligilo fariĝas blua ligilo sen ies kroma laboro aŭ atento. Tiu rezonado estas komuna al aliaj vikipedioj. Simile al la utilo kiel instigilo, ĝi efektiviĝas nur se artikolo kreiĝas (sed ĉiam estas ŝanco, ke artikolo kreiĝos). Malsimile, ĝi efektiviĝas eĉ se la kreo de la artikolo ne estis kaŭzita de la ekzisto de la ligilo. --Arbarulo (diskuto) 16:02, 10 mar. 2026 (UTC)Reply
- Eble pli grava afero estas via insisto ke multeco de ruĝaj ligiloj estas mem problemo. Mi scias nenion pri viaj rezonoj por tio krom viaj mesaĝoj ĉe Diskuto:Gabriel Boric kaj la posta diskuto sur via diskutpaĝo kaj mi vere malcertas, ĉu mi interpretas ilin ĝuste. Sed ŝajnas al mi ke vi atribuas kelkajn funkciojn al ruĝaj ligiloj, kiuj ne estas akordigeblaj kun la funkcio kiel markilo de menciindaj temoj: 1) laŭ vi ili havas iun rolon en la korektado de eraroj, al kiu vi ĉi-supre aludas, kaj kiu ne funkcias se estas multaj ruĝaj ligiloj, kaj 2) vi uzas ilin por komuniki ke iu temo estas tre altprioritate bezonata, kio kompreneble ne akordigeblas kun kutimo, ke ruĝa ligilo komuniku ion alian, kiel ke la temo estas menciinda. Aliaj vikipedioj neniel atribuas tiujn funkciojn al ruĝaj ligiloj.
Mi esperas ke tio helpos vin kompreni kion aliaj homoj kredas kaj kion vi projekcias. --Arbarulo (diskuto) 00:11, 10 mar. 2026 (UTC)Reply
Mi nun estas vojaĝanta en trajno, kaj ne povas bone skribi, eĉ ne bone legi, inter la skuoj kaj bruoj ĉirkaŭaj. Tial mi nun nur notas koncize, kaj promesas relegi vian noton de 2024 kiam mi estos en pli trankvila etoso:
En la ekstervikipedia mondo estas amaso da aldonaj informoj, eble nur haveblaj en la gronlanda aŭ la azteka (fakte la naŭatla), en la livona aŭ la saterfrisa, eble rete aŭ papere, sed estas. Tial laŭ mia konvinko normala frazo en nigraj literoj tute ne signifas, "pri tio ne eblus trovi pliajn informojn, pri tio ĉio jam estas skribita en tiu ĉi esperantlingva vikipedia teksto aŭ frazo". Kaj mi tute konvinkiĝas ke ne necesas la instigo aŭ permeso de ruĝa ligilo por kontribui plian materialon al Vikipedio. Eĉ ne bezonatas frazo sen interna ligilo, el kiu oni mem kreas ruĝan ligilon, kiun tiam oni igas blua. Oni ankaŭ povas fari bonan novan artikolon, kiu unue estas tute "orfa", kaj tiam povas "plekti" ĝin el aliaj paĝoj. Sed ruĝa ligilo laŭ mia sento estas aparta akcento, ke tie estas aparte gravaj informoj, pri kiuj necesus raporti. Mi scias ke eblas meti ruĝajn ligilojn simple, sen meti vikidatuman kodon aŭ eksteran referencon kiu helpus "vidu, jen estas pliaj informoj pri nova esperanta paĝo", kaj ankaŭ mi faras tiujn ruĝajn ligilojn, fidante ke aliaj homoj povas memstare trovi ĉion necesan por nova artikolo. Sed se mi ne certas, ke rapida serĉo de vorto en la esperantlingva Vikipedio tuj gvidas al vikidatuma ero kun alilingvaj artikoloj pri iuj temo, mi opinias tre postuleme simple atendi "vi ĉiuj aliaj uzantoj devos iam fari tekston en Esperanto pri tio, morgaŭ aŭ en 30 jaroj, kaj vi devos mem eltrovi kie en Vikipedio, en la Interreto aŭ en paperaj dokumentoj vi trovos materialon, en kiu lingvo kaj baze de kiu nacilingva serĉvorto". Ĉu vi bone komprenas mian penson? Aidas (diskuto) 05:36, 10 mar. 2026 (UTC)Reply
@Aidas: Ĝenerale ne. Ni komencu ĉe la komenco. Ĉu vi rimarkis, ke ĉe aliaj vikipedioj "normala frazo en nigraj literoj" jes implicas, ke temo ne estas menciinda (aŭ ke ĝi ne sufiĉe rilatas al la temo de la artikolo, kie ĝi troviĝas)?
Ekzemple, en la angla ĉe en:Wikipedia:Red link: "Remove red links only if you are certain that Wikipedia should not have an article on that subject" ("Forigu ruĝajn ligilojn nur se vi certas, ke Vikipedio devas ne havi artikolon pri tiu temo"). --Arbarulo (diskuto) 15:46, 10 mar. 2026 (UTC)Reply
