Uzanto-Diskuto:Baba79

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu pli spertan uzanton fari tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo!

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  ~nmaia d 14:57, 18 maj. 2016 (UTC)[Respondi]


Wish you were here[redakti fonton]

Fakte mi agis en tiu artikolo laux mia memoro. Iam mi legis, ke temas ke Syd Barret mortis aux abandonis la grupon kaj al la restintoj mankis li.--kani (diskuto) 20:36, 24 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Aktualaĵoj[redakti fonton]

Saluton. Mi tute ne komprenas la frazon ne sukcesinte veki ĝin post tempo de memkonserva moduso.--kani (diskuto) 00:23, 18 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton Kani! Mi provis traduki la anglalingvan frazon: "NASA concludes the 15-year Opportunity Mars rover mission after being unable to wake the rover from hibernation." (legebla en la aktualaĵoj de la anglalingva vikipedio)--Baba79 (diskuto) 20:12, 18 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

"NASA finigis la 15-jaran vehiklo-mision Oportuno Marso post malkapabli eligi la vehiklon el vintrigo." Mi supozas. Mi ne estas spertega tradukisto, sed faras mian eblon.--kani (diskuto) 22:58, 27 feb. 2019 (UTC)[Respondi]
Anstataŭ ne sukcesinte veki ĝin post tempo de memkonserva moduso, mi preferus ne sukcesinte startigi ĝin post tempo de memkonserva maniero. Kompreneble estas ĉiam multaj eblaj tradukoj. Tamen la vorto moduso tute ne ekzistas en Esperanto kaj ankaŭ modo ne eblas ĉar estas tute alia afero.--kani (diskuto) 17:33, 28 feb. 2019 (UTC)[Respondi]
Jes, reĝimo kaj restartigi estas bonegaj solvoj.--kani (diskuto) 20:30, 28 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

162173 Ryugu : Oni Konsentas[redakti fonton]

Sama laboro kiel pri 101955 Bennu (162173 Ryugu kaj 101955 Bennu havas similajn formojn, ambaŭ estas malkovritaj de LINEAR, estas potence danĝeraj objektoj, ŝajnas esti rubamasoj kaj estas suĉotaj de kosmosondiloj...) Mi faru ĝin.

Mia venonta laboro estos 65803 Didimo, keis sateliton kosmosondilo provos alfrapi kaj deviigi. https://www.futura-sciences.com/sciences/actualites/asteroides-mission-dart-nasa-veut-devier-asteroide-67850/

Jean-François Clet (diskuto) 18:49, 27 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Administranta baloto[redakti fonton]

Saluton kara! Eble vi rimarkis Uzanto:LiMr, kiu permane kaj pere de sia roboto faras grandan pliordigan kaj unuecigan laboron. Nun li kandidatis kiel administranto por labori pli efike. Se vi deziras subteni lin aŭ esprimi vian opinion, bonvenon al la respektiva paĝo.RG72 (diskuto) 10:25, 6 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. En Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj estas longa listo de artikoloj kiu atendas kategoriigon kiel leginda artikolo. Mi petos de vikipediistoj ke unu post unu oni balotu por aktualigi la liston. Ĉu vi bonvolas baloti ekzemple por Aŭgusteno de Hipono? Tio estos la komenco, sed vi povas jam baloti por ĉiuj en la listo.--kani (diskuto) 00:43, 9 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Dankon.--kani (diskuto) 15:16, 10 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono ĵus estis akceptita kaj venos la vico de la artikolo Aztekoj, kiu estis proponita en julio 2017. Do, preskaŭ dum du jaroj atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 09:59, 12 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton. Vi pravas. Tio devus esti farita. Mi supozas, ke mankas administrantoj. Foje mi faras tion, sed mi dubas ĉu mi rajtas fari tion. Do, mi faru. Tamen tio estis haltigita pro unumonata dumkongresa foresto kaj kroma tempo por nefaritaj taskoj. Nu, jen al tio. Dankon.--kani (diskuto) 12:23, 24 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Do, mi ekigos kampanjon por akceptigi tiujn artikolojn kiel legindaj artikoloj, Kelkaj atendas dum pli ol unu jaro. Jen ili: Jorge Luis Borges, Baziliko Sankta Petro, Bildliteraturo, Bogoto, Ludwig van Beethoven, Brita imperio, George Byron, Bovo, Aŭgusto Cezaro, Johannes Brahms, Miguel de Cervantes, Winston Churchill, James Cook, Le Corbusier, Citrono, Diplomatio, Salvador Dalí, Marie Curie, Isabel la 2-a (Hispanio). Mi petas balotojn almenaŭ por kelkaj el ili.

