Kaŝtankolora pasero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kaŝtana pasero
Passer eminibey -Kenya -male perching on branch-8-4c.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paseredoj Passeridae
Genro: Pasero Paser
Specio: Passer eminibey
Passer eminibey
Hartlaub, 1880
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Kaŝtana pasero, aŭ Bruna pasero (Passer eminibey), estas birdospecio kiu apartenas al genro Pasero. Ĝi estas la plej malgranda membro de la genro Passer, ĉirkaŭ 11 cm longa. La reprodukta masklo havas tre brunan plumaron kaj la ino kaj junuloj estas pli senkoloraj laŭ aspekto. Kiel ĉe la plej proksima parencoj nome la Arabia orflava pasero kaj la Sudana orpasero, ĝi estas gregema kaj troviĝas en aridaj areoj.

Ĝi loĝas en meza parto de Afriko. Teritorio ampleksas en orienta Afriko el Darfur al Tanzanio, kie ĝi troviĝas sur sekaj savanoj, marĉoj de papiruso kaj ĉe homa setlejo. Plenkreskuloj kaj junuloj manĝas ĉefe herbosemojn kaj flugas en aroj, ofte kun aliaj specioj de birdoj en miksitaj kunmanĝantaroj, por trovi manĝon. Ili nestumas en arboj, kie ili konstruas siajn proprajn kupolajn nestojn, kaj ankaŭ ŝtelante la pli prilaboratajn nestojn de teksistoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉe aliaj membroj de la pasera familio, la Kaŝtana pasero estas malgranda, diketa kantobirdo kun dika beko taŭga por sia dieto de semoj. Ĝi estas 10.5 al 11.5 cm longa,[1] kaj la plej malgranda membro de la genro Passer.[2] Ĝi pezas inter 12 kaj 17 g.[1] Enverguro gamas el 6.0 al 6.5 cm ĉe maskloj kaj el 5.7 al 6.0 ĉe inoj. Vosto, beko kaj tarso estas respektive ĉirkaŭ 4, 1 kaj 1.5 cm.[3] La plumaro de la reprodukta masklo estas ĉefe malhelbruna (kio nomigas la specion) kun nigra nuanco ĉe vizaĝo, flugiloj kaj vosto. Li ne estas facile konfuzata kun iu ajn alia birdo escepte pri la Bruna teksisto, kiu estas pli granda kaj havas blankon en flugiloj. La kruroj kaj piedoj de la reprodukta masklo estas kornokoloraj (palgrizaj).[3] La nereprodukta masklo de Bruna pasero havas blankan punktecon en supraj partoj, kaj multe de la plumaro estas sablokolora aŭ blankeca kun brunaj duonlunaj markoj, ĝis kiam la brilbruna de la reprodukta plumaro aperas pro eluzado. La beko de la nereprodukta masklo nuancas al malhelpinta kornokoloro, simila al tiu de inoj, sed sen malhelaj nuancoj en la tranĉa bordo de la makzelo (malsupra parto de la beko).[3]

Inoj havas la saman plumarbildon de maskloj, kvankam iom pli senkoloran.[4] La ino havas grizan kapon; sablokolorajn superokulan strion, mentonon kaj gorĝon; nigrecajn kaj brunecajn suprajn partojn; kaj blankecajn subajn partojn. La beko de la ino estas palflava kun pinto kaj tranĉa bordo de la makzelo malhelaj. Junuloj estas grizecaj kun bruna dorso, palflava superokula strio kaj pala kornokolora beko.[3][5] Inoj kaj junuloj havas brunajn nuancojn en superokula strio, ŝultroj kaj gorĝo, per kio ili povas esti distingataj el aliaj paseroj, kiaj la Kenja pasero kaj la aliaj ruĝecaj paseroj, kiuj estas komunaj en multo de la teritorio de la Bruna pasero; aŭ el la Dompasero, kiu loĝas ankaŭ en partoj de ties teritorio.[3]

La baza alvoko de la Kaŝtana pasero estas trenata ĉirpado, kun du konstatitaj variaĵoj: kuraĝa minacalvoko, sone kiel ĉrrrritĉrrrrreeeerrrrrrrr kaj ĉiu ĉiu flugalvoko. Memmontrantaj maskloj elsendas altatonan babileman triladon, sone kiel ĉiŭiza ĉiŭiza ĉi-ĉi-ĉi-ĉi- sii-sii-sii-siiĉi.[1][6]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

