Uzanto-Diskuto:JaviRamosLab

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Uzanto-Diskuto:JabieroKubo)

Bonvenon de RG72[redakti fonton]

i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, JaviRamosLab!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 06:24, 14 apr. 2018 (UTC)[Respondi]

Dankon pro la vizito. Mi pretas kunlabori kaj diskuti pri kiu ajn problemo aŭ misfaro mia en vikipedio. Mi ne estas trolo nek volas troli!
JabieroKubo (diskuto) 21:58, 23 jul. 2018 (UTC)[Respondi]

BONVENON AL MIA DISKUTPAĜO[redakti fonton]

Ne timu ŝanĝi, korekti eĉ forigi miajn verkaĵojn.
Se vi informas al mi despli bone :).
JabieroKubo (diskuto) 21:58, 23 jul. 2018 (UTC)[Respondi]

Kontaktu min[redakti fonton]

Prefere kontaktu min per:
retpoŝto: co2mm@frcuba.cu
facebook:

  • @co2mm
  • www.facebook.com/javier.ramos.nistal

telegram: Jabiero
JabieroKubo (diskuto) 21:58, 23 jul. 2018 (UTC)[Respondi]

Infokesto radioamatorismo + ILERA[redakti fonton]

Mi volas kre(ig)i infokeston pri nia ŝatokupo sed mi ŝatus interkonsenti pri la bildo kaj la teksto. Laŭ mi la plej taŭga bildo estas la “internacia” logoon.
https://en.wikipedia.org/wiki/File:International_amateur_radio_symbol.svg

internacia logoo pri radioamatorismo

























Hans en sia diskutpaĝo proponis la suban logoon:

La logotipo de ILERA















Kaj la teksto povus esti:
Radioamatorismo
Mi ŝatas radioamatorismon.

Kaj eble ankaŭ io simila al la asocioj
https://eo.wikipedia.org/wiki/Ŝablono:Uzanto_UEA
sed uzanto ILERA

Ĉu iu povus helpi min?

JabieroKubo (diskuto) 19:22, 23 jul. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton! Mi ne komprenas, kial estas vertikala la Morse-aparato? --Crosstor (diskuto) 08:11, 4 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton @Crosstor:
Kion oni montras en la bildo fakte ne estas "Morse-aparato" (morse-aparto povus esti sendilo, ricevilo, radio, telegrafo...ktp.) sed ĝi vere estas "morsklavo" el kiuj ekzistas la jenaj:
  • Manklavo (malnova kaj malrapida) preskaŭ ĉiuj estas vertikalaj morsklavoj, tio signifas ke la movoj okazas vertikale (de la supro al la subon) angle Straight keys‎.
  • Duonaŭtomata klavo
  • Aŭtomata klavo
Tiuj 2 ĉiam estas horizontalaj, tio signifas ke la movoj okazas horizontale (de la dektro al la maldekstron [aŭ inverse laŭ agordo/prefero]).
iom klare ĉe artikolo Morsoklavo
En la komunejo estas sufiĉe multaj fotoj pri la temo kategorio:morsklavoj kvankam neniu animacio au video por kompreni la uzadon. En jutubo ja estas multaj videoj pri uzado de morsklavoj key Telegraph key ĉe YouTube.
Mi klopodos iom verki pri la temo en mia blogo radioamatoro.blogspot.com kaj tuj sciigos vin pri tio.
JabieroKubo (diskuto) 10:50, 4 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Dankon la informon, en tiu formo mi neniam aŭdis ĝin, kvankam mi estis telegrafisto, kiam mi estis soldato (1968-70).--Crosstor (diskuto) 11:13, 4 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. En Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj estas longa listo de artikoloj kiu atendas kategoriigon kiel leginda artikolo. Mi petos de vikipediistoj ke unu post unu oni balotu por aktualigi la liston. Ĉu vi bonvolas baloti ekzemple por Aŭgusteno de Hipono? Tio estos la komenco, sed vi povas jam baloti por ĉiuj en la listo.--kani (diskuto) 00:49, 9 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

