Dompasero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dompasero
Bildo de vir-dompasero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paseredoj Passeridae
Genro: Pasero Passer
Specio: Dompasero Passer domesticus
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Passer domesticus

Linnaeus 1758

La dompasero (passer domesticus) estas birdospecio el la familio de paseredoj kaj plej verŝajne la plej konata birdo en multaj landoj de la mondo. Ĝia vivo estas tre ligita kun la vivo kaj aktivado de homo. Origine birdo de stepoj, ĝi verŝajne koloniis homajn loĝejojn antaŭ kelkaj jarmiloj kaj troviĝas ĉie kie loĝas homoj, sed ne estas la ununura paserospecio kiu loĝas ĉe homoj. En iuj lokoj ĝi estas tre kutima. La plumaro estas ĝenerale brungriza.

Troviĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas palearktisan tipon de disvastiĝo. Homoj intence aŭ hazarde disvastigis la birdon preskaŭ tra la tuta mondo. Ĝia areo senĉese ŝanĝiĝas, tial la limoj inter natura kaj home enportita disvastiĝo de birdo ne ekzakte klaras. Devena troviĝo eblas en stepa areo de Meza Azio. Ĝi loĝas nature en tuta Eŭropo kaj ĉefe en la mediteranea regiono, Nordokcidenta Afriko, ĉe la rivero Nilo, en Okcidenta Azio, Barato, suda Siberio ĝis Pacifiko kaj en norda Ĉinio, dum kiel enportita specio ĝi nuntempe vivas ankaŭ en Ameriko, Aŭstralio kaj Nov-Zelando.

Sur ĉi tiu teritorio ĝi kreas kelkajn subspeciojn. Ĝi estas proksime ligita kun la hispana pasero, kun kiu ĝi kreas hibridojn. Sur parto de la teritorio de la specioj, tiuj birdoj vivas en miksitaj populacioj. En Hispanio kaj Bulgario la specioj vivas aparte ekologie kaj genetike. En Italio hibrido inter dompasero kaj hispana pasero estas pritaksita kiel sendependa specio - itala pasero. Ĝi principe estas nemigra birdo, sed iuj populacioj en Azio dum vintro migre ŝanĝas sian vivejon . Simile kiel ĉe aliaj paseroj, oni povas trovi ilin precipe ĉe homaj loĝejoj, bienoj, agrikulturaj konstruaĵoj ktp., sed dompaseroj povas nesti ankaŭ en arbokronoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Klaraj diferencoj inter masklo kaj ino: tiu masklo klare montras brunajn nukoflankojn, nigrajn gorĝon kaj traokulan areon kaj ruĝecajn ŝultrojn

La birdo aspektas grandega en komparado kun aliaj kantbirdoj de simila grandeco. Ĝi havas grandan kapon kaj bekon. La specio estas evidenta kazo de seksa duformismo, do koloro de ino kaj malino malsamas.

La dompasero estas diketa birdo,[1] tipe ĉirkaŭ 16 centimetrojn longa,[2] kun mezuroj de 14 ĝis 18 cm. Ĝi havas grandan rondoforman kapon, mallongan voston kaj fortikan bekon.[1] Laŭ peso la dompasero ĝenerale gamas de 24 ĝis 39.5 g[3] kaj mezaveraĝas ĉirkaŭ 30 g. La enverguro mezaveraĝas ĉirkaŭ 21 cm. La pezo varias laŭ sekso, inoj estas iom malpli grandaj ol maskloj.[3] Pli junaj birdoj estas pli malgrandaj, maskloj estas pli grandaj dum vintro, kaj la inoj estas pli grandaj dum la reprodukta sezono.[4] Inter kaj ene de subspecioj, estas plia variado baze sur latitudo, altitudo, klimato kaj aliaj mediaj faktoroj, laŭ biologiaj reguloj, ekzemple laŭ la regulo de Bergmann.[4][5][6]

La plumaro de la dompasero montras ĉefe diferencajn nuancojn de griza kaj bruna. Ambaŭ seksoj diferencas, kaj inoj kaj junuloj estas ĉefe sablokoloraj, dum la masklo estas markata de riĉaj koloroj.[7] La masklo estas pli sablokolora en freŝa nereprodukta plumaro, kun sablokoloraj pintoj en multaj plumoj. La kovovestaĵo montras brilajn markojn de bruna kaj nigra, inklude nigran makulon en gorĝo kaj supra brusto kiu ŝanĝiĝas kaj nuanciĝas je etaj striecoj ĉefe ĉe brustoflanko, kaj en kelkaj landoj nomiĝas "salivtuko", “antaŭtuko” aŭ "identigilo".[8] Tiu makulo estas varia laŭ larĝo kaj ĝenerala grando, kaj kelkaj fakuloj sugestis, ke tiuj makuloj markas socian statuson aŭ fizikan staton, hipotezo kiu kialis amason de studioj, kiuj je la fino montris nur ke la makuloj pligrandiĝas laŭaĝe.[9]

Klaraj diferencoj inter masklo kaj ino: tiu ino estas multe pli sablokolora kaj senmarka ol masklo, dum hela superokula strio karakteras

En reprodukta plumaro, la maskla krono grizas. Supro de korpo estas bruna kun malhelaj al nigraj strioj kaj blanka rimarkinda strio en ŝultro, dum malsupra dorso, pugo kaj subvosto estas grizbruna dum la supra vosto estas pli malhela; la subo estas griza.[10] Grizaj vangoj apartigitaj de malhelgriza krono per malhela strio iranta de beko tra okulo, kiu poste plivastiĝas kiel tre bruna makulo sur nuko kaj supra parto de kolo kaj eĉ iomete al kolflanko, preskaŭ ekĉirkaŭante la grizan vangon; la kolo esta helgriza al blankeca. Beko dum nestumado estas nigra, alie griza. Piedoj brunaj, flavecaj aŭ rozecaj. La ino estas multe malpli senkolora kaj senmarka: ne havas nigron en kapo nek en gorĝo, nek grizan kronon kaj ties supraj partoj estas malhel- , helbrun- kaj grize striecaj.[11] La vango, kapo kaj nuko estas helbrunaj. Tra okulo iras pli hela strieto. Idoj estas kolorigitaj kiel plenkreskuloj, pli brunaj ol inoj, kaj blanko estas anstataŭata de sablokolora; la beko estas rozkolora ĝis flavasablokolora.[11]

La ĝenerala koloro estas kamufleca.

Estas iome da variado en la dekdu agnoskitaj subspecioj de la dompasero . Tiuj subspecioj estas dividataj en du grupoj, la grupo indicus de orientaj birdoj, kaj la grupo domesticus de la palearktisaj birdoj. Birdoj de la grupo domesticus havas grizajn vangojn, dum la birdoj de la grupo indicus havas blankajn vangojn kaj brilan koloron en krono, pli malgrandan bekon kaj pli longan “antaŭtukon”.[12] La subspecio Passer domesticus tingitanus diferencas iom el la nomiga subspecio, escepte en la reprodukta plumaro de la masklo, kie la kapo estas punkteca je nigro kaj la subaj partoj estas pli palaj.[13] P. d. balearoibericus estas iom pli pala ol la nomiga sed pli malhela ol P. d. bibilicus.[14] P. d. bibilicus estas pli pala ol plej parto de subspecioj, sed havas la grizajn vangojn de la grupo domesticus. La simila P. d. persicus estas pli pala kaj malgranda, kaj la P. d. niloticus estas preskaŭ identa sed pli malgranda.[13]

El la subspecioj de la malpli teritorigranda grupo indicus, P. d. hyrcanus estas pli granda ol P. d. indicus, P. d. bactrianus estas pli granda kaj pala, P. d. parkini estas pli granda kaj malhela kun pli da nigro en brusto ol ĉiu ajn alia subspecio, kaj P. d. hufufae estas pli pala.[13][15][16]

La dompasero povas esti konfuzata kun kelkaj el aliaj semomanĝataj birdoj, sed ĉefe kun ties parencoj en la genro Passer. Multaj el tiuj parencoj estas pli malgrandaj, kun aspekto pli pura, kiel ĉe la Moaba pasero.[17] La senkolora ino ofte ne povas esti distingata el aliaj birdoj, kaj ŝi estas preskaŭ identa al inoj de la hispana pasero kaj de la itala pasero.[10] La Kampopasero estas pli malgranda kaj pli svelta kun bruna krono kaj nigra makulo en ĉiu vango.[18] La maskloj de Hispana pasero kaj de la Itala pasero distingiĝas pro siaj brunaj kronoj. La ĝangala pasero estas pli malgranda, kaj la masklo estas malpli nigra en gorĝo dum la ino kutime havas distingan palan superokulan strion.[10]

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Masklo alvoke

Logado estas vastkonata “ĉim-ĉim”, kiu estas ankaŭ parto de la kantado. La birdo kantas sidante kun „torfa“ plumaro kaj mallevitaj flugiloj.

