Ŝenudo la 3-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ŝenuda la 3-a)
Ŝenudo la 3-a
Papo de Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio
Persona informo
ثٮٺودة الثالث
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1923 (1923-08-03)
en Manfalut
Morto 17-an de marto 2012 (2012-03-17) (88-jaraĝa)
en Aleksandrio
Mortis pro rena malfunkcio vd
Tombo Monastery of Saint Pishoy vd
Religio Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio vd
Lingvoj arabaanglafrancaitala vd
Ŝtataneco Egiptio vd
Alma mater Universitato de Kairo vd
Profesio
Okupo teologo • pastroverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Papo Ŝenudo la 3-a de Aleksandrio (kopte: Ⲡⲁⲡⲁ Ⲁⲃⲃⲁ Ϣⲉⲛⲟⲩⲟϯ ⲡⲓⲙⲁϩ ϣⲟⲩⲙⲧ, arabe: البابا شنوده الثالث; ofte latinliterigita Shenouda, naskiĝinta la 3-an de aŭgusto 1923 en Provinco Asjut, Egiptio, kun naskiĝnomo Nazir Gajed, arabe: نظير جيد mortis 17-an de marto 2012), estas la 117-a papo de la Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio kaj patriarko tut-afrika ĉe la sankta apostola sidejo de Sankta Marko la evangeliisto de la Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio.

Laŭ difino de sia ofico, li estas ĉefo de la sankta sinodo de la Kopta Ortodoksa Patriarkujo Aleksandrio.

Li servas kiel papo de Aleksandrio ekde la 14-a de novembro 1971, prezidante tutmondan pligrandiĝon de la Kopta Ortodoksa Eklezio. Dum sia papa regno, Ŝenudo la 3-a enoficigis la unuajn episkopojn super Nord-Amerikaj episkopujoj, kiuj nun enhavas pli ol cent kirkojn (kompare kun kvar en 1971), kaj la unuajn episkopojn en Aŭstralio, kaj li ankaŭ establigis la unuajn koptajn kirkojn en Sud-Ameriko.

Li estas konata pro sia forta subteno de unueco de la Kristanaro, kaj ekde la 1970-aj jaroj, apogas interkonfesiajn kristanajn interparolojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]