Tio estas la teorio, kiu tute ne konsideras ke Vikipedioj en tre grandaj kaj en malgrandaj lingvokomunumoj havas tute malsaman dinamikon. Laŭ nia Vikipedio, la angla havas 375 000 000 denaskulojn kaj 750 000 000 homojn kiuj lernis la lingvon almenaŭ dum 6 jaroj en la mezlernejo (mi lernis ĝin dum 10 jaroj en Litovio kaj mi havas amikojn en Germanio kiuj lernis ĝin dum 11 resp. 13 jaroj). Tio nur ĝis la 18-a vivjaro, ĉiun lingvolernadon poste mi ne kalkulas (kaj laŭ la angla vikipedio la nombroj pri denaskaj kaj fremdlingvaj anglalingvanoj pli altas). Kompare en Esperanto estas maksimume 1 000 denaskuloj kaj supozeble 0 homoj kiuj lernis la lingvon dum almenaŭ 6 jaroj en la mezlernejo. Certe vi diros ke tiuj nombroj tute ne rilatas al la temo, sed mi diras al vi ke ili absolute rilatas: tiuj estas la "baseno" da homoj el kiu povas ĉerpi la angla kaj esperanta Vikipedio, plus la homoj kiuj eklernis la lingvon en semajnfina kurso, memlerne per instrulibro aŭ poŝtelefone per Duolingo: en tio estas maljuste kompari la dinamikon de la Vikipedio de Esperanto kun tiu de la angla, hispana, germana aŭ franca, kaj estis pli juste kompari ĝin kun la Vikipedio en la saterfrisa aŭ de la ĵemajtia. En la angla oni povas memfide
kalkuli ke se oni metas ruĝan ligilon, tiam je granda ŝanco post kelkaj semajnoj ĝis maksimume duonjaro iuj ajn kreos artikolon. En la esperanta kun sama rajto eblato n supozi ke se oni metas ruĝan ligilon, tiam ene de kelkaj jaroj eble ThomasPusch, Sj1mor, RG72, Dominik aŭ vi faros artikolon. Diferenco estas ke tiuj ne estas dekmiloj aŭ centmiloj da kandidatoj, sed kvin. Kompreneble tiu frazo estas iom troigita, Foje ankaŭ mi, Crosstor, Narvalo aŭ iu novulo malfermos tute novan artikolon, sed vi sendube komprenos la ideon: ke en tiom eta lingvokomunumoj kiel la esperantistoj, la saterfrisoj aŭ la ĵemajtoj oni aparte forte devas bridi sin havi iluziojn ke en tiuj vikipediaj branĉoj oni povas kalkuli ke oni postulas aŭ planas ion kaj "la aliaj" tiam realigos la postulojn. Ke ĉe ni ĉiuj nelingvanoj povas meti ruĝajn ligilojn, sed laŭ vi aŭ laŭ la angla vikipedio estas ekstreme malfacile la ekziston de iu el tiuj ruĝaj ligiloj pridubi, estas tre malkontentiga situacio por ĉiu kvante limigita lingvokomunumo - por la angla aŭ hispana Vikipedio tute ne estas problemo al mi metis dekojn da aldonaj ruĝaj ligiloj kaj postuli ke "la aliaj" laŭ mi iam devos fari vikipediajn artikolojn... Sed laŭ mi estas danĝera misjuĝo pensi ke la dinamiko de la esperanta aŭ saterfrisa, eĉ la islanda, bretona aŭ malta Vikipedio funkcios same kiel tiu en la angla, hispana aŭ franca. Aidas (diskuto) 12:11, 11 mar. 2026 (UTC)Reply
@Aidas: En via antaŭlasta mesaĝo vi rezonis "Nigra teksto ne povas signifi ke ne estas informoj pri temo ekster Vikipedio, ĉar estas multaj informoj ekster Vikipedio". Tial mi menciis la ekzemplon de la angla Vikipedio, por pruvi ke principe nigra teksto povas signifi tion, sen bezono detaligi kial la rezono estas mallogika.
Nun vi rezonas malsame, "Ruĝa ligilo ne povas signifi, ke estas informoj ekster vikipedio, ĉar ruĝa ligilo estas postulo, ke iu alia verku artikolon, kaj konstato ke estas informoj kaj postulo ke iu verku estas malsamaj aferoj." Sed kio supozigas vin, ke ĉe aliaj vikipedioj ruĝa ligilo signifas postulon, ke iu verku artikolon? Kaj kio supozigas vin, ke mi aŭ iu esperantlingva ruĝemulo uzas ĝin tiel? Cetere, ĉu via kredo, ke en la angla vikipedio ruĝaj ligiloj bluiĝas en maksimume duonjaro, baziĝas sur iu empiria esploro? - ĉar mi konstatas alie. (Kaj se ja estus tiel, oni ne devus eksplici, "red links do not have an expiration date" - "ruĝaj ligiloj ne havas daton de eksvalidiĝo", en:Manual of Style/Linking). Mi pensas ke ĉio ĉi estas miskomprenoj. --Arbarulo (diskuto) 19:36, 11 mar. 2026 (UTC)Reply