Ĉiuj voĉoj de tiu birdo estas variaĵoj de sia mallonga kaj senĉesa duobla ĉirpaĵalvoka noto. Transkribata kiel “ĉim”, ĉirAp, cĉilp, tiu noto estas farata kiel kontaktalvokon ĉe birdaroj, aŭ de maskloj kiel proklamado de nestoposedanto aŭ invitado al pariĝo.[19] La dompasero ankaŭ faras tiun alvokon kiel "socian kantadon", dum ripozado inter periodoj de manĝo, aŭ dum ripozado. Dum la reprodukta sezono tiu alvoko iĝas "ekxtaza alvoko", kio similas al kanto, ĉar ĝi estas kriata de la masklo je alta rapido.[19] Junuloj, ĉefe kaptivataj, ankaŭ faras veran kanton, nome trilecon similan al tiu de la Verda fringo.[20] Agresemaj maskloj de Dompasero faras trilecan version de tiu alvoko, transkribata kiel "ĉar-ĉar-r-r-it-it-it-it". Tiu alvoko estas ankaŭ uzata de inoj dum la reprodukta sezono, por establi hegemonion super maskloj por peli ilin manĝigi idojn aŭ kovi ovojn.[21] La dompasero faras nazecan alarmalvokon, la bazan sonon kiu estis transkribata kiel kuii, kaj faras akratonan alvokon "ĉrii" per granda kolero.[22] Alia voĉo de la dompasero estis priskribita kiel "trankviliga alvoko", nome mildan kuii faras por eviti agreson, kutime de parigata paro.[21] Tiuj voĉoj ne estas unikaj de la dompasero, sed estas kunhavataj laŭ malgrandaj variadoj de ĉiuj paseroj.[23]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La dompasero estas parto de la pasera genro passer, kiu enhavas ĉirkaŭ 20 speciojn, depende de la fakulo.[24] Plej parto de specioj en la genro estas inter 11–16 cm longa, sablokoloraj birdoj kun mallongaj kvadrataj vostoj kaj fortika konusformaj bekoj.[6][25] Analizoj de DNA sugestas, ke speciigo en la genro Passer okazis dum la Pleistoceno kaj antaŭe, dum aliaj evidentaĵoj sugestas ke la speciigo okazis antaŭ 25 000 ĝis 15 000 jaroj.[26] Ene de Passer, la dompasero estas parto de la grupo de "palearktisaj nigratukaj paseroj" kaj proksima parenco de la mediteraneaj "salikopaseroj".[27][28]

La taksonomio de la dompasero kaj de ties mediteraneaj parencoj estas tre komplika. La komuna tipo de "salikopasero" estas la Hispana pasero, kiu similas al la dompasero laŭ multaj faktoroj.[29] Tiu ofte preferas pli humidajn habitatojn ol la dompasero, kaj estas ofte kolonia kaj nomadeca.[30] En plej parto de la Mediteraneo, estas ĉu la Dompasero ĉu la Hispana pasero, aŭ ambaŭ, kun ioma grado de hibridado.[31] En Nordafriko, la du specioj hibridiĝas etende, formantre tre variajn miksitajn populaciojn kun ampleksa gamo de karakteroj el puraj dompaseroj al puraj Hispana pasero kaj ĉio inter ili.[32][33]

En multe de Italio estas tipo de pasero ŝajne intermeza inter la dompasero kaj la hispana pasero, nome la itala pasero. Ĝi ŝajnas hibrido inter ambaŭ specioj, kaj estas en aliaj aspektoj intermeza. Ties specifa statuso kaj origino estas temo de multa debato.[33][34] Ĉe la Alpoj, la itala pasero interreproduktiĝas ĉe zono de 20 km kun la dompasero,[35] sed sude ĝi interreproduktiĝas en la suda duono de Italio kaj en kelkaj mediteraneaj insuloj kun la Hispana pasero.[33] En la mediteraneaj insuloj de Malto, Gozo, Kreto, Rodoso, kaj Karpathos, estas aliaj ŝajne intermezaj birdoj de nekonata statuso.[33][36][37]

La kutima esperanta nomo de la birdo kaj ties scienca nomo havas la saman signifon. La latina vorto passer, kiel la esperanta vorto "pasero", estas termino por malgranda aktiva birdo, devena el radiko aluda al rapido.[38][39] La latina vorto domesticus signifas "de la domo" sed ankaŭ “de la hejmo” kio donus same taŭgan nomon hejmpasero, kiel komuna nomo aludanta al asocio inter paseroj kaj homoj.[40] La dompasero estis science priskribata de Carl Linnaeus en sia verko de 1758 Systema Naturae, kiel Fringilla domestica.[41] Poste la nomo Fringilla iĝis uzata nur por la fringo kaj ties parencoj, kaj la dompasero estis lokata en la genro Passer kreata de la franca zoologo Mathurin Jacques Brisson en 1760.[42][43] La dompasero estas nomata laŭ nombroj de aliaj nomoj, inklude Angla pasero, ĉefe en Nordameriko;[44][45] aŭ Barata pasero aŭ Barata dompasero, ĉe la birdoj de la Hindia subkontinento kaj Centra Azio.[46]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Masklo de la subspecio indicus

Estis nomataj multaj subspecioj, kaj el tiuj dudek estis agnoskataj en Handbook of the Birds of the World (Manlibro de Tutmondaj Birdoj).[24] Tiuj subspecioj estas dividataj en du grupoj, la palearktisa grupo domesticus, kaj la orienta grupo indicus.[24] Kelkaj mezorientaj subspecioj, inklude Passer domesticus biblicus, estas foje konsiderataj kiel tria grupo. La subspecio P. d. indicus estis priskribata kiel specio, kaj konsiderata kiel tio de multaj ornitologoj dum la 19a jarcento.[12] Migrantaj birdoj de la subspecio P. d. bactrianus en la grupo indicus estis konstatitaj kiel koincidaj kun la P. d. domesticus sen hibridiĝi en la 1970-aj jaroj, sed sovetaj sciencistoj E. I. Gavrilov kaj M. N. Korelov proponis indicus kiel separata specio.[42] Plej parto de fakuloj ne agnoskas tiu disigon, ĉar birdoj de la grupo de indicus kaj de la grupo domesticus intergradiĝas en granda parto de Irano.[24]

  • grupo indicus
    • P. d. hyrcanus, priskribita de Zarudny kaj Kudaŝev en 1916 el Gorgan, Irano, troviĝas laŭlonge de la suda marbordo de la Kaspia Maro el la limo inter Irano kaj Azerbajĝano al Gurgan. Ĝi interreproduktiĝas kun persicus en la montoj Elburz mountains, kaj kun bibilicus okcidente. Ĝi estas la subspecio kun pli malgranda teritorio.[48]
    • P. d. bactrianus, priskribita de Zarudnij kaj Kudasĉev en 1916 el Taŝkento, troviĝas en Turkmenio kaj norda Afganio. Ĝi interreproduktiĝas kun persicus en Baluĉio kaj kun indicus tra centra Afganio. Malkiel plej parto de aliaj subspecioj de dompaseroj, ĝi estas preskaŭ entute migranta, kaj vintras en ebenaĵoj de norda Hindia subkontinento. Ĝi troviĝas en malferma kamparo pli ol ĉe setleĵoj, kiuj en ties teritorio estas okupataj de la Kampopasero.[48] Estas escepta vidaĵo el Sudano.[49]
    • P. d. parkini, priskribita de Whistler en 1920 el Srinagar, Kaŝmiro, troviĝas en okcidenta Himalajo el Pamiro al sudorienta Nepalo. Ĝi estas migrantaj, kiel bactrianus.[12][48]
    • P. d. indicus, priskribita de Jardine kaj Selby en 1831 el Bangalore, troviĝas en la Hindia subkontinento suden de Himalajo, en Sri-Lanko, orienta Irano, sudokcidenta Arabio kaj okcidenta Sudorienta Azio. Tio inkludas subspecion enigmaticus kiu ne estas plue agnoskata.[12][48]
    • P. d. hufufae, priskribita de Ticehurst kaj Cheeseman en 1924 el Hofufo en Saŭdarabio, troviĝas en nordorienta Arabio.[48][50]
    • P. d. rufidorsalis, priskribita de Brehm in 1855 el Ĥartumo en Sudano, troviĝas en la valo de Nilo el Ŭadi Halfa suden al Renk en Suda Sudano.[48][49] Ĝi estis enmetita ankaŭ en Mohéli en Komoroj.[51]

En Nordameriko kaj Havajo, la populacioj de dompaseroj estas pli diferencaj ol tiuj de Eŭropo.[5] Tiu variado sekvas antaŭviditajn modelojn, kun birdoj de plej altaj latitudoj pli grandaj kaj tiuj de aridaj areoj pli palaj.[6][52][53] Tamen ne klaras kiom de tio estis kaŭzata de evoluo aŭ kiom de mediaj kondiĉoj.[54][55][56][57] Similaj observoj estis farataj en Novzelando,[58] kaj en Sudafriko.[59] Enmetitaj populacioj de dompaseroj povas esti sufiĉe distingaj por meriti statuson de subspecio,[24] kaj usona ornitologo Harry Church Oberholser eĉ donis la nomon de subspecio plecticus al pli palaj birdoj de okcidenta Nordameriko en sia verko de 1974 Bird Life of Texas.[52]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

dompaseroj are kaj ĉirpe kune.

