Itala pasero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Itala pasero

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paseredoj Passeridae
Genro: Pasero Passer
Specio: P. italiae
Passer italiae
(Vieillot, 1817)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Passer italiae

Itala pasero (Passer domesticus italiaePasser italiae) estas paseroforma birdo. Ĝi estas parte stabila hibrido de Hispana pasero kaj Dompasero, sed ties taksonomia statuso kaj originoj estas ankoraŭ necertaj, spite multan debaton. Ĝi loĝas en Italio, Afriko kaj sur insuloj de Mediteranea maro.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Itala pasero estas malgranda diketa birdo, kun grizbruna plumaro. Ambaŭ seksoj diferencas en plumarbildo, kaj iome en longo.[1] La masklo havas kapobildon kiel tiu de la Hispana pasero, kun brunaj krono (kio diferencas el la Dompasero), nuko kaj kapoflankoj, kaj blankaj vangoj. La supraj partoj de la masklo estas brilbrunaj, kaj ties subaj partoj estas palgrizaj, sen la nigra strieco de la Hispana pasero.[2] La masklo havas nigran makulon en gorĝo kaj brusto, konata kiel antaŭtuko. Tiu makulo, kiel multe de la maskla plumaro estas senkolora ĉe freŝa nereprodukta plumaro kaj briliĝas pro vestado kaj plumaranĝado.[3] La ino estas preskaŭ identa al la ino de la Dompasero, sed ŝi diferencas el la ino de la Hispana pasero en manko de nigra strieco en subaj partoj.[2] Albinismo estas foje konstatita.[4]

La Itala pasero estas ĉirkaŭ samgranda kiel la Dompasero, tio estas 14–16 cm longa.[5] La tarso estas 1.7 cm longa, la vosto 5.7 cm,[5] kaj la enverguro ĉe maskloj estas de 73.5–82 cm.[2] La pezo de la Itala pasero varias sezone el 30 g vintre al 26 g somere.[6]

La voĉo de la Itala pasero estas simila al tiuj de kaj la Hispana pasero kaj de la Dompasero. Maskla kantomodelo gradiĝas malrapide al tiu de la Hispana pasero tra suda Italio, sed en la areo de koincido inter la Dompaseroj kaj la Italaj paseroj, ambaŭ birdoj sonas simile.[7]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La taksonomia statuso de la Itala pasero restas necerta. Ĝi estis konsiderata kiel stabila hibrido inter la Dompasero kaj la Hispana pasero,[8]subspecio ĉu de la Dompasero[9] ĉu de la Hispana pasero.[10] studo fare de la zoologo Till Töpfer de Itala pasero agnoskis ĝin kiel samspecifa kun la Hispana pasero,[1] sed multaj fakuloj, inklude la Handbook of the Birds of the World, agnoskas ĝin kiel separata specio, se nur pro konveno.[11][12] Aliaj, inklude multajn konservadajn grupojn, konsideras la Italan paseron kiel simpla hibrido kaj prifajfas ĝin.[13] La kromosomoj de la Itala pasero estas distingaj el tiuj de la Dompasero,[12] sed analizoj de DNA sugestas proksiman rilaton al la Dompasero.[14]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Ino en Toskanio

La Itala pasero troviĝas en norda kaj centra Italio, Korsiko, kaj malgrandaj partoj de Francio, Svisio, Aŭstrio kaj Slovenio.[1] Ĉe la plej norda bordo de ties teritorio en sudaj Alpoj, estas mallarĝa hibrida zono ĉirkaŭ 20–30 km larĝa kun la Dompasero.[15] En suda Italio el Napolo suden estas grada klina kunfandiĝo kun la Hispana pasero laŭ aspekto kaj ekologio.[10] Tiu klino etendas en Sicilion, kie la birdoj en okcidento estas pure Hispanaj paseroj.[1][9] Birdoj de Sardinio estas Hispanaj paseroj, dum tiuj de Malto, Kreto, kaj la apudaj insuloj estas intermeze similaj al la Itala pasero.[1][16][17][18][19][20] En Malto, paseroj similas al la Hispana pasero, kun urbaj birdoj kondutantaj multe kiel Dompaseroj, kaj ruraj birdoj kiel la Hispana pasero.[21] Pli komplika situacio okazas en partoj de norda Afriko, kie estas tre varia miksita, interreprodukta populacio de Dompaseroj kaj Hispanaj paseroj. Tiu "hibrida svarmo" montras plenan gamon de karakteroj el pura Dompasero al preskaŭ pura Hispana pasero kaj ĉio intermeza.[9][16][22][23]

La Itala pasero estas asocia kun homa setlejo, kaj loĝas en urboj kaj agrikulturaj areoj. En plej parto de urboj en Italio, ĝi kunhavas la urban medion kun la Kampopasero,[10][24][25] kaj en kelkaj partoj de Napolo, ĝi estas anstataŭata entute de tiu specio.[26][27]

