Saltu al enhavo

Kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo ... Tiu ĉi artikolo temas pri la birdo-specio kolombo. Por urbo Kolombo en Srilanko vidu Kolombo (urbo)

Pri leŭtenanto Kolombo temas artikolo Columbo. Pri sudamerika lando temas artikolo Kolombio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rokkolombo
En Munkeno, Germanio, montrante la kolumbrustan irizecon
En Munkeno, Germanio, montrante la kolumbrustan irizecon

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columba
Specio: Rokkolombo C. livia
Gmelin, 1789
Columba livia
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kolombo estas la ordinara nomo por anoj el la kolombedoj, familio de birdoj. La vorto taŭgas ankaŭ por la plej konata genro nome Columba. Unu el la plej ĉieestaj kolomboj estas la „ordinara kolombo“ aŭ rokkolombo (Columba livia), kiu troveblas tra la tuta mondo. Tiu specio estis hejmigita de antaŭ longe kaj donis al la birdo la nomon hejmkolombo aŭ simple kolombo. Kiam tiuj birdoj vivas kiel sojlaj bestoj en urboj, oni nomas ilin urbokolomboj.

La ordinara kolombo, el kiu ĉiuj rasoj evoluis, descendis el la rokkolombo aŭ livio.[2] Rokkolomboj troviĝas en okcidenta kaj suda Eŭropo, norda Afriko kaj suda Azio, ekzemple en Barato; ili faras siajn hejmojn sur la rokaj klifoj ĉefe marbordaj, dum la sojla urbokolombo loĝas ie ajn en urboj. En Britio, Irlando kaj granda parto de ties iama teritorio la rokkolombo estas pura nur en apartaj zonoj. La rokkolombo vivas ĉirkaŭ 3–5 jarojn sovaĝe kaj ĝis 15 jarojn en kaptiteco, kvankam oni estis informita pri pli longvivintaj specimenoj.

Detala bildo de kapo, kaj precize de okulo, beko kaj vaksaĵo.

La rokkolombo estas 32–37 cm longa kun enverguro de 64–72 cm. La blanka pugo de la pura rokkolombo estas ĝia plej klara identigilo, same kiel la du nigraj flankaj strioj en helgrizaj flugiloj; neniun el la du trajtoj havas ĉu la trukolombo ĉu la palumbo. La vosto havas nigran finan larĝan strion. Rokkolombo estas forta kaj rapida dumfluge, sed foje ŝvebas kaj lasas siajn flugilojn en formo de litero vo.

Preskaŭ la tuta korpo estas blugriza ĝenerale; la kolo (kaj foje ankaŭ la brusto) montras belajn nuancojn violajn ĉefe antaŭe kaj verdajn ĉefe malantaŭe pli intense ol ĉe la trukolombo; la intenseco kaj beleco de la kolornuancoj de la kolo de la kolombo inspiris la titolon de la hispanaraba libro La kolumo de la kolombo de Ibn Hazm pri la nuancoj de la amo en homoj. La okulringo estas ĝenerale oranĝa. La kruroj kaj piedoj estas ruĝaj, la ungoj nigraj.

Etan prahistorian subspecion de la rokkolombo, kiu vivis dum la lasta glaciepoko en Francio, oni priskribis kiel Columba livia minuta.

Aro ripozanta sur klifodeklivo, montrante sian rokeman naturon.

Kolomboj estas ofte trovitaj en paroj en la reprodukta sezono, sed ofte estas gregemaj, vivante en aroj de 50 ĝis 500 birdoj (depende de la manĝaĵprovizo).[3][4] Kiel predeblaj birdoj, ili devas konservi sian vigladon, kaj okaze de ĝenado kolombo ene de aro ekflugos kun brua flugilfrapado kiu signalas por aliaj kolomboj neceson ekflugi. La bruo de la ekflugo pliigas ju pli rapide kolombo batas siajn flugilojn, tiel reklamante la grandecon de perceptita minaco al siaj samaranoj.[5]

Ne-voĉaj sonoj inkluzivas laŭtan batan bruon ĉe ekflugo, piedfrapadon, sibladon kaj bekklakadon. Flugiloj ankaŭ povas esti frapegitaj dum flugoj, kutime dum memmontradoj aŭ post sekskuniĝo. Junuloj precipe klakas siajn bekojn, kutime por respondi al nestoinvado. La piedpremado ŝajnas intenca, kvankam por kiu celo estas neklara. Pieda stampado estas farita kun preciza piedo unue, montrante ke rokkolomboj havas "piedpreferon", similan al homa manprefero.[6]

