Susan Howard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Susan Howard
Persona informo
Susan Howard
Naskonomo Jeri Lynn Mooney
Naskiĝo 28-an de januaro 1944 (1944-01-28) (80-jaraĝa)
en Marshall
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Teksaso en Aŭstino • Marshall High School vd
Partio Respublikana Partio vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • politikisto vd
Aktiva dum 1966– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Susan HOWARD estas artnomo de Jeri Lynn Mooney (naskita 1944), usona aktorino kaj verkistino.

Ŝi komencis sian televidan karieron per Love on a Rooftop en 1966 kaj partoprenis televidseriojn The Monkees, The Flying Nun, Tarzan, Star Trek (en kiu ŝi rolis la unuan inan klingonon en la serio), Here Come the Brides, The Outcasts, I Dream of Jeannie, Ironside, The Virginian, Bonanza kaj Land of the Giants inter aliaj.

Dum 1970-aj jaroj ŝi partoprenis televidseriojn kiel Love, American Style, Mission: Impossible, The Sixth Sense, Columbo kaj The Rockford Files. Susan havis ĉefan virinan rolon en televidserio Petrocelli (1974-1976). Post Petrocelli ŝi aperis en televidaĵoj The Fantastic Journey, Killer on Board kaj Barnaby Jones, inter aliaj.

Li finis sian profesian televidan karieron en 1980-a jardeko per televidaĵoj kiel The Love Boat kaj Dallas.

En 1993 ŝi aperis en sia nura kinfilmo Come the Morning.

Ekde forlasado de televido en 1988, Howard fariĝis ĉiam pli aktiva subtenanto de konservativaj kaŭzoj, precipe por pafilaj rajtoj en Usono. Howard estis aktiva en la gvidado de kaj la National Rifle Association of America [Nacia Fusila Asocio] kaj la Respublika Partio en Teksaso. Howard funkciis kiel komisaro de la Texas Parks and Wildlife Department kaj de la Teksasa Komisiono pri la Artoj.