Helpo:Kiel verki artikolon pri historio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Leopold von Ranke, la fondinto de moderna historioscienco. Prihistoriaj artikoloj en Vikipedio baziĝu sur la rezultoj de historioscienco.

La ĉi-sekvaj gvidlinioj enhavas ideojn, rekomendojn kaj admonojn por artikoloj kun rilato al historio. Ili taŭgas ankaŭ por la historia parto de aliaj artikoloj (historio de muziko, biografioj, historio de sciencoj, urboj ktp.).

Ĝeneralaĵoj[redakti | redakti fonton]

Trovu kaj difinu la temon[redakti | redakti fonton]

Orientiĝu je la ordinara lingvouzo kaj je PIV kaj ReVo, kaj precipe de la historiista fakvortaro, kiam vi elektas kaj difinas vian temon. Konsideru taŭgan kategorion al kiu apartenos la artikolo.

Serĉu en Vikipedio similajn temojn, serĉu eblojn de ligiloj. Konatiĝu kun la jama lingvouzo kaj provu unuecigi ĝin. Eble via artikolo povos servi kiel subartikolo de pli granda artikolo, ekzemple, artikolo pri la historio de Esperanto plusendas al la historio ekzemple de la historio de Esperanto en Francio.

"Ĝenerala" historio[redakti | redakti fonton]

Vikipedio okupiĝas en "ĝeneralaj" prihistoriaj artikoloj pri "ĝenerala" historio. Gravas la scio pri institucioj, ankaŭ la politika historio. Aferoj pri socia kaj ekonomia historio rondigu la ĝeneralan historion, sed ne dominu. Certe pliaj specialiaĵoj (historio de la seksoj, historio de la ideoj) havu nur kromrolon; esceptoj estas artikoloj pri tia temo mem.

Ekzemple en la artikolo Dua mondmilito gravas unuavice demandoj kiel: Kiel estiĝis la milito? Kiu faris kiujn gravajn decidojn? Kiujn sekvojn havis la decidoj? Kio ŝanĝiĝis en la vivo de la homoj? Milithistoriaĵoj, eĉ militteknikaĵoj estas maksimume io por subĉapitroj, kiujn oni povas eble eksterigi (al artikolo pri certa batalo, ekzemple). Novaj armiloj havas sencon nur escepte, en tiu ĉi ekzemplo la atombombo.

Interpreto[redakti | redakti fonton]

En historioscienco oni ne simple prezentas "faktojn" aŭ "fontojn", necesas interpreto. El bazaj interpretoj estiĝas en pliaj paŝoj pli ampleksaj kaj kompleksaj interpretoj. Laŭ la fontoj utiligitaj kaj laŭ la kompreno pri graveco, el la samaj fontoj povas estiĝi malsamaj interpretoj. Sekve, la opinioj en la sekundara literaturo (fakliteraturo) povas malsami.

Tial malfacilas verki absolute universale validan tekston. Tamen provu pri la vikipediaj princioj kiel la neŭtraleco. Precipe en artikoloj pri historio povas havi sencon prezenti malsamajn interpretojn (kun deven-indiko). Ofte indas verki apartan ĉapitron pri la historia interpreto (enordigo). Ĝenerale oni sekvu al la interpretoj en la faka literaturo (pensu pri: Vikipedio:Ne faru originalan esploradon).

Fontoj kaj literaturo[redakti | redakti fonton]

Sub "literaturo" oni sekve komprenu nur fakan literaturon (sekundara literaturo), ne beletron kaj ne fontojn (ankaŭ ne presitajn). Sub "fontoj" oni sekve komprenu nur fonton laŭ la difino de la historioscienco, ne literaturon.

Pro konfuziga uzo de terminoj, en Vikipedio estiĝas multaj nenecesaj demandoj, kiel:"Kiun fonton mi rajtas uzi?" La respondo devas esti: En Vikipedio kutime ne uzu fontojn, sed sekundaran literaturon. Tial nomu la ĉapitron pri referencoj prefere "Referencoj", ne "Fontoj".