La reprodukta populacio de la Itala pasero estas ĉirkaŭkalkulata je 5 al 10 milionoj de paroj, 750,000 al 900,000 en urbaj areoj. Ĝi havas loĝdenson de 58 al 160 paroj por km. Inter 2000 kaj 2005, la populacio de la Itala pasero en Italio malpliiĝis je 27.1 %, simile al malpliiĝo de la Dompasero tra Eŭropo. El 1998 al 2008, urbaj populacioj malpliiĝis je ĉirkaŭ 50 %. Studo de la statuso de la Itala pasero listigis grandan nombron de eventualaj kaŭzoj por la malpliiĝo de la Itala pasero, inklude malpliiĝon de insektodisponeblo, agrikultura intensigo, kaj malpliigo de verdaj areoj.[28] La Itala pasero estas inter la plej komunaj birdoj en italaj urboj, sed aliaj specioj, inklude la Kardelo, estas pli komunaj.[29]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Freskoo en Pompejo pentras Italan paseron aŭ parencon

La kutimaro de la Itala pasero estas simila en multaj aspektoj al tiu de la Dompaseroj. Ĝi estas socia birdo, kiu manĝas ĉefe semojn kaj insektojn.[4][28]

Ili estas ĉefe loĝantaj birdoj, sed ili vagadas je ia etendo for de ties reprodukta sezono. Tiuj vagadoj estas ĉefe surloke, sed ili povas etendiĝi en sudan Francion. Simile la Dompaseroj foje loĝas kiel vintraj vizitantoj en norda Italio.[30][31]

Krom intergrado kun la Hispana pasero kaj kun la Dompaseroj, la Itala pasero estis konstatita hibridante kun la Kampopasero.[32] La ovoj de la Itala pasero ŝajne ne diferencas el tiuj de la Dompasero.[33][34] La ovaroj povas enhavi 2 al 8 ovojn, kun averaĝo de ĉirkaŭ 5.2.[35]

Rilato kun homoj[redakti | redakti fonton]

