Streketo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Interpunkciaĵoj

apostrofo ( ' ); ( )
citiloj ( ‘ ’ ); ( “ ” ); ( „ ” ); ( « » )
demandosigno ( ? )
dupunkto ( : )
komo ( , )
krampoj ( ( ) ); ( [ ] ); ( { } ); ( < > )
kridemandosigno ( ) ( ?! )
krisigno ( ! )
punkto ( . )
punktokomo ( ; )
spaceto (   )
streketoj ( ); ( ); ( ); ( ) ( )
oblikvo ( / )
tripunkto ( ) ( ... )

Aliaj tipografiaj markoj

asterisko ( * )
bulmarko ( )
dividsigno ( ÷ )
kaj-signo ( & )
krado ( # )
deklivo ( \ )
egalsigno ( = )
plus-minus-signo ( ± ); ( )
obeluso aŭ ponardo ( † ‡)
heliko ( @ )
substreko ( _ )
tildo ( ~ )
vertikala streko aŭ "dukto" ( | )

Streketo estas interpunkcia signo -. Ĝi estas uzata

• en vortkunmetaĵoj (foje nur por evidentigi la strukturon de longaj aŭ ne-unusencaj vortoj),

• por vortdividoj ĉe la fino de linio kaj

• kiel ripetilo ĉe menciado de vortoj kun samaj partoj.

Ne konfuzu la streketon kun la similaspekta minus-streko, kiu ne estas interpunkcia signo, sed simbolo en matematikaj formuloj.

La streketo[redakti | redakti fonton]

en vortkombinoj[redakti | redakti fonton]

La streketo estas uzata ĉe kunmetitaj vortoj. Ekzemplo:

  • Baden-Virtembergo
  • tricent-jar-aĝa arbo (aŭ tricent-jaraĝa arbo)

kiel vortdividilo[redakti | redakti fonton]

La streketo estas uzata ĉe la fino de linio, se unu vorto ne plu komplete povas esti en la linio. Per uzo de tia vortdividilo, la spaco estas pli efike uzata kaj samtempe la rezulto estas pli belaspekta kaj pli facile legebla. Ekzemplo:

Vikipedio estas projekto por sta-
rigi multlingvan interretan encik-
lopedion. Samtempe ĝi estas …

kiel kompletigilo[redakti | redakti fonton]

La streketo estas uzata ĉe arigo de similaj aferoj, kie ĝi povas anstataŭi la identan parton. Ekzemploj:

  • ĉef- kaj kromenirejo
  • trafikreguligo kaj -kontrolo, sunleviĝo kaj -subiro

La minus-signo[redakti | redakti fonton]

Plus-signo, minus-signo kaj streketo.

La minus-streko (aŭ minus-signo) estas matematika simbolo kun tri bazaj funkcioj:

1. operatoro de subtraho (la kontraŭo de adicio): 5 − 3 = 2.

2. rekte antaŭ nombro ĝi indikas negativecon: −5 estas negativa (minusa) 5.

3. operatoro, kiu inversigas la operandon: se x = 3, tiam −x = −3, sed se x = −3, tiam −x = 3.

Uzado sur komputila klavaro[redakti | redakti fonton]

Komputila klavaro ne distingas inter la streketo kaj la minus-signo: ĉu vi uzas la signon en la litera bloko de la klavaro, ĉu la minus-signon en la nombra bloko: skribiĝas la sama simbolo. Do en ĉiuj supre menciitaj ekzemploj estis tajpita minus-signo, kvankam bona tipografo uzus diversajn signojn.

La afero pli komplikiĝas pro la uzado de pliaj strekoj en tipografio:

  • la pens-streko (streketo de duobla longeco, angle: N-daŝo aŭ endaŝo)
  • la longa streko (streketo de triobla longeco, angle: M-daŝo aŭ emdaŝo)