Nigraflugila neĝopasero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigraflugila neĝopasero
La pasero de Adams, Ladako, Barato
La pasero de Adams, Ladako, Barato
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paseredoj Passeridae
Genro: Montifringilla
Specio: 'M. adamsi'
Montifringilla adamsi
(Adams, 1859)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigraflugila neĝopasero, Adamsa neĝopaseroTibeta neĝopasero (Montifringilla adamsi) estas malgranda paserina birdo de la familio de Paseredoj. Spite la scienca nomo, ĝi estas pasero kaj ne vera fringo.

Nigraflugila neĝopasero

Ĝi troviĝas en Ĉinio, Barato, Nepalo kaj Pakistano. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj. Ĝi estas komuna loĝanto de la Tibeta altebena regiono de Nordokcidenta Nepalo; somere je 4200 – 5100 m, vintre 2530 – 3445 m, en malfermaj ŝtonecaj montetoj, ebenaĵoj kaj ĉe altateraj vilaĝoj.[1]

La Nigraflugila neĝopasero estas granda fortika pasero. Ĝi havas brunajn suprajn partojn (kapo senmarka kaj dorso strieca), blankecajn al sablokolorajn subajn partojn. Estas longa mallarĝa blanka flugilareo, kiu transformiĝas fluge ĉar montras nigrajn flugilojn (kio nomigas la specion en la komuna nomo) kun grandaj blankaj areoj; la vosto estas nigra kun blankaj bordoj. Somere la flaveca beko iĝas nigra. Ambaŭ seksoj estas similaj. Ĝi estas specio tre simila al la parenca Neĝopasero, sed diferenciĝas ĉar tiu havas grizan kapon dum la Nigraflugila neĝopasero havas brunan.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Grimmett, Richard; Inskipp, Carol & Inskipp, Tim (2000), Birds of Nepal, publ. Christopher Helm Ltd., 35 Bedford Row, London WC1R 4JH. ISBN 0-7136-5166-0 .