Al-Mahalla al-Kubra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Al-Mahalla al-Kubra
urbo • urbego
Administrado
Demografio
Loĝantaro 592 573  (2021) [+]
Geografio
Geografia situo 30° 58′ N, 31° 10′ O (mapo)30.96666666666731.166666666667Koordinatoj: 30° 58′ N, 31° 10′ O (mapo) [+]
Alto 17 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Al-Mahalla al-Kubra (Egiptio Nildelto)
Al-Mahalla al-Kubra (Egiptio Nildelto)
DEC
Al-Mahalla al-Kubra
Al-Mahalla al-Kubra
Situo de Al-Mahalla al-Kubra
Al-Mahalla al-Kubra (Egiptio)
Al-Mahalla al-Kubra (Egiptio)
DEC
Al-Mahalla al-Kubra
Al-Mahalla al-Kubra
Situo de Al-Mahalla al-Kubra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El-Mahalla El-Kubra [+]
vdr

Al-Mahalla al-Kubra (egipta araba El Mahalla El Kobra (arabe المحلة الكبرى, DMG al-Maḥalla al-Kubrā; kopte ϯϣ ⲁⲓⲣⲓ), estas egipta grandurbo sur la orienta brako de Nilo en Provinco Garbija.

Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 592 573 loĝantoj, ĝi estas unu el la plej grandaj grandurboj en la Nilo-delto kaj la lando. Krom agrikulturo, la teksilindustrio estas la plej grava ekonomia sektoro. Al-Mahalla al-Kubra estas hejmo de la Ghazl El-Mehalla futbala klubo, kiu venkis en la egipta ĉampioneco en 1973.

Muralo ĉe la enirejo de la urbo

La plej granda fabriko en Egiptio, la " Misr Spinning and Weaving Mill ", situas en al-Mahalla al-Kubra. La fabrikaj strikoj en aprilo 2008 estigis la solidarecan junularan movadon de la 6-a de aprilo, kiu fariĝis grava elemento de la posta revolucio en Egiptio en 2011 [1][2] [3][4].

Sudokcidente de Al-Mahalla al-Kubra ekzistas dissenda turo por dissendado de FM-radio kaj televidprogramoj, je 323 metroj la plej alta homfarita strukturo en Egiptio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Knickmeyer, Ellen, "Fledgling Rebellion on Facebook Is Struck Down by Force in Egypt", 18 May 2008.
  2. Shenker, Jack, "Egypt's frustrated young wait for their lives to begin, and dream of revolution", 23 January 2011.
  3. Verma, Sonia, "How Egypt got here: A brutal beating and a penchant for Facebook has protesters eager to brave the streets", 27 January 2011.
  4. Stern, Johannes, "Protests spread throughout Egypt against Islamist dictatorship", 8 December 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]