Etosmuziko[redakti fonton]

Saluton. Mi ŝanĝis Ambientmuziko (tio restas kiel alidirektilo) al Etosmuziko. Mi scias ke internacia termino ambient povus iĝi ambiento, ambjento aŭ resti kiel ambient; antaŭ la dubo, mi sentis, ke tre uzata radiko estas etoso. Se vi ne konsentas, simple oni povas nuligi la ŝanĝojn.--kani (diskuto) 15:16, 10 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Vi pravas, mi faros.--kani (diskuto) 14:59, 11 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
Farite.--kani (diskuto) 15:02, 11 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Marso kiel leginda artikolo[redakti fonton]

Saluton Baba! Antaŭ jaro proponis, ke la artikolo Marso (planedo) ne plu estu leginda. Fakte, por tia propono indas krei ankaŭ balotpaĝon. Tiun antaŭnelonge kreis Kani kaj nun vi estas bonvena esprimi vian opinion en Vikipedio:Ne plu legindaj artikoloj/Marso (planedo). Amike. --KuboF Hromoslav (diskuto) 09:19, 25 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

We sent you an e-mail[redakti fonton]

Hello Baba79,

Really sorry for the inconvenience. This is a gentle note to request that you check your email. We sent you a message titled "The Community Insights survey is coming!". If you have questions, email surveys@wikimedia.org.

You can see my explanation here.

MediaWiki message delivery (diskuto) 18:48, 25 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Mi vidis, ke vi fermis balotojn pri proponoj por legindaj artikoloj. En tiu listo restis du malnovaj proponoj, nome Aŭstrio kaj Bogoto ŝajne fermeblaj. Nun pro nova sistemo de Artikolo de la Monato necesos novaj artikoloj. Laŭ la regularo oni postulas, ke ili estu aŭ Elstaraj aŭ Legindaj, kaj la nombro de legindaj fakte malaltas kompare. Ĉu vi ŝatus fermi tiujn por ke ili povu estis proponitaj por ADLM? Dankon.--kani (diskuto) 23:35, 26 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi aldonis la markitajn mankojn, do Aŭstrio kaj Bogoto povas esti legindigitaj.--kani (diskuto) 12:59, 27 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Dankon.--kani (diskuto) 18:05, 28 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Ĉefpaĝo[redakti fonton]

Kara, mi vidis ke antaŭ tri semajnoj en la ĉefpaĝa ĉapitro pri novaĵoj vi aldonis indikon kaj bildon pri ĉina kosmosondilo pinjine nomata Chang-e 5, kion vi esperantigis al "Ŝange". Kial? Ĉu ne laŭ pinjino pli ĝustus komenci la vorton per Ĉ? Kaj eble bonus lasi la dividilon inter "ĉang" kaj "e", por montri ke ne temas pri normala esperanta vorto en adverba formo, kiu libere ebligus pliajn (plene sensencajn) vortojn kiel "ŝango", "malŝango", "ŝangeto", "ŝangi", "ŝanga" ktp... (Flanke kompreneble bedaŭrindas ke ankoraŭ ne ekzistas e-lingva artikolo nek pri la serio de kosmosondiloj nek pri la diino.) Sincere ThomasPusch (diskuto) 23:21, 5 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Eble tio devenas de traduko, sed pri tio mi ne certas. Tamen la ideon mi komprenas. "En lando kun tiom komplika situacio en la internacia konsidero (??) kaj especiale (??) kun proksimaj landoj kaj aliaj potencoj, ludas gravan rolon la Ministerio de Eksteraj Aferoj." Eble la ne sufiĉe klarigita koncepto estas la "internacia konsidero". La ĝenerala ideo estas ke partikulare en Israelo la eksterlandaj aferoj estas pli komplikaj, tiklaj, necesaj, problemigaj ktp., ol en aliaj landoj kun pli pacaj ĉirkaŭoj, ekzemple en Finlando, Aŭstrio, Urugvajo ktp. Tio plej gravas rilate al najbaraj ŝtatoj, same kiel al potencoj tre utilaj por Israelo, kiel Usono, eble Rusio aŭ Eŭropa Unio, Turkio ktp.--kani (diskuto) 17:46, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi ne kontraŭas esperantigon de propraj nomoj, partikulare se ili venas el nelatinalfabetaj lingvoj, kiel estas tiu. Tamen mi vidas en la listo de lingvoj, ke nur la litova esperantigas tiun. Tiel oni devus uzi ankaŭ la pli internacian nomon Chloé Zhao almenaŭ kiel alidirektilo, sed mi ne kreis ĝin ĉar eble vi povas rekonsideri la aferon kaj reveni al tiu nomo kiel titolo. Ĉiuokaze mi ne komprenas kiel oni esperantigus la unuan vorton kaj ne la duan, kiu devus esti Ĵao aŭ io tia.--kani (diskuto) 11:41, 5 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Via komento igis min detale legi la artikolon pri Pinjino, kaj mi ĉi-tie malkovris ke la fonemo "zh" fakte prononciĝas "ĝ". Mi do ŝanĝos la titolon al "Kloeo Ĝao" kaj kreos alidirektilon el "Chloé Zhao". Dankon!

