Helpo:Kiel verki bonan artikolon
Helpo | |
Tiu ĉi paĝo donas al vi kelkajn konsilojn pri bona vikipediista stilo. Ni petas vin konsideri ilin: se foje iu prilaboras vian artikolon rilate al gramatiko aŭ stilo, ne hontu kaj ne sentu vin atakita. Ofte verkanto ne vidas siajn proprajn erarojn, kaj ĉiu povas ankoraŭ lerni iomete. Plej bone oni lernas el ekzemploj: Vidu elstarajn artikolojn kaj legindajn artikolojn.
Principoj
[redakti | redakti fonton]Antaŭaj laboroj kaj esploro
[redakti | redakti fonton]Por kunverki sukcesan artikolon, verku pri temoj pri kiuj vi scias ion. Estu memkritikema kaj koncentriĝu pri via propra speciala tereno. Kiel fontojn por verki bonan artikolon vi bezonas librojn, gazetojn aŭ fidindajn retpaĝojn.
Se vi volas krei novan artikolon, demandu vin mem, ĉu ĝi vere estas taŭga por enciklopedio. Konsideru la gravecon de la temo.
Antaŭ la verkado vi serĉu, kio jam ekzistas pri la koncerna temo en Vikipedio. Vi ja ne kreu artikolojn kiuj jam ekzistas (eble sub alia nomo). La serĉofunkcio povas esti utila. Ofte ekzistas artikoloj jam en aliaj lingvoj, precipe en la anglalingva Vikipedio. El ili vi povas - post propra kontrolo - transpreni informojn.
Komprenebleco
[redakti | redakti fonton]Vikipedio estas ĝenerala enciklopedio, ne faka libro. Ĝi estu komprenebla ankaŭ por laikoj (nefakuloj). Se la kompreno de temo necesigas fakan scion, almenaŭ la enkonduko de la artikolo ebligu al laiko ĝenerale kompreni pri kio temas.
Fakajn esprimojn, kiujn ne konas ĉiuj legantoj, vi uzu nur tre singarde. Se vi ne povas eviti fakan esprimon, tiam klarigu ĝin aŭ faru ligilon. Traktu la facilajn temerojn laŭeble komence kaj la malfacilajn fine de la artikolo.
Fakaj aŭ fremdlingvaj esprimoj, por kiuj ne ekzistas bona esperanta dirmaniero, ne estu devige esperantigitaj.
Formo de artikolo
[redakti | redakti fonton]Pri formalaj reguloj, kiel aspektu bona artikolo, vidu Helpo:Formo de artikolo.
Titolo, difino kaj enkonduko
[redakti | redakti fonton]La artikolo komenciĝu per ekzakta ripeto de la artikol-titolo (per grasaj literoj), klarigo de la esprimo kaj enkonduko. Ĝi difinu la esencon de la artikola temo kaj resumu la bazan signifon de la klarigita afero por rapidema leganto. Nur poste sekvas pliaj detaloj pri la temo. Ekzemploj:
- El la artikolo Universala Ligo:
- Universala Ligo estis mondfederista organizo, fondita de Andreo Cseh kaj Julia C. Isbrücker en 1942 surbaze de verko de Clarence K. Streit. Ĝia oficiala lingvo estis Esperanto, sed povis aliĝi ankaŭ neesperantistoj. Julia Isbrücker reprezentis Universalan Ligon en internaciaj mondfederistaj kongresoj kaj konferencoj. ...
- El la artikolo Esperanto:
- Esperanto (origine Lingvo Internacia) estas la plej disvastigita internacia planlingvo. ...
- El la artikolo Parizo:
- Parizo (franclingve Paris [paʁi]) estas la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Francio. ...
Ĉiam uzu kompletajn frazojn, ne nur apudmetitajn ŝlosilvortojn.
- Skribu do: "Parizo ... estas la ĉefurbo ... de Francio. ..." - Ne skribu: "Parizo, ĉefurbo de Francio. ..."
- "Esperanto estas ... planlingvo." - Ne: "Esperanto, planlingvo ..."
Pri elekto de ĝusta titolo legu la konsilojn en la artikolo Titoloj de artikoloj.