Esploro en la literaturo[redakti | redakti fonton]

Universitata biblioteko de Graz

Plej bonas se vi trovis laŭeble multajn librojn pri via temo, el kiuj vi povas ĉerpi. Iri en la bibliotekon estas tial unu el la unuaj paŝoj, se oni volas verki bonan artikolon.

Tamen por specialaj temoj ofte ne ekzistas multe da (kvalita, aktuala) literaturo. Tiam povas sufiĉi unusola verko. Cetere, la manko de sekundara literaturo povas esti signo por tio ke iu temo ne estas sufiĉe grava por Vikipedio.

Inverse, por iu multe priokupata temo povas ekzisti tre ampleksa literaturo, kiun oni ne povas tralegi tute. Koncentriĝu tiam pri gravaj verkoj kaj verkoj de superrigarda karaktero; ĉi lastaj cetere plej konvenas stile al Vikipedio.

Sed ofte verko (ĉu libro, ĉu revua artikolo) ne estas scienca, sed prezentas nur la personan opinion de la aŭtoro. Tio tre evidentas ĉe aŭtobiografioj, sed ankaŭ ĉe t.n. tendenc-verkoj kaj certe ĉe beletro (romanoj, poemoj ktp.). Ili ne estas laŭ enhavo sekundara literaturo.

La ĉapitro "Literaturo"[redakti | redakti fonton]

Ne intermiksu la ĉapitron "Literaturo" en vikipedia artikolo kun la literaturlisto (bibliografio) en scienca verko. Bibliografio fine de scienca verko listigas ĉiujn verkojn, eĉ se ili jam estis menciitaj en la piednotoj - ne pli, ne malpli. Sed la ĉapitro "Literaturo" en vikipedia artikolo listigas nur tiujn verkojn, kiuj pluhelpas al leganto scivolema. Ĝi do estas "plugvida" literaturo kaj ne povas anstataŭigi deven-indikojn (referencojn). En la referencoj cetere ne indiku al la Literaturo, ĉar posta vikipediisto povus ja fari ŝanĝojn, sen kontroli ĉu tiam ankoraŭ ĝustas la indikoj en la referencoj.

Ĉu uzi fontojn?[redakti | redakti fonton]

Letero de Wallenstein al sia kanceliero, 1624. Ĉu citebla en Vikipedio?

Ĉar Vikipedio ne utilu por originala esploro, vi supozeble ne povos senchave utiligi fontojn (laŭ la difino de historioscienco). Se absolute ne estas evitebla, tiam vi esceptokaze povas utiligi fontojn. Sed demandu vin memkritikeme, ĉu vi havas sufiĉe da faka scio kaj historiista sperto por respondece umi pri fontoj.

Unuavice pensu pri eldonoj de fontoj, aŭ aliaj publikigitaj fontoj. Se ili ne ekzistas, vi povas - tre escepte! - utiligi nepublikigitajn fontojn, kiuj estas registritaj kaj konservataj en arkivoj kaj similaj institucioj. Alian fonto-materialon vi ne rajtas por Vikipedio. Eventuale vi povas aranĝi kun loka arkivo arkivskatolon kun viaj materialoj amatorhistoriistaj, sed prefere publikigu pri la temo en ordinara faka revuo.

Se vi ne scias bone, kio estas fonto laŭ la difino de historioscienco, tiam nepre legu la koncernan artikolon: fonto (historio).

Superrigardo fontoj kaj literaturo[redakti | redakti fonton]

Kelka sekundara literaturo estas pli taŭga ol alia. Ne povas ekzisti strikte observenda vico, sed eblas diri ĝenerale:

  1. Plej taŭgaj estas verkoj kun superrigarda karaktero (ankaŭ: "enkondukoj"), kaj por la referencumado, kaj por la Literaturo-ĉapitro kaj pro la stilo. Ili estas verkitaj kompreneblaj kaj facile haveblaj (tio gravas por la kontrolo de deven-indikoj kaj por la memstara plulegado). Tio sama validas iom malpli multe pri la manlibroj.
  2. Por iom pli specialaj ekzistas ofte nur verkoj, kiujn oni en historioscienco nomas monografioj. Ili enhavas pli da faka lingvaĵo kaj estas troveblaj nur en sciencaj aŭ specialaj bibliotekoj.
  3. Cetera, nescienca literaturo estas ĵurnalismaj, aŭtobiografiecaj, tendecaj (politikumaj) kaj jubileaj tekstoj ĉiaspecaj. Ĉu ili estas fidindaj, tion diras la unuopa kazo.
  4. Fontojn oni uzu nur, se ne eblas uzi sekundaran literaturon.
    1. Preferindaj estas fontojn en eldonoj de fontoj.
    2. Fontoj foje estas reproduktitaj en aliaj verkoj, el kiuj oni povas citi.
    3. Escepto estu nepublikigita fontmaterailo, kiu aperu minimume en arkivo. Tio estas plej malfacile kontrolebla fare de aliaj leganto.

Krome validas:

  • Memstare aperintaj verkoj ("libroj") estas kutime pli bone alireblaj ol nememstare aperintaj (ekz. artikoloj en revuoj).
  • Ĉu presitaj, ĉu interretaj materialoj havas siajn po apartajn avantaĝojn. Sed ĉu scienca artikolo aperis en faka revuo aŭ en la retejo de faka institucio, tio ne gravas por la kvalito de la artikolo mem.

Signoj de kvalito de faka literaturo estas:

  • La ekstera aspekto de libro ne garantias kvaliton, sed estas certa indiko. Aliflanke, ekzistas altkvalitaj tekstoj, kiuj estas tiel specialtemaj ke ili tamen aperis nur en modesta maniero
  • Rigardu en la listoj de literaturo kaj fontoj, ĉu kaj precipe kiuj fontoj kaj literaturo menciiĝis. Sed kontrolu ankaŭ, per la piednotoj, ĉu la menciitaĵoj estis vere uzitaj.
  • Konsideru ĉu la literaturo estas verkita de universitate klera specialisto aŭ ĉu de amatoro. Tamen, en unuopaj kazoj la amatoro povas scii pli ol la specialisto.

Konstruo kaj formo[redakti | redakti fonton]

Gravaj dividoj en ĉapitrojn kaj, ene de ĉapitro, paragrafumado kiu dividas longan ĉapitran tekston en malpli longajn partojn laŭ la senco. Unusola frazo ankoraŭ ne meritas propran paragrafon.

Principoj de ordigo: tempo kaj temoj[redakti | redakti fonton]

En artikoloj ekzemple pri la historio de urbo aŭ en biografio oni ofte trovas stilon, kiu malkaŝas ke ĝi baziĝas sur kroniko. El kroniko tamen eblas verki akcepteblan fluan tekston, se oni konsideras:

  • Pripensu kiel vi povas dividi la tempon en periodojn.
  • Kolektu informojn kiuj teme apartenas unu al la alia, kaj jen formu ĉapitrojn aŭ listojn. Ekzemple la informoj pri lernejoj povas iri en komunan ĉapitron, kaj la urbestroj en liston apartan en la artikolo.
  • Forstreku informojn kiuj estas tro solecaj kaj ne havas multe da graveco.
  • Uzu strikte la tempoformon por pasinteco (-is).
  • Ne nenecese forlasu la tempan ordon.

Listoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj vikipediistoj evidente tre ŝatas listojn, kaj principe tio estas en ordo. Bone konstruitaj listoj estas kompareblaj al io simila en manlibro. Sed listo (ekzemple kroniko) ne povas anstataŭigi fluan tekston. Ĉar leganto supozeble ne simple tralegas liston, oni metas ĝin prefere al la fino de artikolo aŭ eksterigas ĝin.

Demandu vin, ĉu kaj kiel via listo povas helpi al iu, kiu ne interesiĝas simple pri la kompleteco de datenoj, sed al kiu listo povas helpi en orientiĝumado.

Skeleto de ĉapitroj[redakti | redakti fonton]

La plej grava ordigo en historiaj temoj estas la kronologio, do la plupaŝado en la tempo. Forlasu tiun ordon nur por gravaj kialoj. Ene de tempoparto vi povas priumi unuopajn temojn.

