Vikipedio:Gvidilo por biografioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helpo
vdr

La stilogvido por biografioj celas doni regularon por certigi konformon de biografiaj artikoloj. Ĝi kompletigas la ĝeneralajn regulojn kaj konsilojn, kiujn vi trovas sur la helpo-paĝo Kiel verki bonan artikolon? (se vi estas komencanto bv. unue legi ĝin). Ni rekomendas, ke vi sekvu la gvidlinion por ke Vikipedio aspektu kohera kaj por malpliigi la laboron por la redaktoroj kiuj venos post vi.

Unua alineo[redakti fonton]

En la unua alineo de biografia artikolo vi prezentu tri informojn:

  • nomon,
  • naskiĝdaton kaj naskiĝlokon kaj eventuale mortodaton kaj mortolokon, kaj
  • koncizan resumon pro kio la persono estas konata al publiko.

La unua alineo komenciĝu per nomo de la koncerna homo, kiu estu en grasa litertipo. La familia nomo estu (nur en tiu unua frazo) en majusklaj LITEROJ. (Tiu ĉi majuskligo estas komuna rezulto de vikipedia baloto pri familiaj nomoj, vidu: Vikipedio:Baloto/Majuskligo de familiaj nomoj.) Se estas nefonetike skribita nomo, tuj sekvu la prononco de la nomo laŭ Esperanta alfabeto en rektangulaj krampoj ( [...] ) kaj eventuale IFA kun indiko, ke estas IFA ( [...], [[IFA]] [...] ).

Sekvas en parentezoj ( (...) ) la naskiĝdato kaj naskiĝloko kaj eventuale mortodato kaj mortoloko. Por la datoj oni laŭeble uzu la ŝablonon {{daton|1|januaro|2000}}. Antaŭ la naskiĝdato staras la vorto "naskiĝis". Se temas pri mortinta homo, post la jaro de naskiĝo kaj naskiĝloko sekvas komo, la vorto "mortis" kaj tiam la dato kaj jaro.

Ekzemplo:

  • (naskiĝis la {{daton|3|oktobro|1901}} en Fantazi-urbo, mortis la {{daton|13|oktobro|2001}} en Utopiburgo)

kio rezultos en:

La unua alineo finiĝas per unupropozicia resumo pri tio, kial tiu homo estas publike konata, kaj enhavu la ŝtatanecon aŭ eventuale nacianecon, se facile direbla, ligitan al la artikolo pri la koncerna ŝtato aŭ nacio. Atentu ke estu propozicio. Oni ne simple metu liston de substantivoj, sed kreu kompletan frazon (vidu la ĝeneralajn regulojn sur la helpo-paĝo Kiel verki bonan artikolon?).

Ekzemplo de unua alineo:

Eeoo HOMO [I:u: HOmo] (naskiĝis la 3-an de oktobro 1901 en Fantazi-urbo, mortis la 13-an de oktobro 2001 en Utopiburgo) estis brita verkisto, kiun elpensis Kriĉjo por la stilogvido.

Oftaj eraroj:

  • skribu: naskiĝis la; ne skribu: *, nask., naskiĝinta aŭ io simila
  • dato-formato: Se vi ne uzas la dato-ŝablonon (sed kial vi faru tion?) skribu ekzemple la 13-an de aŭgusto 1913 (numero de la tago - streketo - an (do en akuzativo) - de - minuskla monato-nomo - jaro; ne skribu: en la 13a de Aŭgusto de 1913 aŭ io simila.
  • disigu naskiĝ- kaj mortoparton per komo; ne disigu ĝin per streketo (-) aŭ punktokomo (;) aŭ io simila

Seksa identeco[redakti fonton]

Donu preferon al la seksa identeco kiel priskribita de la persono, pri kiu temas la artikolo. Ĉiu persono devas esti menciita per vortoj, kiuj taŭgas por la laste esprimita seksa identeco de tiu persono. Ĉi tiu regulo aplikeblas al ĉiuj fazoj de la vivo de tiu persono, krom se la persono indikis alian preferon. Kiam la persono esprimis deziron esti priparolata per seksneŭtrala pronomo, kiel ekzemple la angla ununombra they, la sveda hen aŭ la Esperanta ri, oni povas elekti inter du eblaj manieroj priparoli la koncernan personon: Aŭ oni evitas la uzadon de personaj pronomoj, aŭ oni uzas la pronomon ri (krom se tiu persono esprimis deziron esti priparolata per alia pronomo en Esperanto). Por aliaj personoj oni restu ĉe la tradiciaj pronomoj li kaj ŝi.

