Patriarko de Aleksandrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Patriarko de Aleksandrio estas la titolo kiun portas la episkopo de Aleksandrio (Egiptio). La titolo papo ankaŭ estas uzata de la kopta patriarko de Aleksandrio, ne estas ekskluziva de la Katolika Eklezio, ĉar ĝi estis antikve uzata de la ĉefaj patriarkoj sed kun la paso de la tempo ĝi apenaŭ estis uzata. Nun ĝi estas konservata por la Patriarko de Okcidento kaj la Patriarko de Aleksandrio de la koptoj.

Laŭ la tradicio, la patriarkato estis fondita de Marko la Evangeliisto en la jaro 42.

Nuntempe ekzistas kvar patriarkoj kiuj uzas tiun titolon:

  • La Kopta Patriarko de Aleksandrio, religiestro de la Kopta Eklezio. Li portas la oficialan titolon «Lia Sankteco Papo de Aleksandrio kaj de tuta Egiptio, Nubio, Etiopio, Pentapolo kaj Patriarko de la tuta lando evangelizita de sankta Marko». La nuna patriarko estas Ŝenuda la 3-a, kun sidejo en Kairo.

Ankaŭ ekzistis la Latina Patriarko de Aleksandrio, kiel reprezentanto de la Katolika Eklezio de 1215 ĝis 1964, kiam ne plu estis nomumita de Vatikano. Ĝia origino venas el la Krucmilitoj.