Paseredoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Paseredoj

Montpasero
(Paser montanus)
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paseredoj Passeridae
Illinger 1811
Genro: Pasero
Petronio
Karpospizo
Montofringo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Paseredoj (science: Passeridae)[1] estas familio de malgrandaj birdoj, kiuj apartenas al la Kantobirdoj, subfamilio de la Paseroformaj birdoj. Ĉar ok aŭ pliaj specioj nestumas ĉe aŭ eĉ en konstruaĵoj, kaj la Dompasero kaj la Kampopasero ĉefe loĝas en urboj en grandaj nombroj, paseroj povas esti la plej familiaraj de ĉiuj naturaj birdoj.[2]

Ili eble estas proksime parencaj kun la Motaciloj (Motacillidae), kiuj de kelkaj estas taksataj subfamilio de la Paseredoj. Eĉ pli vaste difinante la familion, ankaŭ la Proneledoj (Prunellidae), Ploceedoj (Ploceidae), Estrildedoj (Estrildidae) kaj la Viduedoj (Viduidae) estis alkalkulitaj.

La familio konsistas el kvar genroj kun 36-37 specioj.

En Mezeŭropo troviĝas la Dompasero (Passer domesticus) kaj la Montpasero (Passer montanus). Iom malpli konata estas la sudeŭropa Hispana pasero (Passer hispaniolensis). Ankaŭ la Neĝa montofringo (Montifrigilla nivalis), spite al sia scienca nomo, apartenas al la paseredoj.

Karakteroj kaj klasado[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale paseredoj kutime estas malgrandaj, diketaj brungrizaj birdoj kun mallongaj vostoj kaj fortikaj bekoj. La diferencoj inter paserspecioj povas esti subtilaj. Ili estas ĉefe semomanĝantoj, kvankam ili konsumas ankaŭ malgrandajn insektojn. Kelkaj specioj manĝas rubaĵojn ĉe urboj kaj, kiel mevojkolomboj, povus manĝi ĉion ajn en malgranda kvanto. Membroj de tiu familio grandas el la Kaŝtankolora pasero (Passer eminibey), de 11.4 cm kaj 13.4 g, al la Papagobeka pasero (Passer gongonensis), de 18 cm kaj 42 g. Paseroj estas fizike similaj al aliaj semomanĝantaj birdoj, kiaj fringoj, sed havas spuran dorsan eksteran unuanrangan flugilplumon kaj kroman oston en lango.[3]

La malnovmondaj veraj paseroj estas indiĝenaj de Eŭropo, Afriko kaj Azio. En Aŭstralio kaj Amerikoj, fruaj setlantoj importis kelkajn speciojn kiuj rapide naturiĝis, ĉefe ĉe urbaj kaj degraditaj areoj. La Dompasero ekzemple troviĝas nune tra Nordameriko, en ĉiu subŝtato de Aŭstralio escepte Okcidenta Aŭstralio, kaj ĉe multe de la plej loĝataj partoj de Sudameriko.

Kelkaj fakuloj jam klasis la rilatajn Estrildedojn de la tropika Malnova Mondo kaj Aŭstralazio kiel membroj de la Paseredoj.[4] Kiel la veraj paseroj, la estrildedoj estas malgrandaj, gregemaj kaj ofte koloniaj semomanĝantoj kun mallongaj, dikaj, sed pintecaj bekoj. Ili estas ege similaj laŭ strukturo kaj kutimaro, sed kutime estas pli koloraj kaj ege varias laŭ plumaro. Estas ĉirkaŭ 140 specioj. La nova taksonomio de 2008 de Christidis kaj Boles listigas la estrildedojn kiel separata familio nome Estrildedoj, lasante nur la verajn paseroin en Paseredoj.[4]

La Amerikaj paseroj estas en diferenca familio, nome Emberizedoj, spite kelkan fizikan similecon kia ĉe la semomanĝanta beko kaj ofte tre markataj kapoj.

La Heĝpasero aŭ Pronelo (Prunella modularis) estas simile nerilata. Ĝi estas pasero nur laŭnome, spuro de malnova praktiko nomigi ĉiu ajn malgrandan birdon "pasero". Tio okazas ekzemple en la hispana lingvo kie de la latina vorto "Passer" (pasero) devenas la nuna hispana vorto "pájaro" [pAĥaro] multege pli uzata ol la ĝenerala "aves" por ĉiu ajn birdo, dum "pájaro" estas ĉiu ajn birdo pli malgranda ol kolombo proksimume.

Paserido en Italio
Pentraĵo de Blankaflugilaj neĝpaseroj.
Flavgorĝa pasero

Genroj kaj kelkaj specioj[redakti | redakti fonton]

Tiu estas listo de paserospecioj:

Kvankam "pasero" estas termino uzenda ĉefe por la birdoj de la genro "Passer", tre ofte ĝi uzeblas ankaŭ por ĉiu ajn membro de la familio de Paseredoj kaj tro ofte por aliaj similaj birdoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. paseredoj en vortaro.net
  2. Clement, Peter; Colston, P. R.. (2003) “Sparrows and Snowfinches”, Perrins, Christopher: The Firefly Encyclopedia of Birds. Firefly Books, p. 590–591. ISBN 1-55297-777-3.
  3. Bledsoe, A.H. & Payne, R.B.. (1991) Forshaw, Joseph: Encyclopaedia of Animals: Birds. Londono: Merehurst Press, p. 222. ISBN 1-85391-186-0.
  4. 4,0 4,1 Christidis L, Boles WE. (2008) Systematics and Taxonomy of Australian Birds. Canberra: CSIRO Publishing, p. 177. ISBN 9780643065116.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Paseroj en literaturo estas kutime Dompaseroj.

Montaj pigo, paseroj kaj arbusto, de la ĉina artisto Huang Ĵukai (933- post 993), Dinastio Song.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Plia legado[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]