The Monkees (televida serio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Monkees
dekstrume de maldekstra supro: Tork, Dolenz, Nesmith, Jones
dekstrume de maldekstra supro: Tork, Dolenz, Nesmith, Jones
televida serio
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro situacia komedio
muzikvideoj
Kreita de Robert RAFELSON
Bert SCHNEIDER
Prezentita de Screen Gems Television
Raybert Productions
Aktoroj Micky DOLENZ
Davy JONES
Mike NESMITH
Peter TORK
Muziko de
Komenca muziko „(theme from) The Monkees“
Fina muziko „(theme from) The Monkees“ (1a sezono)
„For Pete's Sake“ (2a sezono)
Lingvo(j) angla lingvo
Amplekso
Sezonoj 2
Epizodoj 58
Daŭro sen reklamoj 25 minutoj
Elsendo
Elsendita 12 septembro 1966 – 25 marto 1968
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr


The Monkees (pron. [ðə ˈmʌːŋkiz]; anglalingve misliterumata formo de monkeys, signifanta „la simioj“) estis usona televida serio pri samnoma rok-bando, kiu televidiĝis de 1966 al 1968 je NBC.[1] Robert Rafelson kaj Bert Schneider kreis la komedian serion, kiu stile similas al la filmo de The Beatles A Hard Day's Night.[2] La kvar ĉefroluloj estis Micky Dolenz, Mike Nesmith, Davy Jones kaj Peter Tork kiel fikciigitaj versioj de ili mem, anoj de malsukcesa rok-bando loĝante kune en domo apud kalifornia marbordo. Dum du jaroj oni produktis 58 epizodojn.[1]

Produktorado[redakti | redakti fonton]

Rafelson kaj Schneider ambaŭ estis produktoroj, kiujn inspiris la filmoj de The Beatles, la Fratoj Marx kaj la Franca Nova Ondo.[3] En 1965 ili reklamis por „4 frenezaj junuloj“ por stelumi en televida programo pri rok-muzikistoj.[4] Centoj da homoj postuliĝis, kaj la produktoroj elektis du aktorojn (Dolenz kaj Jones) kaj du muzikistojn (Nesmith kaj Tork) por pilota filmo. NBC aĉetis la rajtojn por televidigi The Monkees.[1] Samtempe, la produktoroj dungis Don Kirshner por superrigardi kelkajn kantoverkistojn por verki kantojn por la fikcia bando. Kantistoj Tommy Boyce kaj Bobby Hart verkis la kanzonojn uzitajn en la pilota filmo. Multajn aliajn kantojn verkis Neil Diamond, Carole King, Gerry Goffin, Diane Hildebrand, Harry Nilsson, Jeff Barry, Carole Bayer Sager, kaj la kvar bandanoj.[5] Ĉiu epizodo de la programo enhavis du aŭ tri muzikvideojn, iamtempe apartenantaj al la rakonto, alitempe apartaj de la rakonto. Je la finoj de kelkaj epizodoj Rafelson mallonge intervjuis The Monkees pri sociaj aŭ aktualaj aferoj.[1]

Laŭ la stilo de la produktado, la reĝisoroj ofte uzis rapidan muntadon, senmovajn imagojn, rompon de la kvara muro kaj troigitajn farsajn spektaklojn. The Monkees simpatie montris la modojn kaj morojn de la aktuala usona kontraŭkulturo.

Reago[redakti | redakti fonton]

En 1967 The Monkees gajnis du Premiojn Emmy.[6]

The New York Times recenzis la serion favore: „Freneza muntado de la filmo, farsaj nerilataĵoj, ekstrema kontrasto de ritmo kaj kelkaj bonaj vidaj gagoj kontribuis distreme al la duonhoro.“[7]


Epizodoj[redakti | redakti fonton]

The Monkees konsistas el 58 epizodoj, sekvante:[1]