@Kani:Mi ĵus legis plurajn kaj memvoĉdonis, mi nun atentas pri la paĝo tiel ke mi klopodos pli ofte viziti kaj voĉdoni! Krome mi plibonigas/os artikolon por iam proponi ĝin:) JabieroKubo (diskuto) 01:56, 12 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
Bonege. Estas ero en Vikipedio kie rimarkindas manko de administrantoj aŭ de administraj taskoj plenumitaj. Dankon.--kani (diskuto) 09:37, 12 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono ĵus estis akceptita kaj venos la vico de la artikolo Aztekoj, kiu estis proponita en julio 2017. Do, preskaŭ dum du jaroj atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 09:53, 12 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono kaj Aztekoj estis akceptitaj kaj venos la vico de la artikolo Simone de Beauvoir, kiu estis proponita en januaro 2018. Do, preskaŭ dum unu jaro kaj duono atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 23:25, 30 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
@Kani: mi jam favore voĉdonis pri Simone de Beauvoir. Mi rekomendas ĉiam aldoni en viaj komentoj la ligilon Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj! Dankon pro la daŭra laboro pri PLA. JabieroKubo (diskuto) 02:28, 1 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Do, mi ekigos kampanjon por akceptigi tiujn artikolojn kiel legindaj artikoloj, Kelkaj atendas dum pli ol unu jaro. Jen ili: Jorge Luis Borges, Baziliko Sankta Petro, Bildliteraturo, Bogoto, Ludwig van Beethoven, Brita imperio, George Byron, Bovo, Aŭgusto Cezaro, Johannes Brahms, Miguel de Cervantes, Winston Churchill, James Cook, Le Corbusier, Citrono, Diplomatio, Salvador Dalí, Marie Curie, Isabel la 2-a (Hispanio). Mi petas balotojn almenaŭ por kelkaj el ili.--kani (diskuto) 12:42, 24 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi ne scias prilabori tion.--kani (diskuto) 12:40, 18 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Telegram[redakti fonton]

Saluton, JabieroKubo. Mi vidis, ke vi hieraŭ kreis la ŝablonon {{Telegram}}. Ĉu vi ankoraŭ kreos por ĝi dokumentadon kaj intervikie ligos ĝin per vikidatuma ero laŭ VP:WD? --Tlustulimu (diskuto) 13:38, 7 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

@Tlustulimu: post iom da peno kaj kun helpo de @Robin van der Vliet: mi sukcesis krei la dokumentadon de {{Telegram}} kaj mi ligis al aliaj lingvoj. JabieroKubo (diskuto) 02:01, 8 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Pink Floyd[redakti fonton]

Saluton, mi finfine (eble) finis la artikolon pri Pink Floyd. Ne hezitu plibonigi ĝin, kaj komenti kaj ĉefe voĉdoni: Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj/Pink Floyd
Dankon!
--Baba79 (diskuto) 14:46, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

saluton de DJ4PG[redakti fonton]

mi longe ne vizitis tiun ĉi paĝon kaj ne respondis. Pardonon!!! Eĉ nun mi devas jam tuj fini, ĉar jam estas longe post meznokto: 05:10 loka tempo. Mi nepras do dormi urĝe. Ĝis! --Hans Eo (diskuto) 03:11, 9 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton JabieroKubo! Mi alinomis vian artikolon "Lito de interretaj ŝakserviloj" al: Listo de interretaj ŝakserviloj, ĉar temis pri evidenta tajperaro. --Dominik (diskuto) 03:43, 20 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