Siru Laine

[redakti fonton]

Saluton. Vi markis tiun artikolon kiel sufiĉomanka je fontoj, sed estas almenaŭ tri referencoj, vere ne multaj sed ankaŭ ne malsufiĉaj. Krome vi markis ĝin kiel "kredeble nekontrolita AI-aĵo"; mi ne scias ĉu estas AI-aĵo aŭ ĉu tio malindas, sed mi kontrolis la redakton, korektetis iom kaj nun oni ne povas diri, ke ĝi estas nekontrolita. Mi kontrolis ĝin. Do, ĉu vi bonvolas modifi la averton? Laŭ la legado, mi komprenis, ke temas pri interesa esperantistino, kiu ne meritas riproĉajn markojn en "sia" artikolo. Dankon.--kani (diskuto) 11:01, 13 apr. 2026 (UTC)Reply

@Kani: Estas multaj asertoj en tiu artikolo, por kiuj neniu referenco estas citita. Kaj nuntempa AI ofte mensogas. Do oni ne rajtas simple transskribi kion AI diris kaj fidi ĝin, sen kontrolo, ĉu fidindaj fontoj diras same. Vikipedio:Kontrolebleco gravas.
Sj1mor lastatempe faris tutan serion de artikoloj pri esperantistoj kun karakteraj ecoj de AI, kaj en unu okazo mem asertis ke li uzis AI kaj ne kontrolis ĝian fonton, eĉ kvankam ĝi rekte kontraŭdiris sin, vidu Diskuto:Hannes Larsson. Ankaŭ en ĉi tiu artikolo la senfontaj analizoj estas tiaj, kiajn AI faras: ekzemple ke iu "profunde integriĝis en la katalunan Esperanto-komunumon" aŭ "kontribuas per artikoloj al Esperanto-gazetoj, ofte analizante lingvajn nuancojn kaj tradukarton". Do la suspekto pri AI estas racia. La intereseco de Laine ne rilatas al la afero - oni ne pli rajtas diri aferojn, kiujn oni ne scias, pri interesa homo ol malinteresa.
Mi vidas ke vi korektis kelkajn lingvajn aspektojn, sed vi nek aldonis fontojn nek forigis senfontajn asertoj. Do la problemoj ne estas solvitaj. Tamen mi ŝanĝis "nekontrolita" al "nesufiĉe kontrolita" por ne estigi miskomprenojn. --Arbarulo (diskuto) 14:46, 13 apr. 2026 (UTC)Reply

La aŭtodafeo de Barcelono (1861)

[redakti fonton]

Saluton, mi leteris al la aŭtoro de la artikolo en la Portugala kaj li donis al mi la tutan rajton publikigi en Esperanton. Kiel mi povas sendi al vi ciferece lian leteron. Plej altestime, Claudio Pistilli (diskuto) 19:32, 18 apr. 2026 (UTC)Reply

Caríssimo, Cláudio,
Louvamos a tua iniciativa e informamos que todos os nossos trabalhos via Luz Espírita estão inteiramente à disposição de todos, agradecendo a confiança e o carinho da nossa audiência.
Abraço fraterno de toda Equipe Luz Espírita
www.luzespirita.org.br

Traduko:

Tre kara Cláudio
Ni laŭdas vian iniciatemon kaj ni informas ke ĉiuj niaj verkoj laŭ Luz Espirita (nomo de la eldonejo) ESTAS TUTE DISPONEBLAJ al ĉiuj (innteresitoj), kaj ni dankas la konfidon kaj amon pri niaj legadoj.
Fratan ĉirkaŭbrakon el nia tuta teamo.
www.luzespirita.org.br

Mi posedas la originalan tekston en la Portugala.

En Brazilo, ni havas la koncepton: Disvastigi Spiritismon estas la PLEJ GRANDA KARITO kiun ni faras al ĝi.

Mi tre dankas kaj esperas la plenan publikigadon de mia artikolo.Claudio Pistilli (diskuto) 19:44, 18 apr. 2026 (UTC)Reply

@Claudio Pistilli: Mi dankas viajn klopodojn. Ĉi tiu situacio estas iom malkutima. Ĉiuokaze la permeso devas pruviĝi ne al mi, sed al la vikimedia komunumo ĝenerale, kiu eble same malfidus miajn dirojn kiel viajn.
La plej facila maniero permesi uzon de la enhavo al vi, kaj samtempe al ĉiuj aliaj homoj, estus ke la posedantoj de la kopirajto afiŝu taŭgan permesilon (ekz. CC0, CC BY, aŭ CC BY-SA) sur la sama retpaĝo, kie la teksto aperas. Laŭ la sentoj esprimitaj en la letero, tio devus ne esti problemo.
Se ili preferas ne konigi sian permeson ekster Vikipedio, mi pensas ke la aplikebla gvidlinio estas Vikipedio:Aŭtorrajtopeto. Do ili sendu klare esprimitan aliĝon al taŭga permesilo al permissions-eo@wikimedia.org. --Arbarulo (diskuto) 20:17, 18 apr. 2026 (UTC)Reply
Vere, vi estas la [[Torkemado]] de nia Esperanta Vikipedio, kaj tiele neeblas fari bonaj laborojn. Estas amasoj da artikoloj kiuj bezonas plibonigon kaj vi nur atentas pri kopirajto neeblante al la komunumo defendi sin. NENIAM iu ajn estis malpermesita publikigi ion kredante ke ni estas vandaloj kaj deziras misfami nian enciklopedion. Sed tiu problemo mi nur trovis kun usonaj administrantoj kiuj misuzas siajn rajtojn por malhelpi la kreadon de bonaj artikoloj. Bedaŭrinde Usono estas granda lando kie la popolo mortigas unu la alian kaj kies prezidanto semas mallamon tra la tuta mondo. Anstataŭ semi malamon vi, kiel esperantisto kaj universalisto, devus respekti la homojn. Vi ne kreskos karaktere plantante venton kaj vi poste rikoltos tempeston.Claudio Pistilli (diskuto) 20:26, 18 apr. 2026 (UTC)Reply
@Claudio Pistilli: Kio estas la problemo? Ĉu Luz Espírita rifuzis afiŝi permesilon sur sia retejo? --Arbarulo (diskuto) 20:33, 18 apr. 2026 (UTC)Reply
La fondaĵo postulas ke ĉiu enhavo en vikipedio estas disponebla sub kaj Creative Commons Attribution-ShareAlike 4.0 kaj GFDL. Do permesi publikigon "ie" aŭ en vikipedio NE sufiĉas. La ligilo al la fonto el kie la teksto laŭraporte estas kopiita ne plu funkcias. Tamen, la pridisputita teksto estas relative mallonga. La solvo simplas: oni petu la respodeculojn de "luzespirita" publikigi aŭ havigi la koncernan enhavon:
  • aŭ sub kaj Creative Commons Attribution-ShareAlike 4.0 kaj GFDL
  • aŭ kiel Publika havaĵo (PD)
Aŭ anoncu la permeson publike sur la retejo, aŭ sendu la respondon kun la bezonata enhavo (ligilo al retpaĝo aŭ rekte la koncerna teksto, plus taŭga permesilo) al aŭ "permissions-eo@wikimedia.org" (mi esperas ke iu legas tie) aŭ al mi. Claudio pravas pri la usona diktatoro, sed tio ne anstataŭas la bezonatan permeson. Taylor 49 (diskuto) 20:48, 18 apr. 2026 (UTC)Reply