La koncepto pri tempopartoj, en kiujn oni dividas tutan temon, estas nomata periodigo. Kelkajn temojn oni devas dividi laŭ tre aparta manerio, ekzemple la historion de scienco laŭ certaj progresoj en tiu scienco. Sed ĝenerale havas sencon sekvi al la ĝenerala periodigo, ĉar tio plifacligas al la leganto la orientiĝumadon.

Tempoparto devas "indi": Se vi verkas du frazojn por la intermilita periodo kaj tri por la dua mondmilito, tiam unusuola ĉapitro pli bonas: "Intermilita periodo kaj dua mondmilito, 1919-1945". Pripensu ĉu eble iu ĉapitro poste povos pligrandiĝi, tiam eblas komenci ankaŭ per nur kelkaj frazoj.

Atentu ankaŭ pri certa ekvilibro en la skeleto de ĉapitroj, por ke ne la ĉapitro "1. Historio" havas multajn subdividojn kaj sekvas nur "2." kaj "3." sen subdividoj. Se oni havas ekzeple "1.1", tiam oni devas havi ankaŭ minimume "1.2".

Ĉapitroj havu laŭeble trafajn, eldir-povajn titolojn. Ofte indas aldoni krome jarindikojn. Sed titoloj konsistantaj nur el jarindikoj aspektas senvivaj. Malfortaj titoloj montras ke mankas efika periodigo.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi pentraĵo pri la norvega reĝo Haakon I-a ne estas fonto pri la 9-a jarcento, sed pri tio, kiel certa pentristo de la 19-a jarcento imagis al si Haakon-on.
Simbolo de la nacisocialista partio: aglo kun svastiko. Laŭ germana juro malpermesata, ĉar kontraŭkonstitucia simbolo.

Artikolo ne estas kolekto de bildoj; celo de artikolo estas bona skriba prezento, kaj bildo subtenu tiun prezenton.

Iom atentu pri tio, ke bildo ne fariĝas tro granda aŭ ŝovas la enhavotabelon de artikolo. Bildo en la artikolo estu proksima al tiu tekstoparto, al kiu ĝi rilatas; do bildo pri junula Zamenhof aperu ĉe la ĉapitro, kiu temas pri la junultempo de Zamenhof.

Bildoj nepre bezonas taŭgajn bildtitolojn (fakte subtitolojn), kiuj indikas, kion oni vidas sur la bildo, kaj kiam ĝi estis farita. Eventuale havas sencon ankaŭ la deven-indiko. Evitu patetikon en bildtitolo.

Bildoj kun problemeca enhavo[redakti | redakti fonton]

Estu singardaj pri historiumaj bildoj, ekzemple bildo el la 19-a jarcento kiu prezentas scenon el mezepoko. Eĉ tre klera pentristo ne povas scii kiel aspektis vere en historiaj tempoj. Almenaŭ, indiku kiam la bildo estis farita.

Ne estas la celo de Vikipedio prezenti laŭeble multajn bildojn kun ekstremistaj propagando aŭ simboloj. Tamen ne hezitu laŭbezone prezenti tiajn bildojn, ĉar la (popular)kleriga karaktero de Vikipedio permesas tion. Sed estu preciza je la bildtitolo.

Elekto de bildoj[redakti | redakti fonton]

La tiel nomata "aleksandra sarkofago" el Sidon. Ne la sarkofago de Aleksandro la Granda, li estas nur prezentita.

Uzitaj bildoj devas enhave rilati al la artikolo kaj ne servu kiel simpla ornamentaĵo. Ju pli oni disponas pri unuarange gravaj bildoj (portretoj de la persono, iliaj artaĵoj), des pli oni rezignu pri aliaj.

Vikimedia komunejo, la libera kolekto de bildoj (kaj frata projekto de Vikipedio), estas la plej taŭga helpilo por doni bildojn al artikolo. Alŝutu viajn bildojn tie (respektante la kopirajton kaj aliajn regulojn), serĉu bildojn tie. Ofte la angla helpas je la serĉado.