@Dominik: evidente estis eraro! Dankon pro la tuja korekto, tutcerte tio multe helpis. JabieroKubo (diskuto) 04:06, 20 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton. Ĉinio estas CHN, ne CHI, kio estas Ĉilio. Mi jam korektis tion en la 30-aj Ŝakolimpikoj. Amike.--kani (diskuto) 11:16, 29 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Dankon @Kani: post legado de la artikoloj hejme mi rimarkis ke fakte estas sama eraro en 30, 29, 33, 32, 36 kaj 35! Mi tuj korektas ĉion nun kiam mi havas retkonekton :) JabieroKubo (diskuto) 01:10, 1 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi korektis artikolon Vassily Ivanchuk, ĉefe posicio, kio ne ekzistas en Esperanto, sed pozicio, normale kun alia signifo, se ankaŭ tiu eblas.--kani (diskuto) 17:26, 19 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

Kaj mi jam nuligis Gata Kamsky, kiu nun estas alidirektilo; la iama materialo estas metita en la nova. Alia afero, kial ĉampionumo? Mi ĉiam vidis ĉampionecon, kvankam jam ĉampionumo estas komprenebla, do povus resti kaj eble oni uzu plej bone ĉampionecon. Eble vi povas demandi aliulon. Kvankam eble estas iu ŝakteknika diferenco inter ĉampionumo kaj ĉampioneco; tiuokaze mi silentu.--kani (diskuto) 20:51, 19 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
@Kani: Koran dankon, mi iom pli atentos pri pozicio! Tre bone ke vi ordigis Gata Kamsky, mi planas iom ampleksigi nun en la originala/ĝusta artikolo! JabieroKubo (diskuto) 21:03, 21 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

Ĉampionumo-ĉampioneco-ĉampionado[redakti fonton]

Saluton. Ankaŭ mi ne havas klara la argumentaron, sed mi preferas PIV kie aperas "ĉampioneco" anstataŭ ReVo. Aliflanke mi vidas, ke la uzado de "um" iomete ŝanĝas la signifon de la radiko, kiel en bierumi, kafumi, ventumilo, kolumo, plenumi ktp. La sufikso "ec" ŝajnas al mi pli proksima al la angla "-ship". Tamen pro tiom malmulte da diferenco kaj certeco en la elekto mi ne korektos plie tion.--kani (diskuto) 19:47, 23 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton. Laŭ mi la titolo devus esti Miĥail Ĉigorin, la alia estas la angla literumado kaj Tchigorin la franca. Por aliaj rusoj oni uzas la esperantan literumadon; rigardu Ĉajkvoskij, Dostojevskij ktp. Vi povas ankaŭ demandi iun rusan esperantiston. Se vi decidas pri alinomigo, ĉar vi estis la aŭtoro, vi mem rajtas fari tion.--kani (diskuto) 00:33, 27 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

@Kani: Fakte jes mi estis la aŭtoro, ĝi estis malgranda biografio pri grava ŝakisto, mi kreis ĝin baze kun la espero de ia plibonigo. Pri via propono mi plene konsentas kaj komprenas la argumenton por alinomigo Miĥail Ĉigorin (mi fakte petis alinomigon!). Ĉe via diskut-paĝo mi lasas pli longan liston kun similaj artikolojn, kiuj bezonas esperantigon! Mi rekte demandos en la telegrama grupo (https://xn--ako-jza.telegramo.org/) kaj ĉe yahoo-grupo pri tiaj temoj. Dankon pro la helpo JabieroKubo (diskuto) 01:44, 30 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi forigis el la artikolo pri Monda Ŝaka Ĉampionumo 1978 tion: Bizara ne ekzistas en esperanto sed mi ne trovis ĝustan vorton ☹ Tamen ja ekzistas, en PIV bizar/a. Strangefekta, malharmonie originala. Do, ĉio en ordo.--kani (diskuto) 20:07, 27 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

Dankon pro la korekto @Kani: mi vere ne trovis ĝustan tradukon aŭ alia maniero por diri tion kvankam mi estis iom pigra. Tial mi lasis la internan komenton! JabieroKubo (diskuto) 01:35, 30 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

Tri idiotoj[redakti fonton]

