Nikolaj Zarudnij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nikolai Zarudni)
Nikolaj Zarudnij
Persona informo
Naskiĝo 25-an de septembro 1859 (1859-09-25)
en Griakove
Morto 17-an de marto 1919 (1919-03-17) (59-jaraĝa)
en Taŝkento
Mortokialo venenado
Tombo Botkin Street Cemetery
Lingvoj ukrainarusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Orenburg Cossack School
Okupo
Okupo zoologo • esploristo • ornitologo
vdr

Nikolai Alekseiviĉ Zarudnij (en rusa Николай Алексеевич Зарудный}[note 1]) (13an de septembro, 185917an de marto, 1919[1]) estis Ukraina-Rusa esploristo kaj zoologo de Ukraina deveno, kiu studis la faŭnon, ĉefe la birdojn de Centra Azio. Li estis naskiĝinta en Griakovo, Ukraino (tiam parto de la Rusia Imperio). Li verkis sian unuan libron pri ornitologio en 1896 kaj faris kvin ekspediciojn al la Kaspia regiono el 1884 al 1892.[1] Li faris aliajn ekspediciojn al Persio subtene de la Rusia Geografia Societo kaj la Peterburga Zoologia Instituto. Li kolektis preskaŭ 3,140 specimenojn de birdoj kaj 50,000 insektojn. Post la Rusia Revolucio, lia kolekto estis ŝtatigita de la Bolŝevikoj kaj movita al la muzeo de la Universitato de Taŝkento. Pro sia laboro ĉe la Rusia Geografia Societo li ricevis la medalon Przhevalski.[2] En Taŝkento, lia lasta verko pri la ornitologio de Turkestano ne estis kompletata ĉar li mortiĝis pro akcidenta veneniĝo. Li publikis 218 monografiojn dum sia vivo kaj nomigis multajn speciojn.[2] Inter la specioj kaj aliaj taksonoj nomitaj laŭ Zarudnij estas la Zarudna meriono, la Zarudna soriko, la lacerto Diplometopon zarudnyi, la fiŝo Schizothorax zarudnyi, kaj la distinga azia subspecio de la Dezertopasero (Passer simplex zarudnyi).[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En rusa Николай Алексеевич Зарудный nome Nikolaj Alekseeviĉ Zarudnij. Lia nomo estis transliterumita laŭ multaj aliaj vojoj; ĉefe kiel SarudnYSarudney en malnovaj verkoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (1920) “Notes and News”, Auk 37 (4), p. 638.  Arkivigite je 2012-06-03 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-03. Alirita 2012-07-15.
  2. 2,0 2,1 Ananjeva, Natalia, 7a Aprilo 2008 url=http://www.iranicaonline.org/articles/ZARUDNI%C4%AC-NIKOLAI_ALEXSEEVICH Zarudniǐ, Nikolaĭ Alekseevich, Encyclopædia Iranica, Yarshater, Ehsan.
  3. (2009) “Taxonomy, identification and status of Desert Sparrows”, Dutch Birding 31, p. 139–158. 
  • Bobrinksy, N. A.. (1940) ' (ruse). Moscow: Moscow Soc. Nat. Expl. Ser. Histor..

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]