A small mainly chestnut coloured sparrow with a broad beak feeding on scraps of food placed on a stone slab
Masklo en reprodukta plumaro manĝante rubaĵojn en Kenjo

Tiu specio estis unuafoje priskribata en 1880, de Gustav Hartlaub en Journal of Ornithology, kiel Sorella emini bey.[7][8]

Hartlaub donis al la specion la sciencan nomon emini bey honore la esploriston Emin Paŝao, kiu kolektis la tipan specimenon ĉe Lado en norda Ugando,[7] kaj foje la specio ricevis la komunan nomon de Eminbeja pasero.[9] Hartlaub konsideris ties koloron kaj morfologion sufiĉe distingan por lokigi ĝin en propra monotipa genro, Sorella. Kvankam kelkaj fakuloj sekvis la traktadon de Hartlaub, ĝi estis kutime lokita en la genro Passer.[9]

Ĝi estas tre simila al la du orpaseroj, el kiuj ĝi povus iam esti nur kline diferenca. La masklo de Arabia orpasero estas preskaŭ entute orkolora, dum la masklo de Kaŝtana pasero estas ĉefe bruna kaj la masklo de Sudana orpasero estas intermeza.[10] Britia ornitologo Richard Meinertzhagen konsideris tiujn tri speciojn kiel samspecifaj; tamen la teritorio de la Sudana orpasero koincidas iom kun tiu de la Kaŝtana pasero sen konata interreproduktado en malgranda areo de Sudano.[9]

Tiuj specioj estas similaj laŭ konduto, kiu estas adapto al la neantaŭvideblaj kondiĉoj de la arida habitato. Partikulare, ili kaj la Moaba pasero kunhavas similajn kazojn de pariĝada memmontrado en kiuj maskloj tremoskuas siajn flugilojn super la korpo.[11] Tiu intensa memmontrado estas probable adapto al nestumado en grupo de arboj ĉirkaŭataj de simila habitato, kie tia intensa memmontrado povus utili kiel grava ilo por pluhavi kolonion grupigita.[11]

Dum iom da tempo tiuj specioj estis konsiderataj tre praaj inter la paseroj de la genro Passer, kaj nur de malproksime rilataj al la nigramakulaj paseroj de la Palearkto kiaj la Dompasero. Agnoske de tio, ili estis foje enmetitaj en separata genro aŭ subgenro Auripasser. Oni supozis, ke la ceremonia memmontrado de la Moaba pasero evoluis separate en simila medio, kiel ekzemplo de konverĝa evoluo.[11]

Tamen studoj de paseroj pere de DNA indikas, ke la Bruna kaj la Orpaseroj estas ĉu devenaj el aŭ estas la plej proksimaj parencoj de la palearktaj nigramakulaj paseroj.[12][13] Oni ne agnoskas subspeciojn, sed unu estis priskribata de britia ornitologo George L. G. Van Someren en 1922 el norda Kenjo, kiel Sorella eminibey guasso.[9][14]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Kaŝtana pasero troviĝas en Orienta Afriko laŭlonge de larĝa zono de malaltaj teroj el Darfur tra suda Sudano, Somalio, Ugando kaj Kenjo al norda-centra Tanzanio. Ties teritorio etendas ankaŭ nordorienten al sudokcidento kaj valo Granda Rifto de Etiopio.[15][16] Kiel ĉe la Orpaseroj, ĝi estas foje nomadeca kiam ne reproduktiĝas. Oni konstatis vagantojn tiom for de la reprodukta teritorio kiom ĝis Dar es Salaam. Ĝi troviĝas ĉefe en seka savano kaj en kampoj kaj vilaĝoj, sed malkiel la parencoj, ĝi troviĝas foje ankaŭ en marĉoj de papiruso (kelkaj specioj de Cyperus).[16] Ties populacio ne estis kalkulita, sed ŝajne estas komuna tra tre granda teritorio kaj estas taksata de la IUCN Ruĝa Listo kiel Malplej Zorgiga rilate tutmonda formorto.[17]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Kaŝtanaj paseroj estas gregemaj, kaj nur foje troviĝas for de aroj. Ili ofte asociiĝas kun teksbirdoj de la genro Quelea kaj aliaj teksistoj.[16] Plenkreskuloj manĝas herbosemojn, kaj tiuj ĉe homaj setlejoj manĝas ankaŭ rubaĵojn.[6] Oni manĝigas idojn ĉefe per pli mildaj herbosemoj, kaj ankaŭ oni konstatis malgrandajn skarabojn en ties dieto.[18]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Several round birds' nests are fixed onto the smaller branches of a tree
Nestoj de teksistoj en Kenjo