Saluton. Estas nekredeble kiel oni tiom malfacile povas elturniĝi en Vikipedio evitante la tutmondan eltrudon de la angla. Tiu filmo estas hindia filmo, tio estas en hindia lingvo, do ties titolo ne estas anglalingva. Tamen eĉ en la hindilingva versio la bildo estas de afiŝo en la angla lingvo. Kaj en neniu versio de mi vizitita estas la transkribo de la origina titolo al la latina alfabeto (la plej uzata en la mondo, krom en Esperanto). Tamen la titolo povus esti Tri idiotoj aŭ pli bone 3 Idiotoj, ĉar ja en la hindia versio oni divenas, ke oni uzas la ciferon. Kurioze, en la versio en urdua (pakistana) oni divenas, ke oni uzas ankaŭ la vorton idiot, tamen ne en la persa aŭ la araba, sed ja en multaj eŭropaj lingvoj kiel en rusa, pola, ukraina, bulgara, serba ktp. Iam mi legis, ke precize la uzado de tiu internacia vorto en interlingvaj kvereloj viditaj de la juna Zamenhof estis inspiro por la kreado de lingvo kiu uzu precize tiujn ripetitajn radikojn. Studenda.--kani (diskuto) 17:37, 15 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

@Kani: mi tuj rimarkis pri tia strangaĵo sed decidis lasi la titolon angle ĉar angle aperas en la plejmulto el la lingvoj (mi ankaŭ miras pri tio)! Al via komento mi aldonas ke mi spektis la filmon Esperante!!! ĉar iu subtekstigis ĝin :). Mia plano estis poste serĉi ligilon al ĝi ĉe opensubtitle kaj aldoni ĝin al la artikolo, se vi havas la tempon faru (per pli bona retkonekto mi faros). Dankon pro la evidenta alinomigo, ĉu ni faru? Mi estas por. 04:16, 17 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Traduko de ŝablonoj[redakti fonton]

Mi vidis, ke vi voĉdonis por la deziro de Traduko de ŝablonoj. Dankon!

Ŝajnas, ke vi erare voĉdonis tie dufoje. Ĉu vi bonvolas forigi unu voĉdonon? :) --Amir E. Aharoni (diskuto) 11:01, 16 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Dankon @Amire80: mi ĵus korektis la problemeton, mi esperas sukceson ĉar la ideo estas bonega 👍. JabieroKubo (diskuto) 16:54, 17 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Dankon! --Amir E. Aharoni (diskuto) 18:10, 17 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton kaj bonan novjaron. Nun nenio rilata al vikipediaj taskoj, sed nur kuriozaĵo. Jen artikolo kiu rilatas la naskon de gambito al iu historia ŝakisto el mia regiono, nome el Zafra, kaj hazarde jen vorto tute rilata al la historia ekonomio de Kubo. Jen la ligilo [1]. Ne reagu al mi pri teknikaĵoj, ĉar mi scias absolute neniom pri ŝako, nur kiel ĉiu peco rajtas moviĝi. Ankaŭ ne sentu vin devigata prilabori ion sur baze de tiu artikolo: mi sendas tion nur por via persona ĝuo, sed se tio utilos al vi por io, antaŭen.--kani (diskuto) 21:05, 31 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Wikipedia Asian Month 2020 Postcard[redakti fonton]

Wikipedia Asian Month 2020
Wikipedia Asian Month 2020

Dear Participants, Jury members and Organizers,

Congratulations!

It's Wikipedia Asian Month's honor to have you all participated in Wikipedia Asian Month 2020, the sixth Wikipedia Asian Month. Your achievements were fabulous, and all the articles you created make the world can know more about Asia in different languages! Here we, the Wikipedia Asian Month International team, would like to say thank you for your contribution also cheer for you that you are eligible for the postcard of Wikipedia Asian Month 2020. Please kindly fill the form, let the postcard can send to you asap!

  • This form will be closed at February 15.
  • For tracking the progress of postcard delivery, please check this page.

Cheers!