La dompasero originis en Mezoriento, kaj disvastiĝis kun agrikulturo al plejparto de Eŭrazio, kaj partoj de Nordafriko.[60] Ekde la mezo de la 19-a jarcento, ĝi disvastiĝis tra multe de la mondo, ĉefe pro laŭvolaj enmetoj sed ankaŭ per natura disiĝo kaj permara veturado.[61] La dompaseroj ankaŭ ege etendis sian territorion en norda Eŭrazio el la 1850-aj jaroj,[62] kaj plufaras tion, kiel montrite de la koloniigoj, ambaŭ ĉirkaŭ 1990, de Islando kaj la Riŝiri-Insulo.[63]

Ties enmetita teritorio enhavas plej partojn de Nordameriko, Centrameriko, suda Sudameriko, suda Afriko, parto de Okcidenta Afriko, Aŭstralio, Novzelando, kaj insuloj tra la tuta mondo, kio faras el ĝi la plej amplekse distribuata natura birdo de la planedo.[64] La dompasero iĝis ege sukcesa en plej partoj de la mondo kie ĝi estis enmetita. Tio pro ties frua adaptado al vivo ĉe homoj, kaj ties adaptebleco al ampleksa gamo de kondiĉoj.[65][66] Aliaj faktoroj povas inkludi ilian fortan imunoreagon.[67] Kiam enmetita, la dompasero disvastiĝas rapide, foje je indico de ĉirkaŭ 140 mejloj jare.[68] En multaj partoj de la mondo iĝis plago kaj minaco por multaj indiĝenaj birdospecioj.[69][70] Malmultaj enmetoj formortiĝis aŭ estis de limigita sukceso, kiaj tiuj de Gronlando kaj Kabo-Verdo.[71]

La unua de multaj sukcesaj enmetoj al Nordameriko okazis kiam 50 paroj el Anglio estis liberigitaj en Brooklyn, Novjorko, en 1852.[72][73] Nuntempe ties teritorio ampleksas el Nordokcidentaj Teritorioj en Kanado al Darieno en orienta Panamo,[1] kaj ĝi estas unu el plej abundaj birdoj en Nordameriko.[69] La dompasero estis unuafoje enmetita en Aŭstralio en 1863 ĉe Melburno kaj ĝi estas grava plago por orienta Aŭstralio,[71] sed oni evitis ties setligon en Okcidenta Aŭstralio kie ĉiu dompasero trovata en la subŝtato estas mortigita.[74] dompaseroj estis enmetitaj en Novzelando en 1859, kaj el tie ili atingis multajn el la insuloj de Pacifiko, inklude Havajon.[75] En suda Afriko birdoj kaj de la eŭropa subspecio domesticus kaj de la hindia subspecio indicus estis enmetitaj ĉirkaŭ 1900. Birdoj de prauloj de domesticus estas limigitaj al malmultaj urboj, dum birdoj de prauloj de indicus disvastiĝis rapide, kaj atingis Tanzanion en la 1980-aj jaroj. Spite tiun sukceson, ankaŭ indiĝenaj parencoj kiaj la Nigrakapa pasero loĝas en urboj, konkurence sukcese kun ĝi.[71][76] En Sudameriko, ĝi estis enmetitaj en Argentino, kaj disvastiĝis tiom norden kiom ĝis la bordoj de la Amazonio.[71]

Indiĝenaj teritorioj de dompaseroj malhelverde kaj enmetitaj helverde.

La dompaseroj estas ege asociaj kun homaj setlejoj kaj kultivejoj.[77] Ĝi ne estas la ununura kunmanĝanto kun homoj kiel kelkaj sugestas, ĉar centraziaj birdoj reproduktiĝas for de homoj en malferma kamparo, lasante urbojn por la Kampopasero,[78] kaj paseroj troviĝas ie ajn for de homoj.[77][79][80] La unikaj habitatoj kie ne troviĝas dompaseroj estas densa arbaro kaj malvarma malferma kamparo, kia tundro. Ĝi estas tamen tre bone adaptata al vivo ĉe homoj. Ĝi ofte loĝas kaj eĉ reproduktiĝas endome, ĉefe en fabrikoj, magasenoj kaj bestoĝardenoj.[77] Oni konstatis reproduktadon karbomino 640 m subgrunde,[81] kaj manĝado en la observejo de la Empire State Building nokte.[82] Ili atingas sian plej grandan densecon en urbaj centroj, sed ties reprodukta sukceso estas pli granda en ĉeurboj, kie insektoj estas pli abundaj.[77][83] En pli granda skalo, ĝi estas pli abunda en tritikokreskantaj areoj kiaj tiuj de Usona Mez-Okcidento.[84] En plej parto de orienta Azio la dompaseroj forestas, anstataŭata de la Kampopasero.[85] Kie tiuj du specioj koincidas, la dompasero kutime estas pli komuna ol la Kampopasero, sed unu specio povas anstataŭi la alian kiel Maud Doria Haviland priskribis kiel "hazarda, aŭ eĉ kaprica".[86] Ĝi toleras varion de klimatoj, sed preferas pli sekajn kondiĉojn, ĉefe en humidaj tropikaj klimatoj.[71][77] Ĝi havas nombrajn adaptojn al sekaj areoj, inklude altan saltoleron[87] kaj kapablon por survivi sen akvo per ingestado de beroj.[88] En plej parto de sia teritorio la dompaseroj estas ege komunaj, spite kelkajn malpliiĝojn,[89] sed en marĝenaj habitatoj kiaj pluvarbaroj aŭ montaraj teritorioj, ties distribuado povas esti punkteca.[77]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Sur la tero ĝi saltetas. Ĝi estas gregema. La flugo de la birdo estas ondeca, plejparte moviĝema sed ne persista.

La dompaseroj ofte baniĝas en polvo, kiel montrate, aŭ en akvo

La dompaseroj estas tre sociemaj birdoj. Ili estas gregemaj ĉiusezone dum manĝado, ofte formante arojn kun aliaj tipoj de birdoj.[90] Ili ankaŭ ripozas komunume, ties nestoj estas kutime lokitaj kune en nestaroj, kaj ili engaĝiĝas en multaj sociaj aktivaĵoj, kiaj en polvo aŭ akvo banado, kaj "socia kantado", en kiu birdoj alvokas kune ekzemple el arbustoj.[91][92] La dompaseroj manĝas ĉefe surgrunde, sed laŭ aroj ankaŭ en arboj kaj arbustoj.[91] Ĉefe ili estas loĝantaj birdoj, rare moviĝantaj pli da kelkaj kilometroj.[93] Estas limigita migrado ĉe malnomadaj populacioj, kie montaraj birdoj moviĝas al pli malaltaj altitudoj kaj kelkaj junuloj disiĝas longdistance, ĉefe ĉe marbordoj.[91][94] Krome du subspecioj, nome bactrianus kaj parkini, estas hegemonie migrantaj kaj malkiel la birdoj de loĝantaj populacioj kiuj migras, prepariĝas por migrado per plipeziĝo.[91] Nereproduktaj dompaseroj ripozas en grandaj grupoj en arboj, ariĝante iom antaŭe kaj engaĝigante en "socia kantado".[91] Je manĝejo kaj ĉe nestoj, la ino de la dompaseroj hegemonias super la masklo, spite sia malgrando.[95][96]

Manĝado[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas precipe semojn de grajno simile kiel aliaj paseredoj, sed ankaŭ semoj de arboj, arbedoj kaj herbaĉoj. Dum nutrado de idoj ili kaptas insektojn. Ankaŭ en urboj ĝi nutriĝas per homaj manĝindaj defalaĵoj (paneroj, ktp.)

Manĝanta ino

Plenkreskaj dompaseroj manĝas ĉefe semojn de cerealoj kaj herboj, sed ĝi estas oportunema kaj adaptebla, kaj manĝas ĉiujn ajn manĝon disponeblan.[97] Ili povas realigi komplikajn kaj malkutimajn taskojn por akiri manĝaĵojn, kiaj malfermi aŭtomatajn pordojn por eniri en ĉiovendejoj,[98] atendi ĉe terasoj por atenti la forlasitajn erojn de manĝintoj,[99] preni insektojn el aŭtoradiatoroj,[100] kaj eĉ preni nektaron el floroj de koŭhai.[101]

Kelkaj studoj pri la dompaseroj en moderklimataj agrikulturaj areoj troviĝis ke la proporcio de semoj en ties dieto estas ĉirkaŭ 90 %.[97][102][103] Ili manĝas preskaŭ ĉiujn ajn semojn, sed kie eblas elekto, ili preferas avenon kaj tritikon.[104] Ĉe urbaj areoj, La dompaseroj ege manĝas manĝerojn havigitajn rekte aŭ nerekte de homoj, kiel panon, kvankam ili preferas maturajn semojn.[103][105] La dompaseroj manĝas ankaŭ berojn kaj fruktojn, kaj ili povas travivi sen akvo en aridaj areoj per ingestado de humido el beroj.[106]

Alia grava parto de la dieto de la dompaseroj estas animala manĝo, ĉefe insektoj, el kiuj gravas skaraboj, raŭpoj, muŝoj, kaj afidoj. Aliaj animaldevan manĝo estas variaj neinsektaj artropodoj, moluskoj kaj krustuloj kie disponeblas, tervermoj, kaj eĉ vertebruloj kiaj lacertoj, ranoj, kaj musoj.[97] Idoj de dompaseroj manĝas ĉefe insektojn ĝis 15 tagojn post elnestiĝo.[107] Ili manĝas ankaŭ malgrandajn kvantojn de tritiko kaj herbosemoj, araneoj kaj sableroj aŭ tre malgrandajn ŝtonetojn. En plej parto de lokoj, akridoj kaj griloj plej gravas.[108] Ankaŭ cimoj, formikoj, insektoj de la subordo Symphyta, kaj skaraboj gravas, sed dompaseroj profitos la plej abundan manĝon por manĝigi siajn idojn.[108][109][110]

