Punkteca pasero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Punkteca pasero
Punkteca pasero, masklo
Punkteca pasero, masklo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paseredoj Passeridae
Genro: Passer
Specio: 'P. motitensis'
Passer motitensis
(Smith, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Punkteca pasero (Passer motitensis) estas birdo de la familio de Paseredoj kaj plej tipa genro de paseroj, troviĝanta en suda Afriko en seka, arbara savano kaj urboj.[1][2]

Tiu estas 15 al 16 cm longa pasero iom kiel granda Dompasero. Ĝi havas grizajn kronon kaj nukon kaj ruĝecbrunajn suprajn partojn kun nigra strieco en dorso, kio nomigas la specion.[3][4] Krome estas ankaŭ ruĝecbruna makulo ofta en afrikaj ruĝecbrunaj paseroj kiu komencas post la ne tre markata nigra traokula strio, larĝiĝas malantaŭen kaj poste kurbiĝas ĉirkaŭ la orelareo enfremante la vangon. Estas ankaŭ mallarĝa nigra mentona strio, kiel skizo de “antaŭtuko”. La vango estas blankeca kaj la subaj partoj helgrizaj. La flugilplumoj estas kiel kutime nigrecaj, same kiel la dika beko.

La taksonomio de tiu specio kaj de la aliaj "ruĝecbrunaj paseroj" estas konfuziga. Kelkaj fakuloj konsideris tiun specion kiel la sama de la Iagoa pasero, kaj kelkaj agnoskas nur kelkajn el la ruĝecbrunaj paseroj kiel separataj el la Punkteca pasero, sed la Handbook of the Birds of the World (Manlibro de la birdoj de la mondo) agnoskas almenaŭ la speciojn de la Sokotra pasero, Kenja pasero, Kordofana pasero kaj la Ŝelia pasero.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Clement, Peter. (1993) Finches and Sparrows. Princeton, New Jersey: Princeton University Press. ISBN 0-691-03424-9.
  • Summers-Smith, J. Denis. (1988) The Sparrows, ilustrata de Robert Gillmor, Calton, Staffs, England: T. & A. D. Poyser. ISBN 0-85661-048-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]