Sekcioj kaj alineoj
[redakti | redakti fonton]Post la enkonduko komenciĝas la ĉefa parto de la artikolo, kiu ekde ĉi tie povas esti dividata per sekciaj titoloj. La unua sekcio enhavu la plej gravan parton de la klarigo aŭ historiajn aspektojn. Ekde tri sekciaj titoloj Vikipedio kreas aŭtomate enhavtabelon. Sekciaj titoloj faciligas legeblecon. Sed parto de la artikolo enhavu almenaŭ du, tri alineojn, por ke indas fari ĝin propra sekcio.
Sekciaj titoloj estu mallongaj kaj trafaj. Evitu ripetojn, tutajn frazojn, precipe demando- aŭ krifrazojn. Titoloj cetere komenciĝas per majusklo. Ili ne enhavu ligilojn aŭ duoblajn punktojn.
Alineoj dividas tekstajn erojn ene de sekcio. Se vi komencas novan frazon, kiu envenigas tute novan penson, sed ne daŭrigas la malnovan, tiam antaŭe enigu alineon.
Lastaj sekcioj
[redakti | redakti fonton]Kelkaj ĉiam samaj sekciaj titoloj fiksiĝis pro kutimo kaj ofte post longa diskutado. Por kohereco, bonvolu unuece uzadi tiujn ĉi nomojn kaj tiun ĉi vicordon (tamen, se sekcio estus malplena, evitu ĝin):
- Notoj
- Enhavas nur la ŝablonon {{Notoj}}
- Notoj plilarĝigantaj aŭ pliprofundigantaj asertojn en la teksto, sen apogi ilin.
- Bonvolu eviti samsignifajn formojn kiel "Piednotoj" ks.
- Bonvolu distingi inter Notoj kaj Referencoj, do ne faru sekcion Notoj kaj referencoj
- Referencoj
- Enhavas nur la ŝablonon {{Referencoj}}
- Rekta mencio de fonto de aserto, pruvigo.
- Bonvolu distingi inter Notoj kaj Referencoj, do ne faru sekcion Notoj kaj referencoj
- Literaturo
- Listigo de literaturo uzita por verki la artikolon.
- Asertoj en artikolo estu prefere cititaj per referencoj.
- Bonvolu eviti samsignifajn formojn kiel "Bibliografio"
- Vidu ankaŭ
- Listigo de rilataj artikoloj.
- Bonvolu eviti samsignifajn formojn kiel "Vidu ankaŭ jenon:" aŭ io simila
- Bonvolu enkonduki la listerojn per unuopa listobulo (*), ne per ŝablono aŭ bildeto
- Eksteraj ligiloj
- Bonvolu uzi la pluralan titolon, eĉ se sekvas nur unu ekstera ligilo; do ne skribu ligoj eksteren, retaj ligiloj, En la reto aŭ io simila
- Bonvolu enkonduki la listerojn per unuopa listobulo (*), ne per ŝablono aŭ bildeto
Longeco de artikolo
[redakti | redakti fonton]La artikolo havu longecon adekvatan al la temo kaj al enciklopedieco. Ĝi ne estu tro detala. Eble vi povas eksterigi partojn de la artikolo al "subartikoloj". Tiam vi anstataŭigu la eksterigitan tekston per resumo en la origina artikolo.
Ligiloj
[redakti | redakti fonton]Internaj ligiloj, do la ligiloj al alia vikipedia artikolo, kontribuu unuavice al la komprenebleco de artikolo. Faru ligilon al alia artikolo nur, se tio havas sencon. Ekzemple en artikolo pri matematika fakesprimo, la ligilo al "matematiko" apenaŭ helpas al la leganto.
Iam estis kutimo meti eĉ ĉiujn jarojn en ligilo-citilojn, sed nun oni faras tion nur por naskiĝ- kaj morto-jaro de koncerna persono, se la artikolo estas biografio (kp. Gvidilo por biografioj).
Sub "Eksteraj ligiloj" prezentu malgrandan, tre elektitan aron da eksteraj retligiloj, kiuj donas pliajn informojn. En la teksto de la artikolo mem ne estu eksteraj ligiloj.
Scienca kvalito
[redakti | redakti fonton]Vikipedio estas enciklopedio kaj ne kolekto de supozoj; ĝi servas por la transdono de scio. Bone estas referenci al faka literaturo kaj universitataj publikigaĵoj. Ĝenerale kontrolu, ĉu la aŭtoro estas fakscia.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]En bona artikolo devas esti – kiel en presita enciklopedio – ankaŭ literaturaj indikoj, kiuj helpas trovi pli da informoj. Gravas plenaj literaturaj indikoj, kun loko de publikigo, jaro de publikigo ktp. La indiko de ISBN estas aldone utila. Sed ne estas tasko de Vikipedio prezenti kompletajn bibliografiojn pri iu vasta temo. Indiku al kelkaj gravaj verkoj aŭ pli novaj sciencaj publikigaĵoj.