La dompaseroj havas kutimon kapti insektojn dumfluge komence de la printempo kaj komence de aŭtuno, kaj kutimon disŝiri florojn, ĉefe la flavajn, en printempo.[111] La dompaseroj bezonas gastrolitojn por digesti sian manĝon de duraj semoj. Tiuj stomakoŝtonoj povas esti ĉu ŝtono, ofte granoj el konstruejoj, aŭ konkoj de ovoj aŭ helikoj. Oblongaj kaj aspraj eroj estas preferataj.[112]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

dompasero ĉe kopulacio
Paro de la subspecio indicus pariĝantaj en Kalkato

La dompaseroj povas reproduktiĝi en la reprodukta sezono tuj post eloviĝo. Kelkaj birdoj kiuj reproduktiĝas la unuan fojon en tropikja areoj estas nur kelkajn monatojn aĝaj, kaj ankoraŭ havas junulan plumaron.[113] Birdoj kiuj reproduktiĝas la unuan fojon estas rare sukcesaj ĉe idozorgado, kaj reprodukta sukceso pliiĝas kun aĝo, ĉar pli aĝaj birdoj reproduktiĝas pli frue en la reprodukta sezono, kaj produktad pli da idoj.[114] La tempo de la reprodukta sezono de la dompaseroj estas varia, depende ĉefe de la disponeblo de insektoj.[115]

La dompasero estas monogama, kaj tipe pariĝas porvive. Birdoj el iu paro ofte engaĝiĝas en eksterpara kopulacio, kun ĉirkaŭ 15 % de idoj de dompaseroj ne rilataj al partnero de ties patrino.[116] Bigamio okazas, kaj ĉefe es limigita pro la agresemo inter inoj.[117] Masklo de dompasero ege zorgas sian partneron antaŭ reproduktadi por eviti eksterparan kopulacion.[118] Multaj birdoj trovas nek neston nek partneron, kaj anstataŭe povas servi kiel helpantoj por pariĝitaj paroj, rolo kiu pliigas la ŝancojn esti elektita por anstataŭi la perditan partneron. Perditaj partneroj de ambaŭ seksoj povas esti rapide anstataŭataj dum la reprodukta sezono.[119] La formado de paro kaj la ligo inter la du birdoj rilatas al la pluhavo de nestoloko, kvankam birdoj de paro povas rekoni unu la alian for de la nesto.[115] Antaŭ la reprodukta sezono, neparigitaj maskloj prenas nestolokon kaj alvokas senĉese por allogi inojn. Kiam ino alproksimiĝas al sin montranta masklo, la masklo ceremonie montriĝas per subenigo kaj trembligo de siaj flugiloj, levante sian kapon, kaj levante kaj atendante sian voston kaj montrante sian nigran “antaŭtukon”.[115] La masklo tiam klopodas pariĝi kun la ino, kiu adoptas minacan sintenon kaj atakas kin antaŭ forflugi. La masklo tiam flugosekvas la inon kaj montriĝas antaŭ ŝi, alogante aliajn masklojn, kiuj same montriĝos antaŭ ŝi.[115] Tiuj aliaj maskloj kutime ne pariĝas kun la ino, kvankam tion oni konstatis iam.[120] Kiam la ino pretas kopulacii, ŝi postulas la masklon per milda alvoko dii-dii-dii. Paroj kopulacias ofte kaj la masklo suriros la inon ripete.[115]

La birdo estas gregema kaj ankaŭ nestas grege en kolonioj malpli ol unuope. Iam la nestoj tuŝas sin. Ili konstruas malfermitaj nestoj sur la homaj loĝejoj, sub tegmentoj, en fendoj de muroj, sub pontoj, en nestoskatoloj kaj arbokavoj kaj iam nestas sub grandaj nestoj de cikonio, rabobirdoj aŭ en abandonitaj aŭ rabitaj nestoj de aliaj specioj kiel de hirundoj.

Ino alportante manĝon al junulo en nesto farita en arbotruo en Kalifornio

La dompaseroj preferas la ŝirmon de truo, sed ties nestolokoj estas ege variaj. Nestoj estas plej ofte konstruitaj en aleroj aŭ aliaj fendoj de domoj. Oni uzas ankaŭ truojn en klifoj kaj bordoj, aŭ en arbokavaĵoj.[121][122] Ili foje elfosas siajn proprajn nestojn en sablobordoj aŭ putriĝintaj branĉoj, sed ĝi plej ofte uzas al nestojn de aliaj birdoj: tiuj de hirundoj en bordoj kaj klifoj, kaj abandonitaj kavaĵoj de pego.[121] Ili kutime uzas neuzitajn nestojn, kvankam ili foje elrabas aktive uzitajn nestojn.[121][123] La dompaseroj nestumas pli komune en arbotruoj en Nordameriko ol en Eŭropo,[121] kaj tiele ili konkurencas kun blubirdoj kaj aliaj nordamerikaj kavonestumantoj, kontribue al malpliigo de ties populacioj.[69] Ĉefe en pli varmaj areoj, la dompaseroj ankaŭ konstruas siajn nestojn en malfermo, sur branĉoj de arboj, ĉefe ĉiamverdaj kaj kratagoj; aŭ en nestoj de pli grandaj birdoj kiaj cikoniojpigoj.[115][121] En tiaj nestolokoj, la reprodukta sukceso kutime estas pli malalta, ĉar reproduktado komencas malfrue kaj la nesto povas esti facile detruita aŭ damaĝita de ŝtormoj.[121][124] Malpli komunaj nestolokoj uzataj de la dompaseroj estas stratolampoj kaj neonlampoj, favore pro la varmo; kaj la uzitaj malfermaj nestoj de aliaj kantobirdoj, kiuj estas kupolitaj.[122][121] Foje eĉ en tuboj de hejtiloj, ankaŭ por profiti la varmon.

La nesto havas fortan bazon sur kiu estas la malpli forta parto. La nesto en kavoj estas tre malforta. Eno de nesto oni kovras per plumoj kaj pajlo. Maleno de nesto ne estas tre alaranĝita.

La nesto estas kutime kunkupola, kvankam foje ne havas tegmenton kiam temas pri malferma loko.[121] Ĝ havas eksteran tavolon de tigoj kaj radikoj, mezan tavolon de mortinta herbo kaj folioj, kaj kovradon de plumoj, krom papero kaj alia milda materialo.[122] Nesto tipe havas eksterajn mezurojn de 200 × 300 cm,[115] sed ties grando ege varias.[122]

La konstruado de la nesto estas komencata de neparigita masklo, kiu komencas konstruadon dum ceremonia memmontrado al inoj. La ino ĉeestas la konstruadon, sed ĝi estas mapli aktiva ol la masklo.[121] Kelka nestokonstruado okazas tra la jaro, ĉefe post plumoŝanĝado en aŭtuno.[121] En pli malvarmaj areoj la dompaseroj konstruas specife ripoznestojn, aŭ ripozas en stratolampoj, por eviti varmoperdon dum vintro.[125] La dompaseroj ne defendas teritorion, sed ĝi defendas sian neston agreseme kontraŭ entruduloj de la sama sekso.[121]

La nestoj de la dompaseroj suferas ampleksan gamon de kadavromanĝantaj insektoj, inklude nestomuŝojn kiel Neottiophilum praestum, kaj la speciojn de Protocalliphora,[126] kaj ĉirkaŭ 1,400 speciojn de skarabojn.[127]

Dum la jaro la birdo havas 2-4 ovodemetadojn. De majo ĝis septembro (en Eŭropo) ino metas 5-6 ovojn en unu ovmetado. En Barato la ino demetas ĝis 7 ovojn, sed trans la arkta cirklo nur 1- ĝis 2-foje. La ovoj havas mezaveraĝan dimension de 23 oble 15 mm. Baza koloro de ovoj estas blanka, blu-blanka, helverda aŭ griza helgrize makulata.

Ovoj en nesto

Ovaroj enhavas kutime 4 aŭ 5 ovojn, kvankamoni konstatis ovodemetadojn de nur 1 ovo kaj de ĝis 10.[128] La ovonombro pli grandas ĉe polusaj latitudoj kaj pli malgrandas ĉe maro kaj insuloj. Centraziaj dompaseroj, kiuj migras kaj havas pro tio nur unu ovodemetadon jare, havas averaĝon de 6.53 ovoj jare. Variado en ovogrando estas kaŭzata de mediaj kaj sezonaj kondiĉoj, inaĝo, reprodukta denseco, sed ĝi estas probable ne hereda.[129] Kelka enspecia nestoparazitado okazas, kaj kazoj de nekutime grandaj nombroj de ovoj en nestopovas esti rezulto de inoj ovodemetintaj en la nestoj de siaj najbaroj. Tiaj fremdaj ovoj estas foje konitaj kaj forogitaj de la inoj.[128][130] La dompaseroj estas viktimoj de interspecifa nestoparazitado, sed nur rare, ĉar ĝi kutime uzas nestojn en truoj tro malgrandaj por parazitoj enirontaj, kaj ili manĝigas siajn idojn per manĝo netaŭga por junaj parazitoj.[131][132] La dompasero estis iam konstatita kiel nestoparazito de la Klifhirundo iam.[130][133]

Ino manĝigante idon.

