Diskuto:Longinsulo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dankon,Yekrats, pro viaj afablaj plibonigoj de mia malneta traduko pri Long Island. I.a. vi ŝanĝis "konteo" (angle county) al kantono (unu trafon vi pretervidis ;-)). Mi povas bone akcepti tion, eĉ se mi preferas "konteo", ĉar

  • mi tiel vidis ĝin en multaj artikoloj de Vikipedio kaj opiniis ĝin estante la reganta uzo
  • laŭ mi la termino "kantono" jam estas iom troŝarĝita (en Svislando temas eĉ pri federacia ŝtato, iom simila kiel usona ŝtato, do multe pli ol nura county).

Ankaŭ la artikolon pri "county" mi legis. Tie oni rekomendas "distrikto", ĉar en Usono "neniam regis grafoj". Ĉar la angla ne estas mia plej ofta lingvo, mi eĉ ne pensis pri grafoj en county, simile kiel mi ne pensas pri episkopejo en "city".

Ĉu estas iu paĝo, kie oni povas informiĝi pri la uzo preferata de Vikipedio por laŭeble unuece trakti tiun oftan nocion? Estus domaĝe, se ni havus county, konteo, kantono, distrikto unu apud la alia, tamen ĉiam parolante pri la sama administracia unuo.

Amike Helga Schneider

Nu, ĉar "konteo" estas ne-PIV-a, mi preferus terminon kantono, kaj tiu vorto estas ĝenerale uzata ĉi tie en Vikipedio. Amike salutas Yekrats 18:42, 30. Nov 2008 (UTC).