Granda paserkampanjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Granda paserkampanjo (en ĉina 打|麻|雀|运|动 kaj en pinjino Dǎ|Má|què| Yùn|dòng) konata ankaŭ kiel Pasermortiga kampanjo (en ĉina 消灭麻雀运动 kaj en pinjino Xiāo|miè|Má|què|Yùn|dòng), kaj oficiale, la Kampanjo de kvar plagoj estis unu el la unuaj agoj deciditaj en la Saltego Antaŭen el 1958 al 1962. La kvar plagoj eliminotaj estis ratoj, muŝoj, moskitoj kaj paseroj.[1]

La kampanjo estis iniciatata de Mao Zedong, la unua Prezidento de la Popola Respubliko de Ĉinio. Paseroj estis inkludataj en la listo ĉar ili manĝis grenosemojn, kaŭzante damaĝon al agrikulturo. Oni decidis, ke ĉiu kamparano en Ĉinio forpelu paserojn per bruo el kuiriloj. Krome nestoj kaj ovoj devus esti rompitaj kaj la paseridoj mortigitaj.[2]

Dekomence la kampanjo plibonigis la rikoltojn. Sed aprile de 1960 la usona National Academy of Science pruvis ke paseroj manĝas pli da insektoj ol semoj. Mao deklaris "forgesu", kaj ordonis finigi la kampanjon kontraŭ paseroj.[2] Tro malfrue. Sen paseroj manĝontaj ilin, la populacioj de akridoj enormiĝis, svarme tra la lando kaj plimalbonigante la problemojn jam kaŭzitajn de la Saltego Antaŭen kaj de la malbonaj veterkondiĉoj, kondukante al Granda Ĉina Malsatego kiam ĉirkaŭ 30 milionoj da homoj mortis pro malsato.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Summers-Smith, J. Denis. (1992) In Search of Sparrows. Londono: Poyser. ISBN 0-85661-073-9.
  2. 2,0 2,1 Shapiro, Judith Rae. Crosby, Worster, Alfred W. [2001] (2001). Mao's War Against Nature: Politics and the Environment in Revolutionary China. Cambridge University Press. ISBN 0-521-78680-0.