Thank you and best regards,

Wikipedia Asian Month International Team, 2021.01

Wikipedia Asian Month 2020 Postcard[redakti fonton]

Wikipedia Asian Month 2020
Wikipedia Asian Month 2020

Dear Participants and Organizers,

Kindly remind you that we only collect the information for Wikipedia Asian Month postcard 15/02/2021 UTC 23:59. If you haven't filled the Google form, please fill it asap. If you already completed the form, please stay tun, wait for the postcard and tracking emails.

Cheers!

Thank you and best regards,

Wikipedia Asian Month International Team, 2021.01

Mallokaj ŝablonoj - urĝa helpo bezonata nun![redakti fonton]

Kara Radioamatoro, antaŭ 3 monatoj vi subtenis la proponon pri mallokaj ŝablonoj. Danke al tio nia komunumo havis pli grandan pezon en decidado! Denove dankon! Sed daŭre ne klaras, ĉu mallokaj ŝablonoj estos kreitaj baldaŭ.

Tamen ni havas plian ŝancon!

Jam la 28-an de Julio 2021 je 15:00 UTK, do post malpli ol 1 tago, okazos konversacio pri la Jara plano 2021-2022 de la Fondaĵo Vikimedio (kiun ni petis pri prizorgo de kreo de mallokaj ŝablonoj). Tie ni povas montri, ke nia komunumo ja volas mallokajn ŝablonojn.

Nun via subteno esta aparte grava! (mi esperas, ke tio ĉi estas la lasta fojo antaŭ kreo de la sistemo, sed ni vidos) Por helpi al kreo de mallokaj ŝablonoj, bonvolu:

  1. retpoŝte demandi pri inkludo de mallokaj ŝablonoj en la Jara plano 2021-2022 (movementcomms(ĉe)wikimedia.org)
  2. laŭeble aliĝi kaj partopreni en la morgaŭa komunuma konversacio kaj tie subteni mallokajn ŝablonoj
    1. la diskutoj estos en la angla, sed vi eventuale povos peti parolon en Esperanto kaj tradukanton (mi partoprenos kaj povos traduki vin!)
    2. se vi ne volas prezenti voĉe, vi povos skribi en babilejo, precipe menciu la esprimon "Global templates", por ke homoj klare vidu

Se tio ĉi sukcesos, jam sekvan jaron ni havos trezoron da altkvalitaj ŝablonoj rekte ĉe niaj manoj! Sed tio nuntempe bezonas nian etan helpon ;-) --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:14, 27 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Dankon pro la atentigo @KuboF Hromoslav:, mi jam retpoŝtis kaj klopodegos partopreni (eble ne paroli) por apogi, laŭ mia kompreno oni uzos zoom, kiu estas blokita por Kubo, mi pere de VPN sukcesas uzi ĝin sed tre malbone. La temo Global templates por mi estas gravega kaj estu prioritatego en la plano de VM. Ni Puŝu kaj premu. -- Radioamatoro (diskuto) 05:54, 28 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Lastatempe mi klopodis plialtigi kvantan kaj kvalitan nivelojn de kelkaj el la mil havendaj artikoloj. Kelkaj el ili restas neatentitaj en listo de proponoj por estis akceptitaj en la listo de legindaj artikoloj, kiuj estas ne la unua, sed la dua kategorio post Elstaraj artikoloj. Por ĝisdatigi tion mi proponas vizitojn al almenaŭ kelkaj el tiuj ses artikoloj kaj partoprenu en la balotoj anoncitaj komence de la artikoloj. Temas pri Jane Austen, Lenin, Abraham Lincoln, Karolo Lineo, Fernão de Magalhães kaj Mekko. Jen varieco, por ke vi elektu vian preferatan temon, kaj ne forgesu, ke temas pri elekto de gravaj artikoloj, sendepende ĉu vi konsentas ideologie kun la temo. Dankon.--kani (diskuto) 12:29, 18 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Dankon. Mi faros la procezon por la aliaj artikoloj.--kani (diskuto) 01:55, 19 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
@Kani: faru, mi iom perdiĝas kaj krome tiuj paĝoj estas tro pezaj por mia malrapida konekto. Mi simple opinias ke oni ne devas atendi 4 monatojn por fini valotadon kun 3 aŭ pli da poraj voĉoj kaj evidente elstarinda artikolo, indus ankaŭ informi en la telegrama kanalo. Tre bone ke vi daŭre volontulas 🏆🏆🏆SUKCESOJN 🏆🏆🏆 -- Radioamatoro (diskuto) 02:06, 19 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Vi pravas. Tiu artikolo meritas kaj postulas plibonigon kaj ampleksigon kiel populara temo, maksimume ĉar temas pri unu el la mil havendaj artikoloj. Tamen preskaŭ ĉiu aktiva vikipediisto jam elektis sian propran agadsferon. Kaj mi same. Mi jam faris ĝeneralan laboron por plialtigi artikolojn al pli supra kategorio. Nun mi faras delonge lastan trairadon al la listo de pli ol 10 000 por plialtigi ilin al pli ol 30 000. Por trakti ĉiujn eblajn fakojn, mi agadas alfabetorde kaj tiel mi estas nun ĉe la artikoloj kiuj ekas per MO. Post malmultaj monatoj mi estos en la O. Sed jam oni povas entrepreni iniciatojn.--kani (diskuto) 11:14, 20 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