Aktualaĵoj[redakti fonton]

Saluton. Mi precizigis aktualaĵon per informo kiu aperas kiel grava en diversaj komunikiloj, kaj vi forigis ĝin. Mi plue precizigis kaj aldonis (kaŝite) unu el la centoj da eblaj fontoj; mi esperas, ke tio ne rezultos en redaktokonflikto. Mi komprenas, ke la afero postulus apartan artikolon, sed nun mi ne havas tempon por tio, ĉar ĉiutage la afero bedaŭrinde malboniĝas.--kani (diskuto) 11:55, 17 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Bonege --Baba79 (diskuto) 13:53, 17 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Dankon pro la daŭra plivastigo kaj plibonigo de tiu artikolo! --KlausLeith (diskuto) 18:59, 20 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Ne dankinde! --Baba79 (diskuto) 07:10, 21 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Lastatempe mi klopodis plialtigi kvantan kaj kvalitan nivelojn de kelkaj el la mil havendaj artikoloj. Kelkaj el ili restas neatentitaj en listo de proponoj por estis akceptitaj en la listo de legindaj artikoloj, kiuj estas ne la unua, sed la dua kategorio post Elstaraj artikoloj. Por ĝisdatigi tion mi proponas vizitojn al almenaŭ kelkaj el tiuj ses artikoloj kaj partoprenu en la balotoj anoncitaj komence de la artikoloj. Temas pri Jane Austen, Lenin, Abraham Lincoln, Karolo Lineo, Fernão de Magalhães kaj Mekko. Jen varieco, por ke vi elektu vian preferatan temon, kaj ne forgesu, ke temas pri elekto de gravaj artikoloj, sendepende ĉu vi konsentas ideologie kun la temo. Dankon.--kani (diskuto) 22:32, 18 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Eŭropa Unio[redakti fonton]

Gratulon pro la bonega laboro.--kani (diskuto) 00:04, 24 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Multe dankon, mi ne finlaboris. Mi nuntempe bluigas ligilojn, kaj plue restas farendaĵoj por reorganizi kaj kompletigi la finon de la artikolo.--Baba79 (diskuto) 10:03, 24 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Aktualaĵoj[redakti fonton]

