Columbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Peter Falk (dekstre) kiel leŭtenanto Columbo.

Columbo estas usona televida serio kun detektiva intrigo. Ĉefrolon de leŭtenanto Columbo rolis Peter Falk, li estas detektivo de la Los-Anĝelesa Polica Departemento, mallongigata LAPD. Unuafoje tiu ĉi figuro aperis en 1960, unua filmo estis filmita en 1968, pluaj partoj estis filmitaj en la jaroj 1971 ĝis 1978, poste oni renovigis la filmadon en 1989. La lasta parto estas el la jaro 2003.

Kiu ne konus tiujn senĉese ripetantajn scenojn! La leŭtenanto en ĉifita mantelo kun cigaro jam estas foriranta, la murdisto povas elspiri. Sed ankoraŭ atentu, la policisto turniĝas: "Ne koleru, mi bezonas tion pro raporto al superuloj, vi konas tion. Ĉu vi povus diri al mi..." Kaj ĉirkaŭ la krimulo kuntiriĝas maŝo. Estas klare al li, ke tiu ulo, kiun li tiom subtaksis, perfekte priregas sian laboron.

En klasika detektiva filmo la spektantoj estas scivolemaj, kiu estas krimulo. Ĉi tie ne. Ili vidas unue la murdiston en agado. Poste venos la leŭtenanto Columbo kaj senvualigas tion, kion la spektantoj scias. La sorĉo ne konsistas en tio, KIU estas murdisto, sed en tio, KIEL li esploros tion.

Al Columbo ankaŭ apartenas, ke li senĉese parolas pri la edzino, "sinjorino Columbo", sed neniu iam vidis ŝin.

Devene la rolon de la leŭtenanto Columbo ne devis roli Peter Falk, li ŝajnis esti tro juna al produktistoj. Ili elektis aliajn aktorojn, sed Lee J. Cobb ne povis kaj Bing Crosby ne volis. Feliĉe. Hodiaŭ ni jam ne scias imagi alian Columbon.