Kara @Kani nun mem mi partoprenas en la Amerika monato kaj poste mi tre probable daŭrigos mian laboradon ĉe VikiCitaro. Ĉiukaze mi ŝatus iom helpi viajn celojn ĉar ili ja estas gravegaj! Mi memoras ke iam mi vidis etaj artikolojn el tiuj listoj laŭ mia aĉa memoro RegeoBob Marley estis la plej malgranda preskaŭ artikoleto 😢😢😢. Krome ĝi estis fako pri, kiu mi tute ne spertas! Kiam vi alvenu al OM sciigu min sed vi memoras plezure mi kunlaboros ❤️💚 Radioamatoro (diskuto) 17:40, 20 okt. 2021 (UTC)[Respondi]
Ĉiuokaze la plej atentenda aro de artikoloj estas tiuj 39 el la mil Havendaj artikoloj em Kategorio:Havendaj artikoloj malpli grandaj ol 10 kB. Al menaŭ trarigardu la liston kaj se estas iu al kiu vi povos iomete kontribui, gratulon kaj dankon.--kani (diskuto) 19:46, 20 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

Viaj premioj de Amerika monato 2021[redakti fonton]

Bonvolu legi kaj respondi al retpoŝtaj mesaĝoj kun titolo "Gratulon al venko en Amerika monato 2021, Radioamatoro!" kaj "Gratulon al aldona premio en Amerika monato 2021, Radioamatoro!".

Por provizi al vi premiojn mi bezonas vian respondon kiel eble plej frue, plej malfrue lunde matene (UTK). Amike. --KuboF Hromoslav (diskuto) 11:45, 25 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Pluaj legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Nazia Germanio, Friedrich Nietzsche, Jawaharlal Nehru, Naciismo, Nederlando, Nigra maro, Federico García Lorca, Jean-Jacques Rousseau; kiel oni vidas, tre varia temogamo.--kani (diskuto) 23:52, 16 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

@Kani fakte mi jam voĉdonis por kelkaj sed daŭre legas la aliajn kiuj aspektas intersaj. Daŭre memorigu al mi pri la temo, dankon👍👍 -- Radioamatoro (diskuto) 18:27, 17 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Pluaj legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Nov-Zelando, Oceanio, Afriko, Azio, Eŭropo, Ĉinio, kaj Otomana Imperio; kiel oni vidas, gravaj artikoloj kaj tre varia temogamo, kie ĉefas geografiaj temoj. Dankon pro via kontribuo kaj pardonu pri miaj insistoj plialtigi la nombron de legindaj artikoloj.--kani (diskuto) 23:39, 6 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Dankon Kani mi rimarkis ke tre rapide oni akceptis ilin ĉiuj👍👍👍 kaj kun forta subteno. Mi daŭre atentas kaj subtenas legindaj artikoloj do senĝene informu min. Dankon pro viaj kontribuoj tiuteme. -- Radioamatoro (diskuto) 16:25, 10 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Tamen jam estas novaj kandidatoj. Nun vi povas esti la unua subtenanto. kani (diskuto) 16:30, 10 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Via redakto de Emma Goldman[redakti fonton]