Saluton. Mi vidas, ke vi partoprenas en la redaktadon de tiu fako de la Ĉefpaĝo, dankon pro tio. Antaŭ kelkaj malmultaj jaroj oni voĉdonis ŝanĝon de la tiama aspekto de la paĝo por plinovigi ĝin kaj oni akceptis tiun kiu nun videblas. Tiam oni proponis la tutan enhavon kaj ne la lokon de ĉiu el la ses fakoj. Krom komentoj, la voĉdonado estis decidita grandparte per la voĉdonoj de vikipediistoj kiuj apenaŭ kunlaboris/as en la projekto; eble kelkaj tute neniom partoprenis post voĉdoni tion. Mi iam proponis, ke oni metu la fakon Aktualaĵoj en la supra strio por ke ĉiu kiu venu, ĉefe novuloj, al la Ĉefpaĝo vidu, ke Vikipedio estas freŝa afero kaj ke ĉiutage aperas novaĵoj. Tiel okazas (en unua aŭ dua rango) ĉe ĉefaj vikipediaj versioj, kiel la angla, sveda, germana, franca, rusa, hispana, kaj pola. Tiuj komentoj estis neatentitaj. Pasis la tempo kaj mi vidas, ke nun eble estas nova momento por rekomenci la aferon. Mia persona propono estus interŝanĝi la fakon Aktualaĵoj kun la fako Enkonduko, kiun neniu legas se rigardi la agadon de novuloj al kiuj estas celita la menciita fako. Tamen aliajn proponojn mi bonvenigus, se temas pri suprenigi ion ĉiutagan kaj malsuprenigi la fakon Enkonduko. Mi atendas kaj esperas vian reagon kaj tiam ni povos proponi ŝanĝon ĉefe se ni povos altiri iun administranton.--kani (diskuto) 11:33, 16 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton, mi plene konsentas! --Baba79 (diskuto) 13:27, 16 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Pluaj legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Nazia Germanio, Friedrich Nietzsche, Jawaharlal Nehru, Naciismo, Nederlando, Nigra maro, Federico García Lorca, Jean-Jacques Rousseau; kiel oni vidas, tre varia temogamo.--kani (diskuto) 23:51, 16 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Januaraj legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Ovidio, Oceano, Pandemio, Giovanni Pierluigi da Palestrina, Interna milito, Johano Keplero, kaj Partenono; kiel oni vidas, gravaj artikoloj kaj tre varia temogamo. Dankon pro via kontribuo kaj pardonu pri miaj insistoj plialtigi la nombron de legindaj artikoloj.--kani (diskuto) 13:49, 11 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Franclingva paĝo pri "Raporto Grin" bezonas plibonigon[redakti fonton]

Baba79, vi kaj Kani estas eble la plej aktivaj kreantoj kaj plibonigantoj de vikipediaj artikoloj, kiujn mi konas#). Ĉu vi povus helpi je plibonigado de franclingva artikolo? https://fr.wikipedia.org/wiki/Rapport_Grin (Tie oni plendas pri manko de fontindikoj. Pri la plendoj mi eksciis per mesaĝo en la diskutlisto UEA-membroj https://groups.io/g/uea-membroj/message/2772) Se jes, antaŭdankon! -- KlausLeith (diskuto) 21:39, 26 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi provos, sed ne promesas limdaton... Tempo ade mankas al mi... Amike--Baba79 (diskuto) 15:41, 28 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton kaj dankon pro la kontribuo tiucele. Mi metas averton pri legindeco fine de la artikoloj kaj ne komence, sed pri tio mi ne scias ĉu estas regulo aŭ almenaŭ ofta tendenco. Plej necese estas la lasta demarŝo, nome meti ilin ĉe Vikipedio:Legindaj artikoloj. Tion mi jam faros.--kani (diskuto) 22:57, 10 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Bone, dankon! Baba79 (diskuto) 08:46, 11 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton. "5000-soldataj komuna armeo" estas gramatike erara. Kiu estas la nomo de la plurala adjekto? Evidente armeo, do soldata, same kiel dek-kolona portiko, mil-metra rojo ktp.--kani (diskuto) 23:19, 23 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Tute prave. Baba79 (diskuto) 11:24, 24 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Universitatoj en Arizono[redakti fonton]

Saluton.

Mi timas, ke vi estis konfuzinta la Ŝtatan Universitaton de Arizono (en:Arizona State University) en Tempe (Arizono) kun la Universitato de Arizono (en:University of Arizona) en Tucson (Arizono).

--Jean-François Clet (diskuto) 07:32, 29 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Ve! vi pravas, mi eraris. Sed la universitato de Tucson ne havas rilatan esperantan artikolon: cxu vi intencas krei gxin? Baba79 (diskuto) 12:21, 29 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Sondiloj kaj Teleskopoj[redakti fonton]

Saluton tre estimata samideano Vi tiom bone faris pri la artikolo de James Web spaca teleskopo al profesia nivelo. Ĉar Esperanto estas relative tiom malriĉa je scio pri teknologio kaj moderna esplorado, mi interesiĝas se eblas instigi kaj peti vin krei novan artikolon en la sama fako, sed pri la sondilo Parker. Laŭ mia humila takso ambaŭ sondiloj kaj misioj estas avantgardaj de spac-eksplorado. EStas la Teleskopo Event Horizon, la sondilo Parker al la Suno, la sondilo al merkuro, BepiColombo, aŭ la misioj la Marso.