Artikolo pri persono povas havi bildojn ekzemple tiajn:

  1. Portreto de la artikola persono; bildoj el malsamaj vivofazoj estas senchavaj, sed ne multaro de bildoj, nur ĉar tiuj bildoj ekzistas. Utiligu:
    1. Fotojn, se ili ekzistas.
    2. Pentritajn aŭ desegnitajn bildajn prezentojn (samtempulaj estas pli bonaj ol postaj).
    3. Bildojn pri la masko de la mortinto, statutoj, bildoj sur memor-moneroj k.s.
    4. Bildojn pri objektoj kreitaj de la koncerna personon: artaĵoj, inventaĵoj, kontruaxjoj (de arkitekto), esceptkaze librokovertoj.
  2. Lokoj, kie vivis aŭ laboris la persono; ankaŭ ĉikaze ne troigu.
  3. Portretojn de personoj, kiuj havis proksiman rilaton al la persono, kiel familianoj, subtenantoj, proksimaj kunlaborantoj.
  4. Alian bildmaterialon, kiu enhave rilatas al la persono, kiel dokumentoj pri naskiĝo, atestaĵoj, aŭ konstruaĵoj nomitaj laŭ la persono.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Ne tro da informoj[redakti | redakti fonton]

Ne estu la celo ŝtopi laŭeble multajn informojn en artikolon. Pripensu kio estas la eldiro de la ĉapitro kiun vi verkas, kaj kion vi devas skribi konforme al tiu eldiro. Kio estas trovebla jam en aliaj artikoloj, ne devas nepre esti ripetata en via artikolo.

Ne superŝarĝu la memoron de la leganto kun multaro de nomoj propraj, eventoj, priskriboj de objektoj ktp. Pripensu kio estas grava - kaj forlasu la reston. Demandu vin ĉu iu informo estas vere grava aŭ menciinda. Ke prezentita persono volonte iris al lernejo, ne estas menciinda, krom, se la fakto gravas por la posta vivo.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vikipedio ne estas kolekto de citaĵoj, tial ne konvenas uzi grandajn citaĵojn el fontoj aŭ literaturo. Pensu ankaŭ pri la kopirajto. En la plej multaj kazoj tute sufiĉas resumi eldiron per viaj propraj vortoj.

Citaĵoj devas esti uzataj konforme al la konteksto, kaj se oni prezentas citaĵon kvazaŭ por reprezenti ion pli ĝeneralan, vi devas scii ĉu ĝi vere taŭgas por tio.

Ne estiĝu miskompreno pri tio, kion oni referencas per la piednoto: ĉu nur la (laŭvortan aŭ resumitan) citaĵon aŭ ĉu la tutan paragrafon en kiu aperas la citaĵo. Je laŭvorta citaĵo vi cetere jam en la flua teksto indiku de kiu persono (aŭtoro) ĝi venas, por ke la leganto ne devu rigardi en la piednoton.

Citiloj estas sanktaj - kio aperas inter ili, tio devas esti prenitaj laŭvorte el la uzita fonto aŭ literaturo. Transprenu tajperarojn k.s.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

La referencoj (tio, kio aperas en piednotoj) servas por fari deven-indikon pere de indiko de literaturo (escepte: indiko de fonto). Ili ne servas por liveri tekston kiun oni ial ne povis meti en la fluan, normalan tekston. Decidu: Aŭ la teksto estas grava kaj eniru la artikolon, aŭ forigu ĝin. Eble en la piednoto oni povas aldoni gravan informon pri la uzita fonto aŭ literaturo.

Konsideru ke posta vikipediisto en via artikolo eble ŝanĝos ion. Tial en referenco neniam indiku al la ĉapitro "Literaturo" aŭ io alia, kio povus esti forigota aŭ ŝanĝota de neatentema vikipediisto alia. Ĉiam skribu la plenan literaturan indikon, en Vikipedio ja ne ekzistas manko de spaco.