Se oni estas ekzemple historiisto kiu volas verki magistran tezon, oni aliru laŭeble la fontojn, la unuarangajn informojn pri io. Tio estas deca por bona esploristo. Sed en Vikipedio, ni ne volas mem esplori sed nur transdoni jaman scion. Tial en Vikipedio vi ne uzu fontojn, sed sekundaran literaturon (fakliteraturon). Plej bone taŭgas ĝeneralaj verkoj, superrigardaj aŭ enkondukaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Por enciklopedio gravas ke la indikoj en la artikoloj estas kontroleblaj. Faru piednotojn (referencojn), precipe se iu enhavo estas pridisputata. Nur mencii literaturon en la sekcio "Literaturo" ne sufiĉas por tiu celo.
En la piednoto vi skribu la devenon de la koncerna scio. Faru kompletan literaturan indikon, ekzemple, en la flua teksto vi skribis:
- Zamenhof diris al Trompeter: "Vi estas vere fidinda kunlaboranto."
Tuj post la citaĵo, vi enmetas ekzemple:
<ref>Jan Janssen: Kiel Zamenhof estis trompita de Trompeter. En: ''Historia Revuo'' 3 (2007), n-ro 5, p. 5-28, ĉi tie p. 9.</ref>
Se la informo estas ne el revua artikolo, sed el libro, vi enmetas anstataŭe:
<ref>Louis Lefebre: ''Zamenhof en la unua jardeko de Esperanto'', dua eldono, Marseille: Verdo-Press, 1994 (1987), p. 20.</ref>
Fine de la artikolo aperu sekcio "Referencoj", en kiun vi enmetos nur:
<references/>
Aŭ anstataŭe uzu la ŝablonon: {{referencoj}}
La Vikipedio-programo aŭtomate prezentos la piednotojn tie, kiam oni rigardos la artikolon.
La piednotoj estu uzataj nur por fontindikoj (kaj informoj tuj rilataj al la fonto aŭ literaturo), ne por iu aldona teksto, kiu ial ne estis metita en la fluan tekston. Tia aldona teksto aŭ estas grava kaj devas iri en la fluan tekston, aŭ ĝi devas esti forigita.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]Bildigi artikolojn servu al la pli bona komprenebleco de temo, ne simple por ornamentado. Uzu la Vikimedian Komunejon por alŝuti bildojn. En tiu Komunejo vi trovos multege da bildoj. Vi rajtas uzi ilin por Vikipedio en ajna lingvo.
Pri ĉiuj bildoj utiligitaj ne estu dubo rilate al la "licenco", la rajto uzi ĝin: ili estu sub libera licenco kiel GFDL.
Bildo havu nepre taŭgan bildtitolon.
Teknike, por enmeti bildon en artikolon, vi skribu jenon:
[[Image:2006-bhh.JPG|thumb|right|Nove instalita [[biblioteko Hector Hodler]], 2006]]
La rezulto estas la bildo kiun vi vidas dekstre. En tiu teknikaĵo, la eroj signifas:
- 2006-bhh.JPG estas la preciza nomo de la datumo, kiun vi trovis eble en Vikimedia Komunejo.
- thumb signifas ke la bildo aperos kiel bildeto, ne kiel bildego kovrunta la tutan ekranon.
- right (aŭ left) indikas ke la bildo aperos ĉe la dekstra (aŭ maldekstra) flanko de la artikolo; se vi indikas nenion, estos ĉiam la dekstra.
- Fine aperas la bildtitolo.
Kutime, oni ne donu al bildo ian apartan grandecon (instaleblan per |300px|, se ĝi havu grandecon de 300 pikseloj). Oni ne povas scii kiamaniere leganto vidas Vikipedion, eble li aŭ ŝi uzas malgrandan PDA aŭ pligrandigas ekranaspekton pro vidohandikapeco. Tial ne donu fiksan grandecon. Se iu deziras bildojn pli grandaj aŭ malgrandaj ol kutime, tial li aŭ ŝi povas instali tion ĉe la "Preferoj".