Mi deantaŭe dankas vin Sj1mor (diskuto) 07:45, 10 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Dankon, mi ĝojas ke vi ŝatas la artikolon pri JWST. Mi ja intencis plue redakti pri astronomio kaj kosmesplerado, sed nuntempe redaktadas pri la nuna milito en Ukrainio kaj pri la Eŭropuniaj institucioj. Eble mi verkos pri Parker kaj BepiColombo, sed promesas nenion... Kial vi mem ne planas redakti ilin?
Amike --Baba79 (diskuto) 09:41, 10 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj[redakti fonton]

Kara, Baba79, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj ;-)

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Instituto por la Espolorado pri Milito[redakti fonton]

Saluton. Bv korekti tion, ĉu ne? Ne kuru, kurulo pro via propra plezuro.--kani (diskuto) 14:44, 7 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton Kani. Mi ne komprenas kion vi signifis...??
Amike Baba79 (diskuto) 13:20, 8 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Ĉu Espolorado aŭ Esplorado? kani (diskuto) 22:42, 8 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Oh! Ridinde estas, ke ecx post rekontrolo mi ne vidis tiun tajperaron. Mi korektos. Dankon pro via atento! Baba79 (diskuto) 08:19, 9 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Proponoj por Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Lastajn tagojn akumuliĝis proponoj por Legindaj artikoloj parte pro ĝisdatigo de la listo. Tiel atendas via partopreno en la koncerna baloto Olimpiaj ludoj, Futbalo, Kastilio kaj Leono, Eiffel-Turo, Berlino, Sankt-Peterburgo, Moskvo, Pekino, Biciklo, Hundo, kaj Ĉevalo. Bonvolu viziti almenaŭ kelkajn el ili por legindigi kelkajn kun plej kolektiva partopreno ebla. Dankon.--kani (diskuto) 18:40, 13 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Proponoj por Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Lastajn tagojn akumuliĝis troaj proponoj por Legindaj artikoloj kaj estis ioma ĥaoso inter du listoj; nun mi aranĝis la liston. Tiel atendas via partopreno en la koncerna baloto Sporto, Bestoj, Fajro, Mamuloj, Blankkapa maraglo, Mezepoko, Ponto, Muta cigno, Griza ansero, Albert Einstein, Alpoj, Dompasero kaj Portugalio. Bonvolu, kiam eblos, viziti almenaŭ kelkajn el ili por legindigi kelkajn kun plej kolektiva partopreno ebla. Dankon.--kani (diskuto) 13:12, 23 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Nova aspekto[redakti fonton]

Saluton. Mi estis surprizita per la nova aspekto de Vikipedio, Eble tio plaĉos al kelkaj, sed al mi plaĉas nek la malavantaĝoj nek la maniero per kiu oni decidis tion, ĉu demokrate? Kia demokratio? Mi bedaŭras, ke tio estos la lasta frapo en la maniero kiel homoj kiuj ne tiom laboras decidas gravajn aferojn, ekzemple la ĉefpaĝon iam. Mi estis kontenta esti (aparte kun vi) kunlaboranto dum jaroj, sed mi timas, ke se tio ne retroiros, mi ĉesos miajn laborojn en Vikipedio. Tiam mi publikigos liston de miaj taskoj: eble iu decidinto entreprenos ilin. Bonan sorton. kani (diskuto) 22:09, 24 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Vladimir Kara-Murza[redakti fonton]

Mi ĵus vidis ke mi iom rapide kreis mian novan, aktualan paĝon pri Vladimir Kara-Murza kaj pensis ke bonus enmeti ligilon al la teksto Invado de Rusio en Ukrainion (2022)... sed mi tiam vidis ke vi havis ekzakte la saman ideon. Perfekte! ThomasPusch (diskuto) 19:46, 22 apr. 2023 (UTC)[Respondi]