Ekzemploj por la literatura indiko en la piednoto:

  • Memstara verko: Paŭlo Parvo: Vikipedio kaj ĝia estonteco. Wikipedia-Press, Ajnville 2003, p. 85.
  • Nememstara verko: Paŭlo Parvo: Ne scii ne gravas. en: Joĉjo Doe (eld.): Vikipedio en kritiko. 2a eldono. Wikicontra, Ajna City 2005, p. 317–398, ĉi tie p. 351.

Prijuĝo kaj enordigo[redakti | redakti fonton]

Ne atribuu al personoj aŭ organizaĵoj "grandan influon" aŭ "precipe grandan signifon", se vi ne povas senchave doni literaturan indikon. Alie, uzu pli singardan vortumon (influo, signifohava).

Ne uzu emociajn aldonojn ĉe priskriboj: Oni subkomprenas ke civila milito estas "sanga" kaj diktatoro "kruela". Same ne estas konvene aldoni en enciklopedio esprimojn de bedaŭro, kiel: "Bedaŭrinde ne eblis stabiligi la parlamentan sistemon kaj eviti civilan militon." Tio kontraŭas la neŭtralecon. Estas memkompreneblaĵo ke la leganto havas la samajn humanismajn bazajn ideojn kiel vi kaj ke "emocieca stirado" ne necesas.

Imputoj[redakti | redakti fonton]

Estu singarda je imputoj, precipe se temas pri konkretaj personoj, des pli konkrete vivaj personoj.

Oni ne rajtas imputi maldekstre aŭ dekstre radikalan sintenon, nur ĉar laŭaserte inter orientgermanaj metallaboristoj aŭ sudgermanaj policistoj "tiuj sintenoj ja estas ofte troveblaj".

Anakronismoj[redakti | redakti fonton]

Lawrence Alma-Tadema: Egiptaj ŝakludantoj (1879). Vere la ludo estiĝis nur post la naskiĝo de Kristo, supozeble en Hindio.

Anakronismo signifas ke io "iras kontraŭ la tempo", kiam priskribo ne konvenas al la koncerna epoko. Konata ekzemplo estas filo pri la krucirantoj, en kiu unu el la "ĉevaliroj" surhavas brakhorloĝon. Anakronismoj povas enŝteliĝi en diversaj formoj:

  • Nekonvena aktualigo: "Dum la valuta reformo de 1948, ĉiu okcidentgermano ricevis 20,45 eŭrojn." (Kvar dek germanajn markojn, vidu sube.) "Quintus Maximus estis kolonelo en la romia armeo." (Lia rango respondas al la nuntempa rango de kolonelo en modernaj armeoj.)
  • Prijuĝoj: Oni hezitu juĝi tro forte pri ekzemple la higienaj cirkonstancoj en mezepoko, ĉar la tiamaj homoj ankoraŭ ne havis la nuntempan scion pri la rilatoj inter higieno kaj sano. Malafabla eldiro pri judoj en antaŭaj tempoj ne signifas ke oni konsentis pri genocido. Kiu en 1950 kondamnis samseksemon kiel krimon, tiu ne nepre estis malklerulo, sed pensis konforme al la tiama leĝo en multaj landoj. - En la unuopa kazo povas esti malfacile trovi konvenan vortumon.

Ciferoj, nombroj, mezuroj[redakti | redakti fonton]

Laŭeble skribu la nombrojn per vortoj: du, kvar dek, cent dek, ok cent, sep mil anstataŭ 2, 40, 110, 800, 70.000. Tio estas bona por la legebleco. Ĉe malpli rondaj kaj precipe pli komplikaj nombroj pli bonas tamen la cifera formo: 47, 313, 1959.

Indikoj pri kvantoj estu laŭ la moderna sistemo (metro, kilogramo ktp.), ĉar malnovaj indikoj (klafto, mejlo ktp.) diras nenion al la plej multaj nuntempaj legantoj. Sed estus singarda je la transkalkulo: Malnovaj mezuroj kiel piedo aŭ mejlo povas malsami laŭ la regiono.