La ovoj estas blankaj, bluecblankaj aŭ verdecblankaj, punktecaj je bruna aŭ griza.[1] Subelipsaj laŭforme,[6] ili gamas el 20–22 mm longaj kaj 14-16 mm larĝaj,[1] kaj havas averaĝan mason de 2.9 g,[134] kaj averaĝan surfacareon de 9.18 cm2.[135] Ovoj el tropikaj subspecioj estas distinge pli malgrandaj.[136][137] La ovoj ekdisvolviĝas je la depono de ovoflavo en ovarion kelkajn tagojn antaŭ ovolado. En la tago inter ovolado kaj ovodemetado, formiĝas la ovoblanko, sekve de la ovokonko.[138] La plej malfruaj ovoj de ovodemetado estas pli grandaj, kiel tiuj demetitaj de pli grandaj inoj, kaj ovogrando estas hereda. La ovoj iomete malpliiĝas laŭ grando el la ovodemetado al eloviĝo.[139] The yolk enhavas 25 % de la ovo, la blankaĵo 68 %, kaj la konko 7 %. Ovoj estas ekvecaj, je 79 % likvidaj, kaj krome ĉefe proteino.[140]

La ino disvolvigas kovan senplumaĵon de nuda haŭtaĵo kaj faras la ĉefan parton de la kovado de la ovoj. La masklo helpas, sed li povas nur kovri la ovojn pli ol vere kovi ilin. La ino pasas la nokton kovante dum tiu periodo, dum la masklo ripozas ĉe la nesto.[128] Eloviĝo okazas samtempe por ĉiuj ovoj, post mallonga kovado de 11–14 tagoj, kaj escepte dum tiom kiom ĝis 17 aŭ tiom malmulte kiom ĝis 9.[6][115][141]

Idoj forlasas la neston post 17 tagoj. La idoj post la elnestiĝo restas kun parencoj kaj kreas birdarojn por serĉado de manĝaĵo kaj vagadas tra la teritorio ofte en grandegaj grupoj ĉirkaŭ nestejo.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La plej longa konata aĝo de la birdo estas 20 jaroj sed pli averaĝe 13 jaroj. La plej danĝeraj malamikoj de ĝi, al kiuj la birdo servas por nutrado, estas rabobirdoj – akcipitroj kaj strigoj.

Elnestiĝinta ido en Skotio

La ĉefaj predantoj de la dompaseroj estas katoj kaj rabobirdoj, sed multaj aliaj predantoj manĝas la dompaserojn, nome korvedoj, plej malgrandaj sciuroj,[142] kaj eĉ homoj, ĉar la dompaseroj estis manĝataj kiel manĝo en multaj partoj de la mondo, kaj ankoraŭ en partoj de la Mediteraneo,[143] eĉ en lokoj kiel ili estas protektataj laŭleĝe, kiel ekzemple en suda Hispanio, kie paseroj estas servitaj en trinkejoj kaj en la manĝolisto ne aperas laŭ ties nomo sed kiel “voladores” (flugantoj) por trompi la leĝon. Plej parto de specioj de rabobirdoj estis konstatitaj kiel predanto de la dompaseroj en lokoj kie estas etenda informo. Akcipitroj kaj kolombfalko partikulare estas la ĉefaj predantoi, kvankam ĉefe hejmkatoj grande agresas la paserajn populaciojn.[142] La dompaseroj estas ankaŭ komuna viktimo de ŝosemortigo; sur eŭropeaj ŝoseoj, ĝi estas la specio plej ofta trovata mortinta.[144]

La dompaseroj estas gastiganto de granda nombro de parazitoj kaj malsanoj, kaj la efiko de plej parto estas nekonata. Ted R. Anderson listis milojn, note ke tiu listo estas nekompleta.[145] Multaj el la malsanoj suferataj de la dompaseroj estas ankaŭ ĉe homoj kaj ties hejmbestoj, por kiuj la dompaseroj efikas kiel malsanrezervejo.[146] Artropodaj virusoj kiaj la okcidentnila viruso, kiu plej komune infestas insektojn kaj mamuloj, survivas vintrojn en moderklimataj areoj per dormo ĉe birdoj kiaj la dompaseroj.[145][147] La komune konstatitaj bakteriaj patogenoj de la dompaseroj estas ofte tiuj komunaj ĉe homoj, kaj tio inkludas la Salmonella kaj la Escherichia coli.[148] Salmonella estas komuna ĉe la dompaseroj kaj ampleksa studaro de la malsanoj trovataj ĉe dompaseroj trovis ĝin en 12.9 % de la testitaj dompaseroj. Epidemioj de Salmonella en printempo kaj vintro povas mortigi grandajn nombrojn de dompaseroj.[145] La dompaseroj gastigas avipoksvirusojn kaj birdan malarion, kiuj disvastiĝis eĉ al indiĝenaj arbarbirdoj de Havajo.[149] Estas kelkaj informoj de malsanoj formortigante populaciojn de dompaseroj, ĉefe el skotiaj insuloj, sed tio ŝajne estas rara.[150]

La dompaseroj estas infektataj de nombro de eksternaj parazitoj, kiuj kutime kaŭzas malmultan damaĝon al plenkreskaj dompaseroj. En Eŭropo, la plej komuna akaro trovita en paseroj estas Proctophyllodes, la plej komunaj iksodoj estas Argas reflexus kaj Ixodes arboricola, kaj la plej komuna pulo en la dompaseroj estas Ceratophyllus gallinae. Nombro de laŭsoj okupas diferencajn niĉojn en la korpo de la dompasero. La laŭsoj Menacanthus troviĝas tra la tuta korpo de la dompaseroj, kie ili manĝas sangon kaj plumojn, dum la Brueelia manĝas plumojn kaj Philopterus fringillae troviĝas sur la kapo.[126]

Ĉe plenkreskaj dompaseroj, la jara survivado estas inter 45 kaj 65 procentaĵoj.[151] Post elnestiĝo kaj abandono de la gepatra zorgado, junuloj de dompaseroj havas altan mortindicon, kiu malpliiĝas dum ili kreskas kaj iĝas pli spertaj. Nur ĉirkaŭ 20 al 25 procentaĵoj de ĉiuj elnestiĝintaj paseroj survivas post siaj unuaj reprodukta sezono.[152] La plej aĝa konata natura dompasero vivis preskaŭ du jardekojn; ĝi estis trovata mortinta 19 jarojn kaj 9 monatojn post sia ringado en Danio.[153] La plej aĝa konata kaptiva pasero vivis 23 jarojn.[154] La tipa proporcio de maskloj kaj inoj estas necerta pro problemoj kolekti informojn, sed iom pli da hegemonio de maskloj je ĉiuj aĝoj ŝajne estas la plej komuna situacio.[155]

Konservado[redakti | redakti fonton]

Ĉeneste en saguaro en Arizono.

Dompasero ankaŭ kelkaj jardekoj estis la plej disvastiĝinta birdo en Eŭropo. Sed nuntempa la situacio pli malbonas. Ekzemple la populacio de la birdoj en Anglio kaj Nederlando de la 1980-aj jaroj falis dufoje kaj la specio estis deklarita kiel endanĝerigita. En multaj landoj la birdo protektatas. Scientistoj esploras pri la kialoj de malpliiĝo.

Verŝajnaj kialoj de falo de populacio:

  • Falado de multeco de insektoj pro uzado de pesticidoj en agrikulturo;
  • Rabado de grandaj birdoj kaj aliaj bestoj (pigoj, kornikoj, falkoj, homaj katoj);
  • Epidemioj de malsanoj kaj parazitoj;
  • Konkurenco de aliaj birdoj ekzemple kolomboj;
  • Malpli da lokoj por nestado - renovigo de domoj;
  • Kresko de „higieno“: rubo finas en plastikaj saketoj kaj poste en rubujoj - malkresko de eblecoj akiri nutraĵon;
  • Malkreskado de lokoj kun herbaĉo;
  • Malkresko de perdoj de grajno dum rikoltado en moderna agrikulturo.