La nestokutimaro de la Kaŝtana pasero estis kialo de konfuzo. Fruaj informoj priskribis la neston de tiu specio kiel tipa pasera konstruita en arbo; poste oni informis, ke la Kaŝtana pasero havas prilaboritajn nestojn kiel tiuj de teksistoj.[19]

En 1967 la ornitologo Robert B. Payne studis la Kaŝtana pasero ĉe kolonio de Grizkrona teksisto en akacio ĉe Lago Magadi en suda Kenjo, kaj en 1969 li disvastigis siajn trovojn en la ornitologia gazeto Ibis. Payne trovis, ke la Kaŝtana pasero nestas nur per ŝtelado de nestoj de sociaj teksistoj.[18] Post informi tion, kaj noti ke la distribuo de la Kaŝtana pasero ege koincidas kun tiu de la sociaj teksistoj de la genro Pseudonigrita, Payne sugestis, ke la Kaŝtana pasero estas deviga nestoparazito (ne reprodukta parazito, kiel multaj malnovmondaj kukoloj kaj molotroj).[18] Payne notis ankaŭ en gazeto ke "Nestoparazitado estas ĝenerale konsiderata kiel ŝtupo en la evolua disvolvo de reprodukta parazitado",[18] ideo kiu restas akceptata,[20] kaj sugestis, ke la Kaŝtana pasero povus evolui al deviga reprodukta parazitado.[4][18][21]

Tamen oni scias ke krom ŝteli nestojn de teksistoj aŭ uzi ties abandonitajn nestojn, la Kaŝtana pasero ankaŭ konstruas siajn proprajn nestojn. Nestoj konstruitaj de la Kaŝtana pasero, kiel plej parto de paseraj nestoj, estas fuŝaj kupolaj strukturoj faritaj el herbo kaj kovritaj per plumoj.[22] La reprodukta sezono varias inter diferencaj regionoj, sekve de pluvoj, kaj de la reproduktaj sezonoj de ties gastigantoj en areoj kie ili parazitas nestojn; kiel rezulto de tio oni konstatis reproduktadon en ĉiu monato de la jaro tra la tuta teritorio.[4]

La paseroj ekpariĝas kiam la teksistoj ekkonstruas siajn prilaboratajn nestojn. Kiam la reprodukta sezono komencas, "la unua impreso estas de paseroj nestumantaj kaj la Grizkrona teksisto ĉirkaŭŝtele".[18] Maskloj celebras memmontradon ĉirkaŭ la novaj teksistaj nestoj, kaŭre, stare kaj tremoskuante flugilojn en formo de litero V, kaj altatone trilante. Maskloj estas forpelataj de la teksistoj, sed revenas persiste, ĝis kiam ili estas kunigitaj de inoj.[18] Kiam ino venas ĉe memmontranta masklo, la masklo pliigas la tremadon de flugiloj, etendas kaj maletendas sian voston, kaj klinas sian kapon ĝis kiam la korpo formas arkon. Tiu troa memmontrado povas esti adapto rilata al parformo en foresto de nestokonstruanta masklo,[18] kaj povus servi ankaŭ por fokusigi atenton en reproduktaj kolonioj kaj pluhavi la birdojn en kolonio kune, ĉar kolonioj estas en areoj de arboj ĉirkaŭataj de arboj en simila habitato.[11]

