Interpunkcio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Interpunkciaĵoj

apostrofo ( ' ); ( )
citiloj ( ‘ ’ ); ( “ ” ); ( „ ” ); ( « » )
demandosigno ( ? )
dupunkto ( : )
komo ( , )
krampoj ( ( ) ); ( [ ] ); ( { } ); ( < > )
kridemandosigno ( ) ( ?! )
krisigno ( ! )
punkto ( . )
punktokomo ( ; )
spaceto (   )
streketoj ( ); ( ); ( ); ( ) ( )
oblikvo ( / )
tripunkto ( ) ( ... )

Aliaj tipografiaj markoj

asterisko ( * )
bulmarko ( )
dividsigno ( ÷ )
kaj-signo ( & )
krado ( # )
deklivo ( \ )
egalsigno ( = )
plus-minus-signo ( ± ); ( )
obeluso aŭ ponardo ( † ‡)
heliko ( @ )
substreko ( _ )
tildo ( ~ )
vertikala streko aŭ "dukto" ( | )

Interpunkcio estas sistemo de skribaj legohelpaj signoj. Tiuj helposignoj kutime ne estas kalkulataj inter la literoj, ĉar oni ne elparolas ilin.

ReVo : interpunkcio estas skribo de la silentoj en la parolado.

La reguloj de interpunkcio estas parto de la ortografio apud aliaj formaj ecoj, kiaj uskleco (grandaj kaj etaj literoj), tipografia prezento (marĝenoj, litergraso, litergrando...) en la pli ĝenerala kadro de enpaĝigo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Multaj skribsistemoj uzis kontinuan skribon: intervorta spaco ne estis, des malpli helposignoj. Iuj sistemoj per diversaj punktoj aŭ streketoj markis pli aŭ malpli grandajn subpartojn de tekstoj.

En manuskriptoj la limo inter interpunkcio kaj korektosignoj ne tiom klaris. Posedantoj de libroj aldonis ilin kun la sama celo pliklarigi la tekston.

Tipografio helpis al la relativa unueco de moderna interpunkcio. Tamen iuj malsamoj restas inter la helposignoj de diversaj skribsistemoj kaj lingvoj.

Signoj[redakti | redakti fonton]

La ĉi-suba klasigo iom arbitras. Ekzemple komoj aŭ streketoj ja disigas frazopartojn, sed en iuj uzoj oni povas rigardi ilin ĉirkaŭaj signoj.

Disigaj signoj[redakti | redakti fonton]

kaj la diversajn emfazajn ripetojn kaj kombinojn de krisigno kaj demandosigno: !? !! kaj aliaj.

Komputiko enkondukis aliajn signojn, kiujn oni uzas tre varie:

Interreto popularigis la mienojn.

Ĉirkaŭaj signoj[redakti | redakti fonton]

  • Krampoj: pli ofte kurbaj () rektaj [], malofte kunigaj {} oblikvaj // angulaj <>
  • Citiloj: diversformaj «» ""

Krom la citiloj, ankaŭ la longaj streketoj estas uzataj en dialogoj teatraĵaj aŭ romanaj, ekzemple:

Ŝi diris al Ivano: – Bonan matenon!

Distingiloj kaj mallongigiloj[redakti | redakti fonton]

Uzreguloj[redakti | redakti fonton]

La frazofina punkto estas uzata ene de ĉefteksto, sed ne fine de titoloj aŭ intertitoloj.

Unu signo povas havi plurajn rolojn. Ekzemple, punkto signas frazofinon sed ankaŭ mallongigon de vorto. Helposigno povas havi alian vivon kiel vortliteron. Ekzemple komo estas elparolata vorto en nombroj: 3,4 estas tri komo kvar.

Okaze de kuntuŝiĝo iuj signoj forigas aliajn, ekzemple oni skribas Li venos, mi pensas, morgaŭ. sed Li venos morgaŭ, mi pensas. (La fina punkto manĝas la komon post pensas.)

Kiam tia regulo ne aplikiĝas, signoj apudstaras. La rilataj reguloj ne tute stabiliĝis, oni povas heziti inter :

  • Li diris: "Mi venos.".
  • Li diris: "Mi venos".
  • Li diris: "Mi venos."

Spacigo de la helposignoj diversas laŭ la landoj. Por la Esperanto, oni uzas pli ofte:

  • disigaj signoj havas spaceton nur dekstre (sed streketoj ambaŭflanke)
  • ĉirkaŭaj signoj havas eksterajn spacetojn, sed ne enajn (do malfermaj signoj havas spaceton maldekstre, fermaj signoj havas spaceton dekstre)
  • mallongigaj signoj ne havas proprajn spacetojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]