Rilatoj kun homoj[redakti | redakti fonton]

La dompaseroj estas ege asociaj al homoj. Kutime, ili estas konsiderataj plago, ĉar ĝi konsumas agrikulturajn produktojn kaj etendas malsanojn al homoj kaj ties hejmbestojn.[156]birdumantoj ofte malaprezas ilin pro ties molestado al aliaj birdoj.[69] En plej parto de la mondo la dompaseroj ne estas protektata de la leĝaro. Klopodoj por kontroli la dompaseroj estas trapado, venenado, aŭ rekta pafado de plenkreskuloj; la detruado de nestoj kaj ovoj; aŭ mlapli rekte, ŝtopado de nestotruoj kaj timigado de la birdoj per bruo, gluo aŭ pikodrato.[157]

Ino en Aŭstralio

La dompaseroj havas ege grandajn teritorion kaj populacion, kaj ne estas grave minacata pro homa agado, kaj estas konsiderataj kiel specio Malplej Zorgiga en la IUCN Ruĝa Listo.[158] En multaj partoj de la mondo, ĝi malpliiĝis.[159][160][161] Tiuj malpliiĝoj estis unuafoje konstatitaj en Usono, kie ili estis dekomence atribuitaj al la disvastiĝo de la meksika karpodako, kaj estis ankaŭ gravaj en Okcidenta Eŭropo.[162][163] Malpliiĝo ne estas tutmonda, ĉar ne okazis gravaj malpliiĝoj en Orienta Eŭropo, sed ili okazis ankaŭ en Aŭstralio, kie la dompaseroj estas nova enmetita specio.[164] En Nederlando, la dompaseroj estas eĉ konsiderata endanĝerita specio,[165] kaj la populacio de la dompaseroj falis al duono el la 1980-aj jaroj.[166] En Britio la populacio estis alta komence de la 1970-aj jaroj,[167] kaj malpliiĝis ke 68 % ĝenerale,[168] kaj je 90 % en urbaj areoj.[169] En Londono la dompaseroj preskaŭ malaperis el la centra urbo.[169] Tiuj malpliiĝoj estas novaj kaj okazis kiam la interna motoro anstataŭis la ĉevalon en la 1920-aj jaroj kaj la dompaseroj perdis gravan manĝofonton el tia rubaĵo.[170][171]

Oni proponis variajn kaŭzojn por tiu rimarkinda malpliiĝo en populacio. Tiuj povus esti predado fare de akcipitroj, katoj aŭ korvedoj;[172] elektromagneta radiado el poŝtelefonoj;[173] aŭ malsanoj.[174] Malpliiĝo de nestolokoj estas probable faktoro, kaj konservismaj organizoj enkuraĝis la uzadon de specialaj nestoskatoloj por paseroj.[174][175][176][177] En Eŭropo la plantado de neindiĝenaj plantoj kiaj la lejlanda cipreso kaŭzas malpliiĝojn de insektoj kaj semoj, kio damaĝas la dompaserojn.[178]

La ĉefa kaŭzo de la malpliiĝo de la dompaseroj ŝajne estas la malsato de idoj pro nesufiĉa disponeblo de manĝotaj insektoj.[174][179] Tiuj malpliiĝoj en insektoj ŝajne estas kaŭzata de la pliiĝo de monokultivoj, la forta uzado de pesticidoj,[180][181][182][183] kaj eble la enmeto de senplumba petrolo, kiu produktas toksajn komponaĵojn kiaj metilnitrito.[184] La realigo de urbaj ĝardenoj kaj plantado de indiĝenaj plantoj estas favora al la dompaseroj,[185][186] kiel la protektado de insektaj habitatoj en farmoj.[187]