Dum la studo de Payne, oni vidis seksumadon nur ĉe akacioj, ĉe la nestoj de la sociaj teksistoj. Inoj flugas al memmontrantaj maskloj kaj postulas seksumadon per tipa pasera sistemo de kaŭro, tremo kaj mallevo de flugiloj.[18] Kiam masklo vidas memmontrantan inon, li flugas al ŝi kaj tuj suriras ŝin. Masklo pluas la flugiltremadon dum seksumado, kaj ino kaŭras, tremas, levas kapon kaj metas sian voston horizontale. Post seksumado la ino forflugas kaj la masklo pluas memmontradon.[18] Dum tiu pariĝado kaj poste, maskloj kaj pariĝintaj paroj interferas kun la nestokonstruado de la teksistoj, ĝis kiam ili forpelas tiujn. Dum la studo de Payne, "oni vidis forpelojn kaj luktojn inter la du specioj preskaŭ ĉiun minuton de observado", kaj la masklaj paseroj pasis ĉirkaŭ kvinonon de la tago ĉikane la sociajn teksistojn.[18] Oni scias malmulte de la kovo- kaj idozorga periodoj en naturo.[4] En kaptiveco la kovoperiodo daŭras 18 al 19 tagoj.[1] Ovaro tipe enhavas 3 aŭ 4 ovojn,[4] kiuj estas ovoformaj, ĉefe blankaj aŭ bluecblankaj.[23] Kelkaj observoj indikas ke la idoj estas manĝigataj nur de la ino.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Summers-Smith 2009, p. 806
  2. Summers-Smith 1988, p. 290
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Clement, Harris & Davis 1993, paĝoj 467–468
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 Summers-Smith 1988, p. 65
  5. Sharpe 1888, p. 332
  6. 6,0 6,1 Summers-Smith 1988, p. 66
  7. 7,0 7,1 Hartlaub, Gustav (April 1880). "Ueber einige neue von Dr. Emin Bey, Gouverneur der Aequatorialprovinzen Aegyptens, um Lado, Central-Afrika entdeckte Vögel", gazeto : Journal für Ornithologie (German), volumo : 28, numero : 2. COI:10.1007/BF02008812  
  8. Hartert, Ernst (1904). "Miscellanea Ornithologica: Critical, Nomenclatorial, and Other Notes, Mostly on Palaeartcic Birds", gazeto : Novitates Zoologicae, volumo : 11  
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 Summers-Smith 1988, p. 61
  10. Summers-Smith 1988, p. 305
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 Summers-Smith 1988, paĝoj 263, 290
  12. Allende, Luis M.; Rubio, Isabel; Ruíz-del-Valle, Valentin; Guillén, Jesus; Martínez-Laso, Jorge; Lowy, Ernesto; Varela, Pilar; Zamora, Jorge; Arnaiz-Villena, Antonio (2001). "The Old World sparrows (genus Passer) phylogeography and their relative abundance of nuclear mtDNA pseudogenes", gazeto : Journal of Molecular Evolution, volumo : 53, paĝoj : 144–154 (PDF) 
  13. González, Javier; Melanie Siow, Eduardo Garcia-del-Rey, Guillermo Delgado kaj Michael Wink, Phylogenetic relationships of the Cape Verde Sparrow based on mitochondrial and nuclear DNA, konsultita la 7an de februaro 2010, Systematics 2008, Göttingen, 2008 http://web.archive.org/web/20110707192833/http://www.avescanarias.com/pdfs/CO%20Garcia-del-Rey%20POSTER%20(PASIAG).pdf
  14. Friedmann 1930, paĝoj 392–393
  15. IUCN
  16. 16,0 16,1 16,2 Summers-Smith 1988, p. 62
  17. IUCN
  18. 18,00 18,01 18,02 18,03 18,04 18,05 18,06 18,07 18,08 18,09 18,10 Payne, Robert B. (1969). "Nest Parasitism and Display of Chestnut Sparrows in a Colony of Grey-capped Social Weavers", gazeto : The Ibis, volumo : 111, numero : 3, paĝoj : 300–307. COI:10.1111/j.1474-919X.1969.tb02546.x  
  19. Summers-Smith 1988, p. 63
  20. Davies 2000, paĝoj 243–244
  21. Payne, Robert B. (May 1998). "Brood Parasitism in Birds: Strangers in the Nest", gazeto : BioScience, volumo : 48, numero : 5, paĝoj : 377–386  
  22. Summers-Smith 1988, p. 64
  23. Ogilvie-Grant 1912, p. 211

Cititaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]