Akceptu, ke historiaj mon-indikoj estas apenaŭ transskribeblaj en modernajn. Se ekzemple en 1987 io kostis al la germana ŝtato cent milionojn da markoj, oni ne rajtas fari el tio simple 50 milionojn da eŭroj. La valoro de la mono ŝanĝiĝis, interalie pro inflacio. Tiaj aktualigaj transskriboj ŝajnigas scion kiun oni reale ne havas.

Estas pli senchave umi per relativaj nombroj (ekz. procentaĵo de tuta nombro) aŭ aliaj komparoj (ekz. la averaĝa pago por metiisto). Ankaŭ tio ne estas perfekta solvo, sed ĝi donas certan impreson, kaj tio gravas. Ofte sufiĉas skribi en Vikipedio ke la romia imperiestro per certa ordono kaŭzis grandajn enspezojn aŭ ke la germana inflacio de 1923 senvalorigis la kapitalojn de la averaĝaj homoj. Ne gravas kalkuli pizojn, sed la graveco aŭ signifo de io.

Stilo[redakti | redakti fonton]

Historiaj kaj fakaj esprimoj[redakti | redakti fonton]

Uzu laŭeble la originalajn esprimojn (vd. ankaŭ sub Anakronismoj). Kelkaj ekzemploj de problemoj:

  • Foje en historioscienco oni uzas historian fakesprimon, kiu fakte estas propaganda vorto, ekzemple "policaj agadoj" (nederlanda milito en Indonezio) aŭ "kazernigita popola polico" (frutempa armeo en GDR). Ekzistas jen malsamaj ebloj:
    • Uzu la esprimon je la unua fojo en citiloj kaj klarigu ĝin, sed poste uzu ĝin normale.
    • Menciu kaj klarigu ĝin, sed cetere utiligu alian, en la faka mondo kutiman.
  • Kelkaj esprimoj ŝanĝis sian signifon aŭ estis misuzataj de ekstremistoj, kiel "nacio" aŭ "socialismo". Se tio eblas sen nekonvena aktualigo, tiam uzu pli neŭtralan alian esprimon aŭ iun nuntempe kutiman.
  • Nazio estas laŭ la angla akceptebla faka esprimo, pli bone estas "nacisocialisto".
  • La moderna kalendaro umas kun la tempo "antaŭ" aŭ "post Kristo". Kvankam oni nuntempe scias ke la naskiĝjaro de Jesuo estas nekonata, kaj eĉ se oni mem estas nekristano, oni kapablu labori per tiaj esprimoj kaj ne serĉu alternativojn.

Facila lingvaĵo[redakti | redakti fonton]

Skribu laŭeble simple kaj laŭnecese precize. Evitu pezajn kunmetaĵojn. Skribu ne "la etnaj kaj lingvaj cirkonstancoj en la regiono", sed: "la etnoj kaj lingvoj en la regiono".

Provu eviti, ke ordinara leganto kapablas legi vian artikolon nur per klakado al multaj ligiloj.

Tempoformo[redakti | redakti fonton]

Principe, historiaj temoj estu pritraktataj en la tempoformo pasinteco (is-formo).

En la as-tempo oni priskribu nur tion, kio ankoraŭ nuntempe ekzistas aŭ validas: "Denis Papin inventis la vapormaŝinon", sed: "Oni atribuas la inventon de la vapormaŝino al Denis Papin." Trafi tiun diferencon estas foje malfacile, ekzemple ĉe publikigaĵoj. Oni emfazas la faron de aŭtoro, se oni skribas: "Per la Unua Libro Zamenhof prezentis al siaj legantoj la bazon de la nova lingvo." Se temu pri la verko mem, oni skribas: "La Unua Libro de Zamenhof prezentas al la legantoj la bazon de la lingvo", ĉar la verko ankoraŭ ekzistas kaj ankoraŭ prezentas.

La as-formon oni trovas kutime en kronikecaj tekstoj: "1980: Ekvalidiĝas la nuna statuto de UEA." En malbona transkonduko al flua teksto, tio fariĝas: "En 1980 ekvalidiĝas la nuna statuto de UEA." Sed devas esti en enciklopedia stilo: "En 1980 ekvalidiĝis la nuna statuto de UEA."