Pri verkistoj[redakti fonton]

Se la biografia artikolo estas pri verkisto, estu la sekcio "Verkoj", "Verkoj (elekto)" aŭ "Elektitaj verkoj", kies titolo estu ene de du aroj de du egalsignoj (== Titolo ==). Evitu aliajn nomojn, ekzemple "Famaj verkoj", kiuj ŝajnas malkonsili, ke redaktantoj aldonu mankantaĵojn.

Ĉiu verko estu formatita per * ĉe la komenco de la lineo. Sekvas la titolo (eventuale nacilingva), en kursivo. Poste estu en parentezoj traduko en Esperanto inter citiloj (se la titolo estas nacilingva), komo, kaj jaro de eldono. Ekzemple:

* ''Some book'' ("Iu libro", 2003)

Se verkisto verkis en pluraj genroj, ekzemple poezio, dramo kaj romanoj, eblas dividi la verkojn tiel ene de "Verkoj". Ĉiu genro estu ene de du aroj de tri egalsignoj (===). Ekzemple:

=== Dramo ===
* ''Batalo de redaktoroj: Vikipedia tragedio en du aktoj'' (2002)

=== Poezio ===
* ''Vikipedio-Enciklopedio kaj aliaj rimoj'' (2002)
* ''Mi malamas vivon kaj ĉio estas griza: aĉa poezio de mezlernejanoj en Esperanto'' (2003)

Ekzistas ŝablonoj por "verkistoj", vidu je Vikipedio:Ŝablono.

Pri esperantistoj[redakti fonton]

La kutima ordo estas unue profesio, poste rolo en Esperantujo. Skribu do ekzemple:

Johano VERDEMUL (naskiĝis la [daton] en [naskiĝurbo]) estas germana profesoro pri malfacilaj demandoj kaj membro de la Akademio de Esperanto (AdE).

Se la artikola teksto estas sufiĉe longa, ke vi kreu sekciojn, tiu ordo ripetiĝas. Do unue == Profesia vivo ==, poste == Esperanta agado ==.

Pri eksteraj ligiloj[redakti fonton]

Eksteraj ligoj estu nur en sekcio nomata "Eksteraj ligiloj", kies titolo estu ene de du aroj de egalsignoj (==Eksteraj ligiloj==). Tiel estos klara divido inter Vikipedia enhavo (pri kiu ni respondecas) kaj enhavo de ekstera mondo. Ĉi tiu inkluzivas ligilojn al rete legeblaj verkoj.

Kategorioj[redakti fonton]

Se vi taksas taŭga inkluzivigi vikipediajn kategoriojn, pensu pri la fako en kiu tiu homo elstaris. Ekzemploj estas:

  • [[Kategorio:Sciencistoj]]
  • [[Kategorio:Ruslingvaj verkistoj]]

Vivtempo kaj alfabeta ordigo[redakti fonton]

En ĉiu biografia artikolo estu ankaŭ kategorioj pri la jaroj de naskiĝo kaj (se temas pri mortinta persono) morto:

  • [[Kategorio:Naskiĝintoj en 1799]]
  • [[Kategorio:Mortintoj en 1899]]

Se vi ne certas pri kategorioj, lasu tiun laboron por aliaj vikipediistoj.

Antaŭ la listo de la kategorioj estas utila kromkodo:

  • {{DEFAŬLTORDIGO:Putin, Vladimir}}

Ĝi permesas listigi artikolojn en la paĝoj de kategorioj laŭ alfabeto de la familinomoj.