 
Titolo
(Tradukita)
Dato
1a SEZONO
1.
The Royal Flush La reĝa emblemo 12 septembro 1966
2.
Monkee See, Monkee Die Simio vidas, do simio mortas 19a de septembro 1966
3.
Monkee Versus Machine Monkee kontraŭ maŝino 26a de septembro 1966
4.
Your Friendly Neighborhood Kidnappers Viaj afablaj najbaraj homforkaptistoj 3a de oktobro 1966
5.
The Spy Who Came In from the Cool La spiono, kiu eniris el la malvarmeto 10a de oktobro 1966
6.
The Success Story La rakonto de sukceso 17a de oktobro 1966
7.
The Monkees in a Ghost Town The Monkees en fantomurbo 24a de oktobro 1966
8.
Don't Look a Gift Horse in the Mouth Ne rigardu en la buŝo de donaca ĉevalo 31a de oktobro 1966
9.
The Chaperone La gardanto 7a de novembro 1966
10.
Here Come the Monkees Jen venos The Monkees (pilota filmo) 14a de novembro 1966
11.
Monkees à la Carte Monkees laŭ la menuo 21a de novembro 1966
12.
I've Got a Little Song Here Jen mi havas etan kanton 28a de novembro 1966
13.
One Man Shy Manke po unu homo 5a de decembro 1966
14.
Dance, Monkee, Dance Dancu, Monkee! 12a de decembro 1966
15.
Too Many Girls Tro multe da junulinoj 19a de decembro 1966
16.
The Son of a Gypsy La filo de Gipso 26a de decembro 1966
17.
The Case of the Missing Monkee La kazo de la mankanta Monkee 9a de januaro 1967
18.
I Was a Teenage Monster Mi estis adoleska monstro 16a de januaro 1967
19.
Find the Monkees! Trovu The Monkees! 23a de januaro 1967
20.
The Monkees in the Ring The Monkees en la boksa areno 30a de januaro 1967
21.
The Prince and the Paupers La princo kaj la malriĉuloj 6a de februaro 1967
22.
The Monkees at the Circus The Monkees ĉe la cirko 13a de februaro 1967
23.
Captain Crocodile Kapitano Krokodilo 20a de februaro 1967
24.
Monkees à la Mode Ŝikaj Monkees 27a de februaro 1967
25.
Alias Micky Dolenz Alinome Micky Dolenz 6a de marto 1967
26.
Monkees Chow Mein Monkees kun ĉinaj frititaj nudeloj 13a de marto 1967
27.
Monkee Mother Patrino Monkee 20a de marto 1967
28.
The Monkees on the Line The Monkees telefone 27a de marto 1967
29.
The Monkees Get Out More Dirt The Monkees forviŝas pli da malpuraĵon 3a de aprilo 1967
30.
The Monkees in Manhattan The Monkees en Manhattan 10a de aprilo 1967
31.
The Monkees at the Movies The Monkees ĉe la kinejo 17a de aprilo 1967
32.
The Monkees on Tour The Monkees koncerte 24a de aprilo 1967
2a SEZONO
33.
It's a Nice Place to Visit … Ĝi estas agrabla loko por viziti … 11a de septembro 1967
34.
The Picture Frame La falsa filmo 18a de septembro 1967
35.
Everywhere a Sheik Sheik Ĉie ŝejkoj 25a de septembro 1967
36.
Monkee Mayor Urbestro Monkee 2a de oktobro 1967
37.
Art for Monkee's Sake Arto pro Monkee 9a de oktobro 1967
38.
I Was a 99-Pound Weakling Mi estis 99-funta malfortulo 16a de oktobro 1967
39.
Hillbilly Honeymoon Monta mielmonato 23a de oktobro 1967
40.
Monkees Marooned The Monkees forlasitaj 30a de oktobro 1967
41.
The Card-Carrying Red Shoes La oficialaj ruĝaj baletaj ŝuoj 6a de novembro 1967
42.
The Wild Monkees The Monkees sovaĝaj 13a de novembro 1967
43.
A Coffin Too Frequent Tro ofta ĉerko 20a de novembro 1967
44.
Hitting the High Seas Vojaĝante mare 27a de novembro 1967
45.
The Monkees in Texas The Monkees en Teksaso 4a de decembro 1967
46.
The Monkees on the Wheel The Monkees ludas ruleton 11a de decembro 1967
47.
The Monkees Christmas Show La Kristnaska epizodo 25a de decembro 1967
48.
Fairy Tale Fabelo 8a de januaro 1968
49.
The Monkees Watch Their Feet The Monkees prizorgas siajn piedojn 15a de januaro 1968
50.
The Monstrous Monkee Mash La monstra danco de The Monkees 22a de januaro 1968
51.
The Monkee's Paw La simia mano 29a de januaro 1968
52.
The Devil and Peter Tork La Diablo kaj Peter Tork 5a de februaro 1968
53.
The Monkees Race Again The Monkees konkurencas denove 12a de februaro 1968
54.
The Monkees in Paris The Monkees en Parizo 19a de februaro 1968
55.
The Monkees Mind Their Manor The Monkees ĉe sia grandbieno 26a de februaro 1968
56.
Some Like It Lukewarm Kelkaj preferas ĝin varmeta 4a de marto 1968
57.
The Monkees Blow Their Minds The Monkees kreskigi siajn mensojn 11a de marto 1968
58.
Mijacogeo Mijacogeo 25a de marto 1968

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 HANDY, Aaron. The Monkees Film & TV Vault. (angle)
  2. „Bob Rafelson“. Encyclopædia Britannica. (angle)
  3. FAIRNIE, Alan. „French New Wave: The Legacy“. 29 marto 2009. (angle)
  4. MusicFan76. Ben Frank's. The Monkees Live Almanac Blog. 18 september 2015. (angle)
  5. „List of songwriters associated with the Monkees“. Monkeepedia: The Monkees Wiki (angle)
  6. Emmys.org[rompita ligilo] (angle)
  7. GOULD, Jack. „TV: The Unpredictable Monkees Arrive on N.B.C.“ The New York Times. 13 septembro 1966. (angle)