Cirilo el Aleksandrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Cirilo el Aleksandrio
Patriarko de Aleksandrio
Icon St. Cyril of Alexandria.jpg
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 370/3
en El Mahalla El Kubra
Morto 444
en Aleksandrio
Religio Ortodoksismo [#]
Lingvoj antikva greka [#]
Ŝtataneco Roma regno [#]
Profesio
Okupo Papo de Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio • kleriko [#]
Patriarko de Aleksandrio
Dum 412 ĝis 444
Antaŭulo Teofilo de Aleksandrio, lia onklo
Sekvanto Dioskoro de Aleksandrio
Sanktulo, Doktoro de la Eklezio
Honorata en Katolika Eklezio, Ortodoksa Eklezio, Kopta Eklezio
Festotago 27-a de junio (katolikoj)
9-a de junio kaj 18-a de januaro (ortodoksoj)
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Sankta Cirilo el Aleksandrio (aŭ de Aleksandrio) (n. en Aleksandrio, ĉ. 370/3 - m. samurbe en 444) estis romia religiulo el la nuna Egiptio, Patriarko de Aleksandrio ekde 412 ĝis la forpaso.

Cirilo estis nevo de la potenca kaj influa episkopo Teofilo, li akompanis sian onklon al la Sinodo de la Anzino (403) kiu elpelis al Johano Krisostomo, al kiu li poste sukcedis en la aleksandria seĝo en 412). Multaj oponiĝis al lia nomumado, eble pro lia forta karaktero kaj lia akra regemo. Lia episkopa regado karakteriziĝis pro la premo kontraŭ la judoj, paganoj kaj aliaj kristanaj grupoj, ankaŭ pro liaj disputoj kontraŭ la imperia aŭtoritato kaj la batalo por la regado en la Patriarkato de Konstantinopolo.

Liaj verkaĵoj atestas pri lia ampleksa kono, krom la Biblio de la ekleziaj verkistoj, de la nekristanaj aŭtoroj de tiu epoko. Verŝajne dum tempo retiriĝis al la dezerto, kie ricevis de la monaĥoj, la edukadon kiel asketo, laŭ dedukto de la kvar leteroj kiun verkis Isidoro de Pelusio. Li estas konsiderata sanktulo de la Eklezioj Romkatolika, Ortodoksa kaj Kopta.

En 1882 Cirilo estis proklamata Doktoro de la Eklezio fare de la Papo Leono la 13-a, kiu ankaŭ samtempe doktorigis alian gravulon de la eklezio: Cirilo el Jerusalemo.