En plej parto de sia teritorio, la Itala pasero estas abunda kaj familiara dombirdo. Ili estis unu el la naturaj birdoj plej komune konsumataj kiel manĝo en Italio.[36] Oni trovis pentraĵojn de la Itala pasero aŭ de unu el la parencoj ĉe Pompejo.[37] Kiel ĉe la Dompasero, la Itala pasero estas konsiderata biologia indico de poluado.[38]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 (2006) “The taxonomic status of the Italian Sparrow – Passer italiae (Vieillot 1817): Speciation by stabilised hybridisation? A critical analysis”, Zootaxa (PDF, nur resumo) 1325, p. 117–145. 
  2. 2,0 2,1 2,2 Summers-Smith 1988, paĝoj 164–165
  3. Bogliani, G.; and Brangi, A. (1990). “Abrasion of the status badge in the male Italian Sparrow Passer italiae”, Bird Study 37 (3), p. 195–198. doi:10.1080/00063659009477057. 
  4. 4,0 4,1 Picaglia, L. (1889). “Elenco degli ucceli Modenese (Continuazione)”, Atti della Società dei naturalisti e matematici di Modena (Italian) VIII. Alirita 20a Aprilo 2010.. 
  5. 5,0 5,1 Backhouse 1890, paĝoj 83–84
  6. Fulgione, D.; Rusch, C. E.; Esposito, A.; Milone, M. (1998). “Dynamics of weight, fat and moult in the Italian Sparrow Passer domesticus italiae”, Acta Ornithologica (abstract only) 33, p. 93–98. Alirita 22a Aprilo 2010.. 
  7. Fulgione, D.; Esposito, A.; Rusch, C. E.; and Milone, M. (December 2000). “Song clinal variability in Passer italiae, a species of probable hybrid origins”, Avocetta (abstract only) 24 (2), p. 107–112. Alirita 20a Aprilo 2010..  Arkivigite je 2010-05-07 per la retarkivo Wayback Machine
  8. (1986) “Die Evolutionstheorie und der taxonomische Status des Italiensperlings”, Mitteilungen aus dem Zoologischen Museum in Berlin (German) 62. 
  9. 9,0 9,1 9,2 Snow & Perrins 1998, p. 1509
  10. 10,0 10,1 10,2 Summers-Smith 1988, paĝoj 162–163
  11. Summers-Smith, J. Denis. (2009) Handbook of the Birds of the World. Volume 14: Bush-shrikes to Old World Sparrows. Barcelona: Lynx Edicions. ISBN 978-84-96553-50-7.
  12. 12,0 12,1 Pending decisions with comments on their progress (PDF). AERC TAC. Alirita 20a Marto 2010.
  13. Massa, Bruno (2006). “Biological significance and conservation of biogeographical bird populations as shown by selected Mediterranean species”, Avocetta (PDF) 30, p. 5–14. Alirita 3a Majo 2010.. 
  14. (2001) “The Old World sparrows (genus Passer) phylogeography and their relative abundance of nuclear mtDNA pseudogenes”, Journal of Molecular Evolution (PDF) 53, p. 144–154. doi:10.1007/s002390010202.  Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine
  15. Summers-Smith 1988, paĝoj 122–126
  16. 16,0 16,1 Summers-Smith 1992, paĝoj 22–23
  17. (1921) “A Note on the Breeding Birds of Crete”, The Ibis 3. 
  18. Schembri, P. J.; and Lanfranco, E.. (1996) Introduction of Alien Species of Flora and Fauna (PDF), Floriana, Malta: Environment Protection Department, p. 29–54.
  19. Notes on the Ornithology of Malta”, The Ibis 5 (3), p. 281–349. 
  20. (1919) “Types of Birds in the Tring Museum. B. Types in the General Collection”, Novitates Zoologicae XXVI, p. 123–178. 
  21. Summers-Smith 1988, paĝoj 35–36
  22. Summers-Smith 1988, paĝoj 126, 166
  23. (1911) “Ornithological Explorations in Algeria”, Novitates Zoologicae 18. 
  24. Giglioli, Henry (1865). “Notes on the Birds observed at Pisa and in its Neighbourhood during the Winter, Spring, and Summer of 1864”, The Ibis 1, p. 50–63. 
  25. Wallis, H. M. (1887). “Notes upon the Northern Limit of the Italian Sparrow (Passer italiae)”, The Ibis 5 (4), p. 454–455. 
  26. Summers-Smith 1992, p. 25
  27. (1996) “Breeding birds and territorial heterogeneity in Naples city (Italy)”, Acta Ornitologica (abstract only) 31 (1), p. 25–31. Alirita 22a Aprilo 2010.. 
  28. 28,0 28,1 Dinetti, Marco (2008). “I passeri Passer spp.: da “problematici” a specie di interesse conservazionistico”, Avocetta (abstract only) 32, p. 61–68. Alirita 20a Aprilo 2010..  Arkivigite je 2010-05-05 per la retarkivo Wayback Machine
  29. Fraissinet, Maurizio; Dinetti, Marco . “Urban Ornithological Atlases in Italy”, Bird Census News (PDF) 20 (2).  Arkivigite je 2015-09-23 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-23. Alirita 2010-07-25.
  30. Summers-Smith 1963, p. 117
  31. Gustin, Marco; and Sorace, Alberto (2002). “Autumn movements of Italian Sparrows Passer italiae in central Italy”, Ringing and Migration (abstract only) 21 (1). Alirita 20a Aprilo 2010..  Arkivigite je 2010-03-15 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-03-15. Alirita 2010-07-25.
  32. Gustin, Marco; Sorace, Alberto; and Cecere, Jacodo (2003). “Plumage and biometrics of two hybrids Italian sparrow Passer italiae X tree sparrow Passer montanus in central Italy”, Alauda 71 (3), p. 375–376. 
  33. Ogilvie-Grant 1912, p. 205
  34. Jourdain 1906, p. 92
  35. Anderson 2006, p. 161
  36. (1962) “Wild birds as human food”, Proceedings of the Nutrition Society 21, p. 80–83. doi:10.1079/PNS19620014. 
  37. Garden with colonnade (peristyle). Pompeii and the Roman Villa: Art and Culture around the Bay of Naples. National Gallery of Art. Arkivita el la originalo je 2010-06-02. Alirita 20a Aprilo 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-02. Alirita 2010-07-25.
  38. Gragnaniello, S.; Fulgione, D.; Milone, M.; Soppelsa, O.; Cacace, P.; and Ferrara, L. (2001). “Sparrows as Possible Heavy-Metal Biomonitors of Polluted Environments”, Bulletin of Environmental Contamination and Toxicology 66 (6), p. 719–726. doi:10.1007/s001280068. 

Cititaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Anderson, Ted R.. (2006) Biology of the Ubiquitous House Sparrow: from Genes to Populations. Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-1953-0411-X.
  • Snow, David. (1998) 'The Birds of the Western Palearctic' I–II. New York: Oxford University Press. ISBN 0-19854099-X.
  • Summers-Smith, J. Denis. (1963) The House Sparrow, 1‑a eldono, New Naturalist, London: Collins.
  • Summers-Smith, J. Denis. (1988) The Sparrows: a study of the genus Passer'. Calton, Staffs, England: T. & A. D. Poyser. ISBN 0-85661-048-8.
  • Summers-Smith, J. Denis. (1992) In Search of Sparrows. London: Poyser. ISBN 0-85661-073-9.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]