The Monkees
| The Monkees | |
|---|---|
| muzika grupo | |
| Bazaj informoj | |
| Deveno | |
| Ĝenroj | Rok-muziko Popmuziko Kontreo Psikedela roko |
| Aktivaj jaroj | 1966–1971 |
| Eldoninto | Colgems (Usono) RCA Victor (ekster Usono) Bell Arista Rhino |
| Parencaj temoj |
Michael Nesmith and the First National Band Dolenz, Jones, Boyce and Hart The New Monkees |
| Retejo | www.monkees.com |
| Membroj | |
|
Micky Dolenz (1966–1971) | |
The Monkees (pron. [ðə ˈmʌːŋkiz]; anglalingve misliterumata formo de monkeys, signifanta „la simioj“) estas usona pop-rok-muzika bando kreita de la televida industrio en 1966 por kapitaligi la popularecon de The Beatles ktp. Ili rolis en samnoma televida programo 1966-1968, kaj daŭrigis registri muzikaĵojn ĝis 1970. En 1971 ili formale malfondiĝis, sed poste plurfoje rekuniĝis. La kvaropo konsistis el tri usonanoj (Micky Dolenz, Mike Nesmith kaj Peter Tork), kaj anglo Davy Jones. Inter iliaj internacie konataj kantoj estas "(temo el) The Monkees", "Last Train to Clarksville", "I'm a Believer", "(I'm Not Your) Steppin' Stone", "Pleasant Valley Sunday" kaj "Daydream Believer". Vendiĝis tutmonde pli ol 65 milionoj da ekzempleroj de iliaj sonregistraĵoj.[1]
Koncepto
[redakti | redakti fonton]Usonajn aspirantajn kinartistojn Bob Rafelson kaj Bert Schneider inspiris la filmo A Hard Day's Night, en kiu ĉefrolis la brita bando The Beatles. Schneider (la filo de la tiama prezidanto de Columbia Pictures) kaj Rafelson laboris kiel produktoroj en Hollywood ĉe Screen Gems, la televida fako de Columbia Pictures. Ili kune fondis la firmaon Raybert Productions por ellabori komedian serion pri kvaropo da malsukcesemaj rok-muzikistoj.
Screen Gems dungis Don Kirshner kiel superregardisto de la muziko por la serio. Kirshner laboris kun multaj famaj komponistoj en Novjorko ĉe la Brill Building, kiuj skribis kantojn por la projekto, inkluzive de Carole King, Gerry Goffin, Neil Diamond, Tommy Boyce, kaj Bobby Hart. Columbia Pictures kreis novan sondisko-eldonejon, Colgems Records, por eldoni la muzikon el la serio.
Screen Gems reklamis por „4 frenezaj junuloj“ por stelumi en la televida programo kaj kanti la muzikon. Aktoroj Micky Dolenz kaj Davy Jones, kaj muzikistoj Michael Nesmith kaj Peter Tork gajnis la rolojn de la anoj de la nun-nomata bando The Monkees. Rafelson direktis la pilotan filmon en 1965, kaj la junaj komponistoj Tommy Boyce kaj Bobby Hart komponis kaj plenumis la kantojn uzatajn en la filmo. La unua aŭdienco antaŭrigardinte la filmon forte malamis ĝin. Poste Rafelson remuntis la epizodon por inkluzivi la ekranajn testojn de Jones kaj Nesmith je la komenco. La dua aŭdienco reagis tre favore, kaj poste NBC aĉetis la serion por dissendado.
Historio (1966–1971)
[redakti | redakti fonton]En 1966 oni produktis pli da epizodoj por la televida serio The Monkees kaj la muzikon por la sondiskoj. RCA Victor premis kaj distribuis la sondiskojn al vendejoj. Colgems Records eldonis la unuan unuopaĵon „Last Train to Clarksville“ la 16an de Aŭgusto 1966. Kun la helpo de reklamoj en muzik-revuoj kaj la premiero de la serio la 12an Septembro 1966, la kontraŭmilita kanto atingis la numeron unuan en la Billboard „Hot 100“ ranglisto. Oni eldonis la samnoma albumo de The Monkees la 10an de Oktobro 1966, kiu atingis la unuan rangon en la Billboard „Top LP's“ ranglisto.