Stilo
[redakti | redakti fonton]Enciklopedio
[redakti | redakti fonton]Vikipedio estas enciklopedio, nenio alia: nek babilejo, forumo por propagando, reklamejo, senpaga retspaco, persona komunikejo, adreslibro, instrulibro, poeziejo ktp.
Sobra, neŭtrala stilo kaj la klopodo esti laŭeble plej objektiva estas nepraj.
- Skribu ekzemple: "Ankoraŭ dum la dua mondmilito, la [daton], fondiĝis ...". Ne skribu: En la plej mallumaj tagoj de dua mondmilito, la [dato], fondiĝis ...
- Skribu ekzemple: "La urbeto XY estas ŝatata de turistoj pro sia situo inter lagoj kaj arbaroj." Ne skribu: Nia bela urbeto ĉarme situas inter lagoj kaj arbaroj.
Bv. legi la konsilojn je la artikolo Neŭtrala vidpunkto.
Bonaj frazoj
[redakti | redakti fonton]Kondiĉo por bona artikolo estas tutaj (kompletaj) frazoj. Gravas ne la longeco, sed ke ili enhavu ion. Evitu "skatolajn" frazojn, en kiuj la informeroj estas disaj en la tuta, plenŝtopita frazo. Koncentriĝu pri la esenco.
Trafaj vortoj
[redakti | redakti fonton]Elektu trafajn vortojn. Evitu ĝeneralajn verbojn kiel "esti" kaj "havi". Ne skribu: La afero havas grandan gravecon sed: Grava la afero fariĝis pro / post ... La afero tre gravas. Kunmetitaj vortoj estas ofte malpli bone kompreneblaj ol disigoj. Ne skribu: urboblazono, sed urba blazono, urbo-blazono aŭ blazono de la urbo.
Tempo
[redakti | redakti fonton]Evitu tempoindikojn, kiuj rilatas al iu alia tempoindiko. Ne skribu: antaŭ du jaroj li demisiis, ĉar tiu indiko rapide fariĝas malaktuala. Skribu: en 2007 li demisiis. Ne skribu: Li estas nuntempe urbestro, sed: Li estas urbestro (2007), aŭ: En 2006 li estis elektita urbestro por kvinjara periodo. Uzu la -as-tempoformon aŭ la -is-tempoformon, depende de la aktualeco aŭ eterneco de la eldiro. Se vi verkas pri historiaj aferoj, nepre uzu la -is-tempoformon. Ne skribu: En 1965 li iras al Romo, sed: En 1965 li iris al Romo.
Mallongigoj
[redakti | redakti fonton]En Vikipedio ne gravas ŝparegi spacon, kaj por la komprenebleco ofte estas pli bone uzi la plenan formon. Se ekzistas tradicia mallongigo, kaj se vi opinias ke ĝi estas utila en la artikolo, enkonduku ĝin: Universala Esperanto-Asocio (UEA). Eblas utiligi cetere ne nur mallongigon, sed ankaŭ mallongan formon: la Asocio. Ne troigu. Ne skribu ekz. sed ekzemple.
Listoj kaj tabeloj
[redakti | redakti fonton]Multaj vikipedianoj ŝatas listojn kaj tabelojn, sed ili ne estas flua legaĵo. Metu ilin al la fino de artikolo, se tio estas adekvate, aŭ eksterigu ilin al propra artikolo. La ideo de enciklopedio ne estas simple listigi faktojn kaj datojn, sed transdoni scion kaj klarigi kuntekstojn kaj signifojn.
Tipografio kaj frazo-signoj
[redakti | redakti fonton]Principe validas: estu ŝparema. Dikajn literojn havu nur la nomo de la artikolo. Evitu krisignojn kaj demandosignojn. Se vi volas prezenti ekzemple citaĵon, sufiĉas unu formo de indiko: aŭ kursiveco, aŭ citiloj, ne ambaŭ. Principe, la plej adekvata maniero indiki citaĵon estas citiloj.
Specifaj kategorioj de artikoloj (biografioj, historio)
[redakti | redakti fonton]Jen listo de help-paĝoj pri specifaj kategorioj de vikipediaj artikoloj laŭ alfabeta ordo:
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Plurajn help-temojn vi trovos en la kategorioj Helpo kaj Konsiloj al redaktantoj sube.