Por plej parto de la homoj en grandaj partoj de la mondo la dompaseroj estas la plej familiaraj naturaj animaloj. Pro tia familiareco la dompaseroj estis ofte reprezentataj en kulturo. Tie ĝi povas reprezenti la komunan kaj vulgaran, aŭ eĉ tion plej lascivan. Umu el la kialoj por la enmeto de la dompaseroj tutmonden estas ties asociado kun la eŭropa naskohejmo de multaj enmigrintoj. Paseroj estis menciataj en religiaj tekstoj, kaj en antikva literaturo, plej rimarkinde en la Nova Testamento kaj en la poemoj de Katulo pri Lesbia. Tiuj referencoj povas ne rekte aludi al la dompaseroj, aŭ nur al malgrandaj, semomanĝantaj birdoj, sed postaj verkistoj kiuj inspiriĝis je tiuj tekstoj ofte havia la dompaserojn mense.[188][189] Pri tiu temo ĉiukaze oni vidu la samteman ĉapitron ĉe la artikolo paseredoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 House Sparrow. All About Birds. Alirita 24-a de novembro 2009.
  2. Summers-Smith 1988, paĝoj 116–117
  3. 3,0 3,1 Clement, Harris & Davis 1993, p. 446
  4. 4,0 4,1 Summers-Smith 1988, paĝoj 118–121
  5. 5,0 5,1 Johnston, Richard F. (May–June 1973). "Evolution in the House Sparrow. III. Variation in Size and Sexual Dimorphism in Europe and North and South America", gazeto : The American Naturalist, volumo : 107, numero : 955, paĝoj : 373–390. COI:10.1086/282841
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 Groschupf, Kathleen (2001). "Old World Sparrows". en Elphick, Chris; Dunning, Jr., John B.; Sibley, David. The Sibley Guide to Bird Life and Behaviour. Londono: Christopher Helm, paĝoj 562–564. ISBN 0-7136-6250-6.
  7. "Groschupf"
  8. Anderson 2006, paĝoj 202–203
  9. Anderson 2006, paĝoj 224–225, 244–245
  10. 10,0 10,1 10,2 Clement, Harris & Davis 1993, p. 444
  11. 11,0 11,1 Clement, Harris & Davis 1993, p. 443
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 Vaurie, Charles; Koelz, Walter . "Notes on some Ploceidae from western Asia", gazeto : American Museum Novitates, numero : 1406
  13. 13,0 13,1 13,2 Summers-Smith 1988, p. 117
  14. Snow & Perrins 1998, paĝoj 1061–1064
  15. Clement, Harris & Davis 1993, p. 445
  16. Roberts 1992, paĝoj 472–477
  17. Mullarney et al. 1999, paĝoj 342–343
  18. Clement, Harris & Davis 1993, p. 463–465
  19. 19,0 19,1 Summers-Smith 1963, paĝoj 26–30
  20. Summers-Smith 1963, p. 101
  21. 21,0 21,1 Summers-Smith 1963, paĝoj 30–31
  22. Summers-Smith 1963, paĝoj 31–32
  23. Summers-Smith 1988, p. 254
  24. 24,0 24,1 24,2 24,3 24,4 24,5 (2009) Handbook of the Birds of the World. Volume 14: Bush-shrikes to Old World Sparrows. Barcelona: Lynx Edicions. ISBN 978-84-96553-50-7. 
  25. Summers-Smith 1988, paĝoj 253–254
  26. Allende, Luis M.; Rubio, Isabel; Ruíz-del-Valle, Valentin; Guillén, Jesus; Martínez-Laso, Jorge; Lowy, Ernesto; Varela, Pilar; Zamora, Jorge; Arnaiz-Villena, Antonio (2001). "The Old World sparrows (genus Passer) phylogeography and their relative abundance of nuclear mtDNA pseudogenes", gazeto : Journal of Molecular Evolution, volumo : 53, numero : 2, paĝoj : 144–154. COI:10.1007/s002390010202 (PDF)
  27. González, Javier; Siow, Melanie; Garcia-del-Rey, Eduardo; Delgado, Guillermo; kaj Wink, Michael, Prelego Phylogenetic relationships of the Cape Verde Sparrow based on mitochondrial and nuclear DNA, konsultita la 7an de februaro 2010, Systematics 2008, Göttingen [1]
  28. Summers-Smith 1988, paĝoj 303–305
  29. Summers-Smith 1988, p. 164
  30. Summers-Smith 1988, p. 172
  31. Anderson 2006, p. 16
  32. Summers-Smith 1988, paĝoj 126–127
  33. 33,0 33,1 33,2 33,3 Töpfer, Till (2006). "The taxonomic status of the Italian Sparrow — Passer italiae (Vieillot 1817): Speciation by stabilised hybridisation? A critical analysis", gazeto : Zootaxa, volumo : 1325, paĝoj : 117–145
  34. Anderson 2006, paĝoj 13–18, 25–26
  35. Summers-Smith 1988, paĝoj 121–126
  36. Summers-Smith 1988, paĝoj 169–170
  37. Summers-Smith 1992, paĝoj 22, 27
  38. Alfred Newton
  39. Summers-Smith 1988, p. 13
  40. Lewis & Kingery 1918, paĝoj 259–260
  41. Linnaeus 1758, p. 183
  42. 42,0 42,1 Summers-Smith 1988, paĝoj 114–115
  43. Brisson 1760, p. 36
  44. Encyclopedia of World Environmental History, Krech, Shepard; McNeill, John Robert; Merchant, Carolyn, eldonistoj, volumo 3, House Sparrow, 2004, Routledge, isbn=0415937345 [2]
  45. Turcotte & Watts 1999, p. 429
  46. Sibley & Monroe 1990, paĝoj 669–670
  47. Summers-Smith 1988, paĝoj 121–122
  48. 48,0 48,1 48,2 48,3 48,4 48,5 48,6 48,7 48,8 48,9 Summers-Smith 1988, paĝoj 126–128
  49. 49,0 49,1 49,2 Mackworth-Praed & Grant 1955, paĝoj 870–871
  50. Vaurie, Charles (1956). "Systematic notes on Palearctic birds. No. 24, Ploceidae, the genera Passer, Petronia, and Montifringilla", gazeto : American Museum Novitates, numero : 1814
  51. Summers-Smith 1988, p. 134
  52. 52,0 52,1 Oberholser 1974, p. 1009
  53. Johnston, Richard F. (March 1971). "Evolution in the House Sparrow. II. Adaptive Differentiation in North American Populations", gazeto : Evolution, volumo : 25, numero : 1, paĝoj : 1–28. COI:10.2307/2406496
  54. Packard, Gary C. (March 1967). "House Sparrows: Evolution of Populations from the Great Plains and Colorado Rockies", gazeto : Systematic Zoology, volumo : 16, numero : 1, paĝoj : 73–89. COI:10.2307/2411519
  55. Johnston, R. F.; Selander, R. K. (1 May 1964). "House Sparrows: Rapid Evolution of Races in North America", gazeto : Science, volumo : 144, numero : 3618, paĝoj : 548–550. COI:10.1126/science.144.3618.548
  56. Selander, Robert K. (May–June 1967). "Evolution in the House Sparrow. I. Intrapopulation Variation in North America", gazeto : The Condor, volumo : 69, numero : 3, paĝoj : 217–258 (PDF)
  57. Hamilton, Suzanne (April 1978). "Evolution in the House Sparrow—VI. Variability and Niche Width", gazeto : The Auk, volumo : 95, numero : 2, paĝoj : 313–323 (PDF)
  58. Baker, Allan J. (July 1980). "Morphometric Differentiation in New Zealand Populations of the House Sparrow (Passer domesticus)", gazeto : Evolution, volumo : 34, numero : 4, paĝoj : 638–653. COI:10.2307/2408018
  59. Summers-Smith 1988, paĝoj 133–135
  60. Anderson 2006, paĝoj 5, 9–12
  61. Summers-Smith 1988, paĝoj 129–137, 280–283
  62. Summers-Smith 1963, paĝoj 171–173
  63. Anderson 2006, p. 22
  64. Anderson 2006, p. 5
  65. Summers-Smith 1988, p. 293-296
  66. Martin, Lynn B., II; and Fitzgerald, Lisa (2005). "A taste for novelty in invading house sparrows, Passer domesticus", gazeto : Behavioral Ecology, volumo : 16, numero : 4, paĝoj : 702–707. COI:10.1093/beheco/ari044
  67. Lee, Kelly A.; Martin, Lynn B., II; Wikelski, Martin C. (2005). "Responding to inflammatory challenges is less costly for a successful avian invader, the house sparrow (Passer domesticus), than its less-invasive congener", gazeto : Oecologia, volumo : 145, numero : 2, paĝoj : 244–251 (PDF)
  68. Blakers, Davies & Reilly 1984, p. 586
  69. 69,0 69,1 69,2 69,3 Franklin, K. (2007). The House Sparrow: Scourge or Scapegoat?. Naturalist News. Alirita 17 December 2008.
  70. (2004) "The precautionary principle and biological invasion: the case of the House Sparrow on the Lesser Antilles", gazeto : International Journal of Pest Management, volumo : 50, paĝoj : 83–89. COI:10.1080/09670870310001647650
  71. 71,0 71,1 71,2 71,3 71,4 (1990) Granivorous birds in the agricultural landscape. Warszawa: Pánstwowe Wydawnictom Naukowe, 11–29. ISBN 83-01-08460-X. 
  72. Barrows 1889, p. 17
  73. Healy, Michael; Mason, Travis V.; and Ricou, Laurie (2009). ""hardy/unkillable clichés": Exploring the Meanings of the Domestic Alien, Passer domesticus", gazeto : Interdisciplinary Studies in Literature and Environment, volumo : 16, numero : 2, paĝoj : 281–298. COI:10.1093/isle/isp025
  74. Massam, Marion. Sparrows (PDF). Farmnote. Alirita 1 February 2009.
  75. Anderson 2006, p. 25
  76. Brooke, R. K.. (1997). The Atlas of Southern African Birds 1. BirdLife South Africa. 
  77. 77,0 77,1 77,2 77,3 77,4 77,5 Summers-Smith 1988, paĝoj 137–138
  78. Anderson 2006, paĝoj 424–425
  79. Hobbs, J. N. (1955). "House Sparrow breeding away from Man", gazeto : The Emu, volumo : 55, numero : 4
  80. Wodzicki, Kazimierz (May 1956). "Breeding of the House Sparrow away from Man in New Zealand", gazeto : Emu, volumo : 54, paĝoj : 146–147 (PDF)
  81. Summers-Smith 1992, paĝoj 128–132
  82. [3] Brooke, R. K., House Sparrows Feeding at Night in New York, "The Auk" volumo 90, Januaro de 1973, p. 206, PDF.
  83. "Poel"
  84. Summers-Smith 1988, p. 129
  85. Melville, David S.; Carey, Geoff J. (1998). "Syntopy of Eurasian Tree Sparrow Passer montanus and House Sparrow P. domesticus in Inner Mongolia, China", gazeto : Forktail, volumo : 13 (PDF)
  86. Summers-Smith 1988, p. 228
  87. Minock, Michael E. (1969). "Salinity Tolerance and Discrimination in House Sparrows (Passer domesticus)", gazeto : The Condor, volumo : 71, numero : 1, paĝoj : 79–80 (PDF)
  88. "Walsberg"
  89. "iucn2008"
  90. Anderson 2006, paĝoj 247
  91. 91,0 91,1 91,2 91,3 91,4 Summers-Smith 1988, paĝoj 139–142
  92. McGillivray, W. Bruce (1980). "Communal Nesting in the House Sparrow", gazeto : Journal of Field Ornithology, volumo : 51, numero : 4, paĝoj : 371–372 (PDF)
  93. Waddington, Don C.; and Cockrem, John F. (1987). "Homing ability of the House Sparrow", gazeto : Notornis, volumo : 34, numero : 1 (PDF)
  94. Broun, Maurice (January 1972). "Apparent migratory behavior in the House Sparrow", gazeto : The Auk, volumo : 89, paĝoj : 187–189 (PDF)
  95. Johnston, Richard F. (1969). "Aggressive Foraging Behavior in House Sparrows", gazeto : The Auk, volumo : 86, numero : 3, paĝoj : 558–559
  96. Kalinoski, Ronald (1975). "Intra- and Interspecific Aggression in House Finches and House Sparrows", gazeto : The Condor, volumo : 77, numero : 4, paĝoj : 375–384 (PDF)
  97. 97,0 97,1 97,2 Anderson 2006, paĝoj 273–275
  98. Anderson 2006, p. 246
  99. Kalmus, H. (1984). "Wall clinging: energy saving by the House Sparrow Passer domesticus", gazeto : Ibis, volumo : 126, numero : 1, paĝoj : 72–74. COI:10.1111/j.1474-919X.1984.tb03667.x