Leterkolomboj, inkluzive de portantaj rasoj, estas konataj pro sia kapablo trovi sian hejmenvojon de longaj distancoj. Malgraŭ tiuj pruvitaj kapabloj, naturaj kolomboj estas sidemaj kaj malofte forlasas siajn lokajn areojn. Oni sugestis, ke en sia natura arida vivejo, ili dependas de tiu senco por flugi reen hejmen post furaĝado ĉar dezertoj malofte posedas navigaciajn rekonilojn kiuj povus esti uzitaj.[7] Delonge oni konas la kapablon de la kolomboj por orientiĝi al la loĝejo. Kiel por aliaj birdoj, oni studis la kapablon de kolomboj por kompreni la elektromagnetismon de la Tero. Sed lastatempe ĵusa studo montris, ke kolomboj povas ankaŭ konstrui sian flugmapon per flarado. Precize ili povas distingi dimetilsulfuron, komponaĵon elsendita el fitoplanktono en la maro, la monoterpenojn, elsenditajn el vegetaĵaro, por ekzemplo de pinoj, kaj trian kompontipon kiel ksilenojn, toluenojn kaj benzenojn, de homa deveno okazigitajn ĝenerale el uzado de brulaĵoj. Kombinante tiujn tri tipojn de odoroj, ili povas lokigi la marbordon, la arbarojn, kultivojn kaj parkojn kaj urbajn areojn, pere de kio ili konstruas sian mapon.[8]

Ĉe homoj

[redakti | redakti fonton]

Homaro ĝuas avantaĝon de miloj da jaroj de hejmigitaj kolomboj. Kun la baza sovaĝa park-kolombo, kaj kun la ĉampiona vet-kolombo, kiu kostas milojn da dolaroj, kolomboj donas al la homaro eblecon apreci la belecon de tiuj birdoj ie ajn. De antikva tempo, oni uzis kolombojn por porti mesaĝojn, kaj en periodoj de paco kaj de milito.

Ankaŭ, kolombojn oni mencias ofte en la judkristana Biblio, de kiu sekvas ke la blanka kolombo kun olivarba branĉo enbeke estas simbolo de paco.

Diversaj rasoj

[redakti | redakti fonton]

Centoj, se ne miloj da rasoj brediĝas por diversaj celoj: grandaj kolomboj por manĝi, tre belaj tipoj por konkuraj ekspozicioj, konkursaj kolomboj kaj mesaĝaj kolomboj por veti kaj mesaĝi, rulaj kolomboj por iliaj aeraj akrobatemoj kaj tipleraj kolomboj por iliaj kapablecoj por longdaǔraj flugoj. Tiukadre oni kreis eĉ organizitan ŝatokupon, nome Kolombofilio (vidu artikolon Kolombobredado.

Bildogalerio

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. BirdLife International (2019). “Columba livia”, IUCN Red List of Threatened Species 2019, p. e.T22690066A155493121. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22690066A155493121.en. Alirita 19a de Februaro 2022.. 
  2. PIV NPIV Alirita la 289an de Marto 2025.
  3. Gibbs, David. (2001) Pigeons and Doves: A Guide to the Pigeons and Doves of the World. United Kingdom: Pica Press. ISBN 978-1-873403-60-0.
  4. Gibbs, David; Eustace Barnes; John Cox (2010-06-30). Pigeons and Doves: A Guide to the Pigeons and Doves of the World. United Kingdom: Pica Press. ISBN 978-1-873403-60-0.
  5. (1975) “Socially induced flight reactions in pigeons”, Animal Behaviour 23, p. 597–601. doi:10.1016/0003-3472(75)90136-0. 53171567. 
  6. Lowther, Peter E.; Johnston, Richard F. (Marto 2020). Billerman, Shawn M (eld.). "Rock Pigeon (Columba livia)". Birds of the World. Cornell Lab of Ornithology. doi:10.2173/bow.rocpig.01. S2CID 216428981.
  7. Rock Pigeon. All About Birds. Cornell Laboratory of Ornithology. Alirita 2008-02-19 .
  8. "La orientación de las palomas, cuestión de olfato", Aves y naturaleza Nº33, p. 17. Citita el Zannoni, N. kaj aliaj (2020). Identifying volatile organic compounds used for olfactory navigation by homing pigeons. Scientific Reports, 10 (1); DOI: 10.1038/s41598-020-72525-2
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.