Grizkapa sudpasero
Aspekto
Grizkapa sudpasero | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Grizkapa sudpasero, nereprodukta plenkreskulo, Pietermaritzburg, Sudafriko
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Passer diffusus (Smith, 1836) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Grizkapa sudpasero (Passer diffusus) estas birdo de la familio de Paseredoj kaj plej tipa genro de paseroj, troviĝanta en savano kaj arbaro en Angolo kaj Zambio suden al Sudafriko.[1]
Ĝi estas foje traktata kiel subspecio de la Grizkapa pasero, kiu estus pli norda specio.
Ĝi esta specio de tre griza kapo (iom pli malhelgriza traokule) kaj malhelgrizaj subaj partoj, dum la supra dorso estas grizbruna, la suba dorso kaj pugo estas tre markate helbruna, same kiel ŝultro kie videblas blanka flugilstrio; flugiloj kaj vosto estas de nigrecaj plumoj kun blankaj bordoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Craig, A. J. F. K.. (1997) The Atlas of Southern African Birds 1. BirdLife South Africa.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|