Saluton Radioamatoro. Bonvolu ekspliki al mi kial vi renversis la paĝon? Eble vi deziris nur korekti la mortdaton, sed kial malaperi mian verkaĵon? Se vi faris eraron do BV korekti! Sj1mor (diskuto) 19:20, 26 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton Sj1mor ja prave, ial mi erare malfaris la antaŭan redakton dum la celo estis nur modifi 2 numerojn! Mi malfaris mian propran redakton kaj korektis la mortdaton! Dankon pro la kontrolo kaj atentigo. Radioamatoro (diskuto) 19:58, 30 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj[redakti fonton]

Kara, Radioamatoro, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj ;-)

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Proponoj por Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Lastajn tagojn akumuliĝis proponoj por Legindaj artikoloj parte pro ĝisdatigo de la listo. Tiel atendas via partopreno en la koncerna baloto Olimpiaj ludoj, Futbalo, Kastilio kaj Leono, Eiffel-Turo, Berlino, Sankt-Peterburgo, Moskvo, Pekino, Biciklo, Hundo, kaj Ĉevalo. Bonvolu viziti almenaŭ kelkajn el ili por legindigi kelkajn kun plej kolektiva partopreno ebla. Dankon.--kani (diskuto) 18:32, 13 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton. En la listo de verkoj de tiu verkisto aperas la vorto Luddqncejo; ĉu vere estas tio aŭ temas pri tajperaro? Amike.--kani (diskuto) 11:43, 21 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Ho prave @Kani, temas pri luddancejo (evidenta tajperaro).... mi kontrolos la liston ĉe MAS. Dankon pro la atentigo. Radioamatoro (diskuto) 17:08, 21 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi stulte eĉ ne komprenis kiu estis la tajperaro. Brakumon. kani (diskuto) 19:27, 21 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Burokratoj[redakti fonton]

Saluton! Ĉu vi bonvolus partopreni en elekto de du novaj burokratoj? Taylor 49 (diskuto) 06:56, 17 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton @Taylor 49. Mi klopodos rapide atenti pri la elekto de burokratoj, ĝi aspektas grava por nia vikio. Radioamatoro (diskuto) 07:15, 17 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Cele al ĝisdatigo de la paĝo Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj mi proponas al vi viziti ĝin kaj eventuale voĉdoni por iu(j) el la proponitaj artikoloj. Miaj preferataj kandidatoj estas jenaj: Kadavrogrifo, Reformacio, Registaro, Pano kaj Rejno. Sed estas ankaŭ aliaj. Oni povas elekti ene de ampleksa gamo; kelkaj atendas delonge. Dankon pro via komprenemo kaj eventuala partopreno.--kani (diskuto) 21:19, 8 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Elekto de nova administranto[redakti fonton]

La balailo estas simbolo de la administrantoj.

Saluton JaviRamosLab,
Mi ĵus kandidatigis Uzanto:Kani-n kiel administronton. Se vi havas tempon, bonvolu partopreni la elekton de la nova administranto ĉi tie: Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kani. En tiu paĝo, vi povas legi la kialojn de la kandidatiĝo. La kandidato jam akceptis la proponon de administrantiĝo.
Dankon kaj ĝis baldaŭ! Amike, — Super Nabla🪰 09:21, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Kara User:Super nabla Dankon pro la informo, kompreneble jam mi voĉdonis jese! -- Radioamatoro (diskuto) 00:21, 26 jul. 2023 (UTC)[Respondi]