Longinsulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri insulo en Nov-Jorkio, Usono. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Long Island (apartigilo).
Longinsulo
Situo de la insulo
Situo de la insulo
insuloMoreno
Akvejo Atlantiko, Long Island Sound
Insularo Outer Lands
Geografia situo 40° 48′ N, 73° 17′ U (mapo)40.808055555556-73.2775122.2Koordinatoj: 40° 48′ N, 73° 17′ U (mapo) f1
Longinsulo (New York)
Longinsulo (New York)
DEC
Longinsulo
Longinsulo

Map

Longo 190 kmf2
Larĝo 32 kmf3
Areo 3 566 km² f4
Plej alta loko Jayne's Hill (High Hill)
122,2 mf5
Loĝantaro 7 568 304 (2010)
2 122 loĝ./km²
Ĉefa loko Brooklyn
vdr

Long Island [ˌlɑːŋˈaɪlənd] („Longa Insulo“) estas insulo apartenanta al la usona ŝtato Novjorkio. Ĝi situas ĉe la orienta marbordo de Nord-Ameriko kaj estas ĉirkaŭ 190 km longa kaj 20 ĝis 32 kilometrojn larĝa. La areo ampleksas 3.566 km², do estas preskaŭ egala al tiu de Majorko. Geologie la insulo estas glaciepoka moreno kun plejparte sablaj, molaj kaj rokaj grundoj.

Situo kaj administracio[redakti | redakti fonton]

Administracia divido de Long Island

Longinsulo etendiĝas de la havenoj de la urbo Novjorko en la nordan Atlantikon. En ĝia nordo troviĝas la Long Island Sound, mara brako, kiu disigas la insulon de Konetikuto kaj Rod-Insulo. En la sudo troviĝas la Great South Bay kaj Jamaica Bay. Pli malgrandaj insuloj ĉirkaŭas la bordon de Long Island.

Administracie Longinsulo estas dividita en kvar kantonoj. La du kantonoj en la okcidenta parto de la insulo, Kings County kaj Kantono Kvinzo, estas identaj kun la novjorkaj urbopartoj Broklino kaj Kvinzo; oriente sekvas Nassau County, en la centra parto de la insulo, kaj Suffolk County, en la orienta parto. Novjorkanoj parolas pri Long Islandthe island („la insulo“) nur, se ili celas la konteojn Nassau kaj Suffolk, situantaj ekster la urbolimoj.

Long Beach, Long Island
La lumturo ĉe Montauk Point

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 2000 pli ol 8 milionoj da loĝantoj vivis sur Longinsulo (inkluzive Broklino kaj Kvinzo). Ĝi estas ŝatata loĝloko por artistoj kaj riĉuloj. De la 1910-aj jaroj multaj novjorkaj milionuloj konstruigis grandajn vilaojn precipe ĉe la norda marbordo de la insulo.