Krom iomete da gitaro sonigita de Peter Tork, la bandano nur kantis je siaj muzikaĵoj por siaj unuaj du albumoj. Tiu afero ne plaĉis al la bandanoj, precipe Tork kaj Nesmith, ambaŭ estante lertaj muzikistoj. Ili petis permeson al Don Kirshner sonigi instrumente je postaj muzikaĵoj. Kvankam Kirshner ne fidis ilin bone produkti muzikon, la partioj konsentis, ke The Monkees rajtus sonigi muzikinstrumentojn je sia posta unuopaĵo. The Monkees registris novan kanton „The Girl I Knew Somewhere“, komponita de Nesmith, por la B-flanko de sia posta unuopaĵo „A Little Bit Me, a Little Bit You“. Tamen, Kirshner ne intencis plenumi sian promeso, kaj pretis sondiskojn kun „She Hangs Out“ sur la B-flanko. Kiam estroj de Colgems Records koniĝis pri tiu afero, ili maldungis Kirshner pro rompo de kontrakto.
Albumoj
[redakti | redakti fonton]- The Monkees (1966)
- More of the Monkees (1967)
- Headquarters (1967)
- Pisces, Aquarius, Capricorn & Jones, Ltd. (1967)
- The Birds, The Bees & the Monkees (1968)
- Head (1968)
- Instant Replay (1969)
- The Monkees Present (1969)
- Changes (1970)
- Pool It! (1987)
- Justus (1996)
- Good Times! (2016)
- Christmas Party (2018)
Unuopaĵoj
[redakti | redakti fonton]La sekvantaj registraĵoj estis eldonitaj en Usono:[2]
- "Last Train to Clarksville" / "Take a Giant Step" (1966)
- "I'm a Believer" / "(I'm Not Your) Steppin' Stone (1966)
- "A Little Bit Me, a Little Bit You" / "The Girl I Knew Somewhere" (1967)
- "Pleasant Valley Sunday" / "Words" (1967)
- "Daydream Believer" / "Goin' Down" (1967)
- "Valleri" / "Tapioca Tundra" (1968)
- "D. W. Washburn" / "It's Nice to Be with You" (1968)
- "Porpoise Song (temo el 'Head')" / "As We Go Along" (1968)
- "Tear Drop City" / "A Man Without a Dream" (1969)
- "Listen to the Band" / "Someday Man" (1969)
- "Good Clean Fun" / "Mommy and Daddy" (1969)
- "Oh My My" / "I Love You Better" (1970)
- "Do It in the Name of Love" / "Lady Jane" (1971)
- "That Was Then, This Is Now" / "(temo el) The Monkees" (1986)
- "Daydream Believer" / "Randy Scouse Git" (1986)
- "Heart and Soul" / "MGBGT" (1987)
- "Every Step of the Way" / "(I'll) Love You Forever" (1987)
- "She Makes Me Laugh" (2016)
- "You Bring the Summer" (2016)
- "Me & Magdalena" (2016)
Kelkaj unuopaĵoj el aliaj landoj diferencas disde la usonaj. Kelkaj el ili sekvas:[2]
- "(temo el) The Monkees" / diversaj B-flankaĵoj (multaj landoj)
- "Tomorrow's Gonna Be Another Day" / "Take a Giant Step" (Brazilo, 1967)
- "A Little Bit Me, a Little Bit You" / "She Hangs Out" (Kanado, 1967)
- "She" / "(temo el) The Monkees" (Ĉilio, 1967)
- "I Wanna Be Free" / "You Just May Be the One" (Aŭstralio, 1967)
- "Alternate Title" (kromnomo de "Randy Scouse Git") / "Forget That Girl" (multaj landoj, 1967)
- "Star Collector" / "No Time" (Japanio, 1968)
- "No Time" / "Alternate Title" (Hispanio, 1968)
- "Mary, Mary" / "What Am I Doing Hangin' 'Round?" (Aŭstralio, 1968)
- "Valleri" / "Tema dei Monkees" ("(temo el) The Monkees" italalingve) (Italio, 1968)
- "Dream World" / "I'll Be Back Up on My Feet" (Ĉilio, 1968)
- "Daddy's Song" / "Porpoise Song (temo el 'Head')" (Unuiĝinta Reĝlando, 1969)
- "Porpoise Song (temo el 'Head')" / "Circle Sky" (Grekio, 1969)
- "Heart and Soul" / "She's Movin' in with Rico" (Hispanio, 1987)
En Filipinoj RCA Victor eldonis grandan kvanton el la kantoj de The Monkees unuope.
Citaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Micky Dolenz at corporateartists.com. Arkivita el la originalo je 2012-03-23. Alirita 2012-02-29 .
- 1 2 McCUTCHEON, J. D. Monkee45s.net.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Monkees.net
- Monkee45s.net (bildoj de tutmondaj diskokovriloj de The Monkees)
- Monkees Live Almanac Arkivigite je 2016-11-20 per la retarkivo Wayback Machine (informoj pri koncertoj de The Monkees)
- Monkeepedia: The Monkees Wiki
- The Monkees ĉe YouTube