Ŝablono {{vivtempo}}[redakti fonton]

Por aldoni la jarojn de naskiĝo kaj morto, kaj ordigi en kategoriojn, simple uzu la ŝablonon {{vivtempo}}. La uzo de ŝablono {{vivtempo}} havas samtempe tri efikojn:

  • [[Kategorio:Naskiĝintoj en ....]]
  • [[Kategorio:Mortintoj en ....]], resp. [[Kategorio:Vivantaj homoj]]
  • {{DEFAŬLTORDIGO:..., ...}}

Ekzistas pluraj formoj kiel oni uzas (aŭ uzis) la ŝablonon {{vivtempo}}. Legu tie pri detaloj.)

  • {{vivtempo|Putin, Vladimir}} : Nura kampo estas la alfabeta ordigo. La ŝablono serĉos la jarojn de naskiĝo kaj morto en Vikidatumoj. Kiam tio funkcias, tio estas la preferinda uzo.
  • {{vivtempo|Putin, Vladimir|1952|}} : Unua kampo estas la alfabeta ordigo, dua estas la naskiĝjaro (aŭ 'nekonata'), la tria estas la mortojaro (aŭ malplena por vivantoj, aŭ 'nekonata'). Tiu formo estas rekomendinda kiam la unua ne bone funkcias - kutime kiam la jaroj de naskiĝo kaj morto en Vikidatumoj estas eraraj aŭ mankas. Ekzemple tio povas okazi pri esperantistoj kiuj ne estas menciataj en alilingvaj Vikipedioj.
  • {{vivtempo|1952||Putin, Vladimir}} : Malnova uzo, kiu ne plu funkcias! Nepre korektu tiun uzon al la nuna.

Vidu ankaŭ[redakti fonton]

v  d  r
Biografiaj ŝablonoj
Ŝablono Komento Mikroformatoj1 kesteroj subŝablono
{{Informkesto aktoro}}2 Ekde 2020 realigita per {{Informkesto gravulo}} vcard fn nickname Jes Jes
{{Informkesto arkitekto}}   vcard fn
{{Informkesto armea piloto}}  
{{Informkesto artisto}}   vcard fn Jes
{{Informkesto biografio}} Baziĝas ekde 2015 tute sur Lua-modulo {{Biografio}} vcard fn
{{Informkesto Faraono}}     Jes
{{Informkesto filozofo}}2 Ekde 2020 realigita per {{Informkesto gravulo}} vcard fn Jes Jes
{{Informkesto homo}} Tio estas ĝenerala ŝablono de ĉi tiu speco. vcard fn Jes Jes
{{Informkesto katolika episkopo}}2 Ekde 2017 realigita per {{Informkesto gravulo}} Jes Jes
{{Informkesto muzika artisto}}   vcard fn Jes Jes
{{Informkesto papo}}2   vcard fn Jes
{{Informkesto politikisto}}2 Ekde 2020 realigita per {{Informkesto gravulo}} vcard fn Jes Jes
{{Informkesto prezidanto}}   vcard fn
{{Informkesto regantino}}2 Ekde 2020 sinonimo de {{Informkesto gravulo}} vcard fn Jes Jes
{{Informkesto gravulo}}2 Ekde 2020 ĝenerala ŝablono por iu ajn persono. vcard fn Jes Jes
{{Informkesto sanktulo}}2 Ekde 2019 realigita per {{Informkesto gravulo}} vcard fn Jes Jes
{{Informkesto sciencisto}}2 Ekde 2020 realigita per {{Informkesto gravulo}} vcard fn Jes Jes
{{Informkesto soldato}}   vcard fn
{{Informkesto unua damo}}2 Ekde 2008 sinonimo de {{Informkesto politikisto}} vcard fn Jes Jes
{{Informkesto verkisto}}2 Ekde 2020 realigita per {{Informkesto gravulo}} vcard fn Jes Jes
Vidu ankaŭ Helpo:Informkestoj kaj Vikipedio:Informkestoj
1Dike skribita CSS-klaso estas por la tuta tabelo.
2Tiuj ŝablonoj akceptas informkesterojn - vidu detalojn ĉe {{Informkesto gravulo}}.