  100. Flŭ, John E. C.; Thompson, Charles F. (1986). "House Sparrows taking insects from car radiators", gazeto : Notornis, volumo : 33, numero : 3, paĝoj : 190–191 (PDF)
  101. Stidolph, R. D. H. (1974). "The Adaptable House Sparrow", gazeto : Notornis, volumo : 21, numero : 1 (PDF)
  102. Summers-Smith 1963, paĝoj 34–35
  103. 103,0 103,1 Summers-Smith 1988, paĝoj 159–161
  104. Summers-Smith 1963, p. 33
  105. Gavett, Ann P.; and Wakeley, James S. (1986). "Diets of House Sparrows in Urban and Rural Habitats", gazeto : The Wilson Bulletin, volumo : 98
  106. Walsberg, Glenn E. (1975). "Digestive Adaptations of Phainopepla nitens Associated with the Eating of Mistletoe Berries", gazeto : The Condor, volumo : 77, numero : 2, paĝoj : 169–174 (PDF)
  107. Vincent 2005, paĝoj 2–3
  108. 108,0 108,1 Anderson 2006, paĝoj 276–279
  109. Anderson, Ted R. (1977). "Reproductive Responses of Sparrows to a Superabundant Food Supply", gazeto : The Condor, volumo : 79, numero : 2, paĝoj : 205–208 (PDF)
  110. (1990) Granivorous birds in the agricultural landscape. Warszawa: Pánstwowe Wydawnictom Naukowe, 179–197. ISBN 83-01-08460-X. 
  111. Summers-Smith 1963, paĝoj 35, 38–39
  112. Anderson 2006, paĝoj 279–281
  113. Anderson 2006, paĝoj 135–136
  114. (2007) "Age-related patterns of reproductive success in house sparrows Passer domesticus", gazeto : Journal of Avian Biology, volumo : 38, numero : 5, paĝoj : 603–611. COI:10.1111/j.0908-8857.2007.04044.x
  115. 115,0 115,1 115,2 115,3 115,4 115,5 115,6 115,7 Summers-Smith 1988, paĝoj 144–147
  116. Anderson 2006, paĝoj 141–142
  117. Anderson 2006, paĝoj 143–144
  118. Anderson 2006, p. 145
  119. Summers-Smith 1988, paĝoj 142–143
  120. Brackbill, Hervey (1969). "Two Male House Sparrows Copulating on Ground with Same Female", gazeto : The Auk, volumo : 86, numero : 1 (PDF)
  121. 121,00 121,01 121,02 121,03 121,04 121,05 121,06 121,07 121,08 121,09 121,10 Summers-Smith 1963, paĝoj 52–57
  122. 122,0 122,1 122,2 122,3 (1990) Granivorous birds in the agricultural landscape. Warszawa: Pánstwowe Wydawnictom Naukowe, 95–121. ISBN 83-01-08460-X. 
  123. Gowaty, Patricia Adair (Summer 1984). "House Sparrows Kill Eastern Bluebirds", gazeto : Journal of Field Ornithology, volumo : 55, numero : 3, paĝoj : 378–380. Alirita 1a Oktobro 2009. (PDF)
  124. Morris & Tegetmeier 1896, paĝoj 8–9
  125. Jansen, R. R. (1983). "House Sparrows build roost nests", gazeto : The Loon, volumo : 55, paĝoj : 64–65
  126. 126,0 126,1 Summers-Smith 1963, paĝoj 131–132
  127. Sustek, Zbyšek; Hokntchova, Daša (1983). "The beetles (Coleoptera) in the nests of Delichon urbica in Slovakia", gazeto : Acta Rerum Naturalium Musei Nationalis Slovaci, Bratislava, volumo : XXIX, paĝoj : 119–134
  128. 128,0 128,1 128,2 Summers-Smith 1988, paĝoj 148–149
  129. Anderson 2006, paĝoj 157–172
  130. 130,0 130,1 Anderson 2006, paĝoj 145–146
  131. Anderson 2006, p. 319
  132. Davies 2000, p. 55
  133. Stoner, Dayton (December 1939). "Parasitism of the English Sparrow on the Northern Cliff Swallow", gazeto : Wilson Bulletin, volumo : 51, numero : 4 (PDF)
  134. BTO Bird facts: House Sparrow. Alirita 24-a de novembro 2009.
  135. Paganelli, C. V.; Olszowka, A.; and Ali, A. (1974). "The Avian Egg: Surface Area, Volume, and Density", gazeto : The Condor, volumo : 76, numero : 3, paĝoj : 319–325 (PDF)
  136. Ogilvie-Grant 1912, paĝoj 201–204
  137. Hume & Oates 1890, paĝoj 169–151
  138. Anderson 2006, paĝoj 175–176
  139. Anderson 2006, paĝoj 173–175
  140. Anderson 2006, paĝoj 176–177
  141. Nice, Margaret Morse (1953). "The Question of Ten-day Incubation Periods", gazeto : The Wilson Bulletin, volumo : 65, numero : 2 (PDF)
  142. 142,0 142,1 Anderson 2006, paĝoj 304–306
  143. Summers-Smith 1992, paĝoj 30–33
  144. Erritzoe J.; Mazgajski T. D.; Rejt L. (2003). "Bird casualties on European roads — a review", gazeto : Acta Ornithologica, volumo : 38, numero : 2, paĝoj : 77–93
  145. 145,0 145,1 145,2 Anderson 2006, paĝoj 311–317
  146. Anderson 2006, paĝoj 427–429
  147. Young, Emma (1-a de novembro 2000). "Sparrow suspect", gazeto : New Scientist. Alirita 25a Majo 2010.
  148. Summers-Smith 1963, p. 128
  149. van Riper, Charles III; Sandra G. van Riper and Wallace R. Hansen (October 2002). "Epizootiology and Effect of Avian Pox on Hawaiian Forest Birds", gazeto : The Auk, volumo : 119, numero : 4, paĝoj : 929–942. COI:[0929:EAEOAP2.0.CO;2 10.1642/0004-8038(2002)119[0929:EAEOAP]2.0.CO;2]
  150. Summers-Smith 1963, p. 129
  151. Summers-Smith 1988, paĝoj 154–155
  152. Summers-Smith 1988, paĝoj 137–141
  153. European Longevity Records. Alirita 24-a de novembro 2009.
  154. AnAge entry for Passer domesticus. AnAge: the Animal Ageing and Longevity Database. Alirita 1a Februaro 2010.
  155. Anderson 2006, paĝoj 333–336
  156. Anderson 2006, paĝoj 425–429
  157. [http://www.issg.org/database/species/ecology.asp?fr=1&si=420&lang=EN, ISSG Database: Ecology of Passer domesticus, Invasive Species Specialist Group, 16-a de januaro 2009
  158. "iucn2008"
  159. "Even sparrows don't want to live in cities anymore, 13 June 2005. Kontrolita 26a Oktobro 2008.
  160. Daniels, R. J. Ranjit (2008). "Can we save the sparrow?", gazeto : Current Science, volumo : 95, numero : 11, paĝoj : 1527–1528 (PDF)
  161. De Laet, Summers-Smith, J. D. (2007). "The status of the urban house sparrow Passer domesticus in north-western Europe: a review", gazeto : Journal of Ornithology, volumo : 148, numero : Supplement 2, paĝoj : 275–278. COI:10.1007/s10336-007-0154-0
  162. Anderson 2006, p. 320
  163. Summers-Smith, J. Denis (2005). "Changes in the House Sparrow Population in Britain", gazeto : International Studies on Sparrows, volumo : 5, paĝoj : 23–37 (PDF)
  164. Anderson 2006, paĝoj 229–300
  165. Gould, , "House sparrow dwindling, 29-a de novembro 2004. Kontrolita 29-a de novembro 2009.
  166. (29-a de januaro 2001)Concerns about the population decline of the House Sparrow Passer domesticus in the Netherlands. Alirita 29-a de decembro 2009.
  167. Summers-Smith 1988, paĝoj 157–158, 296
  168. "Sparrow numbers 'plummet by 68%', 20-a de novembro 2008. Kontrolita 6a Decembro 2009.
  169. 169,0 169,1 McCarthy, , "It was once a common or garden bird. Now it's not common or in your garden. Why?, 16a Majo 2000. Kontrolita 12a Decembro 2009.
  170. Summers-Smith 1988, p. 156
  171. Bergtold, W. H. (April 1921). "The English Sparrow (Passer domesticus) and the Automobile", gazeto : The Auk, volumo : 38, numero : 2, paĝoj : 244–250
  172. MacLeod, Ross; Barnett, Phil; Clark, Jacquie; and Cresswell, Will (23 March 2006). "Mass-dependent predation risk as a mechanism for house sparrow declines?", gazeto : Biology Letters, volumo : 2, numero : 1, paĝoj : 43–46. COI:10.1098/rsbl.2005.0421
  173. (2007) "The Urban Decline of the House Sparrow (Passer domesticus): A Possible Link with Electromagnetic Radiation", gazeto : Electromagnetic Biology and Medicine, volumo : 26, numero : 2, paĝoj : 141–151. COI:10.1080/15368370701410558. Alirita 25a Oktobro 2009.
  174. 174,0 174,1 174,2 McCarthy, Michael. "Mystery of the vanishing sparrow, 20-a de novembro 2008. Kontrolita 17-a de januaro 2009.
  175. Vincent, Kate; kaj Baker Shepherd Gillespie, 2006, Prelego Ecobuild exhibition, 10-a de januaro 2010, PowerPoint presentation [4] The provision of birds in buildings; turning buildings into bird-friendly habitats
  176. De Laet, Jenny; Summers-Smith, Denis; and Mallord, John (2009). "Meeting on the Decline of the Urban House Sparrow Passer domesticus: Newcastle 2009 (24–25 Feb)", gazeto : International Studies on Sparrows, volumo : 33, paĝoj : 17–32 (PDF)
  177. Butler, Daniel. "Helping birds to nest on Valentine's Day, 2a Februaro 2009. Kontrolita 3a Majo 2010.
  178. Clover, Charles. "On the trail of our missing house sparrows, 20-a de novembro 2008. Kontrolita 25a Majo 2010.
  179. Peach, W. J.; Vincent, K. E.; Fowler, J. A.; and Grice, P. V. (2008). "Reproductive success of house sparrows along an urban gradient", gazeto : Animal Conservation, volumo : 11, numero : 6, paĝoj : 1–11. COI:10.1111/j.1469-1795.2008.00209.x
  180. Vincent 2005, paĝoj 265–270
  181. Vincent, Kate E.; Will Peach; kaj Jim Fowler, Prelego International Ornithological Congress, An investigation in to the breeding biology and nestling diet of the house sparrow in urban Britain [5] PowerPoint presentation, 2009, 17-a de januaro 2009.
  182. Reproductive success of house sparrows along an urban gradient [6] PowerPoint presentation, 2009, Vincent, Kate E., Prelego LIPU "Passeri in crisis?" Pisa, Italio, 17-a de januaro 2010.
  183. Smith, Lewis. "Drivers and gardeners the secret behind flight of house sparrows, 20-a de novembro 2008. Kontrolita 17-a de januaro 2009.
  184. Summers-Smith, J. Denis (September 2007). "Is unleaded petrol a factor in urban House Sparrow decline?", gazeto : British Birds, volumo : 100
  185. Adam, David. "Leylandii may be to blame for house sparrow decline, say scientists, 20-a de novembro 2009. Kontrolita 17-a de januaro 2009.
  186. Mukherjee, , "Making a garden sparrow-friendly, 20-a de novembro 2008. Kontrolita 17-a de januaro 2009.
  187. ; Whittingham, M. J., Bradbury, R. B., Anderson, G. Q. A., Lee, P. L. M., Wilson, J. D., and Krebs, J. R. (2002)Ecology and conservation of rural house sparrows. Ecology of Threatened Species. Alirita 17-a de januaro 2010.
  188. Summers-Smith 1963, paĝoj 49, 215
  189. Shipley, A. E. Sparrow, Encyclopaedia Biblica, 4a volumo [7] Cheyne, Thomas Kelley; kaj Black, J. Sutherland, eldonistoj, 1899.

Cititaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Vincent, Kate E. (October 2005). "Investigating the causes of the decline of the urban House Sparrow Passer domesticus population in Britain", gazeto :. Alirita 2a Decembro 2009.


Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]