Broklino (angleBrooklyn) estas urboparto de Novjorko, havis loĝantaron de 2 736 074 (laŭ la censo de 2020). La nederlandanoj fondis la urbon, nomis ĝin Breuckelen (laŭ la vilaĝo Breukelen en Nederlando), sur la insulo Longinsulo en 1636. Ĝi estas identa al Kantono Kingzo, angleKings County.
Broklino korporaciĝis kiel urbo en 1834, kaj ĝi unuiĝis kun Novjorko en 1898. Tri pontoj kunigas Broklinon kun Manhatano el kiuj plej fama estas la Broklina Ponto, kaj la Verrazano-Mallarĝejo Ponto kunigas ĝin kun Staten-Insulo. La Broklino-Baterio Tunelo estas 35m profunda tunelo inter Broklino kaj "the Battery" en Manhatano. Oni povas facile atingi Broklinon de aliaj burgoj en metroo.
Broklino havas multajn bonajn parkojn, muzeojn, preĝejojn, kaj historiajn najbarejojn. En la suda parto estas Coney Island, fama kaj populara amuzejo kaj oceana plaĝo.