Saltu al enhavo

Manfalut

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manfalut
urbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 82 585  (2006) [+]
Geografio
Geografia situo 27° 19′ N, 30° 58′ O (mapo)27.31277777777830.970277777778Koordinatoj: 27° 19′ N, 30° 58′ O (mapo) [+]
Alto 53 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Manfalut (Egiptio)
Manfalut (Egiptio)
DEC
Situo de Manfalut

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Manfalut [+]
vdr

Manfalut, laŭ egipta arabe أسيوط, kopte ⲥⲓⲟⲟⲩⲧ estas urbego en centra Egiptio, en Provinco Asjut. La origina loknomo signifis: loko de feloj. La urbego estas ankaŭ sidejo de titulara episkopejo de la Kopta Eklezio.

Interno de moskeo en Manfalut

Demografio[redakti | redakti fonton]

En Manfalut loĝis 142 009 homoj en 2021 laŭ la Germanlingva Vikipedio[1].

Geografio[redakti | redakti fonton]

Manfalut troviĝas inter maldekstra (okcidenta) bordo de Nilo kaj irigacia kanalo de Nilo ĉe 53 m laŭ la marnivelo. Provinca sidejo Asjuto troviĝas 26, Malaŭi 48, Minjo 89, Saŭhaĝo 110, ĉefurbo Kairo 305, Suezo 332, Asuano 407, Aleksandrio 445 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Manfalut estas praa komunumo kaj travivis la tutan egiptian historion.

En 2012 aŭtobusa-trajna kolizio proksime de Manfalut kaŭzis la mortojn de 51 homoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Manfalut estas grava centro de agrikulturo, la ĉefkultivaĵo estas la granatoj kaj kotonoj. Menciindas la fremdultrafiko.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Manfalut situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Neniam pluvas, nur tre maofte pluvetas. La averaĝa jara temperaturo estas 22 °C kaj varias inter 14-29 °C.

Minareto en Manfalut

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Manfalut havas trairan fervojan linion laŭ la Nilo, same ĉefvojon. La urbego havas 2 pontojn tra la kanalo, sed tra la Nilo estas iomete for. Ekde la pratempo ŝipoj naĝas sur la Nilo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Manfalut naskiĝis kopta papo Ŝenudo la 3-a kaj egipta verkisto kaj poeto Mustafa Lutfi al-Manfaluti.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans