Uzanto-Diskuto:DidCORN

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, DidCORN!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --RG72 17:01, 5. Maj 2010 (UTC)

Mi estas elektrista inĝeniero. Mi minteresiĝas pri scienco kaj fiziko. Ekde 2009, mi kreis kaj kompletigis en Vikipedio artikolojn pri elektromagnetismo. DidCORN la 6-an de majo 2010

Ŝablono:Informkesto kemia elemento/Torio‎‎[redakti fonton]

Saluton, DidCORN. Mi ĵus vidis, ke vi kreis la ŝablonon {{Informkesto kemia elemento/Torio‎‎}} kiel subpaĝon de {{Informkesto kemia elemento}}. Sed kial ĝi ne uzas la ĉefan ŝablonan kiel bazon, sed normalan tabelan kodon? Ĉu tio estas tro komplika? Krome per tia maniero ne eblas atingi unuecan aspekton, ĉar la ĉefa ŝablono tute ne povas influi la malĉefa(j)n. --Tlustulimu (diskuto) 22:16, 20 Dec. 2012 (UTC)

Saluton, Tlustulimu. Mi ne uzis la ŝablonon {{Informkesto kemia elemento}}, ĉar ĝi enhavas multajn erarojn, kiujn mi ne povas korekti. Por aktinoidoj, la koloro de la ŝablono, ne estas tiu, kiu aperas sur la tabelo de la periodaj elementoj. La terminoj de la ŝablono ne estas bonaj (ekz. "elektra rezistanco" anstataŭ "elektra rezistivo", "ioniga energio" anstataŭ "joniga energio", "ionta radiuso" anstataŭ "jona radiuso"). La unuoj, kiuj aperas aŭtomate, estas eraraj aŭ tute ne taŭgaj rilate al la proprecoj de la elemento (devu esti S/m por elektra konduktivo, kaj omo.metro por elektra rezistivo). Plie, mi havis liberecon forstreki aŭ aldoni parametrojn. Pro tio, mi pasigis ankoraŭ iomete da tempo por parte korekti la ŝablonon {{Informkesto kemia elemento/Berilio}}, malgraŭ, ke la ŝablono ŝajnas funkcii pli bone por la metaloj de alkalaj teroj. Krei ŝablonojn por ĉiuj kazoj ŝajnas ne facila afero.--DidCORN 10:01, 21-a de decembro 2012 (UTC)

Likvo kaj likvaĵo[redakti fonton]

Saluton, DidCORN. Mi ĵus vidis, ke vi kopiis enhavon el likvaĵo al likvo. Kial vi ne petis administranton pri alinomigo por savi la artikolan historion? Sed eble tio ne estas korektenda, ĉar ambaŭ vortoj ja ekzistas en la vikipedio kaj la koncernaj artikolaj historioj devus resti. --Tlustulimu (diskuto) 08:48, 25 Apr. 2013 (UTC)

Saluton, DidCORN. Mi vidis, ke vi aranĝis la intervikiojn de Likvo laŭ la malnova sistemo. Sed ekde la 6-a de marto 2013 eblas uzi la novan sistemon per VP:VD. La ligiloj de la artikolo nun troviĝas sur la paĝo d:Q11435, ĉar iu aranĝis tion. Mi rekomendas estonte uzi la novan manieron, ĉar tiam necesas aldono nur ĉe Vikidatumoj. Do, ne plu en ĉiu unuopa lingva versio. Se vi ankoraŭ havas demandon, demandu min aŭ sur la diskutopaĝo de la helpopaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 08:52, 25 Apr. 2013 (UTC)

Saluton, Tlustulimu. Mi vidas, ke vi tute bone korektis miajn mallertajn manierojn, ĉar mi tute ne estis ankoraŭ kutima al la novaj Vikidatumoj. Pro la long(eg)a listo de ligiloj pri aliaj lingvoj, mi ne vidis suben la skribilon Redaktu ligilojn, estas kial mi agis tiel. Mi nun legis la helpilon, kiun vi al mi konsilis, mi pensas povi agi laŭ la normo en la estonteco. Do dankon. --DidCORN 10:55, 25 aprilo 2013 (UTC)

Frekvencoreguliloj[redakti fonton]

Saluton, DidCORN. Kial vi malplenigis la artikolon Frekvencoreguliloj? --Tlustulimu (diskuto) 14:20, 21 Jun. 2013 (UTC)

Saluton, Tlustulimu. Mi malplenigis la artikolon Frekvencoreguliloj, ĉar la unua paĝo estis tutsame ol la unua paĝo de la artikolo Rapidecregulilo, kie estas klarigita kiel oni ŝanĝas la rotacirapidon de motoro per la ŝanĝo de la frekvenco de la alternkurenta fonto. Eble, ni povus alidirekti novan titolon Frekvencoregulilo (kaj ne Frekvencoreguliloj, kun pluralo) al Rapidecregulilo. Ĉu mia nuna sugesto estas bone? --DidCORN 16:45, 21 junio 2013 (UTC)
Kial IPulo 2a02:120b:c3fc:83f0:492f:2b13:3add:aab6 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) asertas, ke li estus vi? --Tlustulimu (diskuto) 16:43, 21 Jun. 2013 (UTC)
Bonvolu skribi viajn sugestojn en la diskutopaĝojn de la koncernataj artikoloj. --Tlustulimu (diskuto) 16:45, 21 Jun. 2013 (UTC)
Saluton, mi vidis alian IPulon 2a02:120b:c3fa:6830:b03f:db9:390:edca (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) kun via subskribo ĉi tie. Ĉu li estas vi?--Salatonbv (diskuto) 13:00, 1 Sep. 2014 (UTC)
Saluton, Jes tiu stranga IPulo estis mi, pro tio, ke dum mia redaktado foje mi ne plu estas identigita sur Vikipedio, sen ke mi remarku, do sen ke mi sciu kial mi iĝas IPulo!--DidCORN 16:45, 1-a de septembro 2014 (UTC)

Saluton. Vi forgesis aldoni la alilingvajn ligilojn de tiu artikolo. Mi serĉis sed ne trovis. Plej proksima estus en:Engraved gemen:Jewellery, sed la precizan artikolon mi ne trafis. Ĉu vi povas fari tin por ke la artikolo estu kompleta?--kani (diskuto) 11:02, 19 Aŭg. 2013 (UTC)

Saluton Kani. Vi pravas mi tuj kompletigos tiun mankon. Amike. --DidCORN 12:45, 192 aŭgusto 2013 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 20:08, 30 Dec. 2013 (UTC)

Kategorio:Aplikataj sciencoj[redakti fonton]

Saluton, DidCORN. Dankon pro la korekto de kategorio al Aplikataj sciencoj. Sed bedaŭrinde ne okazas aŭtomata ŝanĝo de la tieaj artikoloj nek subkategorioj en la nove titolitan kategorion. Do, oni nun devas tian korekti permane. Bonŝance por tio ekzistas la aldonaĵo "Varma Kato", kiu estas aktivigebla sur la paĝo Specialaĵo:Preferoj#mw-prefsection-gadgets en la tiea sekcio "Evoluigataj aldonaj iloj". Intertempe mi jam korektis per la menciita ilo. --Tlustulimu (diskuto) 16:24, 19 Jun. 2014 (UTC)

estas plezuro kunlabori kun vi![redakti fonton]

Ĉu kunlabori je la artikolo "Mulo" ne interesas? Mi certe pligrandigas mian vortaron pri muloj, ĉevaloj, k.s.:) Mi iom surpriziĝas ke pli da vikipediistoj ne partoprenas je la "kunlaboraĵo de la semajno", sed, des pli da amuzo por ni, ĉu ne? Ĝis!--Bcsanders001 (diskuto) 03:20, 25 Jun. 2014 (UTC)


Saluton denove didCORN! Mi vidas ke ankaŭ vi laboras ĉe "Radio" ĉi-semajne. Mi longtempe ne redaktis ion ajn, kaj agrablas vidi viajn verkaĵojn unufoje pli. Ĉion bonan! --Bcsanders001 (diskuto) 15:42, 20 Mar. 2016 (UTC)

Jes, vi pravas ke ne estas multaj kunlaborantoj hodiaŭe. Tamen, en la vera mondo mi estas tute izolita esperantisto kiu neniam havas okazon renkonti aliajn esperantistajn samideanojn. Tial, de mia perspektivo, eĉ unu esperantisto pli ol nur mi, eĉ se nur en ciberspaco, estas vera festo! Antaŭen al la fina venko, kaj la lastulo memoru malŝalti la lumojn! --Bcsanders001 (diskuto) 06:01, 21 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Estimata DidCORN! Kolegiato neniel estas kreita el kolegio, sed estas aparta termino. Tion vi facile povus esti konstatinta legante la artikolon Kolegiato. La alinomigo de Kolegiato Essen al Abatinejo Essen estas senbaza, kaj krom tio ĝi estas fuŝe farita, per kopiado kaj engluo anstataŭ per la funkcio "Alinomigu". Pro tiuj du kialoj mi restarigas al la antaŭa, tuta taŭga stato. Sincere, Moldur (diskuto) 19:12, 4 Sep. 2014 (UTC)

Sufiĉis interŝanĝi la vikipediajn ligilojn de Kolegiato Essen al Abatinejo Essen, kion mi ne ankoraŭ havis tempon fari. Plie NE eblas alinomigi artikolon, kiam la elektita titolo jam ekzistas kaj alidirektas, estis la kialo de mia fuŝa faro. Estimata Moldur, la termino kolegiato sajnas neologismo, ĝi aperas nek en mia PIV, nek en Reta Vortaro, kaj nek en la atikolo mem! kontraŭe al Abatinejo.--DidCORN 20:45, 4 sept. 2014 (UTC)
Estimata, kiam ne eblas alinomigi pro ekzistanta alidirektilo, tiam oni petu pri forigo de la alidirektilo iun administranton kiu havas la rajton fari tion. Poste oni povas alinomigi. "Alinomigo" per kopiado perdigas la paĝan historion. Se vi malfidas al la termino "kolegiato", komencu per diskuto pri ĝi en la diskutpaĝo de Kolegiato. Se la diskuto rezultos en interkonsento ŝanĝi tiun terminon, tiam ni poste faros tion. - Sincere, Moldur (diskuto) 20:16, 4 Sep. 2014 (UTC)
Estimata, mia problemo estas, ke mi neniam scias, kiu estas la administranto pri ĉiu artikolo, aŭ ciu kategorio, kiam la nomigo de la kategorio mem ne taŭgas.--DidCORN 20:46, 4 sept. 2014 (UTC)
Estimata, bonvolu legi tie: Helpo:Alinomi paĝon, kiel jam menciite en la bonvena mesaĝo supre en tiu ĉi paĝo. Alinomadon vi petu ĉe Vikipedio:Alinomendaj artikoloj. Ne ekzistas administrantoj pri unuopaj paĝoj, sed administrantoj estas vikipediistoj kiuj havas pli da redakto-rajtoj en Vikipedio ĝenerale ol ne-administrantoj. - Sincere, Moldur (diskuto) 18:57, 5 Sep. 2014 (UTC)
Estimata Moldur, dankegon pri tiuj klarigoj, kiujn mi tute nesciis. Finfine, mia mallerta ago utiletis, ĉar la du alternativaj terminoj aperas nun en la artikolo ! Koraj salutoj.--DidCORN 20:16, 5 sept. 2014 (UTC)

Saluton, mi ŝanĝis la artikolon tiel, ke pli klare ekkoneblas, ke "otida" signifas ludolfida.--Longharulo (diskuto) 07:24, 22 Sep. 2014 (UTC)

Ŝablono:Informkesto kemia elemento[redakti fonton]

Saluton, DidCORN. Mi ĵus vidis, ke vi korektis kvin parametrojn de Ŝablono:Informkesto kemia elemento. Ĉu vi ankaŭ alĝustigos la paĝojn, kiuj uzas la ŝablonon kaj la ŝablonan dokumentadon? Alikaze la koncernaj informoj ne plu estos videblaj. --Tlustulimu (diskuto) 14:46, 1 Mar. 2015 (UTC)

Natria hidroksido[redakti fonton]

Saluton, DidCORN. Mi ĵus vidis, ke vi ŝanĝis la artikolon Natria hidroksido. Sed nun subite malaperis la tiea informkesto. Ĉu vi intence aŭ akcidente forigis ĝin? --Tlustulimu (diskuto) 18:13, 6 Mar. 2015 (UTC)

Mi klopodis, sed malsukcesis. Mi povis nur ŝanĝi la alidirektilon de Trabfaka domo kiu nun alidirektas al Faktraba domo. Tion kion vi petis, mi malkapablas fari. Estas nur unu eblo, kiun mi konas: nome ŝanaĝi la enhavon de unu al alia, tio estas fari Faktraba domo alidirektilo kaj Trabfaka domo la artikolo sed tio signifus, ke oni perdu la historion de la artikolo, ĉar estus tute nova artikolo, dum la malnova perdiĝus konvertita en alidirektilo. Alian aferon povus fari administrantoj, kio mi ŝajne ne estas.--kani (diskuto) 17:39, 17 Sep. 2015 (UTC)

@Kani kaj DidCORN: Kial vi ne atentigis administranton pri tio? --Tlustulimu (diskuto) 10:47, 7 Okt. 2015 (UTC)

Monto Whitney[redakti fonton]

Saluton, DidCORN. Mi ĵus vidis, ke vi aldonis la parametron longo al Monto Whitney. Tamen nun ŝajnas esti fuŝo, ĉar la ŝablono atendas punkton por decimala numero kaj mem montras komon. Se jam estas komo, la ŝablono aldonas nur la unuon kaj metas la artikolon en la zorgigan kategorion Nenombraj signifoj de nombraj parametroj. La ideon pri la kategorio ne havis mi, sed alia lertulo pri ŝablonverkado. Krome ne estas indiko pri la deveno de la longo. Do, de kie vi prenis ĝin? --Tlustulimu (diskuto) 10:44, 7 Okt. 2015 (UTC)

(+) Laŭ la germana kaj angla artikoloj eĉ ne temis pri longo, sed pri elstareco. Mi korektis la artikolon, ĉar mankis domino kaj la koordinatoj estis aranĝataj laŭ la stranga maniero de la angla vikipedio. Mi ŝanĝis tion kaj aldonis regiono-ISO, tiel ke finfine eĉ aperas mapo kun markilo.
Ĉu vi lastatempe legis la dokumentadon de la ŝablono? --Tlustulimu (diskuto) 11:18, 7 Okt. 2015 (UTC)
Saluton Tlustulimu, mi konfuzis la inforkestojn pri monto kaj reliefo; kiam mi vidis, ke la parametro "Longo" funkciis mi pensis, ke ĉio estis en ordo. Tamen el la sistemo rezultis valoro en km, estas kial mi metis la komon. Fakte la termino elstareco taŭgas multe pli bone kaj donas valoron en m. Mi dankas al vi pri via jam farita korekto. Mi trovis la valoron por la Monto Whitney en guglo:https://www.google.ch/webhp?sourceid=chrome-instant&rlz=1C1AVŜ_enCH412CH412&ion=1&espv=2&ie=UTF-8#q=mont%20whitney--DidCORN la 7-a de oktobro 2015, 13:00 (UTC)

Saluton, DidCORN. Ĉar vi ne estas la unua kaj certe ne estos la lasta uzanto, kiu havas problemon kun la relative nova trajto de kelkaj informkestoj, mi ĵus aldonis informon pri la numera problemo al la dokumentadoj de {{informkesto reliefo}} kaj {{informkesto monto}}. Ĉar mi ne emas retajpi kelkfoje pli malpli la saman tekston, mi uzas por tio novan ŝablonon, nome {{Atentigo pri numeroj}}. --Tlustulimu (diskuto) 12:15, 7 Okt. 2015 (UTC)

Azia Monato[redakti fonton]

Saluton! Ĉu vi volas partopreni en maratono pri Azio? --Ochilov (diskuto) 10:48, 23 Okt. 2015 (UTC)

Rekompenco por vi![redakti fonton]

Rekompenco de Azia Monato
Dankon por kontribui en Azia Monato 2015! Ochilov (diskuto) 04:24, 2 Dec. 2015 (UTC)

Administrado de nia vikipedio[redakti fonton]

Saluton, mi invitas vin partopreni al la diskuto. Mi profitas ankaŭ de la okazo por gratulas vin por viaj tre kompletaj artikoloj pri fiziko. Kore. --pino (diskuto) 14:06, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

vi redaktis

Ĉu vere "alkano" estas funkcia grupo? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:55, 23 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi trovis gxin en la listo de la angla Vikipedio. Ecx en la esperanta Vikipedio, la responda artikolo listigas multajn alkanojn.--DidCORN la 23-a de julio 2016, 7:30 (UTC)
Pri kiu listo vi parolas? Pri kiu artikolo vi parolas? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:54, 24 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Kiel mi skribis, rigardu en la angla Vikipedio la artikolon Alkane, vi trovos malsupren de tiu artikolo plurajn listojn inter ili Functional groups, kie la termino Alkane (esperante alkano) aperas, indikante tiumaniere, ke alkano estas, laŭ tiu fonto, funkcia grupo.--DidCORN la 25-a de julio 2016, 18:00 (UTC)
Nun mi vidas ke en artikolo en:Alkane estas ŝablono en:Template:Functional group. Ĉu vi komprenas tion ĉu nur kopias en.wiki? Ĉu vi vidas diferencon inter:
  1. fukcia grupo, ekzemple: hidroksila grupo; alkilo
  2. grupo de kemia kombinaĵo ekzemple: alkoholoj; alkanoj

?

Ĉu vi opinias ke diferenco estas ne grava? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:25, 25 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Marek, vi pravas. Mi unue nur kopiis el en.wiki, kaj poste legante la tekstojn de l'artikoloj (ekzemple: alkoholo; alkano) mi vidis, ke tiaj terminoj validas samfoje por iu molekulo kaj familigrupo, finfine mia konkludo estas, ke la diferenco estas ne grava. Fakte, mi ne estas klerulo pri kemio. --DidCORN la 26-a de julio 2016, 8:30 (UTC)

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey[redakti fonton]

  1. This survey is primarily meant to get feedback on the Wikimedia Foundation's current work, not long-term strategy.
  2. Legal stuff: No purchase necessary. Must be the age of majority to participate. Sponsored by the Wikimedia Foundation located at 149 New Montgomery, San Francisco, CA, USA, 94105. Ends January 31, 2017. Void where prohibited. Click here for contest rules.

Request pri Azerbaijani Land Forces[redakti fonton]

Hello.

Could you create the article en:Azerbaijani Land Forces in Esperanto?

Thank you.

31.200.14.42 15:37, 24 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi bedaŭras, sed mi ne tro havas tempon por tia artikolo, mi ćefe traktas artikolojn pri fiziko kaj geografio.--DidCORN la 24-a de januaro 2017, 18:30 (UTC)

Tekstilindustrio[redakti fonton]

Kara DidCorn, mi petas vin legi mian komentarion al via noto al mia artikolo Tekstilindustrio.

Mi devas rimarkigi al la diferenco inter tekstilindustrio kaj teksindustrio, tekstilaĵo kaj teksaĵo ktp.! Teksado estas nur unu tipo de la ŝtofpretigantaj teknikoj kaj produktas tiun specialan produktaĵon, kiu konsistas fundamente el du sistemoj de fadenoj kiuj krucas orte unu la alian. Ĉi tiu estas ekz. angle: weaving, germane: Weben, hispane: tejedura, france: tissage. (Vidu: A. H. Keller:I.T.S. Textile Guide. Textile Dictionary, Vol. II., International Textile Service, Zuriko, 1965.) La vorto teksindustrio estas nur unu parto de la tekstilindustrio, ĝi produktas teksaĵojn nur laŭ la skribita metodo. (Atentu! Histo ne estas teksaĵo, ĝi estas fakvorto de anatomio!). La vorto tekstilindustrio kovras pli multajn procedurojn, kiel mi skribas en la artikolo. Laŭ la citata vortaro germane: Textilindustrie, angle: textile industry, france: industrie textile, hispane: industria textil. Do, ankaŭ ĉi tiuj lingvoj kontrastigas teks- kaj tekstil- ! — Mi scias, ke la ĝeneralaj Esperanto vortaroj ne enhavas la vorton tekstil-, konas nur la vorton teks-, ne distingas inter ĉi tiuj fakvortoj, verŝajne ĉar antaŭlonge la ŝtofoj estis pretigitaj plej ofte per la tekniko de teksado. Sed nuntempe ankaŭ la aliaj gravaj ŝtofpretigantaj metodoj estas ĝenerale uzataj kiuj ankaŭ apartenas al la tekstilindustrio. Esperanto devus sekvi la ŝanĝojn de la fakvortoj de la moderna tekniko!

Mi scias, ke en la esperanta Vikipedio troviĝas ekz. la artikolo Teksaĵo. Ĉi tiu titolo ne estas ĝusta ĉar la enhavo kovras la nocion de la tekstilaĵoj, ne nur de la teksaĵoj. --Elkágyé (diskuto) 20:16, 17 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton Elkágyé. Mi legis vian mesaĝon kontraŭdirantan mian proponon por alinomi la artikolon per Teksindustrio. Mi vidas, ke vi komprenas la kialojn de mia propono. De mia flanko mi komprenas viajn argumentojn, mi ne estas fakulo pri la temo, ĉar por mi ĉiuj "tekstiloj" estis "teksaĵoj", kio estas erarema. Mi do forviŝas mian proponon kunigi la du artikolojn Teksaĵo kaj Tekstila, mian propono alinomi la artikolon Tekstilindustrio, sed mi proponos alinomi la artikolon pri tekstila al Tekstilo, sed nur administranto povos oficialigi tian ŝanĝon.--DidCORN la 17-a de februaro 2017, 21:15 (UTC)

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey[redakti fonton]

(Sorry to write in English)

Voĉdono[redakti fonton]

La voĉoj ne sufiĉas ĝis tiam, bonvolu pliigi ĝin Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/RG72 --Crosstor (diskuto) 10:46, 27 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Kazuo Ishiguro[redakti fonton]

Saluton! Mi ĵus vidis, ke vi malfaris mian ŝanĝon en la artikolo pri Kazuo Ishiguro. Mi forigis la aserton, ke li fariĝis licenciulo, kiam li estis 6-jara. Laŭ la anglalingva vikipedio, en tiu aĝo li alvenis al Britio, sed ne atingis superan klerecon. Ĉu vi havas aliajn informojn? Hectoralos (diskuto) 17:39, 7 okt. 2017 (UTC) _[Respondi]

Kion mi forigis estis via ŝanĝo "Li --> Lli", kiu estas erarema, ĉu ne? pri la juna vivo de Kazuo Ishiguro mi konas nenion--DidCORN la 7-a de oktobro 2017, 18:05 (UTC)

Kie en NPIV estas skribita ke ekzistas nomo "longa fingro"? Mi vidas nur http://vortaro.net/#mezfingro Marek Mazurkiewicz (diskuto) 17:40, 1 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

Mezfingro estas neologismo, ĝi neniam aperis en PIV. En mia Plena Vortaro de Esperanto eldonita de SAT-Amikaro de 1964, aperas nur la 5 terminojn de L-L-Zamenhof mem: la dika, montra, longa, ringa kaj malgranda fingroj (p. 131). Se vi rigardas nun http://vortaro,net#fingro , vi trovos la samajn terminojn pri la 5 fingroj de la mano. Eĉ en ReVo la du terminoj "longa fingro" (= tria fingro) kaj "mezfingro" aperas kiel sinonimoj (Vd tiujn du terminojn sur http://www.reta-vortaro.de/revo/art/fingr.html#fingro).--DidCORN la 1-a de novembro 2017, 20:15 (UTC)
Mi redaktis. Ĉu vi konsentas ke nun referencoj estas pli klaraj? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:43, 1 nov. 2017 (UTC)[Respondi]
Evidente, mi tute konsentas.--DidCORN la 2-a de novembro 2017, 10:15 (UTC)

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey[redakti fonton]

WMF Surveys, 18:41, 29 mar. 2018 (UTC)[Respondi]

Reminder: Share your feedback in this Wikimedia survey[redakti fonton]

WMF Surveys, 01:39, 13 apr. 2018 (UTC)[Respondi]

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey[redakti fonton]

WMF Surveys, 00:48, 20 apr. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton. Aristotelo estas havenda artikolo. Iam iu faris teknikajn ŝanĝojn en la blazono. Rezulte malaperis la redaktita enkonduko: Aristotelo estas greka filozofo ktp., kaj anstataŭe aperis aŭtomata enkonduko kiu tie aperas tute fuŝa. Ĉu iu povas solvi tiun fuŝaĵon? Estas dekomenca makulo en tre bonkvalita artikolo proponita al elstara statuso. Mi sendis tiun averton al la Teknikejo kaj krome al la nuraj du vikipediistoj kiuj intervenis en la artikolo post mi, nome DidCORN kaj RG72. Ĉu iu el vi scias ion pri tio? --kani (diskuto) 19:45, 29 apr. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton Kani. Jes mi vidis la problemon, ĝi ne originis de mi, sed eble de RG72, kiu aldonis a.K. en la informkesto, sed forlasante ĝin, tamen la problemo restis, do preter mia kompreno. Finfine ŝance Moldur (nia administranto?) solvis hodiaŭ la problemon. Do nun pli ol iam, mi subtenas vin, por ke via artikolo estu klasoto "Elstara".
Fakte, mi ne komprenas, kial la detaloj, kiuj aperas en la informkesto ne troviĝas en la fontoteksto--DidCORN la 29-a de aprilo 2018, 20:35 (UTC)

Saluton, amiko. Mi ankaŭ konsentas pri artikolo-ŝanĝo de nomo de Molaro (kemio) al Molumo, kiu estas pli teknika. Sed, ĉu vi kapablas ŝanĝi aŭtomate la 1016 artikolojn pri kemio kie aperas "Molara maso" al "Moluma maso". Claudio Pistilli (diskuto) 08:16, 2 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi elkore vin dankas. Claudio Pistilli (diskuto) 12:25, 2 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Etimologio[redakti fonton]

Kara amiko,

La Esperanta vorto "pluvo" tute ne "venas el la latina" ! Tiel Esperanto ne funkcias/estiĝis! Petro Hata (diskuto) 15:50, 24 dec. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi respondis, sed mi estas novulo en viki.... sed certe VI kapablas trovi mian reagon (verŝajne mia propra diskutpaĝo?) tie kie mi trovis vian reagon! Petro Hata (diskuto) 16:47, 24 dec. 2018 (UTC)[Respondi]

Internacia brakumtago[redakti fonton]

Did ĉe Internacia brakumtago vi korektis eraron pri la bildo sed restis laŭ mi nebonan/nebezonatan tekston "(ne plu videbla bildo pro ne publika rajto)". Ĉu ĝi vere estas necesa tie?
Mi plene konsentas pri la bilda problemo!
JabieroKubo (diskuto) 04:33, 17 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Jab, mi havis du alternativojn aŭ forstreki la parantezon, kiu rilatis al bildo aŭ kompleti ĝin, kiel mi faris. Mi egale ŝatas la du alternativojn. Se iu insistas, mi nuligos la komenton. DidCORN (diskuto) 09:10, 17 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono ĵus estis akceptita kaj venos la vico de la artikolo Aztekoj, kiu estis proponita en julio 2017. Do, preskaŭ dum du jaroj atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 10:02, 12 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono kaj Aztekoj estis akceptitaj kaj venos la vico de la artikolo Simone de Beauvoir, kiu estis proponita en januaro 2018. Do, preskaŭ dum unu jaro kaj duono atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 23:26, 30 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton kaj fortan ĉirkaŭbrakon. Viaj kunlaboraĵoj por la disvolvado de la Esperanta Vikipedio estas pli gravaj ol la kompreno de iu radikalo. Mi volas diri ke mi admiras viajn klopodojn kaj apogas viajn vidpunktojn (eĉ se mi ne konsentas kun ili). Ni kunigu niajn fortojn por igi Vikipedion grandan enciklopedion. Kaj se vi iam petos ke mi forlasu miajn kunlaboraĵojn ĉar ili ne estas taŭgaj, mi kun kordoloro respektos vin. Amike via Claudio Pistilli (diskuto) 11:20, 24 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Dankon pro viaj mesaĝoj kaj mi ree renovigas miajn dezirojn pri fido en niaj laboroj. Do, se la majoritato decidis la uzon de la di- radikalo, mi sekvos tiun orientiĝon. Amike via Claudio Pistilli (diskuto) 20:26, 24 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Pink Floyd[redakti fonton]

Saluton, mi finfine (eble) finis la artikolon pri Pink Floyd. Ne hezitu plibonigi ĝin, kaj komenti kaj ĉefe voĉdoni: Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj/Pink Floyd
Dankon!
--Baba79 (diskuto) 14:43, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Kunigenda, alinomenda[redakti fonton]

Saluton! Mi vidas, ke vi estas aktiva en la temo.

Mi ne trovis, kio estas la reguloj pri kunigendaj kaj alinomendaj artikoloj. Ĉu konkrete tiuj artikoloj necesas la voĉdonojn? Ĉu sufiĉas unu kontraŭanto ĉe la alinomendaj, ankaŭ ĉe kunigendaj por bari la agojn? --Crosstor (diskuto) 14:38, 16 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton kunlaboranto por plibonigi artikolojn pri nia Vikipedio ! Laŭ la reguloj de Vikipedio oni devas voĉdoni, ĉefe kiam la ĉefa verkisto de la artikolo ne donas sian opinion. Do devas esti majoritaton aŭ de Por-j aŭ de Kontraŭ-j. Sed pri la kunigendaj artikoloj ne estas multaj partoprenantoj, do sed se estas nur unu Por, kaj ne estas kontraŭdiro dum pli ol du semajnoj, eblas konsideri ke la ŝanĝo estas akceptita de la vikipedia komunumo. Aliflanke devus esti du Kontrau-j por bari la ŝanĝon, konsiderante, ke tiu kiu proponas la ŝanĝon estas Por. Tamen rimarku, ke mi ne estas administranto. DidCORN (diskuto) 16:19, 16 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton. Tiu artikolo estis proponita kiel Elstara artikolo en 2017, sed ankoraŭ ricevis nur du porajn voĉdonojn kaj neniun malporan. Eble vi iom kontribuis al ĝi. Se eblas, bv baloti por ke oni povu finigi la aferon. Dankon.--kani (diskuto) 21:28, 22 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Tamen mi ĵus konstatis, ke la baloto estas fermita, sed la plenumo ne estis farita. Do, mi demandis la respondeculon.--kani (diskuto) 23:40, 22 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
@kani Vi povas diri al la respondeculo, ke mi aprobas ĝian elstaran klasifikon.--DidCORN (diskuto) 09:10, 24 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Dankon.--kani (diskuto) 11:31, 24 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Alinomado[redakti fonton]

Estimata! Min surprizas ke vi movis paĝon Cirilo de Aleksandrio al Cirilo el Aleksandrio: "Pro neniu kontraŭulo dum unu semajno". Tio ja estas malvera, ĉar fakte mi esprimis mian kontraŭon. Mi rekomendas prefere alinomi la (malpli multajn) el-sanktulojn al de-sanktuloj (pli multaj kaj pli ĝeneralaj) ol inverse. - Sincere, Moldur (diskuto) 20:31, 10 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Estimata administranto. Mi bedaŭras ke mi ne vidis vian rimarbon pli frue, sed neniam tro malfrue por bone fari, pardonu al mi. Mi devas diri, ke la ŝanĝo de "de" al "el" ne estas mia persona sento. Mi vidis en la diskutpaĝo pri Gregorio de Nyssa [1] , ke "el" prefereblas kiam konsideratas la urbo aŭ la region el kie naskiĝs la homo, kaj de kiam konsideratas la urbo aŭ la regiono kie oficiis la homo. Mi pensis,ke estas pli precize diferencigi certajn kazojn, do uzi ĉi-tie pri Cirilo el Aleksandrio la prepozicion "el". Estus iu kazo, laŭ kiu Esperanto povas esti pli preciza ol aliaj lingvoj, pri kiuj la prepozicio "de" rilatas al iuj ajn kazoj. Mi ne do intensis ŝanĝi sisteme ĉiuj "de" al "el". Amike.--DidCORN (diskuto) 07:53, 11 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
En mia opinio, estas ĝuste la precizemo kiu fariĝas maloportuna. Multaj sanktuloj estas vaste konataj kun iu urbo, ekz-e Marteno de ToursLaŭrenco de Romo, sed la ekzaktan rilaton oni ofte ne konas. Ĉu mi skribu "el Tours", "el Romo"? Por tio mi bezonus unue esplori pli profunde esplori pri tiu homo, eĉ se mi nur volas preterpase mencii lin. Kun la sama prepozicio "de" ĉie, la nomoj estas pli facile uzeblaj. - Sincere, Moldur (diskuto) 08:19, 11 dec. 2020 (UTC) (ne administranto, nur vikipediano)[Respondi]
P.S. Post pripenso, tio tamen ne estos problemo en Vikipedio, se por ĉiu el-nomo ankaŭ ekzistas alidirektilo el la de-nomo. Tiel oni povas simple skribi pri Cirilo de Aleksandrio ankaŭ se la artikolo mem estas nomata Cirilo el Aleksandrio. - Moldur (diskuto) 09:20, 11 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Alinomado, denove[redakti fonton]

Estimata! Kiam vi proponas iun alinomadon, bonvolu skribi tion en la ĝenerala paĝo: Vikipedio:Alinomendaj artikoloj, kaj ne nur en la paĝo mem. Vi ja skribas "neniu kontraŭdiro dum unu semajno", sed probable multaj kolegoj eĉ ne vidis vian proponon kaj tial ne reagis. Bonvolu fari viajn proponojn pli videblaj antaŭ ol efektivigi ilin. Antaŭan dankon! - Sincere, Moldur (diskuto) 21:18, 19 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo[redakti fonton]

Saluton, DidCORN! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:15, 27 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Fakte mi ne prilaboris tiun temon, sed volis nur plenigi truon en la artikolo Lingvistiko kiu estis mia celo. Ankaŭ mi ne estas spertulo, kvankam mi iam studis tiun aferon, eĉ devige. Temas pri fako tre polemika, kiu postulas kompreneble disvolvigon pli ampleksan kaj profundan, sed almenaŭ jam estas la bazo. La kerno estas, ke infano lernas simplan strukturon, ekzemple "Mi trovis katon", kaj transformante (ŝanĝante) elementon, oni povas alveni al preskaŭ senfinaj paroltekstoj, ekzemple "Mi murdis katon", "Mi manĝis katon", "Mi murdis katon", "Mi murdis katon kaj raton", "Mi murdis katon kaj fuĝis", ktp., tiel oni pasas el simpla akuzativo al duobla akuzativo, el simpla frazo al duobla frazo ktp. Dankon pro la demando, ĉar tiel eĉ se mi ne fakas almenaŭ aldonis informeton al la artikolĝermo.--kani (diskuto) 12:25, 2 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton al Uzanto:Kani. Via lasta aldono al l'artikolo iomete klarigas la aferon. Dankon.--DidCORN (diskuto) 17:49, 2 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton, kara amiko. Bonvolu kontroli ĉu mi klarigis bone pri la uzo de la tabelo de indikiloj en la artikolo menciita de vi. Elkorajn dankojn. Claudio Pistilli (diskuto) 12:22, 26 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Kara Claudio. Mi dankegas vin pri viaj lertaj klarigoj. Elkore. DidCORN (diskuto) 13:16, 26 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Estas proponoj tie kiuj postulas balotadon, nome por Mil kaj unu noktoj, Modo, Mohamedo, Monarkio, Eŭropa Parlamento, Monto kaj Naturo. Mi kuraĝas ĝeni vin petante voĉdonon por almenaŭ kelkaj el tiuj proponoj, tiuj kiuj plej altiros vin, ne gravas ĉu pozitive aŭ male. Miaj intencoj estas: unue ke la decido estu pli kolektiva eble, kaj due ke la nombro de legindaj artikoloj estu pli multnombra ol tiu de elstaraj artikoloj, kiel necesa larĝa bazo por piramido. Dankon.--kani (diskuto) 16:36, 14 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Hello.

In case you know English and/or Spanish, can you update the chronology section of Vulkana erupcio de La Palma en 2021#Disvolviĝo by translating and adding from en:2021 Cumbre Vieja volcanic eruption#Lava flows and earthquakes/es:Erupción volcánica de La Palma de 2021#Erupción? The English and Spanish language articles are updated. No updates have been made in the Esperanto language article about the chronology of the eruption since 1 October. The volcano has not been active since 13 December.

Yours sincerely, 31.200.9.244 09:40, 23 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj[redakti fonton]

Kara, DidCORN, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj ;-)

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Proponoj por Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Lastajn tagojn akumuliĝis proponoj por Legindaj artikoloj parte pro ĝisdatigo de la listo. Tiel atendas via partopreno en la koncerna baloto Olimpiaj ludoj, Futbalo, Kastilio kaj Leono, Eiffel-Turo, Berlino, Sankt-Peterburgo, Moskvo, Pekino, Biciklo, Hundo, kaj Ĉevalo. Bonvolu viziti almenaŭ kelkajn el ili por legindigi kelkajn kun plej kolektiva partopreno ebla. Dankon.--kani (diskuto) 18:30, 13 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton, DidCorn. Mi nur nun vidis, kaj plenumis, vian peton de jam januaro 2021 interŝanĝi la titolojn de la nuna artikolo "Elektrocentralo" kaj pli vasta apartigilo pri la pli ĝenerala termino "elektrejo". Vi pravas. Bonvolu vidi ĉu vi povas ankoraŭ iom adapti la tekston al la novaj artikolaj titoloj. Sincere, ThomasPusch (diskuto) 09:02, 10 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton, amiko. Mi ĵus aldonis referencon al Elektrejo. DidCORN (diskuto) 17:59, 11 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Bone. ThomasPusch (diskuto) 23:36, 21 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Burokratoj[redakti fonton]

Saluton! Ĉu vi bonvolus partopreni en elekto de du novaj burokratoj? Taylor 49 (diskuto) 07:02, 17 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Ejo de la UK 1992[redakti fonton]

La Aŭstria Centro

Antaŭ kelkaj horoj vi en la nova artikolo kongresejo al foto de la Aŭstria Centro de Vieno, kie ankaŭ okazis la UK 1992, aldonis ligilon al la oficeja UN-urbeto "Internacia Centro de Vieno" (d:Q686431). Tio ne tute ĝustas, nur preskaŭ. La UN-Centro estas najbara al la Aŭstria Centro, sed ne estas ĝi! La kongresejo Aŭstria Centro (d:Q783476) nun ankoraŭ ne havas esperantlingvan artikolon, sed tamen rekomendindas ne miksi malsamajn instituciojn. Cetere: Ĉu vi interesiĝus verki tekstojn pri la UN-institucioj, kies nomoj ekde pli ol 10 jaroj ruĝas en listo de la teksto Internacia Centro de Vieno? ThomasPusch (diskuto) 22:58, 21 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Estimata. Mi rilatis la foton en l'artikolo pri kongresejo al la Internacia Centro de Vieno, ĉar tiu foto tute similas por mi al tiu de la Internacia Centro de Vieno. Sed se la UK92 okazis alie, kie? apude? Amike.--DidCORN (diskuto) 10:14, 22 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Post longa paŭzo mi revizitis vian diskutpaĝon: Se vi havas demandon konkrete al mi en via, iu alia persona aŭ artikola diskutpaĝo, bonas notis ŝablonon @ThomasPusch: antaŭ la noto - tiam vikipedio avertos min, kiam mi venontfoje ensalutas en vikipedion. Alikaze povos esti ke mi neniam vidos la noton. Nur se vi notas ion rekte en mia diskutpaĝo, la ŝavloneto ne necesas - tiam vikipedio ĉiukaze avertos min. Cetere dankon, ke vi hodiaŭ trovis kaj finpretigis mian teksteton "Le Pin". Mi pensas ke mi akcidente fermis la retkrozilan fenestron, antaŭ ol mi mem finpretigis la paĝon, kaj tial ĝi restis en tiu preskaŭpreta stato. ThomasPusch (diskuto) 20:17, 21 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Peto kunvoĉdoni[redakti fonton]

En la diskutejo pri eble forigendaj artikoloj diskutiĝis la bezono havi duan roboton kun administraj rajtoj, por forigi grandan kvanton da forigendaj tekstoj aŭ ĉi tie alidirektiloj, post decido de laŭorda diskuto, ĉar normala roboto ne rajtas forigi ajnan eron kaj administrantoj sen roboto bezonus tagojn da monotona forĵeto antaŭ ol la monto estus forigita. Mi publike petis LiMr, ĉu li pretus funkciigi sian roboton por tiaj petoj, sed ankoraŭ necesas voĉdoni pri tio, kaj la voĉdonon ĝis nun preskaŭ neniu atentis. Tial mi petas vin pripensi kaj kunvoĉdoni. Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 20:17, 21 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Vikivortaro[redakti fonton]

Saluton kara! Mi decidis kandidatiĝi kiel administranto je Vikivortaro. Vi povas esprimi vian opinion ĉi tie: [2] RG72 (diskuto) 12:37, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

RG72 jam delonge havas personan problemon pri mi tute nerilata al vikioj, kaj ripete tre agreseme atakas min: [3] neakceptebla kondutmaniero: Ĉu vi mem likvidos viajn vandalaĵojn ... Ĉu vi komprenas ke vandalismo estas punenda per forbaro?. Taylor 49 (diskuto) 23:58, 16 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi ne scias, ĉu vi legis mian lastan komenton en la pria diskuto ĉe Alinomendaj Artikoloj. Se ne, eble tio helpos klarigi mian agon, sed mi klarigos per aliaj vortoj ankaŭ ĉi tie.

Mi malfaris vian redakton tiel urĝe tial, ke ĝi miskomprenige metas vian preferatan terminon "arbarscienco" apud difinon el Lexicon Silvestre kiun Forstbirdo antaŭe enmetis. Sensuspekta leganto kredus, ke Lexicon Silvestre apogas vian preferon, kiam supozeble ĝi apogas "Arbara mastrumado" aŭ iu(j)n alia(j)n el la terminoj preferataj de Forstbirdo.

La nuna teksto ne reprezentas mian propran opinion, sed la redakton de Forstbirdo. Li ŝajne havas aliron al Lexicon Silvestre kaj ni ne. Tial mi pensas, ke estas plej prudente lasi lian tekston ĝis montriĝos, ĉu estas interkonsento por io alia. Nur li povas klarigi kial li kaŝis vian tekston anstataŭ forigi ĝin. Mi kompreneble ankaŭ estas frustrita, ke li ne klarigis pli eksplice ĝuste kiel tekstas en LS la kapvorto(j) de la citita difino.

Mi ne havas definitivan opinion pri la terminoj uzendaj en Vikipedio. Por tio mi atendas, almenau, pli klaran informon pri la uzo de LS. Mian provizoran opinion mi antaŭ longe skribis ĉe Alinomendaj Artikoloj: logike, estas oportune distingi arbarsciencon kaj arbaran mastrumadon, sed ne laŭ la difinoj, kiujn vi skribis. Arbarulo (diskuto) 23:18, 24 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi bedaŭras, ke vi taksas mian agadon ĉe "Alinomendaj artikoloj" malamika. Mi havas neniun kverelon kontraŭ viaj proponoj aŭ via konduto ĝenerale, nur rilate tiun unu disputon pri arbaraj fakoj. Se vi decidos rekomenci vian partoprenadon, laŭ mi vi estos bonvena. Arbarulo (diskuto) 03:03, 8 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Dankon pri via afabla esprimo por mi. Vi komprenas, ke mia decido ne estis kontraŭ vi persone. Se me rigardas la lastan proponon alinomendi artikolon laŭ evidenta ŝanĝo, pri kiu vi yesis, tuj reagis ulo por kontraŭdiri. Tiaj situacioj tro tedas min. Amike.-DidCORN (diskuto) 11:40, 12 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Thank you for being a medical contributors![redakti fonton]

The 2023 Cure Award
In 2023 you were one of the top medical editors in your language. Thank you from Wiki Project Med for helping bring free, complete, accurate, up-to-date health information to the public. We really appreciate you and the vital work you do!

Wiki Project Med Foundation is a thematic organization whose mission is to improve our health content. Consider joining for 2024, there are no associated costs.

Additionally one of our primary efforts revolves around translation of health content. We invite you to try our new workflow if you have not already. Our dashboard automatically collects statistics of your efforts and we are working on tools to automatically improve formating.

Thanks again :-) -- Doc James along with the rest of the team at Wiki Project Med Foundation 22:25, 3 feb. 2024 (UTC)[Respondi]